“Oni tre bone vidas lin sur la fotoj. Estas iu Igor Kaplev, KGB-aganto, komerca ataseo de la ambasadorejo”, metale sonis la voco de la vireto el la servo kontrauspiona.
“Si do laboras por KGB!” prononcis Karal.
“Ne estas ia dubo.”
“Interese. Nun almenau ni progresas: ni scias la politikan koloron de du el la cefaj roluloj en nia komplika afero.”
11
Bob Sulavi konsideris sin realisto. Ec trovigis — almenau gis tiu tago — cinika trajto en lia personeco, kaj la bildo, kiun li havis pri si, estis tiu de autenta partoprenanto en dangera politika ludo tutmonda. ‘Hardita,’ li ofte pensis pri si, ‘hardita mi estas’, kaj li memplace ridetis pri la karaktero, kiun la propra fantazio atribuis al li: forta, silentema hardito.
Fakte, la vivo — almenau gis tiu tago — ne metis sur lian vojon multon penigan. Li karieris ce la radio senprobleme, kaj lia kunlaborado kun CIA neniam entenis veran dangeron. Pli ol io alia, gi estis por li sporto.
Al cio — almenau gis tiu tago — li rilatis sportiste. Kiam aperis problemo, li aliris gin kiel pilkon en matco, kun la fona certeco, ke li solvos gin, au ke li sportiste, ridete agnoskos sian fiaskon, sen lasi tion vere fusi lian egan plezuron vivi. Zorgoj en li pezis pli plume ol plumbe. Almenau gis tiu tago.
La tago estis belega. Sennuba cielo, komfortiga suno, varma, sed ne tro, birdetoj cie cirpantaj: estis unu el tiuj tagoj, kiam naturo lancas kun ciuj sancoj sukcesi sian “carm”-ofensivon.
Bob Sulavi promenis apud parka lageto, sin demandante, cu li luos boaton por la plezuro remi. La vojo, sur kiu li malrapide pasis, estis kovrita per stonplatoj, pli malpli triangulaj, arangitaj por plej placa efekto. La arango placis al la okuloj, sed gi havis tiun malavantagon, ke inter tiuj platoj jen kaj jen trovigis interspaco. Malavantagon, verdire, nur por la personoj, kiuj tie promenis kun maldikaj altaj kalkanumoj. Kiel la virineto nun pasanta en la direkto renkonta al Bob.
“Ups!” si ekkriis, kaj falis en liajn brakojn. Sia kalkanumo jus fiksigis en truon inter du stonplatoj, kaj restis tie firme tenata, tiel ke sia piedo, reflekse daurigante la antaueniron, siris la tro malfortikan su-materialon, kauzante perdon de ekvilibro, kaj sin stumble faligante guste kiam Bob Sulavi trovigis apud si. Tiel trueto parkvoja sangis la vivon de CIA-kunlaboranto.
Se raporti postulas tempon, la okazoj mem fulme disvolvigis. Dum malpli ol sekundo Bob rigardis sian vizagon, dum malpli ol sekundo li perceptis sian vocon, sed tiuj etaj sekunderoj suficis: jen eksplodis en li mil samtempaj orkestroj, kiuj tondris, psalmis, himnis plej laude, dum gongoj sonis kaj respondis sonoriloj, tertremo skuis liajn pulmojn, vulkano erupciis ie ce la brusto, kaj lia koro subite decidis maratoni, gis ciuj internaj organaj forsvenis por cedi lokon al belega fontano, kiu sprucigis orajn lumerojn en pejzago el senkompara tenero, kun fona akompano de citraj arpegoj kaj de horo angela. Li amis.
Senti submane sian delikate varman korpon estis la sperto plej agrabla, kiun li travivis ekde sia naskigo, kaj li emis gin daurigi kiel eble plej longe. Sed virineta voco lin refaligis de paradizo teren.
“Sinjoro!” si diris, kaj sia voco havis samtempe la klaran puron de hobojo kaj la harmonan ricon de angela violonaro.
Li ellasis sin kaj direktis al si okulojn de adora sklavo. Li konstatis, ke si estas miloble pli bela ol li konsciis el la unua tro mallonga rigardo.
Si ridis. Li pensis: ‘Cu tian melodian ridon homoj povus eligi? Ne. Nur angeloj.’ Al tiu penso la interna koboldeto aldonis duan: ‘Du specoj de eksterteranoj ekzistas: tiuj, kiuj venas kosmosipe, kaj simplaj paradizaj angeloj kiel tiu ci’, kaj tiu penso igis lin ridi, tiel ke ambau dum momento kunridis rigardante unu la alian kun kreskanta korkunigo.
“Mia suo!” si diris, montrante al la plantita kalkanumo kaj al la ruino de tio, kio iam estis eleganta piedornamo.
Li sentis samtempe deziron ion komuniki, emon eksplodi per rido, kaj specon de paralizo, eble suldata al la fakto, ke lia koro plu maratonis, dum la sango tiklis lin lau la tuta arteria vojago.
“Mm… fdl… blmps…” sonis lia voco, dum li provis ordigi la pensojn, kaj li ree ekridis. Si tenis sin strange malekvilibre, tial ke nur la su-hava piedo plene tusis la grundon, dum la alia tiun tangis sen sin apogi. Li rigardis sin adore. Nekapabla paroli, li decidis agi, kaj ekkauris por malplanti la suon.
“Via suo estas komplete difektita,” li rimarkigis retrovinte la kapablon sin esprimi vorte, “vi ne povas iri tiel.”
“La trinkejo estas ne tre malproksime”, si diris. “Mi pensas, ke mi lamos tien kaj trinkos ieton. Tio helpos pripensi, kiel mi reiros hejmen.”
“Mi havas veturilon kaj estas tute libera: mi volonte kondukos vin, kien vi volas, sed via sugesto estas bonega. Ni iru unue trinki.” Kaj kelkajn minutojn poste, observanto povus vidi, ce simpatia tablo, paron kiu, iom embarasita, ne sciis, kiel komenci konversacion. La altkreska sportul-aspekta viro gratis al si la nazon, dum la virineto volvis unu el siaj bukloj cirkau la montra fingro, lau gesto iom infaneca.
Car la juna virino, kiu kauzis en la CIA-agento la amostormon jus priskribitan, estis neniu alia ol Veronika Munzo.
*
Ci-stadie en nia raporto, estus sage precizigi kelkajn punktojn, pri kiuj la leganto povus havi negustan komprenon.
Eble ni ne sufice klare indikis, rakontante, kio okazis en la ciovendejo, ke pure hazarde Bob Sulavi sekvis Stefanon, kaj ke li ne vidis Veronikan Munzon, dum si fotokopiis. Oni memoru, ke trovigis tiam en la supermagazeno ekstreme densa homamaso, kaj ke Veronika svenis tuj, kiam si ekvidis la altan figuron de la CIA- agento. Ne estis reciprokeco en ilia konado: si lin konis, sed li ne sin, kaj kiam li alvenis apud la fotokopian masinon si kusis kun la kapo turnita kaj kun tiom da homoj cirkaue, ke li ne vidis sian vizagon. Starante tie, li instinkte, lau tipa reflekso inform-agenta, rigardis la fotokopiatan dokumenton. Unu ekrigardo suficis, por ke li komprenu ties gravecon, kaj li decidis kapti gin. Li samtempe rimarkis, ke Stefano prenas la jam faritajn kopiojn, kaj ties vizago gravurigis liamense. Veronikan, kontraue, li ne sukcesis vidi klare. Kiam jus ekflamis en li amo, li do tute ne sciis, ke si estas, mondpolitike, lia rivalo.
Kial, vi eble demandos, tiufoje svenis la juna virino? Pro kunigo de diversaj faktoroj. Unue, estis tre varme, kun tro malmulte da aero, kaj kun io prema en la maniero, lau kiu la homoj pusis sin reciproke pasante preter la kopimasino. Due, Veronika sentis sin kulpa: la dokumenton, kiun si kopiis, si mem stelis antaue. Si decidis fotokopii gin en la anonimeco de ciovendejo por eviti la eventualan enmiksigon de kolego, ciam eblan en la oficejo, sed la fakto manipuli stelitan dokumenton en publika loko efikis strece kaj turmente.
Sekve, kiam si levis la okulojn, pro tiu stranga, preskau tusa sento, kiun ni havas, kiam iu nin rigardas fikse, kaj vidis nekonatan junulon — Stefanon — gapi al si kvazau rekone (Stefano ja jus identigis sin kiel la virinon kasfotitan dum si prenis la monon el murfendo), la esprimo de l’ junulo kvazau densigis la impreson, ke si estas tuj kaptota ce la fresa faro.
La kunan influon de l’ varmo, de la kulposento kaj de la stefana rigardo si eble povus elteni, sed kiam si vidis post la knabo Roberton Sulavin, kiun si konis kiel CIA-agenton, la streco farigis netolerebla, kaj si perdis la konscion.
Kaj nun, tagojn post tiu incidento, si ne plu sciis, kion pensi. Sia koro kaj instinkto diris, ke Bob ne scias pri sia KGB-rolo, kaj si sentis sin fizike allogata al tiu granda sportulo kun la rimarkinda nazo. Sed sia kapo rebatis, ke esti autente amata de li supozigus tian hazardon, ke plej versajne temas pri ruzo kun ia politika intenco.
Unu parto de si deziris esti tre singarda pri liaj eventualaj provoj uzi sin, dume konsciante, ke KGB povus ege profiti de la utileco rekte rilati kun li en plej naturaj cirkonstancoj. Kaj alia parto diris: ‘Ne timu, ne necesas protekti vin kontrau neekzistanta ruzo: liaj safidaj okuloj rakontas malkase pri lia amsincer.’
*
Ekde kiam si stumblis en la parko, pensoj ne cesis turnigi tumulte en sia kompatinda cerbo, kaj si ne pli proksimis al trankvilo nun, en lia cambro subtegmenta, ol antaue ce la parka lageto.
La vivo ne estas facila. Ciam dubi, dubi! Kiel lacige por la nervoj! Ciam kontroli sin, observi sin, kaj cion