mistero”, amikmoke komentis la nevo. Sed tuj li seriozigis. “Kiujn materiajn trovajojn ni havas?” li demandis.
Karal gemspiris respondante:
“Bedaurinde preskau neniun. Estas la autospuroj, kiujn mi trovis tie supre. Sed ni havas neniun rimedon scii, kiam ili tie stampigis. La vetero estis seka dum tuta semajno. La veturiloj iris tien post la forta pluvo de la 17-a, ne tuj, car se jes, la pneumatikaj spuroj estus iom malsamaj, videble la koto jam komencis sekigeti, sed mi ne povas diri kiam. Unu el la veturiloj estis la auto de Rik Ospaci, kiun ni retrovis malsupre, en Malpaz. Pri la alia ni scias nenion, krom ke gi iris tien post la 17-a de aprilo. Al kiu gi apartenas, ni ankorau ne trovis. Ni komparis la muldajojn kun la pneumatikoj de la autoj de ciuj personoj, kiujn ni konsideris gis nun, sed senrezulte.”
“Cu vi havas esperon trovi?” Goja demandis.
“Honeste, ne. Estas tute ordinara pneumatiko — unu el la Firestone-serioj — kaj miloj da similaj ekzistas. La muldajo kompreneble rivelas trajtojn, kiuj ebligus identigon, sed kie serci? Ni provis pridemandi la logantojn plej proksimajn al la loko, de kie la vojo supreniras al Rafunja, sed ili ne estis atentintaj. De tempo al tempo automobiloj pasas, sed se ne estas io speciala por altiri ilian atenton, kial ili zorgus?”
“Tamen la polico nun certe scias, kiam Rik mortis, cu ne?” Stefano diris.
“Espereble jes, kvankam niaj ideoj ne estas tute firmaj. La polica kuracisto, kiu faris la nekropsion, taksas, ke la morto okazis la 19-an au la 20-an de aprilo, plej versajne en la nokto lundmarda, sed pli precize li ne povas diri. La stomako de Rik estis malplena, sed car ni ne scias, kiam okazis lia lasta mango, tio ec ne helpas elimini iun tempospacon. Jugi lau la stato de la korpo ne estas facile post kelkaj tagoj, des pli car ni tute ne scias, kia estis la aera temperaturo tie supre dum la koncerna periodo. Mikroklimato tre varias tiuloke, kaj kvankam oni povas taksi lau la aliaj meteologiaj donitajoj, tamen restas divenado sen la vera certeco, kiun ni bezonus.”
“Cu vere vi ne havas pli precizajn metodojn?” miris la nevo.
“Ne”, la policano respondis. “Eble en Usono au aliloke ili havas, sed ne ni. Felice, komparante tiujn konkludojn kun la horlog-indikoj, ni atingas ion relative probablan. La brakhorlogo de Rik kompreneble frakasigis, kiam li fale battrafis la rokojn. Gi montris kiel daton la 20-an kaj kiel horon la 01:49. Ni esperu, ke gi estis sufice akurata, kaj ke neniu intence fusis gin.”
“Mi supozas,” Goja intervenis, “ke en ci tia elektada periodo, la estro de nova partio havis tutan programon: li certe devis prelegi, rendevui, kunveni…”
“Ankau ci-rilate ni estas malfelicaj”, Karal plendis. “Post la kunveno de la 19-a, kiun ni ciuj ceestis, kaj post kiu vi, Stefano, iris al kafejo kun grupeto, kiu inkluzivis Ospacin, li antauvidis tri tagojn da ripozo, car li sentis sin treege laca pro la streca vivo de la antauaj semajnoj. Estis proksimume meze de la politika kampanjo, cu ne? Li diris al siaj kunlaborantoj, ke li havas rendevuon kun la kosmanoj, kaj ke dum tri tagoj oni ne genu lin: li volas ripozi, kaj ankau en plena trankvileco verki la tekston de nova brosuro. Tio kauzis, ke oni trovis lin tiel malfrue. Neniu zorgis pri lia malapero.”
“Kiu lin trovis?” demandis la edzino.
“Arbargardisto, au pli guste lia hundo. Se ne okazus, ke li vizitis guste tiun lokon, Rik Ospaci povus kusi tie multe pli longe, kvankam ni sendube komencus lin serci jam en la sekvantaj tagoj.”
“Cu vi ricevis konfirmon de la alibioj?”.
“Jes, au ne. Ni havas kelkajn konfirmojn pri la vespero. Sed ciu el la suspekteblaj povis veturi Rafunjan kaj reveni hejmen. Ciu el ili estis ci tie en Valcefa tiutempe kaj ciu dormis siadome dum la koncerna nokto.”
“Unu ne estis en Valcefa”, Goja rimarkigis. “La pentristo Gido Verstrata feriis en Akvoviva tiuperiode.”
“Prave, sed tio eliminas nur unu personon.”
“Restas do kiuj?” Stefano demandis. “Ni listigu ilin.”
“Bedaurinde,” diris Karal, “ni povas listigi nur tiujn, kiujn ni konas.”
“Onklo, onklo,” la junulo ekkriis, “kia genia rimarko! Vi meritus katedron en universitato pro tiu profunda penso!”
“Cesu sarkasmi, idioto…”
“La idioto ne estas mi.”
“Sufice, mi petas. Mi volas diri ion vere gravan. Ni scias, ke Rik Ospaci cantagis, sed ni ne scias kiaamplekse. Ni trovis en lia apartamento fingrospurojn, kies posedantojn ni sercas, sed ne trovis. Eble ili signifas nenion, car tiajn fingropremojn oni ne povas dati. Sed eble la murdinto iris al la apartamento kaj forprenis akuzajn cantag-uzeblajn paperojn. Krome, eble Rik havis ie dokumentojn, kiujn ni ankorau ne trovis, kiel li asertas en sia letero al Kolombet. Se li cantagis multajn personojn, li havas multajn malamikojn, kiuj certe dezirus lin sendi inferen. El tiuj nur du estas al ni konataj: Roberto Sulavi kaj Oskaro Kolombet.”
“Cu estas versajne, ke li cantagis multajn?” prononcis la nevo.
“Kial ne? Ne forgesu, ke dum jaroj li estis jurnalisto, kiu indigne rivelis ciaspecajn nebelajojn el la vivo nialanda. Li havis apartan talenton kaj inklinon por eltrovi kasitajn krimojn.”
“Nu, ni esperas, ke ni fine trovos kompletan liston de viktimoj de lia cantago. Au eble ia cirkonstanco helpos. Sed ne faru al vi iluziojn. Ne ciujn krimulojn ni trovas. Kaj ci tiu morto havas multajn karakterizojn de la nesolveblaj.”
“Finfine, ni ec ne scias, cu entute estas krimo”, Goja diris trankvile.
“Prave. Povas esti akcidento, eble kauzita de halucino, au io simila.”
“Cu sinmortigo?” Stefano hipotezis.
“Tion oni ne povas ekskludi, kvankam tiu metodo sajnas aparte kruela. La cefa argumento kontrau memmortigo estas, ke li ne bezonis iri tiel malproksimen por salti de alte morten. Tion li povis fari en la urbo mem au en tuja proksimajo. Tamen eble estus eraro atribui al li tre racian konduton.”
“Mi ne konsentas”, sonis la voco de Goja. “Li estas multrilate tre racia persono. Por cantagi, necesas agi racie, kaj ial sajnas al mi, ke cantagisto ne taugas en la rolo de sinmortiganto.”
“Fakte,” Jano opiniis, “mi sentas same. Mi diris tion nur por kompleteco. Ke ni frontas al krimo, sajnas al mi pli probable. Sed kiun ni rigardu plej versajna krimulo, se ni akceptas la ‘murd’-hipotezon?”
“Oskaron Kolombet”, Stefano respondis. “Li havas duoblan motivon: Rik Ospaci lin cantagis, kaj samtempe forprenis de li la amatinon.”
“Ekzakte,” Goja kapjesis, “kaj tiu cantago estis speciale terura. Rik povis frakasi la karieron de Kolombet, kaj nek la ago nek la epoko estas oportunaj por rekomenci novan vivon. La minacoj de Ospaci certe povus kauzi panikon ce homo kiel tiu.”
“Ni do havas taugan motivon”, Karal aprobis. “Kion pri fizika ebleco?”
“Ne starigas armila problemo ci-afere”, diris Stefano. “Pusi iun de sur la rafunja teraso malsupren ne estas aparte malfacile.”
“Nur necesas rendevui kun li en tia stranga loko”, Goja komentis. “Sed tiu problemo prezentigas por iu ajn. Kiamaniere oni povis tien venigi Ospacin?”
“Renversu vian frazon kaj la solvo igas facila”, Karal diris. “Se Ospaci diris al iu: ‘Venu, mi pruvos al vi, ke eksterteranoj nin vizitas. Mi rendevuas kun ili ce Rafunja’, certe diversaj personoj akceptus iri vidi.”
“Jes, sen ia dubo”, respondis lia edzino. “Cu vi havis konfirmon pri la alibio de Kolombet?”
“La vorto alibio ne havas signifon en ci tiu enketo. Oskaro Kolombet havis la eblecon veturi al Rafunja, se la morto okazis mardon en la fruaj horoj. Li iris spekti Peer Gynt, kaj tiu prezentado finigis je la 11-a kaj duono. Oni bezonas maksimume unu horon kaj duono por auti de Valcefa al Rafunja, kaj kolego Izidoro pridemandis s-inon Kolombet: si ofte malbone dormas kaj kuracisto preskribis al si dormigilon. Si glutis gin tiun lundon, kaj tuj ekdormis. Krome, s-ro kaj s-ino Kolombet kusas ciu en aparta cambro. Li do povis rekonduki la edzinon hejmen post la teatro kaj rapidi al rendevuo kun Ospaci.”
Stefano gojvocis:
“Ni havas do materian eblecon kaj fortan motivon. Kion ni nun bezonas?”
“Pruvon,” la detektivo diris serioze, “pruvon, ke li gin faris, kaj pruvon, ke alia kun tauga motivo kaj similaj eblecoj ne povas kulpi pri la murdo.”
“Kaj tion ni tute ne havas, male”, daurigis lia edzino. “Roberto Sulavi havis tiom da eblecoj: li ne povas pruvi, ke li estis hejme. Kaj li certe havas motivon.”
“Cu tiu motivo estas vere valida?” dube prononcis la junulo. “Se riveligus, ke
“Kiom ni scias, ne”, diris Karal. “Sed tiu rivelo atencus gravajn interesojn de CIA, car