kasita. Sed fakto kvazau devigis lin elekti la duan eblecon: antau liaj surprizitaj okuloj, mano fulmrapide kaptis la reston de la dokumento, t.e. la nekopiitan parton, kiu kusis sur la masino mem, kaj gi malaperis. Stefano apenau havis la tempon konstati, ke tiu mano apartenas al la strumpetulo, sur kies piedo li antaue pasis, jam tiu estis for. La junulo vane sercis. Malgrau sia alta kresko, la viro sukcesis dissolvigi en la cirkauan homan oceanon.

“Kio okazis poste?” Jano demandis la nevon.

“Alvenis iu magazena gravul,” Stefano respondis, “kaj li portigis sin al la flegejo, kie si tuj retrovis la konscion.”

“Vi do ne scias, kiu si estas, cu?”

“Ho jes. Kiam mi konstatis, ke mi ne povus trovi la ulon, kiu stelis sian dokumenton, mi tuj revenis al la loko, kie si svenis. La gravulo ankorau ne alvenis tiutempe. Iu provis sin veki vangofrape. Estis multaj personoj cirkaue. Mi diris: ‘kiu si estas?’ kaj malfermis sian mansaketon. Neniu taksis tion stranga en la donitaj cirkonstancoj. En sia saketo trovigis nenio aparte rivela, nur la kutimaj ajetoj. Tamen mi havis la eblecon parkerigi al mi la indikojn de sia identiga karto.”

Jano prenis paperon kaj globkrajonon.

“Nomo: Veronika Munzo,” la junulo diktis, “fraulino, naskigdato: 14-a de junio 1950; naskigloko: Sankta- Stefano. Tio estis amika favoro de la sorto por ke mi pli facile memoru. Adreso: Tribunalstrato 76, Valcefa; profesio: sekretariino.”

“Bonege. Mi transdonos tiujn informojn al la kontrauspiona servo.”

“Kaj cu la dokumenton, kiun si fotokopiis…?”

“Ankau la dokumenton mi sendos al ili. Cio ci ilin certe interesos.”

“Cu vi havis tempon rigardi tiujn foliojn?”

“Nemulte. Cu vi?”

“Nur iomete, sed sufice por konstati, ke estas listo de personoj el la tuta lando kun politikaj kaj psikologiaj komentoj: cu ili favoras tiun au alian partion, kiaj estas iliaj cefaj malfortaj punktoj, kiamaniere ilin eventuale manipuli, ktp.”

“Jes. Ni ne povas scii, kiu kunmetis tiun liston, sed okulfrapas, ke gi estus treege utila al iu ajn fremda registaro, kiu volus enmiksigi en nian politikon. Mi rimarkis, ke inter multaj nekonatoj trovigas jen kaj jen nomo de gravulo. Tial mi ne dubas, ke niaj amikoj kontrauspionaj gojos pri tiu kaptajo.”

“Sed cu, lege, ni ne devas redoni la dokumenton al si?”

“Sendube jes. Ni faros fotokopion kaj sendos nur tiun al la spionvoruloj. La paperojn, kiujn vi prenis, estos plej bone, plej nature, ke redonu vi. Se vi povus tiuokaze iom pli ekscii pri si, vi faros grandan servon al ni ciuj.”

“Se si estas sekretariino, kial do si faris fotokopiojn en ciovendejo? Si certe havas pli oportunan eblecon uzi oficejan masinon, cu ne?”

“Dependas… Tiuj ci paperoj certe ne rilatas al sia laboro. Se si timas, ke oni surprizos sin fotokopianta ion, kion si ne rajtus, eble estas pli sekure por si uzi la anonimecon de granda magazeno.”

“Eble jes, mi ne pensis pri tio. Cu vi havas ideon pri tio, kion niaj spionspionoj faros pri si?”

“Ho jes, mi scias, ili jam diskutis la aferon kun ni, kiam ili venis arangi la fotosistemon. Ili ne havas sufice da disponeblaj homoj por sekvadi sin cien, sed tion ili dezirus. Ili petis nin tion arangi laueble, sed mi dubas, cu ni havas sufice da homoj. Fakte mi pensis, ke… nu… nun estas la paskaj ferioj, cu ne? Kion vi faras? Cu vi laboras nuntempe?”

“Ne. Kun tiu ekonomia krizo oni ne facile dungas portempajn ulojn kiel via studenta nevo. Mi ne trovis laboron. Verdire mi ne multe sercis. Mi decidis, ke foje ne malbonos al mia sano, se mi ripozos dum la libertempo.”

“Se vi do volas distron, kiu samtempe utilos al la komuna bono…”

“Ne faru paroladon, mi komprenis. Kaj vi konas mian malvirton: enketi ciam estis por mi volupto. Mia ekspluatinda mosto do denove komplezos al la polico, kvankam mi kelkfoje min demandas, kion gi farus, se mi ne oportune ekzistus. Via mendo estas, ke mi simple eksciu pri tiu Veronika cion, kion vi mem ne kapablus trovi, cu ne? por ke vi havu la gloron triumfe savi la staton el kruela reto da spionoj. Mian rolon oni ne rajtos mencii, car gi estas ne lauregula. Bone, bone. Mi grandanimos plian fojon, kaj malkovros pri Veronika aferojn, kiujn si mem tute ne scias…”

Kaj kun unu el tiuj humuraj vizagesprimoj, kiujn tiom satas lia onklino Goja, li faris komikan riverencon, kaj foriris.

*

Estis unu el tiuj stal- kaj betonkonstruajoj, kiuj, similaj al gigantaj alumetskatoloj, provizas logon al miloj kaj miloj en urbo moderna. Stefano liftis gis la tria etago kaj tuj trovis la pordon. Li sonorigis.

Mikson el dubo kaj timo elmontris la vizago de Veronika Munzo, kiam si malfermis la pordon. Ne tre granda, si surhavis bluginson kaj malhele rugan trikajon, kies fortikecon du agresemaj mampintoj sajne penis kontroli gisekstreme.

“Sinjoro…?” si diris kun demanda esprimo kaj voco profunda.

“Mi staris apude, kiam vi… ce la fotokopia masino…” Stefano ne facile trovis la vortojn.

“Ho jes, eniru, mi petas.” Si aperis al Stefano tre dezira rapide fermi la pordon. Si invitis lin sidi.

“Cu vi fartas tute bone nun?” la junulo demandis.

“Jes. Estis nenio grava. Versajne la manko de aero en tiu magazeno… Sed cu nur por scii pri mia sano vi venis? Estas tre gentile kaj mi sentas min danka; tamen, mi havas multon por fari, kaj…”

“Ne”, Stefano interrompis. “Fakte mi venis por redoni al vi la paperojn, kiujn vi fotokopiis.”

Si videble sentis egan malpezigon.

“Mi trovigis tie, kiam oni kondukis vin for”, li aldonis. “Mi konstatis, ke en la generala kriz-etoso neniu pensas pri viaj dokumentoj, kaj mi ilin savis.”

“Dankegon,” si diris, kaj sia sincero sonis kortuse, “estas vere tre afable.”

Dum li transdonis la paperojn, si proponis trinkajon, kion Stefano, ema elpumpi informojn, goje akceptis. Si forlasis la cambron kaj revenis kun pleto, sur kiu staris tera kruco, du glasoj kaj pladeto da biskvitoj.

“Mi esperas, ke placos al vi”, si diris kun falsmodesta esprimo. “Estas trinkajo, kiun mi faras mem.”

Stefano gustumis. Iom acida, sed tre parfuma sensajo tiklis liajn palaton kaj nazon.

“Bonege”, li diris. “Kio estas en gi?”

“Citrono kaj sambuko, plus kelkaj aliaj aferoj: mia sekreto!” si respondis kun eta rido.

“Mia avino faris ion pli malpli similan, sed tamen ne tiel perfekte paradizan”, Stefano komentis kun flato, kiun si videble guis.

“Cu vi kolektis la tuton?” si demandis foliumante la jus transdonitajn paperojn.

“Mi prenis cion, kio estis en la… kiel oni nomas tion?… en tiu ujo, kie la fotokopioj finas sian vojagon. Estis nenio alia.”

“Ho jes, estis io alia. Mi fotokopiis nur duonon de la dokumento, kiam tiu malfelico okazis. La alia duono estis sur la masino mem.”

“Ne”, Stefano mensogis. “Kiam mi prenis ci tion, estis nenio sur la masino. Mi estas tute certa. Mi kompreneble tuj rigardis, car la plimulto el la homoj tien metas la kopiotajn paperojn.”

“Oj”, si respondis cagrenite. “Tio estas tre malgrabla, car estas grava dokumento. Iu versajne prenis gin kaj ne scias, al kiu gin redoni.”

“Presigu en gazeto anonceton”, tuj diris Stefano.

“Jes, eble mi tion faros”, si diris dubeme.

Svebis silento. Stefano rigardis sin. Li sin sentis embarasita. Li sciis, ke se li lasus siajn sentojn nature disvolvigi, li enamigus. Veronika ja havis carmon, multege da carmo. Sia relative eta korpo estis tre bele proporcia, sed precipe la vizago allogis. La trajtoj estis fajne, delikate cizitaj, kun buso farita por ridi kaj kisi, kaj io mistera en la brunaj okuloj. Pli ol cio, lin tusis sia mildo. Nenio akra en si, nenio iam ajn abrupta, nur tiu agrabla, glata harmonieco de la voco, de la movoj, de la tuta estmaniero. ‘Kiel bone oni sentus sin, vivante tutvive kun si!’ li pensis, kaj tiu ideo efikis perturbe. Por kroni la tutan impreson — ankau ci tio pikis la koron de Stefano — iom da malgajo sur la frunto legigis. La junulo perceptis guste: Veronika Munzo estis dolca knabino, kvazau destinita de la naturo por simpla, tenerplena ekzisto, sed kaptita de la vivo en zorgojn, kiuj malebligis al si iam ajn komplete sereni.

“Belan apartamenton vi havas”, la junulo diris, ne sciante kiel daurigi la konversacion, kaj tamen nepre

Вы читаете Cu li venis trakosme?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату