atenti por ne kolerigi la KGB-monstrojn. Cu si longe eltenos tian vivon? Cu la fakto, ke si svenis ce la fotokopia masino ne estus averto de organismo tro strecita? Si gemspiris.

“Vi gemspiras, mia bela?” Bob diris kare kun vizago preta zorgi.

Ili sidis kune sur la sofo de lia logejo, kaj li jam longan tempon rakontadis seninterese pri la belecoj de radioprogramado. Si decidis riski ion por devigi lin sin malkasi. Si metis la manon al la koro kaj diris:

“Vi sciu, kelkfoje mi min demandas, cu mi ne devus konsulti kuraciston, mi sentas min iom strecita. Antau ne tre longe mi ec svenis en supermagazeno.”

“Cu vere? Kiel okazis?”

“Ho, mi estis fotokopianta dokumenton. Estis multaj homoj, kaj subite mi falis, perdinte la konscion. Tre malplaca sperto.”

Si tre akre memoris la scenon. Si sciis, ke li ne rigardis siadirekte, dum si fotokopiis. Si rezonis jene: se lia amo estas sincera — kaj tio implicas, ke li nenion supozas pri sia aparteno al KGB: CIA-ano ne sincere ekamus KoGoBulinon — li nepre mencios sian ceeston en la ciovendejo; se lia amo ne estas sincera, li gin prisilentos.

“Kiam tio okazis?” li demandis.

“Eksterordinare”, li diris audinte sian respondon. “Mi estis tie tute apude. Mi alvenis al la fotokopia masino tuj post kiam iu svenis. Se mi estus imaginta, ke estas vi! Sed mi ne vidis vin. Estis tiom da homoj. Oni tuj portis vin for.” Faris al Bob strangan impreson, malkovri, ke la hazarde trovitan gravan dokumenton kopiis la virino, kiun li amas. ‘Si okupigas pri politiko!? Eble ni povos kunlabori!’ li diris al si.

“La domaga afero estas, ke mia dokumento malaperis”, si diris plende.

Tiu frazo trafis Sulavin kiel sago. Lia unua impulso estis cion klarigi al si. Sed lia sana prudento revekigis, eble pro la granda risko, kiun enhavus tia konfido kaj pro la multfoja ripetado fare de liaj cefoj, kiam li akceptis farigi CIA-kunlaboranto, ke absoluta prisilento necesas. Unuafoje en lia vivo lin suferigis tiu devo kasi la veron.

“Estis junulo tie, kiu prenis la paperojn”, li diris, kun nebula sento, malagrabla, ke lia universo pretas komplete disfali. ‘Se si iel divenus, ke ankau mi kaptis parton…’ li amare pensis.

“Ha!” si respondis, gojante pri tio, ke li sengene rakontis almenau pri sia ceesto, sed samtempe observante, ke li mordetas al si la lipon, kaj la nazon ekgratas. Sopiro esti amata farigis pli kaj pli forta en si, pli ol la prudenta malfidemo. ‘Eble lia amo estas sincera,’ si pensis, ‘sed li ne povas konfesi sian apartenon al CIA. Se li tion farus, mi ne povus estimi lin. Cu eblas estimi perfidanton? Kaj se la afero estus nur ruzo, li simple ne mencius sian ceeston en la magazeno. Mi do ne veku liajn suspektojn kaj ne fusu cion dirante, ke mi perfekte scias, ke li prenis la dokumenton, kaj ke per ruza tek-intersango mi gin rehavigis al mi.’

Silento svebis, dum siaj pensoj disvolvigis tiuvoje. Dume, ankau en li la psikaj fortoj mobilizigis por rekonkeri taugan ekvilibron kaj la placan senton povi ami senprobleme. La silenton li fine rompis:

“Mi apenau povas kredi,” li diris, “ke mi estis tie apude, kiam vi svenis, ke mi ec sciis, ke jus svenis virino, sed ke…” Li pauzis.

“Cu tio ne pruvas, ke la destino jam volis, ke ni renkontigu?” li daurigis. “Se antaue mi ne stulte hezitus pri strumpetoj, mi estus starinta apud vi, kiam la malfelico okazis. Mi estus forportinta vin en miaj brakoj, konsolinta vin… Kiel stulta mi estis perdante tempon pri strumpet-problemo, dum la destino pusis min al vi!”

Tiuj vortoj kauzis en ambau bonvenan malstrecigon. Si ridis.

“Vi vere estas lirika, kvankam iom genas la emfazo pri strumpetaj problemoj en via lirikajo.”

Ili ridis kune.

“Mi volas respekti viajn sekretojn,” li diris abrupte per alia, preskau solena tono, kaj si sin demandis, al kio li celas, “sed mi estas scivola: cu estas maldiskrete demandi, kio estis tiu dokumento, kiun tiu junulo stelis for?”

‘Li jam konas la respondon’, si pensis. ‘Cu li diras tion, car estus strange ne demandi? Au cu li testas min, kiel mi lin jus testis?’ Si decidis diri la veron, au parton de la vero.

“Estas grava politika dokumento, kiun mi pruntis de mia frato. Se esti sincera, mi diru, ke mi pruntis gin sen lia scio.”

“De via frato?”

“Jes. Li estas grava ano de la fasisma movado Ordo kaj Disciplin. Tiuj homoj preparas sin por la tago, kiam okazos statrenverso ci tie. Ili kolektas ciaspecajn informojn utilajn en tia cirkonstanco. Mi decidis fotokopii tiun dokumenton kaj gin havigi al la legaj autoritatoj. Mia frato furiozus, se li tion scius, sed ne car li estas mia frato mi povas aprobi tiun dangeran fasisman aktivecon. Tamen mi sentis min kulpa pri mia stelo, kaj eble tial mi svenis, kiam eksajnis al mi, ke jen alvenas membro de ilia hontinda movado.”

“Kompatindulineto!” li tenere muzikvocis.

Si rigardis la horlogon kaj gemspiris.

“Mi devas iri oficejen. La cefo min atendas”, si diris.

“Cu vere ni jam devas disigi”, li prononcis dube. Sed li ja sciis, ke aliel ne eblus, kaj ili gisrevidis.

Li refermis la pordon kun miksitaj sentoj. Lin deprimis la fakto, ke si jam foriras, kaj ke li trovigas en tiel stranga situacio pro la fotokopiita dokumento. Aliflanke, ili pasigis kune longan tempon ci-foje, ili fiksis baldauan rendevuon, kaj estis videble, ke si pozitive respondas, kvankam pli rezerve, al lia ama sento. Ce tiaj favoraj cirkonstancoj, plendi estus insulti la sorton.

Li repensis pri si. Kia fajna vizago! Kiaj belaj kruroj! Kia admirinda talio! Kune kun rafinitaj pensoj kaj kulturita parolmaniero, tamen simpla, ne-snoba, autenta! Kaj siaj manoj! Siaj etaj fotindaj, kisindaj manetoj, kiel tenerige ili iras al la haroj, kiel am-veke ili tauzas la senkomparajn buklojn! Ami tian homan juvelon estas honoro, kaj li ricevis gin tute simple, senmerite, kiel donacon cielan! Li ne plendu: li estas la plej felica el la homoj.

Ju pli li pensis pri si, des pli li entuziasmigis, kaj li estis tute ekzaltita, kiam oni sonorigis ce la pordo.

“Sinjoro Sulavi, cu ne?” diris la viro, kiu staris tie. “Jano Karal, el la polico, cu mi povus babili momenton kun vi?”

*

Karal eniris. Estis tipe frauleca logejo. Multaj revuoj kaj gazetoj kusis stake sur la tablo kaj sur du malgrandaj tabletoj. La vitroj ne estis tre puraj. Tamen tute ne estis kompleta haoso kiel en la lignodomo de la pentristo ce Rafunja, nur sentebla manko de regula ordigado. Cetere la simple meblita loko havis carman varman etoson, al kiu ne malmulte kontribuis la situo tuj subtegmenta, kun kliniganta plafono.

“Fizike simpatia”, diris al si Karal, dum li unurigarde mensnotis la malfermitan skotdesegnan cemizon kaj la grizan perfekte gladitan pantalonon, sub kiuj atleta korpo divenigis.

Estas vizagoj, kiuj prezentas sin kiel maskon de tragedio. Ne tiel ce Roberto Sulavi. Persono kelke sagaca vidanta lin unuafoje tuj divenis, ke li estis la amata ido de amantaj gepatroj, kaj, informite pri lia infaneco, ne miris pri la fakto, ke reklamagentejo siatempe vidis en li tian perfektan tipon de beba bonfarto, ke gi volis foti lin por afiso pri pulvora lakto, senkonsidere pri tio, ke lin malavare nutris natura lakto patrina. Bob efektive travivis infanecon en etoso de varma familia harmonio, kio establis lian personecan disvolvigon sur la fundamento de plena psika sekureco; car la hejmo tamen spertis sufice da baldau solvitaj konfliktoj, li sciis ankau, ke alfrontigoj prezentas per si normalan aspekton de la vivo, kaj li neniam hezitis lukti, se necese.

Tiel formigis sentima, ec maltima karaktero. Bob satis aventurojn, kaj la ideo, ke risko povus esti evitinda, neniam trafis lin. Kiel maltima, tiel malavara li estis. Liaj amikoj alte taksis lian senrezervan donemon. Fakte se io mankis al tiu cetere tre satinda viro, tio versajne estis, ke vivo tro facila ankorau ne havigis al li tiun animan profundecon, kiun nur sufero povas naski.

Li invitis la policanon sidi en braksego, iom tiklis sian nazon, kaj, sulkante la frunton, prononcis:

“Vi igas min ege scivola. Per kio mi povas helpi al la polico?”

“Mi enketas pri la morto de Rik Ospaci…”

“Mi lin tute ne konis”, interrompis Sulavi.

“Sed vi eble scias, kion oni diris pri la radio liarilate.”

“Ne. Kiel la radio povus rilati kun li? Ni intervjuis lin unufoje. Arangis mi la aferon. Sed krom tio…”

“Nu, oni plendis, ke la radio ne estas simpatia, kaj ne donas al lia politika kampanjo tiom da spaco, kiom al la tradiciaj partioj.”

“Cu vere tion oni diras? Pardonu, mi ne sciis. Mi konfesu, ke mi farigis iom cinika koncerne la komentojn pri radioprogramado. Kion ajn mi faru, homoj malkontentas. Mi delonge rezignis la ideon placi al la tuta publiko. Mi provas placi al la plimulto, kaj ec ne la tutan tempon. Mia devo ankau estas eduki, cu ne? Kaj tiu afero pri eksterteranoj ne sajnis al mi sufice serioza, por ke mi dedicu pli da spaco al gi. Fortigi la neraciajn sopirojn de la amasoj ne respondas al mia maniero koncepti mian profesian devon.”

Вы читаете Cu li venis trakosme?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату