alian, sed mislokis miajn okulvitrojn… La sono, la paroloj, kompreneble… Mi ne bezonis vidi por audi, ke gi… Pli ol interesa, kiel oni povas diri? Terure interesega… Ne, mi trovis ilin en mia poso… Tiuj eksterteranoj refoje venis, sed ci-foje la televido ceestis kaj ili filmis cion… Kiel mi diras, kara, ekzakte tiel. Ili venis kaj oni ilin filmas. Mi adiauas tuj, car mi ne volas perdi minuton. Sciencisto parolis, kiam mi decidis telefoni al vi. Lia klarigo ja estis tute nekomprenebla por mi… Gis!”
Adela Gregor vidis. Nebone, car la elsenda stacio malproksimis, kaj la meteologiaj kondicoj estis favoraj nur sporade. Sed si vidis sufice por scii, ke necesas averti la najbarinon Julian.
“Haloo! Jes, parolas Julia Blankavoj… Kion? Sed mia aparato neniam donas ion per kanalo 7… Cu vere?… Dankon, sinjorino Gregor, mi tuj rigardos.”
Kaj tiel, de vidvino al vidvino, de najbarino al najbar, de amiko al amikino, la famo disvastigis:
La adiciiloj de l’ telefona kompanio laboris lau freneza ritmo. Car dum parto de Valcefa telefonis al la konatoj la mirajon pri programo 7, alia parto telefone disvastigis informon ne malpli gravan:
“Rikardo Ospaci jus mortis!”, “Oni trovis Ospacin mortan!”, “Mi ne scias, nur ke li estis tute sana, kaj jen mortis subite”, “Krimo! Rik estis murdita!”. La vortigo variis, sed ne la signifo. “Rik mortis”, “Rik mortis”, “Rik mortis”, ripetis la telefonaj lineoj kaj ties milvoca eho kafeja, drinkeja, restoracia, autobusa au privatlogeja.
Ne necesis multe da tempo por ke krucigu ambau informlinioj. Baldau la famo prenis novan formon: “La verdaj hometoj alterigis kaj murdis Ospacin, versajne car li rifuzis labori por havigi al ili la povon…”
Sprituloj aldonis amuzajn detalojn, kiujn homoj kredemaj tuj prenis serioze. Mensmalfortuloj enmiksis siajn songojn, prenitajn por realo. Vidiluzioj kombinitaj kun la forta kolektiva sugestio aldonigis al la tuto. Kaj post du horoj oftigis komentoj kiel jenaj: “Mi vidis ilin propraokule: du flugantajn telerformajn aferojn, tute lumajn en la nokto”, au “Si rakontis mem al mi la aferon: si pasis lau Hugostrato, kie la publaj lumoj paneis, kaj eta homo stis tie kasita kaj kuris post si, kaj li havis enmane armilon, specon de tubeto, kaj kiam li ekfunkciigis gin, venis fasko da lum, kaj muso, kiu kuris tie, ekestis nevidebla, fulmrapide neniigita. Felice si sukcesis sin forsavi dank’ al jus alvenanta bus…”
Post iom da tempo estis neeble atingi telefone oficejon polican, armean au administran. En la cefurbo, la ministro pri defendo kaj tiu pri enlandaj aferoj devis forlasi, la unua komitatkunsidon, la dua varman liton virinhavan, por rapidi al televida studio kaj tie turni sin “cefe al la logantaro de Sanktavalo, sed ankau de aliaj regionoj” kaj klarigi al gi, ke la eksterlanda programo sur kanalo 7 estas fikciajo, kaj ke oni ne konfuzu gin kun la efektiva morto de s-ro Rikardo Ospaci, juna jurnalisto el Valcefa, fondinto de partio, kiu prezentas kandidatliston por la baldaua elektado.
Tio, kune kun la klarigo sur la morgaua gazetaro, kvietigis la spiritojn, se escepti aron da obstinuloj, lau kiuj la ministroj intervenis nur “por kasi al la popolo la amplekson de la katastrof”.
*
Jano Karal cirkaurigardis. Estis io prema en la loko mem. Jam la antauan tagon, kiam li venis tuj post la funebra malkovro, la loko lin impresis preme. Nun, la korpo estis for, la fotoj jam faritaj, restis sur la grundo nur la kreta silueto de homo kun granda larga torso, kruroj ne tre longaj, kaj la brakoj etenditaj preskau kruce.
Rokoj, nur nudaj rokoj cirkauis la polican detektivon. Nuboj densis en la cielo, kaj Jano, tiom por fari ion helpan al pensado, kiom por konservi la formon de l’ falinto en la okazo, se komencus pluvi, kovris la kretan desegnon per stonetoj.
Ne necesis nekropsia raporto por scii, ke Rik Ospaci mortis pro rompo de ostoj kaj histoj. Suficis rigardi supren: li falis de proksimume 150-metra alteco, kaj neniu arbo, neniu vepro, neniu herbejo povis moligi la baton, li falis sur grundon betone malmolan, nur de stonoj kaj rokoj kovritan.
Rik Ospaci ciam rifuzis diri, kie, laudire, li renkontas la elkosmanojn, sed li plurfoje menciis “tre sovagan kaj dezertan lokon en la montoj ne pli ol 60 kilometrojn for de Valcefa”. Li eble elektis ci tiun lokon kiel bazon por siaj elpensajoj.
Malsupre de la alta apikajo, de kie Ospaci falis, etendigis relative vasta ebena spaco, en kiu iom da imago povus vidi alterigan terenon. La reliefo, malglata pro la rokoj piede de la natura stonmurego, farigis plata kaj kovrita de malabunda herbaro je negranda distanco de la klifo. Cirkaurigardante, Karal starigis al si du demandojn, kies respondon li eble trovos en turista gvidlibro, nome, pro kiu natura kauzo preskau nenio kreskas ci-loke, dum tute proksime, je pli alta nivelo, videblas vastaj pinarbaroj, kaj de kie venas — do kion signifas — la nomo
Nenio pli restis vidinda piede de la roka vertikalajo, kaj la detektivo reiris la krutan vojon supren. La loko, de kie Rik Ospaci falis, povus liveri pri la evento indikojn, kiujn la rokoj malsupre obstine rifuzis doni.
La natura teraso, de sur kiu la mortiga plongo okazis, ne estis tre glata. Tie kreskis arboj kaj herbo. Vojeto paralelis la randon de la klifforma altajo tiel proksime al la abismo, ke multaj certe sentus kapturnigon gin irante. De ci tie la malsupra ebenajo ec pli pensigis pri alteriga tereno, tiom gia glateco kontrastis kun la haosa naturo cirkaua.
Jano Karal tre atente ekzamenis la grundon, sed vane. Neniu indikajo, neniu spuro montrigis. La vetero estis seka dum la tri au kvar lastaj tagoj, kaj la stonabunda tero ne povis konservi la stampon de plandumoj. Ec se homoj luktis ci tie, neniu spuro restus, car la naturo estis per si mem haoso, al kiu neniu baraktado povus aldoni malordon.
Al la randa vojeto, kiu sekvis la neregulan formon de la kvazauklifo, perpendikle kondukis, sur la alia flanko, vojeto alsupranta lau ne tre forta deklivo. Jano ekiris gin. Post cento da metroj gi atingis pli largan teran vojon, pli malpli kovritan de stonoj, kiu unusence serpentis valen, kaj alisence kondukis al la kulmino. Ambauflanke staris koniferoj, kaj versajne pro ili la grundo ci tie ne estis same seka kiel rande de la krutajo: la pluvego de la antaua semajno ne lasis sin forgesi tiel rapide ci-loke. Sur kelkaj grundopecoj, arbe sirmitaj kontrau suno kaj vento, vera koto trovigis, kaj en gi nete aperis spuroj pneumatikaj. La plej spurrica koto ec tenis stampajon de du bone distingeblaj kaucukajoj. Ne povis esti dubo, ke du automobiloj tie pasis post la forta pluvo lastsemajna.
Kontenta fine renkonti materian sciigon, Jano faris gipsan muldajon de la spuroj. Tion farinte, li decidis sekvi la vojon supren. Estus utile scii, cu la veturanto lasis sian auton tie por piediri al la rafunja belvedero, au cu li plu stiris direkte al la montkulmino. Bedaurinde, la lokoj sufice malsekaj por konservi spurojn ne abundis, kaj ili generale trovigis nur ce la vojrando, kie rado ne bezonis pasi. Jano do devis alsupri plurajn centojn da metroj antau ol retrovi pneumatikajn premajojn. Tiuj estis videble la samaj kiel unuj el la pli malsupraj: almenau unu el la du autoj nekontesteble daurigis la veturadon.
Sekvante la vojon supren per la rigardo, Jano Karal ekvidis ion, kio similis al ligna muro. Pasante plu, li konstatis, ke estas kabano. Li proksimigis. La lignodomo estis ne malgranda, pli granda, eble, ol la plimulto el similaj montaj konstruajoj. Gi estis relative malnova, sed evidente bone prizorgata. Gi staris je cento da metroj distance de la cefa vojo, sed la terstrio, kiu kondukis al gi, estis sufice larga por ke oni gin atingu aute. La fenestrokovriloj estis fermitaj, kaj nenio indikis la ceeston de iu ajn. La policano tamen iris frapi al la pordo. Kiel atendite, neniu respondis, kaj la pordo estis slosita.
Promenante cirkau la domo, Karal rimarkis instalajojn, kies ceesto en tia sovagejo tuj elvokis ricecon: elektra lampo ce la enirpordo, kaj elektra pumpilo, kiu, se Jano prave interpretis, kion li vidas, tiris akvon el puto al rezervujo lokita supre. Car kompreneble elektra energio ne estis publike liverata ci-alte, tio signifis sufice potencan generatoron. Estus interese scii, kiu originalulo vivas au — pli probable — sporade vivas en tiu lignodomo. Estis strange, ke homo sufice rica por provizi sian domon per tiaj instalajoj ne elektis pli taugan situon. Multaj lokoj pli pentrindaj trovigis samregione.
Komencis pluveti, kaj Jano gojis, ke li havis la tempon fari la muldajojn, car se la pluvo intensigos, baldau restos nenio plu el la spuroj. Li rapidis returne.
*
“Kaj cu vi scias, kiu frenezulo konstruis al si logejon en tia neimagebla loko?” demandis leutenanto Remon.
“Jes, Izabela trovis la informon”, Karal respondis
En la cefpolicejo de Valcefa Izabela ludas gravan rolon: si respondecas pri la dokumenta parto de cia sercado, kaj alianco inter siaj sliparoj, notlibroj, referenclibroj kaj gazetkolektoj kun, unuflanke, reto de bone situantaj konatoj, kaj, aliflanke, fulmrapida cerbo konektita al memoro sajne senlima faras el si unu el la plej utilaj kunlaborantoj de enketisto.
“Kompreneble”, basis la leutenanto. “Al kiu gi apartenas?”
“Al originalulo, kiel vi divenis: la fama pentristo Gido Verstrata.”