V. Stankiewic
El la vivo de esperantistoj
En la unuaj tagoj de Majo du kunlogantoj kaj amikoj ? la juristo Augusto Siksten kaj la kuracisto Leono Monblero ? devis disigi je longa tempo. Augusto devis transveturi en la urbon N., kie li ricevis la oficon de helpisto de profesoro ce la tiea universitato; Leono do restis sur la loko kaj intencis daurigi tie ci sian medicinan praktikon gis la doktora ekzameno, al kiu li jam longe preparigadis.
Ne facile estis disigi al la junaj homoj, kiuj tre amis unu alian. Ambau inteligentaj kaj noblaj, ambau aldonitaj al siaj sciencaj laboroj, ili havis multajn komunajn punktojn kaj, dank' al la longedaura kunlogado, forte proksimigis unu kun alia. Nur unu sola cirkonstanco, kaj nur en la lasta tempo, ilin iom disunuigis: tio ci estis malkonsento en la opinioj pri la disvastiganta lingvo internacia Esperanto.
Flamigema, movema kaj fortirebla, Augusto farigis varma adoranto de la nova ideo, kiu kvankam ne detiris lin de la cefa temo de lia vivo ? jurista scienco ? tamen tre influis je lia animo kaj multe dislargigis lian spiritan horizonton. Leono do lau sia naturo estis multe pli malvarma kaj ne tiom prudenta, kiom obstina. Li jam longe signis al si la celon por la vivo kaj celadis al gi senlace, pedante kaj sukcese, kaj tial dekonduki lin de tiu ci vojo kien ajn flanken estus ne facile. Je la Esperantaj forlogigoj kaj okupoj de sia amiko, Augusto, li rigardis de alte, kiel je liberopensado, kaj restadis surda al ciuj liaj argumentoj kaj admonoj.
Pro tiu ci objekto inter la junaj homoj okazis ec iom da interpusigoj kaj ilia amikeco farigis iom post iom pli malvarma.
Cio tio ci tre cagrenadis Auguston, ne sole tial, ke li vere amis Leonon, sed cefamaniere tial, ke Monblero povus esti tre utila al la afero Esperanta. Li estis tre rica kaj ne sole ne avara, sed ec, kie li trovis bezona, tre malavara kaj malspara. Por si mem li elspezadis tre malmulte, li kondukis vivon ekstreme modestan kaj, ricevante de siaj bienoj pli ol 100 000 frankoj da ciujara enspezo, estis kontenta de tre simpla nutrajo kaj de malgranda logejeto duope kun Augusto, kaj dume li kuracis ciujn senpage kaj ec donadis al malriculoj siajn proprajn kuracilojn. Krom tio li ankorau antau mallonge oferis 15 000 frankojn por la edukado de unu knabo, en kiu li trovis eminentajn matematikajn kapablojn.
Augusto estis preskau malrica kaj tial kompreneble li varme deziris altiri al la Ligo esperanta tian grandan kaj malavaran proprajulon, kiel Leono; li ec ricevis en tiu ci senco la komision de unu persono, sed gis tiu ci tempo ciuj liaj penoj estis vanaj. Monblero moke ridetis je ciuj predikoj de Augusto kaj la afero ne movigis je unu paso.
En tiaj cirkonstancoj venis la tago de disigo. La modesta havo de Augusto, kiu konsistis je tri kvaronoj el libroj kaj kajeroj, estis jam pakita kaj kunmetita en la antaucambro, monaj kaj aliaj kalkuloj finitaj, kaj la du amikoj sidis antau la lasta komuna taso da kafo, post kiu ili devis disigi je longa tempo.
La bela, pala vizago de Augusto, kadrigita per delikataj vangharetoj, kun movemaj plenaj de vivo trajtoj kaj revemaj iom brulantaj brunaj okuloj, estis nun malklara kaj zorga. Leono ankau sajnis per io premita. Liaj nigraj grandaj okuloj rigardis obstine en la tason kun ne eltrinkita kafo. La bruneta, klasike bela lia vizago estis kvazau kovretita per nubo kaj sajnis tro serioza kaj solena.
En la cambro iom da tempo regis silento.
? Leono! ? diris fine Siksten, direktante sian varman rigardon sur la kolegon.
? Kio, mia amiko? ? levis la okulojn ankau Monblero.
? Ni revidos nin kredeble ne baldau, kaj povas esti ec tre ne baldau… Cu efektive vi pro nia antaua amikeco multajara, ne plenumos mian varman peton ? ne aligos al la Ligo esperanta!..
Monblero rektigis, lia vizago farigis ankorau pli malluma.
? Auskultu, mia amiko! Al mi estas tre malgaje, ke, dirante al vi adiau, mi devas ankorau unu fojon respondi al vi per plena rifuzo… Sed vi min konas. Mi ne povas kaj ne volas esti jezuito. Mi ne povas fortirigi per via freneza revo, kaj sajnigi adoranto de tio, kion mi ne estimas, mi ne estas kapabla, ec pro via amikeco… Mi ciam estis kaj estos pozitiva… Mi dedicis min al la medicino kaj sole al gi unu, kaj mi restos al gi fidela gis la cerko. Kiam mi finos miajn esplorojn de interesanta min malsano de tiea ci lando, mi transveturos Parizon kaj tie mi submetos min al ekzameno je medicina doktoro. Tie mi esperas efektivigi mian revon felicigi la homaron per novaj rimedoj kontrau giaj suferoj. Tio ci estas mia ideo, mia celo… Kaj kion do povus doni via Esperanto? Gi fortirus min nur en flankon kaj malhelpus al mi plenumi mian sanktan devon antau la homaro… Kio estas Esperanto? ? Tio ci dume estas revo, preskau himero ? kaj revanto mi estos neniam. Povas esti, ke mi eraras, povas esti, ke via Zamenhof efektive eltrovis por la mondo novan Amerikon, sed dume mi gin ne vidas, kaj rapidi al blinda celo mi ne povas…
? Kaj tio ci estas via lasta vorto?
? La plej lasta. Vi komprenas, ke, fariginte esperantisto, mi ne povus limigi per sola lernado de vortaro kaj korespondado kun amikoj; mi devus uzi parton de mia energio por la propagando kaj por la apostola agado, sed tio ci, kiel mi jam diris, tute ne eniras en miajn planojn je la estonteco.
Seke kaj malgaje disigis la amikoj. Siksten tuj ekveturis en N., Monblero do kun ia malluma energio profundigis en siajn okupojn kaj penis pliforte elfroti el sia memoro la postesignojn de la lasta parolo kun Augusto, al kiu li sentis nun nevolan simpation.
Tiel pasis du semajnoj.
Unu fojon, reveninte post tagmango domen, Monblero ekvidis sur sia skribotablo leteron kaj je la lerta skribado de adreso li tuj ekkonis la manon de Augusto. Liaj okuloj eklumigis per gojo, li febre dissiris la paketon kaj avide sin prenis je la legado de gi, sed tuj de la unua linio lia vizago mallumigis, la brovoj kunmovigis de cagreno kaj la letero malpene falis sur la tablon ne legita.
Gi estis skribita en la lingvo internacia, kaj la obstina kuracisto, vidinte en tio ci preskau mokon je si kaj siaj konvinkoj, decidis ne legi gin, malgrau tio, ke la enhavo de la letero lin forte interesis.
Sed la cirkonstancoj rapide sangigis.
Vespere en tiu ci tago Monbleron vizitis unu de liaj konatoj ? juna matematikisto kaj esperantisto Raulo Cielson…
?
Sed tiu ci nova persono estas tiel rimarkinda, ke ni devas tie ci forlasi iom la komencitan fadenon de nia rakonto kaj haltigi sur la nova persono apartan atenton de niaj legantoj.
Siksten kaj Monblero estis ordinaraj tipoj de nia inteligenta junularo, Cielson do per siaj intelektualaj kaj moralaj ecoj staris je tuta kapo pli alte ol ili ciuj kaj posedis tian antauvidon, kiu kune kun talento fortiri post si amason faras ciam apartecon de grandaj homoj, restigantaj post si memoron en malproksima idaro.
Alta, fleksebla kaj belkreska, kun neregula, sed karaktera, energia vizago, kun fiera, ordonanta rigardo de brila ? nigraj, akraj kaj sagaj okuloj, kun aristokratia tenigo kaj estetikaj manieroj, li posedis grandegan fizikan forton kaj ankorau pli rimarkindan forton de karaktero, kiun ne povis rompi nek la karesoj de la adorinta lin patrino, nek la severeco de liaj edukantoj, nek la dorlotantaj rigardoj de virinoj…
Li estis la filo de bonhavaj gepatroj, kiuj restigis por li ian kapitaleton, kiu donadis al li la eblecon vivi tute memstare. Por lukso li havis neniajn rimedojn, sed gin li ne bezonis. Donacita per grandaj kapabloj kaj plifruinta siajn lernejajn kaj universitatajn kolegojn, li ne ekiris tamen sur la ekbatita per la piedoj de aliaj vojo, kondukanta al la karjero. Li restadis ciam originala kaj sola. Malaltaj, facile atingeblaj celoj lin neniam altiris; lia maltrankvila animo celis ciam al la altaj idealoj, kiuj al aliaj sajnis neplenumeblaj utopioj.
Ellernante en unu universitato la matematikajn kaj naturajn sciencojn, li subite forlogigis per la propagandata de Flamariono ideo de interkomunikigo de la tero kun la logantoj de Marso, kaj li jam estis preta komenci la propagandon de tutmonda ligo de popoloj al la efektivigo de tiu ci penso; sed tuj ce la unuaj pasoj li estis haltigita per malgrandega je unua rigardo cirkonstanco, kiu tamen ekstaris serioze laularge de lia vojo. ? Li sciis nur du europajn lingvojn kaj dank' al tio ci la energie komencita afera korespondado tuj haltis mem.
? Ho, kiel malproksimaj estas al ni la korespondoj kun Marso, ? ekkriis li unu fojon en atako de plej granda cagreno ? se ni gis nun ne povas kompreni unu alian!
Ne pensante longe, li decidis dedici du jarojn da laboro por la ellerno de la plej gravaj lingvoj europaj. Kaj jen li kun propra al li energio prenas sin je la lingvoj, gramatikoj kaj vortaroj. Monotone iras la horoj de la laboro. La sago faras nenion, la fantazio kaj la kreemaj kapabloj estas subpremataj per la senfina stuparo da sekaj, nelogikaj reguloj kaj per amasoj da esceptoj, ? sed Cielson sidas obstine kaj observas cian pason de sia progresado. Li vidas en si ian malkapablecon, mallumigon de siaj spiritaj fortoj, sed lia energio ne falas; li povas senti kompaton nur por aliaj, por si do mem li estas senkompata… Kaj jen en la tempo de tiaj okupoj al li unu fojon enfalas en la manojn
