kiam tio de tempo al tempo okazis, li trovis en tiu memrigardo nur motivojn nauzi sin. Kio finfine pruvis, ke la funda idealismo ne tiel komplete forputris, kiel li mem inklinus pensi.

Ili veturis senvorte. La gazetestro stiris rapide kaj bone. Ili lauiris Tjazon direkte al Valmu tra kamparo okulkaresa, gis ili turnis al flanka mallarga vojo kaj atingis konstruajon impone starantan meze de arte arangita parko. Post kelkaj minutoj, ili sidis en placa, ne tre granda, saloneto sendube generale uzata por kunsidoj de eta komitato.

“Pri Rik Ospaci vi volas babili, cu ne?” Kolombet demandis per voco, kiu pensigis Janon pri la mallauta ronko de leono. La detektivo nur kapjesis.

“Kion mi diru?” la alia prononcis preskau grumble, kaj li faris geston kvazau por forpeli neekzistantan muson. “Li metis min en neelteneblan pozicion, kaj tion mi ne satis.” Li pauzis kaj gemspiris, kvazau la tuta afero lin ege genus.

“Mi ne estas timema homo,” li diris plu, “sed mi preskau timas, kion mi devas diri al vi. Ne estas en mia intereso kasi gin, tamen oni povus vidi en gi perfektan motivon por krimo.”

Jano strecis la atenton, sed restis silenta.

“Rik Ospaci estis unu el miaj plej bonaj jurnalistoj, kiel vi certe scias. Li faris tre interesajn enketojn. Li aperis al la publiko kiel justulo, speco de heroo, kiu ne hezitas diri la veron pri potenculoj, riveli maljustajojn, agi sociame. Por li, jurnalismo estis grava socia respondeco, kiun li prenis tre serioze. Cu vi konsentas?”

“Jes. Mi memoras kelkajn el liaj artikolserioj, ekz-e pri la malliberejoj, au pri psikiatrio. Ili estis tre interesaj, sed certe al multaj ne placis.”

“Prave. Li estis valoro por la gazeto. Ni suldas al li kreskon de la eldonnombro. Tial estas domage…” Li eksilentis, kaj liaj grasaj vizagmuskoloj strecigis kaj malstrecigis buldoge.

“…ke vi devis lin maldungi”, Karal frazfinis.

“Jes. Se vi memoras, la unua enketo pri eksterteranoj estis simpla sintezo de tio, kion multaj homoj asertis. Li prezentis la opinion de parto el la logantaro kun faktoj pensostimulaj. Oni sentis, ke li simpatias al tiuj ideoj, sed nenion pli. Poste, kiam li presigis la raporton pri sia propra sperto, la malfacilajoj komencigis.”

“Kiuj malfacilajoj?”

“Kun mia administra konsilantaro. Tiuj homoj furiozis. Ili diris, ke Ospaci ekspluatas sian popularecon por igi sin ec pli fama kaj semi en la mensojn dangerajn ideojn. Ili petis min ne plu allasi artikolojn pri la persona ‘sperto’ de s-ro Ospaci. Kiam ci-lasta verkis plian tekston pri gi, mi postulis redukton, forstrekon de multaj dirajoj, kaj kompletan ellason de cio, kio odoris je ‘persona atesto’. Estis lia vico furiozi.”

“Kion vi faris?”

“Kion mi povis fari? Mi provis pledi ce la administra konsilantaro, sed ties membroj ekscitigis kaj incitigis, kaj ne volis cedi. Mi diris al ili, ke se ili insistas, nia eldonnombro falos, ke la publiko subtenos Ospacin, ke se li volus fondi rivalan gazeton, gi prenus de ni grandan parton de nia legantaro. Neniu argumento trafis. Ili diris: ‘Au s-ro Ospaci cesos aperigi siajn artikolojn pri eksterteranoj, au vi maldungos lin.’ Ili volis, ke la gazeto restu prestiga kaj bone konsiderata ankau en sciencaj, intelektaj medioj. Mi provis montri al ili, ke Ospaci estis ciam tre rigora en sia argumentado, sed ili ne konsentis. Ili preskau eksigis min, car mi lin tro varme defendis.”

“Kial vi defendis lin tiel varme?” Karal demandis, pensante pri la cantagdosiero, kiun Ospaci kompilis pri sia estro.

“Mi jam diris al vi: li estis unu el niaj plej bonaj. Ne. Li estis la plej bona el nia tuta opo.”

“Kaj kiel li reagis, kiam vi klarigis al li la decidojn de via konsilantaro?”

Refoje Oskaro Kolombet faris per la makzelo macajn movojn, kiuj kuntiris liajn trajtojn kun plej stranga efekto.

“Li estis treege malkontenta. Li min minacis. Li diris, ke kadre de liaj laboroj por nia gazeto, li havis la okazon kolekti multajn informojn pri multaj personoj, inkluzive de mi, informojn, kiujn li povus diskonigi, se mi montrigus malagrabla.”

“Cu vi lin kredis?”

“Ho jes. Mi konis la ulon. Tio ne mirigis min. Mi komence diris al li, ke li blufas, nur por vidi, cu li parolas serioze. Sed li diris al mi kelkajn aferojn, kiuj efektive ege malutilus al mi, se ili igus konataj.”

“Mi komprenas.”

“Kion mi povis fari? La dilemo esti jena: se mi ne maldungos lin, mi perdos mian direktoran postenon, kaj mi ne povus riski trovi min senlabora guste nun, miaage; aliflanke, se mi eksigos lin, li rivelos pri mi aferojn, kiuj ciaokaze devigos min demisii… Mi konfesas, ke lia morto estis por mi nekredeble bonvena.”

“Mi dankas kaj gratulas pri via sincereco.”

“Estas lau mia intereso, kiel mi jam diris. Certe Rik havis dosieron pri mi, kaj vi nepre trovos gin. Vi facile scios la faktojn pri lia maldungo pridemandante la gazetan personaron. Ni gajnas tempon, se mi jam cion rakontas al vi.”

“Tamen mi dankas. Vi faciligas mian laboron. Diru: kie vi estis en la nokto de la 19-a al la 20-a de aprilo?”

Oskaro Kolombet faris grimacon.

“Ne estas agrable senti sin efektive suspektata, ec se racie oni komprenas la aferon, kaj antauvidis, ke tia demando necesos.” Li foliumis agendon.

“Mi faris nenion specialan”, li plu diris. “Mi laboris en la gazeta domo. La 19-an mi iris al teatro kun mia edzino — Peer Gynt. Je noktomezo mi estis hejme. Mi ludis iom violoncelon, sed mi sentis min laca, kaj baldau enlitigis. Mia edzino povos konfirmi, se vi nomas tion konfirmo. Mia kazo ne aperas tre brile favora al mi, cu?”

“Se vi faris nenion nelegan, vi nenion riskas. Ni ne akuzas senpruve. Ci-stadie ni nur kolektas informojn, sen antaujugo.” Karal diris tion per neutra voco ne-sinengaga, sed li interne pensis: ‘Kaj krome via amdonantino enamigis al Rik Ospaci, se la informo de Jocjo estas korekta. Duoblan motivon vi do havas.’ Sed tiun fakton li decidis ne mencii.

13

“Goja! Vi! Dum jarcentoj mi ne vidis vin!”

“Monika! Kia surprizo! Kio farigas el vi?”

La edzino de Jano Karal kaj sia kunstudintino obstrukcis la krucvojon meze de la superbazaro, kie multaj homoj — cefe virinoj — pusadis sian careton de sekcio al sekcio, haltante tie kaj ci tie, farante jen kaj jen hezitan dancon, kvazau abeloj flugantaj de floro al floro por elekti la plej taugan nektaron.

“Venu flanken,” la amikino diris, “ni genas la pason”, kaj ambau stiris sian careton al pli trankvila angulo.

“Kiel fartas la revuo?” Goja demandis.

“Bone, dankon, kvankam estus pli place, se vi kelkfoje sendus al ni artikolon.”

“Artikolon, artikolon… Jam de post la universitato mi neniam plu faris esploron. Pri kio mi povus verki?”

“Multbusa famo rakontis al mi, ke vi sekvas de proksime plej diversajn krim-aferojn, kun via edzo. Kial ne pri tio?”

“Ne, ne. Mi ne satas verki, kaj mi ne sentas min kompetenta. Krome, via revuo malofte pritraktas krimologion.”

“Efektive. Sed renkonti vin donas al mi ideon: mi proponos tiun temon al la venonta redakta komitato.”

“Cu baldau aperos unu el la unutemaj numeroj? Tiujn mi tre satas. Mi trovas ilin tre stimulaj por la menso.”

“Jes, ni pretigas numeron pri la psikologio de arto. Arta kreado, ktp. Sed ni ankorau ne sukcesis rikolti sufice da materialo por plenigi tutan numeron. Cu vi ne havas kasitan artistan talenton, kiun mi povus analizi? Au cu la arto solvi krimajn misterojn… Ne, tion ni konservu por la sekvanta unutema numero. Sed se vi konas iun, kiu povus kontribui, memoru min!”

“Mi ne forgesos, sed ne kalkulu je gi, car kun artismaj medioj mi tute ne rilatas.”

“Auskultu, Goja, mi bedaurinde ne havas tempon nun, sed ni nepre devas revidi unu la alian. Mi telefonos al vi. Cu vi promesas, ke vi vizitos min?” Kaj si ekstiris la careton for.

Вы читаете Cu li venis trakosme?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату