maniero orienti au manipuli la publikopinion. Cu la koncerna Agentejo vere hezitus antau ol mortigi tiaokaze, mi ne scias. Krome, se Ospaci eksciis tion, li eble malkovris ankau aliajn sekretojn, kies publikigon CIA abomenus.”
“Ni do ne povas ekskludi Sulavin au ec alian CIA-agenton”, Stefano emfazis kun io bedaura en la voco. “Cu ni povas ekskludi lian rivalinon, la virinon kun la murfenda mono?”
“Eblecon si havis,” respondis Goja, “sed mi min demandas, cu si estas fizike sufice forta por pusi Ospacin.”
“Estas malfacile diri”, parolis Karal. “Fakte, Ospaci estis malgranda. Kaj la misproporcio inter la brusto kaj la malfortikaj kruroj eble helpis sanceli lin.”
“Sed kiun motivon si havus?” Stefano rimarkigis. “Lau la politikaj komentoj, kiuj aperas gazetare, la vocoj favoraj al Rik malfortigos nur la porokcidentan koalicion. Rik do agas favore al KGB, ec se tio ne estas lia intenco.”
“Jes”, la policano diris. “Sed ni scias, ke si plurfoje parolis kun Ospaci. Fantazia hipotezo fojfoje min logas: imagu, ke krei la kosmanan partion decidis KGB, guste por malfortigi siajn politikajn malamikojn. Imagu, ke la traktado okazis pere de Veronika Munzo. Se si au siaj mastroj ne pensis, ke li estas cantagema, ili prenis sur sin egan riskon. Imagu, ke Ospaci postulis monon, minacante ke, se oni gin ne donos, li rakontos cion pri sia partio kaj Veronika al la kontrauspiona servo…”
“Efektive,” Stefano diris post profunda spiro, “pro tiuj mondpolitikaj kasagadoj, cio estas fusita, ni ne plu povas rezoni kiel ce kutima enketo, car ili disponas multe pli da materiaj rimedoj kaj eble havas malpli da skrupuloj ol ordinara individuo. Estas senesperige. Se al tio vi aldonus, ke Rik Ospaci havis komplikan aman au seksan vivon…”
“Sed felice tiel ne estas,” respondis Goja, “li versajne estis unu el tiuj abstinemuloj ciuflankaj: li ne trinkis alkoholajojn, ne fumis, ne mangis viandon kaj ne havis seksan vivon.”
“Cu vere?” Al la junulo tio sajnis malfacile kredebla.
“Almenau tion diris la gepatroj, kaj, konsentite, neniu pli blindas pri la seksa vivo de juna homo ol ties gepatroj”, Goja klarigis. “Tamen, lau ili li neniam havis amatinon, ne interesigas pri la virinoj, ktp. Lia patrino substrekis tion al mi fiere, kvazau si dirus: ‘Admiru, kiel virta mia eta Rik estas’, kaj la patro diris la samon kun tute alia interpreto, kvazau jene: ‘Vidu, kian nenormalan idon naskis mia edzino. Tridekjara, kaj kompleta castulo!’ Tio lin evidente nauzis.”
“Sed”, Stefano kritikis, “kiel vi jus diris, kion kredas la gepatroj, tio signifas nenion. Krome, li povus esti samseksemulo.”
“Ne”, Karal intervenis. “La polico kompreneble enketis pri tiuj aspektoj de lia vivo. Kiam iu mortis en suspektaj cirkonstancoj, ni sisteme informigas pri la amaferoj. Ni ricevis multajn konfirmojn de tio, kion Goja jus diris. Li neniam havis amatinon, kaj preskau tute certe ne estis samseksema, almenau ne praktikanta. Se li havis sentimentalan au seksan vivon, gi estis tute kasa, sed plej versajne estis nenio. Kamarado lia el la lernejaj jaroj ec diris, ke la tutan energion, kiun ordinarulo investas en tiun kampon, li dedicis antaue al sia jurnalista agado, nun al la politika.”
“Dankon, dankon”, Stefano diris kun tono esprimanta senpezigon. “Tio almenau simpligas la kazon. Sed kiu scias, cu li ne farigis la am-objekto de inoj el la kosmo, rivalaj inter si…”
“Mankis nur tio”, Karal sajnigis koleron. “Se en nian komplikan suspektaron vi nun ensovas etajn verdajn estajojn el alia mondo, mi perdos la malmulton da prudento, kiu restas al mi.”
“Kaj tamen ili estas faktoro, kiun multaj en la publiko prenas serioze”, Stefano rebatis. “Ekzemple, la barelforma homino, kiun via kuzido Jocjo amkonkeris, kaj kiu rilatis persone kun Ospaci, rigardas ilin kapablaj je murdo. Se ni volas esti science objektivaj, ni ne rajtas preterlasi tiujn ulojn. Plie, ne forgesu, ke la sola persono, kiu logas en tiu malbenita Rafunja-regiono — la pentristo Gido Minesciaskiu — firme kredas je ilia ekzisto.”
“Kredas kaj ne kredas”, Jano respondis. “Li tute ne estas certa. Tion li diris al mi persone.”
“Sed s-ino Pergame, kiu, lausajne, bone konas lin, parolis al mi pri tute firma konvinko”, asertis Goja.
“Mi tre bedaurus, se kulpus eksterteranoj”, Stefano komentis. “Mi havas antaujugon favoran al ili. Estas simpatie, cu ne? komisii teranon organizi la pacon ci-monde. Estus domage, se simpatiaj estajoj respondecus pri murda apika faligo.”
“Se malsimpatieco devas esti la kriterio por ricevi la krimulan rolon en ci tiu afero, mi scias, kiun mi esperas kulpa”, Goja sible vortis.
“Cu vere?”, “Kiun?” sonis samtempe du vocoj.
“Tiun s-inon Pergamen, la artfakulinon. Mi provis resti egalanima kaj supraje sukcesis, sed fundfunde si vekis miajn plej sovagajn veng-instinktojn: mi plezure kolektus pri si akuzan faktaron, en kiu si kaptigus kiel muso en araneaj.” Kaj Goja elmontris mienon tiel komike kruelan, ke siaj edzo kaj nevo nur povis ridegi.
15
Bob Sulavi gratis al si la nazon. Li ne satis kodi. Tamen kun multaj gemspiroj kaj naztusado li finfine sukcesis enkodigi jenan mesagon:
“La listo, pri kiu mi parolis, venas rekte el
Li ekhaltis, gratis al si la nazon, rigardis trafenestre al la pasantaj nuboj kaj direktis al ili beatan rideton, kiun ili ne meritis. Sed priskribi angelon neniu kodo povas. Li forstrekis la vortojn “si estas” kaj reverkis la tuton lau pli telegrafa stilo.
*
Kun harbuklo volvita cirkau la maldekstra montrofingro, Veronika Munzo kodis:
“La CIA-agento Roberto Sulavi enamigis al mi. Mi estas certa, ke li estas perfekte sincera, kaj ke li ne imagas, ke mi laboras samkampe, sed malsamtendare. Li estas tiel naiva, ke sendube prezentigos okazoj ekspluati la situacion…”
Si ne dubis, ke si ricevos pozitivan reagon, sed la efektiva respondo de KGB sin tamen surprizis, tiom gi similis la konsilojn de la “korrubriko” en sentimentala bildperiodajo: “Flegu la rilaton, sed ne cedu tro rapide, por tauge pliflamigi lin.”
*
“Sidigu, auskultu, kaj guu la novajon”, basis leutenanto Remon.
Karal, miranta, eksidis.
“Vi plendis,” Remon daurigis, “ke via enketo pri Ospaci ne progresas. Jus okazis io, kio povus helpi.”
Jano strecis la atenton, dum la leutenanto klarigis:
“Iu amiko de Rik Ospaci jus elmetis formalan plendon al la polico pri tio, ke oni stelis ce li kofron, kiu apartenis al la viktimo, kaj kiu estis plena je dokumentoj.”
“Diable!” ekkriis Karal.
“Do plej sage estas, ke vi tuj iru tien. La amiko estas stranga ulo, nigrulo el la kariba insularo. Li ne logas generale en Valcefa, sed ofte venas ci tien. Cambro estas daure rezervita por li en malnova domo eksterurbe. La kofro estis tie…”
*
La domo tuj placis al Jano. Malnova domo, kun dikaj stonmuroj, el la 17-a, parte ec eble el la 16-a jarcento. Gi staris meze de gardeno minimume prilaborata, kie naturo libervole sovagis.
La polica detektivo tiris la malnovstilan tirilon, kiu drate skuis, ie interne, etan sonorilon longe reehantan. Post ioma atendo la pordo malfermigis. Sur la sojlo aperis svelta virino eble tridekjara kun longaj haroj nepuraj, strikta eksblanka torstrikajo kaj bluginso lavita gis senkolorigo. La nebelan, sed iel simpatian, vizagon ornamis grandaj rondaj okulvitroj.
“Sinjoro…?” si diris, kaj sia voco tintis agrable.
“Jano Karal, el la polico; mi venas rilate al la plendo de s-ro Pitizazo.”
“Ha jes! Maks estas ene, li tuj venos. Se vi bonvolos sekvi min…”
Li sin postpasis al sidcambro ne tre bonstata. Sur tableto kusis ludiletoj, sur sofo gitaro, kaj aspektis, kvazau neniu el la segoj havus kvar vere stabilajn piedojn. Lau sia invita gesto li eksidis en apogsegon, en kiu li tiom