*
Veronika Munzo eniris sian apartamenton dancapase, fajfante al si gajan melodion. La plano sukcese plenumigis. Se si estas bonsanca, la teko enhavas la duondokumenton, kiun Sulavi forstelis de si. Si neniam tre satis KGB-ordonojn, sed ci-foje, kiam la cefoj komisiis sin iri al la parko kaj arangi la kapton de teko, kiun havos la longnazulo, espero sin plenigis.
Kun vigle batanta koro la tekon si malfermis kaj eltiris la paperojn. Uf! Kia senpezigo! Estis efektive
Si trinkis korvarmigan gluton kaj ridetis al si. Kia bonsanco, ke KGB antau nelonge malkovris la CIA-anecon de tiu rozhauta blankhara dikulo, ke gi sekvis lin, spionis lin por eltrovi liajn kontaktojn, kaj — dank’ al mikrofono lerte instalita en la aliurba hotelcambro, de kie li telefonis al Sulavi — eksciis, malgrau la kodaj formuloj uzataj en la konversacio, la detalojn de l’ parka rendevuo, kiam grava dokumento transdonigos! Si ameme rigardis pagon post pago, plu zumante al si la kanzoneton. Fine si levigis kaj iris preni la alian parton de la dokumento, tiun, kiun redonis Stefano, por rekunmeti la tuton, post kio si iris al la tablo kaj komparis la pagnumerojn. Ja necesis remeti la foliojn bonorde.
Sed kiam si foliumis la redonitajn pagojn, sia koro misbatis. La malforta
Eblis nur unu klarigo: la pagoj, kiujn la junulo redonis al si, estis retajpajo, sed kial oni retajpus, se ne por ensovi erarojn? Necesis kontroli tuj. Si memoris kelkajn partojn. Kaj jen la sercata pruvo: en la indikoj pri iu Huberto Falciles, oni aldonis unu
“Hundoj, hundoj, hundoj, hundoj! Hundacoj!” si ekkriis. Kaj furiozaj larmoj eksplode eksaltis el siaj okuloj, dum malespero invadis nigranube la jus lazuran lumon en sia animo.
“Sed por kiu do laboras tiu muknazulo?” si diris, nekomprene memorante la honestan vizagon de Stefano, kiu tiom placis al si.
Ke la sangoj rezultis el decido de la kontrauspiona servo, konsidere al statsekureco, si tute ne povis diveni.
7
La pri-inajn gustojn de Jocjo Stefano neniam komprenis. Kaj ankau vi, amiko leganto, observante nun la filon de Karleto alkineji kun Lizabeta, versajne starigus al vi demandojn. Kelkaj homoj, ekvidante ilin pasi sur la trotuaro, ne povis subpremi rideton: tiu dumetra knabo, kun senorda hararo kaj maldika korpo betultrunka, aspektis groteske kun sia longega brako cirkau la sultro de virino dik-osta kaj videble fortmuskola, kies kvadrata kapo kaj masiva figuro neniel sukcesis elvoki tiujn sveltajn stelulinojn, kiujn oni kutime asocias kun la seksaj revoj de dudekjara viro. Sed nin interesas ci tie ne tiom la ekstera aspekto de la du, kiom ilia ekstertera prizorgado.
“Kelkfoje mi ilin preskau diigas, kelkfoje mi timegas ilin”, si konfesis.
“Sed pri ilia ekzisto vi ne havas dubojn, cu?” Jocjo demandis.
“Absolute ne. Kiel mi povus? Mi songas pri ili — felice ne tre ofte — tiel strangajn songojn, el kiuj pluraj anoncis eventojn, kiuj poste realigis… Mi estas certa, ke iel tiuj eksterteranoj pense rilatas kun mi.”
“Hm!” diris sia akompananto.
“Tial mi emas ilin diigi. Se ili havas tiom da povo, ke ili distance influas la bildojn en la menso de negrava notaria sekretariino, tio signifas, ke ili estas ege potencaj, cu ne? potencaj kiel dioj.”
“Efektive”, Jocjo vortis gentile, ne sciante, kion pensi pri siaj mirigaj konsideroj.
“…kaj se ili atingis tian gradon da potenco, tio implicas, ke ili estas alte civilizitaj, kaj do bonintencaj. Civilizita homo ne deziras malbonon al sia proksimulo, cu?”
“Nu…” li diris dubeme.
“Kaj guste tio min teruras. Mi sentas, ke ankau vi ne trovas mian rezonon senmanka. Se ili uzas tian potencon por subpremi aliajn, malpli fortajn estajojn, tiam estas plej angorige, cu ne?”
“Se ili rilatas al ni teranoj, kiel ni blankuloj rilatis kun la homoj, kiujn ni nomis primitivaj… Efektive… Estas kauzo por timi… La sklavvendistoj siatempe ne rigardis nigrajn afrikanojn membroj de la homa raso. Tial ili senhonte ilin kaptadis, kaj komercis per ili. Se vi pravus, kaj ni por logantoj de fora planedo estus nur speco de ekspluatebla besto…”
“Jocjo, Jocjo, mi petegas vin, ne parolu tiel. Diru al mi, ke tio ne povas esti vera, ke se ili estas pli inteligentaj ol ni, ili havas sufice da sago por nin respekti…”
“Jes, fakte tion mi persone kredas,” li respondis per afabla, kvietiga voco, “mi ne kapablas vidi ilin aculoj, kiel vi jus diris. Estas vi, kiu metis al mi tiujn ideojn en la kapon. Nun ne plendu, se mi ilin nur disvolvas.”
“Mi ne plendas. Nur tion mi diras, ke kelkfoje min kaptas cegorge terura angoro. Cefe ekde kiam Ospaci mortis. Mi ne povas liberigi de la penso, ke eble lin faligis
8
“Devas esti Jocjo”, Stefano pensis, kiam tintis la porda sonorilo.
Lin do ege surprizis stari naz-al-naze kun altkreska viro, sporteme vestita, kies vizago belus harmonie kun la atleta korpo, se gin ne komplete fusus tro emfazita nazo: tiel, ambicia pregejturo povas detrui la belon de pentrinda vilago.
“Bonvolu eniri”, diris la junulo, dum senorde kirligis en li ondoj el scivolo, plezuro, miro kaj, se cion konfesi, timo. Li ja tuj rekonis la faman stelinton kaj pristeliton de l’ mistera dokumento.
“Knabo mia,” la grandulo komencis, “mi ne intencas perdigi al vi vian tempon. Redonu gin tuj, kaj mi estos kontenta.”
“Cu vi unue ne sidigu?” Stefano proponis, provante tiel havigi al si kelkajn sekundojn por pripensi, kaj goje konstatante, ke la komenca timo jam transformigas en memfidan defiemon. Li eligis largan rideton aldonante:
“Kaj, due precizigu kiu vi estas, kial vi venas al mi, unuvorte pri kio vi parolas.” Ankau la alia ridetis, kaj al Stefano sajnis, ke neniam antaue li vidis tiom da tiel blankaj dentoj. Samtempe li pensis: rideto tigra! Au cu jaguara?
“Mi facile respondos. Kiu mi estas, tion vi scias perfekte. Kial mi venas al vi? Car vi nun posedas la tutan dokumenton. Pri kio mi parolas? Pri la dokumento, el kiu vi enmanigis al vi duonon ce la fotokopia masino de Alta Tur, antau ol steli de mi la duonon antauhierau en la parka kafejo.”
Stefano indignis.
“Cu mi? Kiel diable vi audacas akuzi min pri stelo?”
La longnazulo ridis.
“Mi uzas la vorton
“Mi efektive prenis paperojn tie, kiam tiu kompatinda fraulino svenis, sed mi ilin redonis al si.”
“Ne, knabo mia; fabelu al iu ajn, sed ne al sperta vulpo kiel mi. Konservu viajn fabelojn por la buboj, kiujn vi uzas por forlogi la atenton… Kaj permesu, ke mi gratulu vin. Ec ce spertulo kiel mi via artifiko sukcesis.”
“Mi ne scias pri kio vi parolas. Mi ne estis tie”, Stefano mensogis per bela sincera tono.
“Nu, nu, cu plia feinfabel?” la alia komentis kun pantera rideto. “Se vi volas trompi min, sercu ion alian. Ne uzu okulvitrojn kaj liphararon, kies falseco sentigas je cent pasoj for, kaj lernu, ke vera maskito ne altiras cies atenton per kostumo tiel mistauga, tiel strecita, ke ciuj rigardas, por ne maltrafi la momenton de l’ dissiro.”