kompare kun la nelongaj kruroj. Al tri detaloj eble suldigis lia carmo: al la rigardo, kiu jen boris giskerne, jen ameme karesis, al la movigemo de la vizagtrajtoj, kaj al io vibra, profunde resona en la voco.

La dekopo procesie sekvis la profeton el la kunvenejo, kie li jus paroladis. Kiam, antau eble dudek minutoj, la homamasoj disiris, restis grupeto da admirantoj au scivoluloj, preskau ciuj junaj, kiuj proksimigis al la barbulo kaj religie auskultis, kiel li respondas tiun au alian demandon. Rimarkinte, ke Veronika Munzo restas kun tiu rondo, Stefano opiniis la okazon oportuna por scii pli pri la majstro kaj pri si.

La trinkejo efektive estis tre kvieta, kaj ili komforte sidis cirkau ronda tablo. Stefano observis. Ke tiuj junuloj volas kredi, lau la teorio de Goja, tio evidentis el la strecaj, detal-avidaj vizagoj. Kaj Ospaci sciis tauge sensoifigi ilian avidon.

“Mi estas simpla homo kiel vi kaj vi, eta ordinarulo”, li diris kun modesteco des pli impresa, car li videble neniel klasigis inter la ordinarajn homojn. “Ili elektis min ne pro iu speciala supereco. Ili bezonis iun, kaj hazarde mi tie trovigis.”

“Sed kial vi iris tien? Ne hazarde, sed car vi audis internan vocon, telepatian alvokon, cu ne?” diris rugharulino, en kies okuloj adoro legigis.

“Ne, guste ne, mi iris tien por foti cervojn. Fotado estas unu el miaj pasioj. Bestojn mi sategas foti, ankau birdojn. Sed tio postulas, ke oni restu longe en sovaga loko tute senbrue.” Li direktis al la parolinta virino tre mildan, dolcan, karesan rigardon, kiu igis sin fandigi tenere.

Stefano komprenis ion pli pri lia sukceso. Rik prezentis per si neordinaran miksajon el pur-infana bonkoreco, natura simpla amemo kaj potenco kvazau ekstertera. Tenereco legigis ci-foje en la okuloj, sed samtempe la tuta sinteno kaj la reeha voco pensigis pri io superhome forta, pri ia multjarmila, vastaspaca energio. La larga alta busto sur la nelongaj kruroj eble esprimis fizike tiun duoblan eston, kiu cetere sajnis bone integrita, dubigante Stefanon pri la interpretado de Goja, lau kio Ospaci estus frenezulo.

“Kiun lingvon ili parolis? Neniun, versajne, nur telepatie”, diris virino iom malpli juna ol la aliaj, kiu impresis kelke vireska.

“Tute ne, tute ne, mia kara Lizabeta”, li respondis riprocete. “Estas eksterordinare, kiom da malgustaj ideoj vi ciuj havas! Vi legis tro da t.n. sciencfikciaj verkoj. Ne. Ili parolis nian lingvon. Ili studas gin jam multajn jardekojn, ec se nur auskultante niajn radioprogramojn.”

“Mi pretus kredi multon el tio, kion vi diras,” anoncis junulo kun okulvitroj, “se ne estus tiu fantazia ideo starigi novan politikan partion. Mi povas imagi, ke nin vizitas estajoj el malproksima planedo, sed kial ili sin miksus en niajn lokajn politikajn kverelojn, tion mi ne povas prezenti al mi.”

“Ankau al mi tio sajnis nekredebla”, Rik Ospaci respondis, kaj lia voco, rica je harmonoj, ekhavis tonon de humileco. “Sed komprenu ilin. Ili nin observas jam longe. Ili satus rilati kun ni. Tamen ili ne povas, car ni senprofite investas nian tutan energion en stultajn kverelojn sociajn kaj statajn. Ili opinias, ke tio ne respondas al la vera deziro de la ter-logantoj. Car ili rigardas nin de tiel alte, ili vidas pli klare niajn erarojn, kaj la manieron ilin korekti. Ili sekve decidis komisii teranon klarigi ilian vidpunkton al la tuta homaro.”

“Sed kial nova partio?”

“Car ili pensas, ke la malnovaj perdigis en erarajn analizojn, kiel en marcon, kaj staras trans korekteblo. Tial nur nova partio, bazita sur plenaj honesteco kaj autenteco, sur nova maniero formuli la homajn problemojn, havas lau ili sancon okazigi la sangojn en la pensmaniero, kiujn ili bezonas por starigi kun ni daurajn harmoniajn rilatojn. Sed atentu! Se ni volas sekvi la sagecon eksterteran, la evoluo estos treege longa. Ni estas nur germo. Ili ne kalkulas lau nia temposkalo. Ili scias, ke la venko ne lumos morgau. Tamen cu pro tio mi rajtis diri ‘ne’?”

“Ne”, respondis la grupo unuvoce. Kaj Stefano mire konstatis, ke ankau li eligis tiun firman “ne”. ‘Li havas kvazau-hipnotigan povon’, li pensis. Kaj la konsciigo, ke tiu barbulo sukcesis igi lin diri ion ne pripensitan, per la pura forto de hipnotiga retoriko, komplete renversis la sentojn de l’ junulo. Kie antaue regis scivolo, admiro, mikso el dubo kaj preteco sekvi, tie nun nur unu emocio restis: timo.

‘Egale cu li diras la veron, frenezas au estas nur ruza avidulo, tiu viro estas dangera’, li diris al si. Li ne plu auskultis. Li kvazau perdis konscion pri la tempo. La aliaj pagis, adiauis, disiris, li premis manojn automate, kaj subite trovis sin sola en la trinkejo.

“Cu vi estas malsana?” la kelnerino patrine demandis.

“N-n-ne”, li balbutis, fuspalpante en sia monujo. Sed li ne estis tute certa.

Reveninte hejmen, li konstatis grandan sangon en si. Gis tiu vespero lia sento koncerne la logantojn de la kosmo enhavis cefe esperon, entuziasmon kaj deziron komuniki. Nun okulfrapis lin, kiel neracie tiuj sentoj naskigis. Antaue eksterteranoj signifis por li solvon. Nun, subite, problemon ili levis. ‘Ankau ili povus esti imperiistoj’, li flustris al si. Kaj li ektremetis.

*

Jocjo, Stefano, Goja kaj Jano kune sidis en la salono de Karal. Kiel planite, ili reciproke sin informis pri la respektivaj rezultoj. Ili ja antaue decidis ceesti aparte la paroladojn de Rik Ospaci kaj provi poste partopreni en grupaj diskutoj, por kiel eble plej bone koni la (relative) junan “profeton” kaj liajn rilatojn kun Veronika Munzo.

Pri ci-lasta neniu eksciis ion ajn. Sed pri la privata vivo de l’ barbulo pluraj interesaj detaloj kolektigis.

“Knabino en tiu grupo freneze amas lin, mi eksciis”, diris Jocjo. “Si laboras ce Vespera Folio, kie li antaue estis jurnalisto.”

“Cu vi scias sian nomon?” demandis la policano, kiu tenis notlibreton surgenue.

“Elga Misuro”, respondis Jocjo, rigardante propran potlibreton. “Si jam amis lin, au ametis, kiam li laboris por la gazeto, sed ekde kiam li foriris, car li havis kontaktojn kun eksterteranoj, sia pasio pli kaj pli fajre ardis, lau miaj informoj.”

“Cu li foriris mem, au estis maldungita?” Goja demandis. “Oni audas ambau interpretojn.”

“Li foriris mem, sed fakte estis maldungita. Oni efektive devigis lin for. La direktoro furiozis, kiam la gazeto publigis serioztonan artikolon pri lia sperto kun hometoj el la kosmo”, diris Karal (kiu, kvankam mem ne sanktavalano, nerimarkante uzis la dialektan radikon publ- anstatau publik-).

“Prave,” aprobis Jocjo, “sed ion mi eksciis, pri kio vi eble neniam audis. Oskaro Kolombet, la direktoro de Vespera Folio, kiu tiom koleris pri tiu artikolo, estas la amanto de… divenu…”

“De tiu… kiel vi jus nomis sin… de tiu, kiu flamas por Ospaci?” Stefano sugestis.

“Guste, mezetul, tute guste”, respondis Jocjo. “Oskaro Kolombet kaj Elga Misuro formas aman paron jam de jaroj, kaj oni diris al mi, ke al la bela Oskaro — car laudire li estas bela kiel buldogo — tute ne placis la subita fervoro de Elga por la trakosmaj rilatoj.”

“Interese, ege interese”, Karal murmuris, eble pli al si ol al la tuta kunularo.

“Kaj en via grupo, onklino, kion oni rakontis?” Stefano demandis al Goja. Sed ci tiu nur levis la sultrojn.

“Mi ne havis bonsancon”, si diris. “Mi ne sukcesis enigi en grupon. Mi nur audis du junulojn babili pri ia tekniko de etaj verdaj estajoj el la kosmo por mortigi telepatie, kontrau kio ekzistus neniu defendebleco, sed ili rimarkis, ke mi auskultas, kaj malaperis, jetinte al mi rigardon, kiu tute elvokis provon telepatie murdi min…”

5

En sia tuta vivo, Melania Georgido stumblis ce la sama nesolvebla problemo. Si ege satis sian sendependecon, kaj pro tio neniam eltenus vivon en domo maljunula. Sed soleco al si pezis: forte viglis en si la deziro dividi kun iu alia la cefajn spertojn de la vivo.

Tial, se si — lau fantazia hipotezo — foje forlasus la ortodoksan religion, en kiu si estis edukita, por alpreni kredon paganan, si certe kultus unuarange al tiu unuaranga beno de l’ soluloj: la dio Telefono.

Vidu nun, kiom telefonemo sin tiklas. Si hazarde trafis sur la televida ekrano programon el malproksime, kiun oni neniam listigas en la gazetoj de Valcefa, car gi estas generale nericevebla, kaj la afero montrigis tiel spirhaltiga, ke si nepre devas komuniki siajn sentojn al iu alia.

Efektive, jen si jam telefonas:

“Adela? Cu estas vi? Rigardu sur kanalo 7. Kion?… Televido, kompreneble! Jes, 7. Estas eksterordinara raportajo… Ne… Ne en la gazeta programo. Vi scias, ke kanalo 7 neniam listigas ce ni… Kial?… Hazarde. Mi sercis

Вы читаете Cu li venis trakosme?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату