Lau interkonsento kun la kontrauspiona servo kaj leutenanto Remon estis decidite, ke Karal je la unua vizito ne mencios al Veronika Munzo la diversajn strangajn aferojn, kiujn oni notis pri si: pri la monkasejo au la tek- intersango nenio dirigos ci-stadie. Pri tio Karal pensis, dum li lifte supreniris al la apartamento de la juna virino.
“Cu vi scias, ke vi estas la lasta persono, kiu vidis Ospacin vivan?” la policano demandis kelkajn minutojn poste, kiam ambau sidis en sia vasta salono.
“Ne,” si respondis, “mi tion ec ne imagis.”
“Kiaj estis viaj rilatoj kun Rikardo Ospaci?”.
Si ekprenis buklon el la haroj kaj komencis gin malrapide volvi cirkau sia montra fingro. Si rigardis Janon, kvazau provante legi el lia vizago, kiagrade li riskas esti dangera por si.
“Jusaj”, si respondis post momento. “Mi volas diri, ke mi apenau konatigis kun li, kiam li mortis.”
“Vi tamen havis kun li personajn rilatojn, cu ne?”
“Nomu ilin personaj, se vi volas, sed mi apenau konas lin. Ni vidis unu la alian solaj tri fojojn maksimume.”
“Cu vi satis lin?”
“Satis? Li interesis min, sed mi ne dirus, ke mi lin satis.”
“Kiel vi ekkonis lin?”
“Plej simple: mi iris auskulti unu el liaj paroladoj, kaj poste diskutis kun li.”
“Pri kio?”
“Pri lia sperto kun la homoj el la kosmo. Jen homo, kiu publike asertas, ke li renkontis homojn el ekstertera mondo, kaj ili komisiis lin agi politike ci tie. Tio valoras, ke oni iru rigardi, cu ne?”
“Kaj kion vi opinias pri liaj asertoj?”
“Komence mi ne kredis. Mi pensis: kia stulta naivajo! Sed kiam mi parolis kun li, faris al li multajn demandojn, prezentis al li defiajn argumentojn, kaj audis liajn respondojn, mia opinio sangigis. Nun mi ne plu dubas, ke li estis sincera.”
“Vi do kredas, ke li renkontis homojn el alia planedo?”
“Jes. Kaj mi opinias, ke tiuj renkontigoj okazis en Rafunja.”
“Cu li tion diris al vi?”
“Ne, sed mi igis lin doni multajn detalojn pri la loko, kaj ciuj liaj priskriboj perfekte taugas pri Rafunja.”
“Kiel vi klarigas lian morton?”
“Povus esti multaj klarigoj. Mi min demandis, cu povas esti akcidento. Sed li tre bone konis la lokon, se gi estas tiu de la kosmaj rendevuoj. Cu iu pusis lin? Lau la gazetaj priskriboj, sajnas esti ideala loko tiurilate. Neniu tie promenas. Nek tage, nek nokte. Plej bona pruvo estas, ke, se la gazetoj ne mensogas, lia korpo kusis tie tri au kvar tagojn antau ol oni gin malkovris. La murdonto do sciis, ke oni ne vidos lin, ke estas neeble eskapi el morto ce tia falo sur rokojn. La nura problemo estis aliri lin senbrue. Se iu eksciis, ke li regule vizitas la Rafunja-terason, tiu povis lin sekvi kaj pusi en la profundajon.”
“Cu li havis malamikojn?”
“Mi ne povus diri. Mi konis lin tro malmulte. Sed tamen, li estis jurnalisto antau ol provi jeti sin en politikon, kaj kiam li estis jurnalisto, li estis konata pro sia emo publike nudigi malhonestajojn, misuzojn, ktp. El tiu tempo li certe konservis malamikojn. Krome…” Si subite haltis.
“Krome?” ehis Jano.
“Cu mi povas diri suspektojn ec plej fantaziajn, au cu tio estus misfamigo?” si demandis kvazau singarde.
“Diru cion, kio pasas tra via kapo”, Karal konsilis. “Ci tiu estas pure konfidenca interparolo. Ciu el ni faras strangajn supozojn, kaj estas utile al la polico disponi kiel eble plej multe da hipotezoj.”
“Bone. Do mi pensis, ke lia nova politika partio eble ne placas al ciuj. Dank’ al lia carmo kaj kapablo elokventi, li altiris al si multajn personojn. Eble anoj de iu partio opiniis, ke tio perdigos al ili vocojn nepre necesajn por sukcesi…”
“Cu lau via sento oni murdus por tio?”
“Mi ne scias. Estis nur ideo, kiu trafis min. Sed la politika deziro sukcesi povas esti pasia, preskau freneza ce kelkaj.”
“Mi ne pensis antaue pri tio: vidu, vi vere helpas nin, jen hipotezo, kiun ni devos kontroli. Kaj mi satus audi vian opinion pri alia fantazia hipotezo, kiun multaj personoj faras nun…”
“Ke lin murdis la eksterteranoj?” si interrompis. “Tio estas la plej stulta supozo, kiun oni povas fari.”
“Kial?”
“Kial eksterteranoj senigus sin je komisiito, kiu agas tre sukcese lau iliaj deziroj? Ne devas esti tiel facile trovi homon, kiu konsentas agi por ili. Multaj fanfaronas, sed mi ne dubas, ke la granda plimulto el la homoj, kun kiuj ili provis ekrilati, tremegis time, kiam tiuj strangaj estajoj ilin alparolis, kaj ke ili volis neniam plu ilin renkonti. Rik Ospaci ne timis. Li akceptis la kontakton. Li poste akceptis la laboron, kaj li faris gin kun bonega sukceso. Estus stulte lin likvidi.”
Por Karal, ci tio estis nur unua kontakto. Li ne volis esplori vere profunde la situacion de Veronika Munzo.
Nur unu pluan demandon li bezonis fari:
“Kie vi estis dum la nokto de la 19-a gis la 20-a, tio estas la lundmarda nokto?”
Si tute ne emociigis, sed la sulko sur sia frunto iom profundigis.
“Pasintan semajnon, cu ne? Lundon vespere… Atendu… Mi estis ce s-ino Bufa, en la apartamento tuj ci- sube. Ni rigardis la televidon kaj plu babilis…”
“Gis la kioma?”
“Proksimume noktomezo.”
“Kaj poste?”
“Nu,” si respondis, elmetante sian dolcan rideton, “mi revenis ci tien, kaj enlitigis kun libro. La lumon mi estingis cirkau la unua matene.”
Karal adiauis sin, kaj tuj vizitis s-inon Bufan, kiu konfirmis la dirojn de Veronika. Kompreneble. Sed, automobile, oni apenau veturas pli ol unu horon por atingi Rafunjan de Valcefa. Kaj plej probable estis, ke ankau la vivon de Rik iu “estingis cirkau la unua matene”.
*
“Mi volas montri al vi foton”, Jano Karal diris al sia nevo malfermante la pordon. “Eniru.”
Car per la ruzo kun la zumbiciklaj junuloj la dokumentpreninto sukcesis ne esti sekvata, la kontrauspiona servo opiniis, ke Stefano fakte riskas nenion, kaj la knabo plezure rekomencis partopreni en la enketo. De sur sia skribtablo Karal prenis dosieron kaj tiris foton el gi.
“Jen”, li simple prononcis.
Stefano ne hezitis.
“Estas la ulo, kiu volis la liston, kiu rabis la fotokopiojn, kies tekon la virino stelis!” li ekkriis. “Do vi finfine malkovris, kiu li estas?”
“Cu vi ne divenas, kiu?”
“Ne.”
“Estas la viro, al kiu Rik Ospaci sendis sian cantagan leteron pri
“La viro el CIA?”
“Jes, supozeble, la viro, kiu laboras por CIA.”
“Kiel li nomigas?”
“Roberto Sulavi, kaj li laboras ce la radio. Li partoprenas i.a. en la programado de la elsendoj. Bonega posteno por iu, kiu volas influi la publikopinion.”
“Kaj pri la virino, kiu stelis liajn dokumentojn kaj ricevas monon en murfendo, cu vi eksciis ion?”
“Via amikino Veronika, cu? Nenion valoran. Mi vizitis sin, sed la intervjuo ne liveris interesajn detalojn, ne pli ol via. La kontrauspiona servo versajne baldau scios pli. Si metis mesagon en la kasejon, kaj la fotsistemo estas instalita. La persono, kiu prenos la mesagon, estos fotata. Ni esperu, ke ne estos tro malfacile identigi lin.”
Ne estis malfacile.