“Sed cu artisto ne havas precize tian rigardon al la mondo, ke pli ol iu alia li kapablas kredi je fantaziajoj?”
Si direktis al Goja la ponardon de siaj okuloj, sed videble si kase koleris pri tio, ke siaj jupiteraj rigardoj Gojan tute ne impresas.
“Car por vi, kiu volas verki artikolojn pri la psikologio de arta kreado, artisto estas frenezulo, cu ne? Halucinigas, plej certe?” Sia voco sarkasme acidis. Si aldonis, sible:
“Mi pensas, ke ne valoras daurigi ci tiun konversacion, sinjorino, mi ne havas tempon por perdi kun personoj, kiuj videble nenion komprenas pri arto.” Kaj si starigis rigide, kun superula rigardo al Goja.
Pro la nura plezuro montri, ke tia sinteno ne imponas al si, Goja restis side dum minuteto, kvankam sia gastigantino — se oni povas uzi tian vorton — okule ordonis al si levi sin. Kiam Goja fine ekstaris, si turnis al Laura Pergame radian rideton, kiu konstateble ne placis.
“Havu bonan tagon”, si diris. “Mi tre dankas pri via afabla kaj informa akcepto.” Kaj kun regina digno si eliris.
14
‘Al patrokuzidoj povas manki takto’, pensis Jocjo, furioza, ke Stefano ne foriras, kaj sopiranta al placa ge- soleco.
‘Al patrokuzidoj povas manki gusto’, pensis Stefano, rigardante la kompaktan virinon, kiu vekas en la jocja koro tiom da fervor kaj favor.
‘Al junuloj povas manki takto…’ pensis Lizabeta, kiu ne satis la videblan deziron de Stefano elpumpi el si cion ec plej privatan pri sia antaua rilato kun Rik.
‘…kaj gusto’, si plu pensis, sin demandante, kial afabla kaj kara junulo kiel Jocjo asociigis kun tia sentaugulo kiel ci tiu knabo, kiu opinias sin pravigita ludi esplorjugiston.
“Kiel vi konatigis kun Ospaci?” demandis Stefano, kiu decidis tiri el si kiom eble plej multe da sciindaj detaloj (el homo, kiu persone konis la viktimon, oni elpremu la tutan informan sukon, cu ne?).
“Mi audis lin ce la radio, foje,” si respondis, “kaj sajnis al mi, ke la intervjuanto ne estas justa. Tiu parolis kun audebla malestimo. Mi ne satas homojn kun antaujugoj, kiel tiu radioparolanto. Kiel li povus scii, cu eksterteranoj venis au ne? Kontraste, Rik aperis al mi sincera.”
“Multaj homoj aperas sinceraj, kiam ili mensogas”, diris Stefano incite.
“Ne al mi”, si emfaze prononcis. “Mia tuta sekretaria kariero…” Si pauzis, rimarkante la maljunigan efikon de tiu esprimo. “…kvankam vere ne tre longa, tamen komplete disvolvigis en jurista medio. Antau ol ce la nuna notario mi oficis ce advokato. En similaj oficejoj oni vidas multajn mensogantojn, kaj lernas ilin distingi. Sed ke Rik estas sincera, mi ne konkludis tuj. Tiun unuan impreson mi volis kontroli. Mi do iris al unu el liaj prelegoj…” Si haltis denove.
“Kaj tie vi vin demandis, cu li ne estas simple bonega aktoro, cu ne? mia kara”, Jocjo intervenis.
“Tute guste, karulo, tute guste”, si aprobis direktante al li mielajn okulojn. “Tiu penso min trafis, kaj mi decidis, ke por fari al mi fidindan opinion, mi devas paroli kun li vizag-al-vizage. Sekve, post unu el liaj paroladoj, mi iris diskuti kun li. Tiel ni konatigis.”
“Kaj cu via opinio sangigis?” scivolis Stefano.
“Ne. Ju pli mi konis lin, des pli sincera mi lin trovis.”
“Devis esti por vi ega soko, kiam vi eksciis pri lia morto!”
“Kompreneble, kvankam, ial, gi ne tute surprizis min. Ekde kiam mi ekkonis Rikon, mi sentis ion neordinaran en li, ion, kio povus voki krimon. Estas malfacile precizigi. Eble li estis tro kuraga. Cu vi memoras, kiam li estis jurnalisto, kiom da verajoj li publikigis, kiuj ne placis al la koncernatoj? Kaj ankau rilate al la elkosmanoj li montris la saman kuragon, la saman kapablon riski la vivon, por ke la socio fartu pli bone.”
“Cu vi trovis lin audaca en siaj rilatoj kun tiuj… kun tiuj estajoj?”
“Jes. Miaopinie li ne sufice atentis la riskojn. Mi tion diris al li. Li rigardis tiujn estajojn nepre bonaj. Mi neniam sentis la saman konfidon. Kelkaj aferoj, kiujn li rakontis pri ili, al mi efikis terure.”
“Cu vere?”
“Jes. Ekzemple, ilia povo penetri nian vivon estas multe pli granda ol ni imagas…”
“Kion vi volas diri?” Jocjo demandis.
“Mi ne povus rakonti, car kiam Rik klarigis al mi, li uzis fakajn vortojn super mia klerecnivelo. Sed li klarigis al mi ilian sistemon informigi tre precize pri unu el ni. Li ricevis de ili tre interesajn informojn pri tiu s-ro Kolombet, kiu estris la gazeton, kie li laboris. Rik trovis tion amuza, sed al mi gi aspektis horore.”
Jocjo okulis al la horlogo, kaj direktis al Stefano rigardon signifoplenan, sed ne komprenatan de la juna kvazau-detektivo. Lizabeta siaflanke komprenis.
“Ho, kiel malfrue jam estas!” si ekkriis. “Pardonu min, mi nun devas foriri.” Si starigis kaj okulumis al Jocjo. Stefano sentis, ke estus senutile longigi la kunsidon. Ankau li adiauis kaj foriris, sin demandante, kion onklo Karal opinios pri tiuj novaj detaloj. Tamen, io igis lin sin senti nekomforte. Funde de la cerbo kasludis kun li la ideo, ke ial Lizabeta moke, ruze, prifriponis lin.
*
“Jen. Mi rakontis al vi cion”, Jano diris al Goja kaj Stefano, dum ili finis la bongustan vespermangon.
“Mi iras fari kafon,” Goja anoncis, aldonante: “kaj poste mi faros
“Pri kio?” la nevo demandis.
“Pri la gepatroj”, sonis sia voco el la tuj-apuda kuirejo.
Multajn altrangulojn en la polico tia kunveno surprizus, sed gi estis preskau rutinajo en la enketoj de Jano Karal. La viro, kiu staris tuj super Jano en la polica hierarkio — leutenanto Remon — sciis, ke Karal ciam raportas pri sia laboro al la edzino, kaj, kvankam tia familia interkonsiligo kontrauas la regularon, li aprobis gin pro la simpla fakto, ke gi plej ofte montrigis mirige efika. Goja ja, kun psikologia trejnigo, kiu — maloftajo — ne detruis sian naturan pripsikan intuon, sed gin akrigis, sciis kvazau facilanime paroligi la homojn kaj milde konduki ilin al senpeziga transdono de siaj sekretoj. Krome, oni povis fidi, ke si neniam perfidos polican konfidencon. Iom post iom, ankau Stefano aldonigis al la paro. Pri tio Remon estis iom pli duba (kaj Karal neniam konfesis, kiagrade la nevo lin helpis en tiu au alia enketo), sed li trovis la junulon tiel satinda, ke li tamen preferis ne starigi al si demandojn pri lia kunlaboro: tiel li ne riskis atingi malplacajn respondojn.
“Jen la kafo!” alvenante ekkriis la edzino/onklino per la goja voco, kiu vere pravigis sian nomon.
“Pri la gepatroj de Rik vi nun raportos, cu ne?” demandis Stefano.
“Jes. Eble tiuj informoj utilos al nenio”, si respondis. “Tamen ciam estas bone scii kiel eble plej multe pri la viktimo, cu ne? Mi do vizitis la gepatrojn. Ili prezentas ne tre simpatian paron. La patro estas submastro en paperfabriko, viro preskau 60-jara. Li aperas ciam grumbla. Sajnas, ke liaopinie lia filo estas monstro, kiun li neniam komprenis nek akceptis, kvazau li dirus: ‘estas nekredeble, ke tian strangan idon produktis mi’. Li diris, ke ekde la naskigo lia filo aperis al li eksternormala, kio al li tute ne placis.”
“Kaj kio pri la patrino?”
“La patrino montrigis al mi obeema virino, inklina ciam submeti sin. Si parolis pri la filo kun tremo en la voco. Si rigardis lin plej inteligenta, brila, bona knabo. Mi pensas, ke tiu malsimila sinteno de la gepatroj koncerne la filon signas profundan malakordon inter ili. Sed si vere amis kaj admiris sian filon. Por si, li estis antau cio la kuraga jurnalisto, kiu ne hezitis ataki komojn potencajn, se lia konscienco tion diktis.”
“Cu ili kredas je la eksterteranoj?”
“La patro ne, la patrino jes. Por li estas unu plua frenezajo, por si pruvo pri tio, ke ec malproksime en la steloj oni agnoskis lian valoron.”
“Cu li havis gefratojn?”
“Ne. Li estis ilia sola infano.”
“Bone. Dankon, Goja”, Karal diris kun la tono de prezidanto. “Nun mi satus, ke ni revuu ciujn sciajojn, kiuj povas helpi nin meti ordon en ci tiun misteran enigmon.”
“Mistera enigmo! Kiajn belajn esprimojn vi trovas, Kara-Karal! Kvankam iuj sendube preferus: enigma