Mi satas prijugi neniun lau lia malforta flanko. Nek la scivolemon mi opinias kulpo. Povas esti, ke oni pli rapide maljunigas pro gi, almenau tiun aserton subtenas la cirkonstanco, ke tre multaj virinoj konstante vizitas kosmetikistinon relative junagaj, sed neniokaze gi estas kulpo. Sed la scivolemo havas monstrenaskitan gemelon, malbelan miskreskajon: la subauskultadon. Mi malestimas la subaskultantan homon. Ciufoje, kiam mi subauskultis, poste mi havis animan konflikton. Kredu min, ke en gi estas io, kio memorigas pri embuskmurdo, kiam ni mortpikas la sekreton de alia homo el dorsdirekto per nia audorgano. Nek al Eddy Rancing ni povas pardoni tiun insidemon, kvankam la junulo estis amanta, kaj ni bone scias, ke tiu animstato kiel oksidas iafoje ec la plej stalan viran karakteron. Eddy Rancing subauskultis. La mansardcambroj estas apartigitaj per tiel maldikaj muroj, ke al tiu agado li suficis forte alpremi sian orelon al latapeto, kaj tuj estis audeblaj ciuj vortoj, kion Evelyn Weston parolis kun sia partrino, logantaj en la najbara cambro. Poste li ciam pli forte algluigis al la muro, kaj plej volonte li estus alpreminta tien ankau sian alian orelon, se la natruo por kolerigi la subaskultanon, ne estus dividinta niajn orelojn tiel, ke ili elkresku paralele el nia vizago. Bonsance li ec tiel bone audis cion.
Evelyn lautlegis leteron, kiu estis la testamento de la maljuna Jim Hogan. Gi alvenis per la posttagmeza posto.
„… Ni kompleze atestas lau la deziro de la bagnano Jim Hogan, ke lau nia persona sperto, sed ankau lau la opinio de la prizona kuracisto, la nomito havas sanan menson, kaj malgrau lia malsano li plenkonscie diktis la sekvan testamenton, kiun li autentigis per sia subskribo.
Pastro G. H. kaj direktoro M. Crickley.”
„Mi heredigas mian havajon, valorantan unu milionojn de sterlingaj pundoj al la filino de Samuel Weston, al Evelyn Weston, kiu logas en Londono, en la strato Kings, numero 4. Mia havajo, valoranta unu milionajn sterlingajn pundojn, estas nuksogranda diamanto, kiun mi ricevis donace.Tio sajnas sufice nekredebla kaj mirinda, sed tiam estis tempoj de nekredeblaj kaj mirindaj okazajoj, kiam mi ricevis gin. Fine de la milito, ankau mi aligis al la kontraurevolucia armeo de Kocak kun kelkaj anglaj soldatoj. Kiam la militiro finigis en Siberio, mi sukcesis reveni en la Europan parton de Rusio post nepriskribeblaj suferoj. Per la dokumentoj de mortinta austra malliberulo mi enigis militkaptitojn transportantan trajnon, tiel mi alvenis en Moskvon. Tie kun kelkaj al mi similaj homoj ni fondis entreprenon, kies cefa enspezo estis la prirabo de ricaj homoj, kiuj panike provis fugi. Ni sercis tiujn homojn, proponante, ke ni transfugigos lin en Pollandon. Ni akiris militistan sargauton tiucele. Ni simple forprenis ilian ciun havajon en iu senhoma loko, kaj ni lasis ilin tie sur la vojo. Tiel kaptigis ankau tiu malalta, grizhara, barba, mallautparola, maljuna sinjoro, kiu estis nia lasta fuganto. Li promesis fabelan sumon, se ni kontrabandos lin en Pollando. Rondcifere kvindek mil dolarojn! Tiun tagon ni ne havis alian pasageron. Ni metis la kestojn kaj la pakajojn de la oldulo kaj veturigis lin cirkau ducent verstojn, kie la vojo kondukis tra negkovrita arbaro. Tie ni prirabis lin. Au ni estus prirabantaj lin, sed tio estis neebla. Vestoj, libroj kaj ceteraj, senvaloraj obejtoj plenigis la pakajon de nia vojaganto. Ni vane distrancis la substofon de lia mantelo, vane ni hakis liajn kestoj je pecoj; tiu homo kunportis nenion valoran. Miaj tri kunuloj draste alkriis lin, kiel li volis pagi kvindek mil dolarojn? „Mi donos ec pli multe da mono — respondis la pasagero, — se vi transportos min tra la landlimo. Car mia havajo jam ne estas en Rusio.” Iu mia kunulo elprenis sian tracilon por tuj mortpiki la oldulon, se mi ne estus lin flankenpusinta. Nun jam mi ne havas kauzon por ekskuzi min; mi estis fia krimulo, kaj kiam oni surprizis min iafoje dum laboro, mi ne problemis kien piki, sed mi firme asertas tion: ke la homa sento neniam perdigis tute el mi. Mi ne lasis masakri la oldulon. Kverelo, poste interbatalo okazis inter ni, fine ili depusis ankau min de sur la auto kaj rapide forveturis. Mi ne rakontos detale, kiel ni atingis la polan landlimon, tra urbetoj kaj farmbienoj, nur tiu fakto gravas el la vidpunkto de mia direndo, ke ni alvenis al tiu kritika parto de nia vojo, kie kelk-kilometra areo dividis la du landojn unu de la alia dum la plactraktadoj, kaj oni nomis gin „demarkacia zono”. Estis malvlarmega vintro. Mi vagacis en la nego malbone ekipite, kin difektita brako, kaj kun laca, maljuna kadukulo. „Sinjoro, vi vidos — ripetadis la oldulo, kredante, ke li pvas reanimi min, — mi ricigos vin, se ni elvenos vivantaj de tie ci.” Mi preskau batis lin. „Lasu jam tiujn fabelojn! Vi havas nenion krom via pantalono!” Ankau nun mi vidas lin antau mi, kiel li rigardis sur min: „Vi eraras, sinjoro. Miaj juveloj, kiuj valoras milionojn jam delonge estas en Parizo. Mia filo ankorau gustatempe sukcesis fugi. La vero estas tio. Vi ne povas peti tiom da mono, ke vi estus malmodesta.” Mi ciam pli kolerigis. „Nu, sciu — mi draste alkriis lin, — eble ni priparolu nun en la negblovado, ke vi eventuale alportos al mi en Londono la plej valoran juvelon de via familio. Mi estas certa pri tio, ke mia propono estas favora al vi.” Li trankvile kapjesis. „Se ni vivos, sinjoro, tiam mi portos al vi en Londono la plej valoran juvelon de nia familio. Kvankam mi ne volonte disigos de tiu, car gi estas la plej bela diamanto de la malnova cara krono.” Vi povas imagi, kion mi respondis. La funelforme kirliganta nego kuregis cirkau ni en densaj kolonoj, la vento preskau renversis nin, kaj malproksima hojlo de lupoj faris cion ci neforgeseble timiga. Dume ni vojeraris. Sekvis terura migrado. Koncentrinte nian lastan energion, ni sanceligante vagacis, kiam spuro de caro aperis denove en la nego. Sur la lasta parto de la vojo mi jam devis porti la maljunulon en miaj malsanaj brakoj, kiam ankau mi mem apenau povis min treni. Tamen mi ne estus povinta lasi lin tie kusantan en la malvarma, blanka dezerto. Dentogrincante, kolere, sed mi pene portis lin. Fine la polaj limgardistoj trovis nin. Ili transportis mian grave malsanan kunvojaganton en la plej proksiman hospitalon, kaj la vojo elcerpis ankau min tiom, ke mi devis eltrinki plenbotelon da brando, gis mi resanigis. Mi alvenis en Danzig-on kun fugantoj, amasigitaj en sargvagonon, de kie angla krozsipo transportis nin hejmen. Mi tute forgesis pri la maljunulo. En Londono mi denove trovis miajn iamajn kompanojn, kaj ni tuj komencis „labori”. Post kelkaj sukcesaj romposteloj ni enposigis fiaskon, kaj oni malliberigis nin. Mi havis antauvivon, tial oni kondamnis min al du jaroj, kvankam nur unu rompstelo estis pruvita, ke mi faris tion. Mia advokato atentigis min, ke post mia liberigo mi bone pripensu, antau ol miksigi en kiun ajn krimon, car denove starante antau la tribunalo, oni eldiros la maksimalan punon. Sed kion fari pli ol kvardekjarulo, kiam mi faris nenion alian ol rabi kaj steli. Kvar tagojn post mia liberigo, mi jam rompstelis en la Magazenon Manhattan. Mi estus atendinta nur unu tagon! Dependis de dudek kvar horoj, ke mi finos mian vivon ke kiel rica, libera sinjoro, sed mi mortos tiel, plenumante mian dumvivan punon gis la lasta sekundo. La noktogardisto suprizis min dum rompstelo. Ni luktante baraktis. Fine mi mortpikis lin kaj mi rifugis. Mi pensis, ke li mortis. Kunpreninte mian havajon, mi decidis forlasi Anglion. Mi estis certa pri tio, ke matene, malkovrinte la murdon, oni suspektos ankau min. Mi ne pensis, ke jam nokte oni estus sur mia spuro. Sed okazis tiel. La gardisto ne mortis. Li trenis sin grave vudita al la alarm-sonorilo. La polico alveni post kelkaj minutoj. Ec la supraja personpriskribo suficis al la detektivoj por rekoni min. Sed mi ne sciis pri tio. Mi pensis, ke la noktogardisto mortis, kaj mi havos sufican tempon por fugi gis la malfermo de la magazeno. Mi logis en la strato Knightbridge, numero 8. Granda galanteriajvendejo estis apud mia logejo, sur la teretago, kie oni vendis precipe ceramikajojn kaj statuojn. La nomo de la formao estis Longson kaj North. Bonvolu noti bone tiun adreson…”
Eddy Rancing ne cesis subauskulti ec por momento, sed dume li haste elprenis sian krajonon, rapide skribante la adreson apud sian orelon sur la muron.
— Mirinda historio — diris Evelyn.
— Daurigu — flustris sinjorino Weston ekscitite. Evelyn daurigis la legadon, kaj Eddy Rancing la subauskulton. „…Mi rapidis hejmen. La unua surprizo trafis min ce la pordego, kie staris grandega, belega automobilo en la malfrua, nokta horo. Mi malfermis la pordon de mia cambro. Tiu certa, maljuna sinjoro sidis tie vidalvide al mi ce la tablo, kiun mi transportis tra la landlimo. Sed kiel sangigis tiu homo! Liaj okuloj serene brilis, lia vizago montris afablecon, trankvilon kaj sperecon, anstatau tiu pala malgajeco, kiam li lastfoje rigardis sur min. Li estis tre delikate vestita, capelo kaj bastono kusis antau li sur la tablo. Li venis al mi ridetante.
— Se mi bone memoras, ni ankorau havas iom da kalkulo, sinjoro. Permesu, ke fine mi prezentigu: mi estas duko Radzovill. Mi jam longe estus estus veninta al vi, sed mi longtempe kusis en lito grave malsana, poste estis nekredeble malfacila afero esplorigi vian adreson.
Mi jam ne memoras, kion mi balbutacis. Li metis sian manon sur mian sultron kaj gaje, kvazau li estus dironta bonan sercon, li daurigis:
— Mi kunportis al vi la vetruprezon, kaj kion vi faris por mi, tion ne eblas pagi per diamanto, se mi bone memoras, vi deziris la plej valoran juvelon de mia familio.
Li transdonis al mi diamanton en malgranda, nigra kaseto. Mi ankorau neniam vidis tiel grandegan, diafanan julvelstonon dum via vivo. Mi ne pensas, ke multaj similaj stonoj estus en la mondo. Ravite de la vidajo, mi forgesis cion, la murdon, la fugon, mi nur staris tie, fiksrigardante la scintilantan diamanton…
— Mi jam tiam diris al vi, ke mi ne volonte disigos de tiu juvelo, car gi estas la diamanto de la malnova, cara krono. Sed kompreneble gi ne estas kauzo por rompi mian promeson. La duka familio Radzovill kompleze atestas ciam, ke tiu diamanto estas proprietajo de Jim Hogan, kiun li akiris honeste.
— Dank… dankon… — mi balbutacis stulte.