Al Stefano impresis, kvazau ponardo pikus lian koron. Li pretis toleri multajn turmentojn, sed ne ke lia maskarango montrigis vana.

“Ec se mi estus tie, tio ne signifas, ke mi stelis ion ajn de vi.”

“Ne ion ajn vi stelis, sed ion tre precizan. Pardonu min, sed mi estas logika. Kiam mi vidas unu kaj pliafoje unu, mi deduktas: du. Kiam mi propraokule vidas vin steli la unuan parton de dokumento rigardante min preni la duan, kaj poste mi vidas vin kasita (fuse, mi konsentas) sub negustaj vestoj kaj sangita hararo, precize en la loko kie mia duono malaperas, mi ne bezonas, ke oni faru al mi diagramon. Mi komprenas tuj. Kaj mi postulas redonon.”

“Mi komprenas vian rezonon, sinjoro, sed sciu, ke mis-unu plus mis-unu egalas mis-du. Mi efektive prenis la unuan parton de tiu dokumento (nur nun mi ekscias, ke estis du partoj, parenteze), kaj mi gin redonis al la fraulino. Kaj pri la dua vi komplete mistrafas. Sed mi ne vidas, kial mi donus klarigojn al persono, kiu venas arogante kaj eligas postulojn ec antau ol sin prezenti.”

“Amiketo, amiketo, ne koleru”, li okulumis, antau ol daurigi kun larga rideto ne tre difinebla (cu eble leoparda?):

“Mi ne bezonas prezenti min, car vi scias tute bone, kiu mi estas. Kaj mi bone komprenas, ke vi respondis, kion vi jus respondis, car vi ne povus diri ion alian.” Li metis la manon al sia nazo, kaj ektiklis gin, post kio li denove okulumis ridetante — estis io vulpa en ci tiu rideto: “Nu, en nia profesio — au kromprofesio, se vi preferas — ekzistas aliaj argumentoj, cu ne? kaj tiuj pli forte interesas vin, kompreneble. Mi vin ne mallaudas…”

“Aliaj argumentoj?” interrompis Stefano provante ne tro montri siajn konfuzajn sentojn.

La alia frotis al si la dikan fingron sur la montra lau la gesto de iu nombranta monbiletojn, dum li plian fojon okulumis.

“Kiom vi postulas?” li fine demandis.

Stefano tutvizage esprimis senrevigon.

“Kiom ajn vi proponus, mi ne havus sancon ricevi ec centonon el gi, bedaurinde, car vi eraras: mi ne havas vian dokumenton. Kaj mi cetere ne praktikas vian duban kromprofesion, kio ajn gi estas.”

La kunparolanto gemspiris, kiel laca patro antau bubo tro obstina.

“Domage, ke vi elektas tiun taktikon. Mi trovis vin simpa. Sed mi ne povas perdi pli da tempo kun vi. Se dolcaj rimedoj ne efikas, vi devigas min uzi pli premajn.” Kaj li ridetis duonsakalan duonleonan rideton.

“Miaj dungantoj ne sercas pri tiaj aferoj”, li daurigis. “Ili volas tiun dokumenton, kaj ili ricevos gin. Jen kion vi faros. Mi donas al vi skatolon” — li eligis el sia teko plastan skatolon — “vi metos la dokumenton en gin kaj ensovos la tiel plenigitan skatolon en la rubujon kun n-ro 6 de Palac-Hotelo postmorgau vespere. Estas apud la malantaua enirejo, sur Kosmastrato. Trovigas malgranda pordo tie. Tuj kiam oni eniras, dekstre staras tuta aro da rubujoj; ciu surhavas numeron. Ne forgesu: n-ro 6.”

“Sed kiel mi povus ludi vian felietonajon? Mi ne havas la dokumenton”, la junulo diris per kompatiga voco.

“Se vi ne havas gin, vi scias, al kiu vi gin donis. Mi lasas al vi du tagojn por gin rekapti. Kaj bonvolu ne informi la policon au viajn amikojn. Se iu observadas tiun rubujon, vi submetigos al treege seriozaj riskoj. Miaj dungantoj estas tre postulemaj kaj ne ridas pri tiaj aferoj. Ili havas rimedojn, pri kiuj via plej fantazia imago ne kapablus revi, rimedojn bazitajn sur superteraj scioj. Se vi ne plenumos ci tiun ordonon, vi suferos. Memoru pri Rik Ospaci!”

Kaj prononcinte tiujn vortojn, li foriris.

*

Strange, kiel oni faras al si antaubildon pri persono, kiun oni ankorau ne vidis. Kiam Stefano eksciis, ke la jus raportita konversacio estos la temo de renkontigo kun Jano Karal kaj iu el la kontrauspiona servo, li image atribuis al ci-lasta la fizikan aspekton de olimpia campiono.

Kiam li eniris la ejon, li sekve bezonis kelkajn sekundojn por sin adapti al la realo: tiu maljuna, malaltkreska vireto, kies kapo formas renversitan triangulon, kaj al kiu eksmodaj okulvitroj donas vizagon de emerita profesoro, tiu facile rompebla korpeto efektive estas la kontrauspiona ulo.

“S-ro Karal klarigis al mi la aferon, sed mi satus audi vin gin rakonti per viaj propraj vortoj”, li diris per metala voco kun neta, preskau malnature neta artikado.

Stefano rerakontis.

“La aludoj al eksterteranoj kompreneble estas pura fantaziajo,” li diris, “sed lau mi ni devas preni tre serioze la minacojn. Tiuj homoj ne sercas.”

“Kion vi proponas?” Karal demandis.

“Plej sage estos, ke ni sendu vian nevon al iu trankvila loko, kie li restos kasita gis ni jugos revenon ci tien ree sekura por li. Tio estas unu punkto. Sed mi pensas, ke ni devas obei la ricevitan ordonon, jene: ni metos la falsan dokumenton en la plastan skatolon, kaj Stefano iros sovi gin en tiun rubujon kun n-ro 6. Unu au du el niaj knaboj restos tie kaj provos fotografi kaj sekvi la personon, kiu venos preni gin.”

“Cu viaj kunlaborantoj ne riskos ion?”

“Ili kutimas je tiaj riskoj kaj scias kasi sin. Tiuj detaletoj estas nia ciutaga vivo.”

“Via plano placas al mi,” Karal diris, “sed ni bezonos esti informataj pri viaj eltrovoj. Car ni ne scias, kiamaniere tiu afero estas ligita al la morto de Rik Ospaci, kaj dum ni ne scias pli pri ci-lasta, ni ne povas lasi la enketon nur al vi, kvazau temus pri spiona murdo. Povus esti sinmortigo au akcidento, au murdo pro nepolitika kauzo, cu ne?”

“Kompreneble, ni plu laboros man-en-mane, kiel ni faris gis nun. Do, mi dankas pri via aprobo, kaj mi gratulas vin, knabo, pri la maniero, lau kiu vi agis.”

*

Tiel estis arangite. Stefano metis la dokumenton en la skatolon, kaj la skatolon en la difinitan rubujon. Li tiam kviete foriris, dum du viroj el la kontrauspiona servo alvenis surloke, prepare al longa pacienca atendo.

La atendo efektive estis longa. Kaj senfrukta.

Cirkau la 3-a nokte alvenis ses au sep junuloj zumbicikle. Ili arigis, kun kapo klinita, cirkau la koncerna rubujo. Antau ol iliaj observantoj povis kompreni, kio okazas, ciu havis en la mano identan skatolon, kiun li tenis tre videble, kaj ili brubrubrue forrajdis al plej diversaj direktoj.

Estis absolute neeble scii, kiu el ili havas la skatolon metitan de Stefano. Kaj sekvi du el ili elektitajn hazarde ne havus pli da senco. Tion tamen konscience faris la du agentoj, senrezulte.

Krome ili faris fotojn, kvankam ili sciis, ke tiuj estos neuzeblaj. La junuloj ja estis tute same vestitaj per bluginso kaj nigra pseudoleda jako, ili havis zumbiciklojn kaj ilia vizago estis kasita per motorciklista kasko kaj koltuko metita gis la okuloj.

La observado estis kompleta fiasko.

9

Auto staris apud la lignodomo. Jano Karal rigardis la pneumatikojn. Li ne bezonis ilin longe observi por scii, ke tiuj ne respondas al la spuroj, kiujn li vidis, kiam li esploris la regionon antauafoje.

El la du autoj, kiuj lasis spurojn, unu jam estis identigita: estis la veturilo de Ospaci. Oni trovis gin apud Malpaz, kie gi estis forlasita; bedaurinde, plej zorga traserco ne liveris ec minimuman signifan postsignon. Pri la alia oni sciis nenion. Karal, kiu faris mem la muldajon, sufice bone memoris ties generalajn karakterizojn por tuj rimarki, ke la koncernajn spurojn ne faris la pneumatikoj, kiujn li nun ekzamenis.

Li aliris la domon kaj frapis al la pordo. Audigis iom da bruo interne, kaj la pordo malfermigis.

“Kio estas?” diris rauka voco. Antau la policano staris grandega, dikega viro, kun vastega grasa vizago plurtage ne razita, hartufoj kreskantaj dis kaj mis, malpura cemizo nur duone butonita, senforma pantalono, kiu sajnis tuj falonta, car gin surrajdis ampleksa elstaranta ventro, kaj nur mirakle la zono povis gin teni, kaj kun la generala fortimiga sinteno de sovagulo.

“Mi apartenas al la polico,” Jano Karal sin prezentis, “kaj mi satus ricevi respondon al kelkaj demandoj pri la viro, kiu mortis falante de sur la Rafunja-teraso.”

Вы читаете Cu li venis trakosme?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату