Nur post kiam si malaperis Goja havis la ideon.

*

“Izabela?”

“Jes”, respondis la agrabla voco en la telefonon.

“Parolas Goja Karal. Ne diru al mia edzo.”

“Konsentite. Kial la mistero?”

“Nu, mi havas ideon, sed mi preferus, ke estu kompleta surprizo por li.”

“Kiel mi povas helpi?” demandis la referencistino/dokumentistino de la valcefa cefpolicejo.

“Mi jus ricevis taugan pretekston por enketi pri tiu pentristo, kiu havas izolitan dometon ce Rafunja. Mi ne scias, cu li gravas por la enketo, sed nun, kiam mi havas pretekston, estus stulte ne uzi gin, cu ne? Sed mi ne scias, kiun aliri por informigi pri li. Eble mi vizitos lin mem, sed unue mi satus kolekti sciojn pri li ce iu alia. Kiun vi sugestus?”

“Lasu min serci. Mi revokos vin post kelka tempo. Cu bone?”

“Kompreneble, dankon, Izabela. Kaj, mi petas vin, mutu pri tio al Jano!”

*

“Goja? Izabela ci tie. Ne estas ia ebleco heziti. Si nomigas Laura Pergame. Pentra recenzistino. Estas si, kiu konigis al la mondo la valoron de la verkoj de via pentristo Gido Verstrata. Si verkis libron pri li. Videble si estas unu el liaj malmultaj intimaj amikinoj. Si…”

“Ne diru plu, suficas, mi kuras intervjui sin. Dankegon, Izabela!”

“Ej! Ne forkuru sen scii la adreson. Cu vi havas ion por noti?”

*

‘Kiam mi estis dudekjara, tia sinteno min impresus’, Goja pensis eksidante en la luksa salono de s-ino Pergame.

Tiu bela, altkreska virino kun la rigidaj nigraj haroj kaj la bluaj okuloj sin tenis regine. Si rigardis, kvazau sia kunparolantino estus mizera insekto, kaj al sia tono, kiam si parolis, komplete mankis spontaneco. La okulojn Goja trovis kalkulemaj, inteligentaj, sed ponarde malvarmaj. Si surhavis blu-grizan tajlorkostumon ekstreme, sed diskrete, elegantan, kies koston viro ne imagus, sed kiun Goja tuj klasis inter la plej altprezajn.

“Mi intencas viziti s-ron Verstratan,” Goja klarigis, “sed antaue mi tre satus babili pri li kun vi. Vi ja konigis al la mondo lian arton, kaj…”

“Babili ne sajnas al mi tre tauga vorto”, la alia diris malestime. “Granda artisto ne estas temo kiel la veterprognozo au la lasta filmo multmiliondolara.”

“Nu, kiel vi volas. Helpu min lin koni, lin kompreni, se vi bonvolos. Mi estus tre danka”, Goja diris senemocie.

“Lin kompreni! Kaj vi verkas por psikologia revuo? Oni vere dungas iun ajn niaepoke, por ia ajn laboro. Lin kompreni! Artiston oni ne povas kompreni, sinjorino, nur ami au malami, adori au abomeni… Kiel oni povus pretendi kompreni personecon tiel kompleksan?”

“Vi tamen povas helpi min iom scii, kiel li vivas, kiel li konsideras la pentroarton, cu estas au ne konstanteco en lia inspiro…”

“Hm! Eventuale.”

“Cu li ciam vivas en tiu stranga kabano surmonte?”

“Ne. Li pasigas tie nur kelkajn monatojn ciujare. Tio efektive estas, kiam li havas inspiron. Li povas pentri nur tie. Se li sentas inspiron, li iras al sia kabano kaj pentras. Tie li estas certa, ke neniu genos lin, interrompos lian laboron.” Si rigardis Gojan serpente. “Au venos lin intervjui.”

“Kaj kie li vivas la reston de la tempo?”

“Tie kaj tie ci. Li havas domon en Kastelomara, kie li ofte restadas. Sed ofte ankau li iras al hotelo. Ekzemple, felice por li, kiam okazis tiu tuta skandalo, car iu havis la strangan ideon mortfali tie supre, li estis en Akvoviva. Mi scias, car ankau mi tie lin renkontis hazarde. Felice, ke li ne havis inspiron tiutempe, car se li estus en Rafunja, cu vi imagas? Jurnalistoj, policanoj, scivoluloj… Neniu lasus lin labori trankvile.”

“Li devas esti rica por havi domon en Kastelomara kaj restadi en Akvoviva hotele, cu ne?”

“Jes, li estas rica. Kompreneble li estas rica. Lia arto alportas al li multe da mono. Oni satas liajn pentrajojn kaj proponas sumegojn por ili. Bedaurinde!”

“Kial bedaurinde?”

Si refoje rigardis Gojan kvazau malbonodoran bestacon.

“Car tiuj, kiuj acetas liajn cefverkojn, ilin ne guas,” si respondis, “ili ne komprenas ilin, ili acetas nur investe. Ne ciuj, felice, sed mi timas, ke plimulto.”

“Cu vere?”

“Ho jes. Eble estas mia kulpo. Estas mi, kiu konigis lin al la publiko.”

“Efektive, vi estas tre fama, admirata kaj estimata artfakulino, kaj viaj artikoloj pri li signis por li komencon de nova epoko, cu ne?”

Goja amuzigis konstatante, kiom videble la flataj vortoj plezurigis sian kunparolantinon. Kiel infanaj plenkreskuloj ofte estas!

“Jes, li estis tute nekonata. Mi antaulonge konigis lin al la artaj medioj, sed ci tie en Sanktavalo neniu interesigis pri li. Nur antau kelkaj jaroj, kiam mi verkis indignan artikolon, en kiu mi diris, ke neniu respektas tiun grandan artiston ci tie, kaj jen la emiro de Ajn-Muhra dedicas duonmilionon al unu el liaj komponajoj, versajne por gin meti en sian kelon, car lin interesas nur la investo, ne la arta aspekto, subite multaj sanktavalanoj malkovris, ke meritas atenton tiu loka pentristo, kiun ili gis tiam ignoris!”

“Tiuepoke li arangis ekspozicion, cu ne?”

“Jes, tiun iniciatis mi.”

“Kaj nun li famigis en Sanktavalo. Dank’ al vi.”

Si ridetis memplace.

“Jes, dank’ al mi. Li igis fama en Sanktavalo, kiel ankau dank’ al mi li igis fama en la tuta mondo. Mi verkis multajn artikolojn pri li en multaj lingvoj por multaj fakaj revuoj. Sed bedaurinde tiu famigo kauzis altigon de la prezoj. Kiam li foje eksciis, ke pentrajon, kiun li vendis je minimuma prezo, iu revendis eksterlande je prezo centobla — cu vi audas min? centobla — tiam li furiozis kaj mem ekvendis je similaj prezoj.”

“Terure!”

“Jes. Komence, mi tre gojis. Mi pensis, ke finfine oni rekonas la valoron de lia talento. Kiom mi eraris! Kelkaj artkonantoj efektive komprenis tiun valoron, sed ili ne povis aceti. La aliaj vidis nur, ke de jaro al jaro la prezoj de liaj verkoj altigas, kaj ili acetis investe! Kia dekadenca epoko!”

“Nauze!”

Si kontemplis Gojan minuteton kvazau mirante, ke tia mizera insekto kapablas havi civilizitajn sentojn. “Nauze,” si ehis, “nauze estas, efektive.”

Goja sentis, ke si stupis iom supren sur la estimskalo de la eleganta snobulino. Necesis profiti de tiu tauga pozicio, versajne ne dauronta.

“Cu vi opinias, ke li konsentus akcepti min kaj respondi al kelkaj demandoj por nia revuo?” si prononcis, kaj bum! tuj evidentis al si, ke si refalis sub nulon.

“Mia kara,” la alia respondis kun ege afekta elparolo, “kiam li estas en sia kabano, li laboras. Li pentras. Li verkas. Cu decus interrompi artiston, dum la krea febro lin tenas? Ne, ne. Vi havas ec ne sanceton. Li forpelas kolere cian vizitanton.” Kaj si aldonis post pauzo, kvazau lastan stonon por forkurigi la hundacon pli rapide: “Ec psikojurnalistojn.”

Antau momento Goja faris demandon, car si havis la impreson, ke la artfakulino sin iom pli akceptas; nun si prezentis demandon pro mala kauzo: si sentis sin tiel neniigita en la jugo de la alia, ke si povis diri plej strangajn aferojn, Laura Pergame ne plu miros.

“Kion li opinias pri tiuj eksterteranoj?” si demandis.

Kontrau cia probableco, la virino prenis la demandon tute serioze:

“Fakte, li firme kredas, ke ili alterigas sur la rafunja ebenajo. Mi scias, car li pentris unu el iliaj kosmosipoj. Mi foje miris pri pentrajo, kiun mi vidis ce li, kaj kiu tute malsimilis lian kutiman manieron. Li diris al mi: ‘En tia masino ili traflugas la spacon’, kaj mi tiam eksciis, ke li ilin vidis. Mia opinio sangigis tiutage. Antaue mi trovis tion freneza, sed kiam mi vidis, ke tia geniulo, kiu kun mi ciam sinceras (li konsideras, ke li havas grandan danksuldon al mi, car pro mi li igis rica)… ke tia geniulo ne havas dubon pri ilia alveno, mi sciis, ke mi eraris antaue.”

Вы читаете Cu li venis trakosme?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату