La alia rigardis Janon per malgrandaj dubemaj okuloj. Dum li intense rigardis, li balancigis, portigante la gigantan pezon de sia korpo jen al unu kruro, jen al la alia, tiel ke en la menso de Karal priskribe formigis la vorto “urso”.
“Envenu”, la urso fine diris.
Ili eniris cambron, en kiu regis neordinara malordo. Estis iom da cio cie. La tablo estis kovrita de paperoj, gazetoj, mangrestajoj kun multaj paneroj, tondilo, malpura tuko, kies destino tute ne klaris, kaj multaj aliaj aferoj. Sur unu el la braksegoj kusis malnova cifita bluginso. En angulo trovigis stablo kun pentrajo apenau komencita.
“Sidu kie vi volas, se vi volas, kiam vi volas”, la rauka baso prononcis. “Ci tie estas la domo de l’ liber.”
Jano forprenis de sur sego stakon da libroj, vane sercis por ili lokon sur la tablo, kaj ilin fine lokis sur la plankon. Li tiel povis sidigi. Lia gastiganto jam sidis en braksego.
“Via nomo estas Gido Verstrata, cu ne?” Karal demandis. “Cu vi logas ci tie?”
“Al la unua demando mi respondas jes, al la dua jes kaj ne”, la pentristo raspvocis. “Mi venas ci tien por kelkaj semajnoj jare, kelkfoje monatoj. Nur ci tie mi povas pentri. Se mi sentas inspiron, mi restas. Se ne, mi foriras. Kiam inspiro revenas, mi revenas.”
“Estas stranga loko por konstrui domon”, komentis Karal.
“Cu stranga?” La urso rigardis la policanon kun ega malestimo. “Tiu vorto signifas nenion. La loko placas al mi. Ec se nur car neniu promenadas cirkaue.”
“Via domo estas ekipita per cio necesa por komforte vivi: flua akvo, elektro…”
“Kompreneble. Mi estas rica. Kiam mi konstruis gin, mi estis senhava. Dum jaroj mi pentradis lau la sama stilo, gi estis senvalora. Nun arabaj petrolregoj, japanaj industriistoj, usonaj aktorinoj konkuras kun ambasadorfiloj el la proleta ruga mondo por akiri miajn cefverkojn, kaj la sumojn, kiujn ili proponas, vi ne imagus. Mi do konservis la karan malnovan domon, sed gin igis pli komforta. Sed cu por paroli pri mia domo vi venis, au pri la morta plongo?”
“Efektive, pardonu min. Cu vi scias ion pri tiu morto?”
“Ne. Kiel mi povus scii? Mi ne estis ci tie, kiam gi okazis. Kaj fakte, rigardu…” Li direktis la kapon al la fenestro. “Ec se mi estus hejme mi nenion scius. Oni ne vidas la lokon, de kie li falis, nek la lokon, kie li alterigis… au versajne estus pli guste diri: almortigis.”
“Kie vi estis, kiam okazis la afero?”
“Cu vi suspektas min?”
“Mi suspektas ciun kaj neniun. Mi kolektas informojn. Cu malplacas al vi respondi?”
“Jes, mi ne satas, car mi alte taksas liberecon, kaj al mi ne placas diri al la polico, kie mi estis, kial, kun kiu, ktp. Mi sentas tion entrudigo en mian privatan vivon…”
“Sed vi estas sufice prudenta”, Karal interrompis, “por scii, ke kiam temas pri morto, kiu povas esti murdo, via intereso estas kiel eble plej bone kunlabori kun la polico, ec se nur por ke gi ne tro ofte invadu vian privatecon.”
“Versajne jes. Mi do respondos: dum tiu tuta monato mi estis en Hotelo Eden en Akvoviva, preskau 300 kilometrojn for de ci tie.”
“Cu vi konis la viron, kiu mortis? Li nomigis Rikardo Ospaci.”
“Persone ne. Sed mi vidis lin plurfoje ci tie.”
“Kie ekzakte? Cu li venis al ci tiu domo?”
“Ne. Mi volas diri: ci-regione, ci-proksime.”
“Kion li faris?”
“Mi ne scias. Foje mi promene alvenis al la Rafunja-belvedero — de kie li falis — kaj mi vidis lin krii kiel frenezulo, kun la brakoj etenditaj antauen: ‘Jen mi, jen mi alvenas, ne koleru, jen mi estas!’”
“Cu vi vidis al kiu li parolas?”
“Ne. El la loko, kie mi staris, mi ne povus vidi, sed mi estas preskau certa, ke estis neniu. Mia impreso estis nete, ke jen frenezulo havas halucinon. Kiam mi eksciis pri lia morto, mi memoris tiun scenon kaj mi pensis: se li estis sub la influo de iu drogo kiel LSD, li eble halucine vidis ponton neekzistantan kaj volante kuri sur gi, ekfalis.”
“Neeble,” Karal respondis, “car ni scias, ke li tre timis drogojn. Li ne fumis, ne drinkis, estis vegetarano… Drogan halucinon ni devas ekskludi, sed ne necese skizofrenian. Pri tio mi bezonos konsulti psikiatron. Via raporto pri tiu sperto tre interesas min. Vi scias, cu ne? pri la partio, kiun li fondis, kaj kiu pretendas ricevi siajn instrukciojn de venantoj el alia stelsistemo.”
“Jes. Kompreneble, mi scias. Sed kiam mi vidis lin freneze agi ci-zone, mi ne konis lian nomon. Nur kiam mi vidis lian foton en la gazetoj, mi pensis: ‘Jen mia frenezulo nun jetas sin en la politikan gangalon!’ Plia konfirmo, ke li frenezas, cu ne? Mi ankau pensis, ke la loko, pri kiu li parolis, neniam konsentante riveli gian situon, fakte estas Rafunja.”
“Vi logas ci tie parton de la jaro, kion vi opinias pri tiu eksterterana afero?”
Verstrata hezitis antau ol respondi. Li rigardis Janon takse. De sur la tablo li prenis pipon kaj gin plenigis per tabako, kiun li ekbruligis kun ega malrapido.
“Eble mi opinias nenion, eble mi ne scias, kion mi opinias, eble mi opinias aferojn, kiuj kontraudiras unu la alian”, li fine respondis.
Jano pensis, ke plej bone estas atendi, gis la pentristo mem disvolvos sian penson, kaj li ne faris demandon. Efektive, Verstrata, post longa minuto, dum kiu li brue sucis sian pipon, parolis pli klare:
“Kelkfoje mi diras al mi, ke estas sensencajo. Alifoje mi pensas: kial ne? Ke ekzistas inteligentaj estajoj en alia planedsistemo, tio estas statistike probabla. Ke kelkaj el ili atingis sufican gradon de civilizo por kapabli viziti nin, tio ne estus mallogika. Kaj krome estas fakto, ke mi vidis…” Li abrupte interrompis sin.
“Cu vi vidis neidentigitan flugantan objekton?” nekredeme demandis Karal.
“Ne. Neniam. Sed mi fojfoje vidis strangan intensan lumon tie malsupre.”
“Cu proksime al via domo?”
“Nu, mi dirus, ke la fonto de la lumo trovigis malsupre, sur la rafunja ebenajo.”
“Cu vi ne scivolis kaj iris vidi?”
“Jes ja mi scivolis, sed mi ne iris vidi.”
“Kial?”
La pentristo rekomencis ludi per alumeto, car la pipo estis estingita.
“Pro timo”, li diris malkase.
Jano estis impresita. Silento kelkminute okupis la cambron. Kiam Jano reparolis, lia voco preskau reduktigis al flustro.
“Guste kion vi timis?”
La alia sucis sian pipon.
“Eksterteranojn, kompreneble. Tia lumo estis nehoma, ne normala, ne natura. Mi estus izolita, povus voki nenies helpon. Se ili volus preni homan specimenon niaplanedan por siaj laboratorioj…” Li ekskuigis tremete, kaj tuj poste ekhavis humuran brilon en la okuloj. “Des pli,” li aldonis, “ke mi estas ampleksa specimeno, kiu povus liveri pecetojn de karno al tre multaj laboratorioj.”
Karal ridetis, sed baldau demandis, seriozige:
“Cu vi ne pensas, ke se ili estas sufice civilizitaj por povi veturi tra miloj da lumjaroj, ili nepre devas esti ankau bonkoraj?”
“Vi ne parolas sincere, cu? Vi ne povus esti tia naivulo. Cu vi iam ajn vidis, ke progreson sciencan au teknikan akompanas progreso en la mildeco de la koroj, en homa toleremo?
“Kaj alifoje vi dubas ec pri ilia ekzisto, cu ne?”
“Jes. Tiam mi pensas, ke la lumo estis nur songo. Au ke gi estas reala, sed havas ian racian klarigon, ekzemple ke nia armeo novan armilon tie eksperimentas…”
10