“Cu vi vidis lin?”
“Ne. Ni ne sukcesis scii, kie li trovigas nun. Mi kompreneble kontaktos lin, sed mi dubas, cu li povos montrigi utila atestanto. El lia kabano oni ne vidas la lokon, de kie falis Rik Ospaci, nek, cetere, la lokon, sur kiun li falis.”
“Surloke vi trovis neniun indikajon, neniun postsignon?”
“Neniun, krom la pneumatikaj spuroj, pri kiuj ni nun sercas plu.”
“Kaj en la apartamento de Ospaci? Vi diris, ke li havas apartamenton en eksterurba domo, cu ne?”
“Jes, en Punjano. Tie ni trovis plurajn aferojn, kiuj interesos vin. Rigardu.” Jano transdonis tajpajojn.
“Kio ili estas?” la leutenanto demandis.
“La unua estas projekto de artikolo, kiun verkis Ospaci — li estas jurnalisto, cu ne? — kaj en kiu li asertas, mi devas diri, tre konvinke, ke la monata revuo
“Diable!” interrompis la fortika, denskorpa leutenanto. “Sed tiu revuo havas grandegan eldonnombron! Gi estas ekstreme populara!”
“Guste tial gi estas bonega armilo por CIA, tiel longe kiel la publiko ne scias pri gia vera esenco. Nia popolo ne satas esti manipulata. Se oni povus pruvi la apartenon de tiu periodajo al CIA, ni ceestus furiozan reagon fare de la legantaro. Kaj tio klarigas la duan dokumenton.”
“Kio gi estas?”
“Trakopio de cantaga letero. La apostolo de la eksterteranoj eble ricevis kosman komision de la elspaculoj, sed li estas pruvebla cantagisto. Per ci tiu letero, adresita al iu Roberto Sulavi (kiu lau li sajnas labori por CIA), li minacas publike fari rivelon pri
“Carme, kaj interese. Jen bona motivo por murde faligi iun sur la rokacan ebenon de Rafunja!”
“Jes. Bedaurinde, cantagemulo generale ne limigas sin je unu kliento. Kaj do la motivhavantoj povus svarmi. Jen alia dokumento, kiun mi trovis ce la Profeto.” Li prenis paperon kaj gin transdonis al la cefo.
“Estas trakopio de letero al Oskaro Kolombet, la direktoro de
“Cio ci estas ege interesa. Nu, via laboro estas kvazau jam planita per tiuj trovajoj. Vi devos viziti s-ron Kolombet, kaj tiun CIA-agenton. Pri ci-lasta, ni devos ekrilati kun la kontrauspiona servo denove, ili volos havi la leteron pri
“Jes, mi vidos ciun el ili.”
“Cu oni scias, kiu estas la lasta, kiu vidis Ospacin, antau ol oni trovis lin mortan?”
“Jes. Estas… Imagu, tio ne simpligas la aferon! Estas tiu f-ino Veronika Munzo, pri kiu la kontrauspiona servo ankau interesigas ekde kiam infanoj trovis sian monkasejon. Post la lasta publika parolado de Rik Ospaci, si akompanis lin hejmen. Neniu vidis la viktimon poste.”
6
“La solvo”, pensis Stefano, “estas sangi mian aspekton.” Jocjo ja ne povis dedici sian tutan tempon por kontroli la movojn de Veronika, kaj nek la polico, nek la kontrauspiona servo nun disponis sufican personaron por povi plenumi taskon tiel gravan, se konsideri, ke si, jam strange implikita en la afero, ankau estis la lasta homo, kiu vidis Ospacin vivantan.
Stefano sporade partoprenis la agadon de amatorteatra trupo, kaj li posedis kelkajn aspektosangajn akcesorajojn. El tiuj li prenis nur liphararon kaj okulvitrojn, plus paron da suoj kun dikaj plandumoj kaj diskrete altaj kalkanumoj, kiuj igis lin aspekti pli altkreska ol li efektive estas. Li kombis sin alimaniere ol kutime, kaj metis harfiksan substancon por teni la harojn en neordinara pozicio, kontrau kiu ili nature ribelis. Kaj li kompletigis la sangon surmetante sian hongkongan kostumon.
Tiun hongkongan kostumon li foje acetis ce brokanta vestvendisto, kiu ricevis gin tute novan el la heredajo de viro mortinta akcidente la morgauon de sia reveno el Ekstremoriento. Tiu kostumo estis tajlita lau modo ege malsimila ol la nia, kaj gi komplete sangis la figuron de l’ junulo: kun gi Stefano aspektis pli maldika kaj mallarga ol reale.
La knabo kontente rigardis en la grandan srankan spegulon. En tia varma kaj sennuba tago, kiam ciu eliras senmantele, la kunmeto de altigitaj suoj kaj de vesto mallargiga mirinde aliigis lin. Pro la severaj okulvitroj kaj la haroj alikombitaj de poezio al prozo, la generale petola vizago cedis lokon al serioza. Ec sen la lipharoj li taksis sin nerekonebla, almenau por persono, kiu ne vidis lin pli ol dufoje, sed ili aldonis al la tuta transformado specon de arta fintuso, kiun estus domage malhavi.
La strikta jako kaj la nekutimaj suoj devigis la junulon sangi sian pasmanieron, kaj li sentis sin aliulo, kiam li atingis la administran konstruajon, kie Veronika laboris.
Oficistoj jam eliradis, kaj Stefano esperis, ke li ne miskalkulis la tempon. Fakte estis la malo: li intuis tiel guste, ke li ne devis atendi pli ol kvin minutojn, antau ol Veronika aperis sur la sojlo. Si pasis en lia direkto kaj lia koro batis, sed si ec ne jetis rigardon al li. Si tenis tekon kaj havis esprimon de persono profundiginta en severajn pensojn. Li vidis alian junulon atendi, kaj ec pli bone komprenis sian neintereson pri li. Ce tia bela vetero, juna viro atendanta antau la pordego de fraulinrica konstruajo neniel impresis surprize.
Li lasis sin iom antauiri kaj eksekvis. Kiam si eniris autobuson, li devis kuri por trafi la saman, sed pri tio neniu miris, kaj si sendube rimarkis nenion. Si eliris, kiel multaj, ce la haltejo “Parka Restoracio” kaj li decidis, por ne tiri al si sian atenton, ke li eliros nur je la posta laupeta haltejo, fakte tute proksima. Car li kapablas marsi tre rapide, li tute certe facile retrovos sin.
Svarmis homoj, eble car la tago imitis someron, dum en cies memoro vintro ankorau fresis, sed li senpene revidis sin. Si staris, iom hezite, inter la liberaera kafejo, la lageto kaj la infanludejo, kie bunta kriado akompanis la toboganadon au sablokonstruadon de multopa etularo.
Pasante preter la kafejo, Stefano kvazau sensis fiksan rigardon al li de iu kaftrinkulo. Mire li rimarkis, ke tiu “admiranto” estas la altkreska atleto, kiu forportis la originalan dokumenton fotokopiatan de Veronika, kiam si svenis! Tiu sidis apud dikventrulo kun roza, prospera vizago kaj nete kombitaj, bele blankaj haroj. Kiam Stefano pasis, li gratis al si la nazon, sed lia gesto, same kiel lia fiksa rigardo al Stefano, aspektis pure automata. Cetere, kiel li povus rekoni la junulon? Ci-lasta turnis sian atenton al Veronika, kiu nun babilis kun trio da infanoj proksimume dekjaraj.
Benko prezentigis tute tauga por observi la junan virinon, kaj li tie eksidis. Evidente, si lin ne rekonis, kiam li preterpasis sin.
Stefano jus diris al si, ke li versajne devos ekzerci sin al pacienco, car nenio okazos antau longe, se entute tia sekvado havos utilan rezulton, kiam li vidis unu el la knaboj preni el la mano de Veronika ties tekon. La du aliaj tiam ekkuris unu post la alia al la liberaera kafejo, dum la tria pasis malantaue en la sama direkto. Subite la knabo, kiu postkuris, trafis sian persekutaton, kaj donis al li tian fortan puson, ke tiu renversis la tablon, sur kiun la bato lin jetis, kun brua frakaso de glasoj kaj tasoj. Cies okuloj turnigis al la kolizia loko, sed ne la stefanaj: la junulo gape vidis la trian knabon profiti de la generala konfuzo por nerimarkite intersangi la tekon de Veronika kun tiu de la nazgratema sinjoro. Same nerimarkate li revenis alporti la kaptitan tekon al la sekretariino, kiu iris al la ludeja mureto por tie sidi kun li.
Stefano konstatis, ke la pristelito nenion perceptis. Por pli bone sekvi la postajn okazajojn, li sangis sian observlokon. Pasis iom da tempo, kaj la du tablorenversintoj venis al Veronika, kiu donis monon al la tri, post kio si per malrapidaj, promenguaj pasoj eliris el la parko tenante la rabitan tekon.
La nevo de Karal decidis, ke estus riske sekvi sin plu: si eble fine rimarkus la konstantan apudan ceeston de tiu liphara junulo. Dum li ekiris la vojon al la hejmo de la geonkloj, lin regis admiro al la simpla kaj efika tekniko, kiun Veronika uzis. Li antauguis gin rakonti al Karal.