— Tre bone — konsentis Bradford. — Kiu longe hezitadas, tiu pli facile mistajlos veston, ol tiu, kiu kurage ektondas la stofon.

Sinjoro Bradfor satis subteni sian opinion per aforismoj, uzataj inter la tajloroj. Ec nun li estus dirinta maksimon pri la kunligo inter la malica homo kaj konfekcia jaketo, sed Evelyn rapide metis la capelon sur lian kapon helpe de sinjorino Weston, kaj ili jam iris…

3

La konstruajo en la strato Long, numero 4, estis griza, malgranda, tri etaga ludomo. Sinjoro Knickerbock liuis du malbonodorajn cambracojn ce la korta flanko de tiu domo, en la plej malproksima parto de la malluma koridoro. Li estis olda fraulo kaj kronika melankoliulo, kiel generale la maljunaj arkivistoj. Li vivis inter malnovaj dosieroj kaj libroj, havanta strigosimilajn okulvitrojn, kaj li entuziasmigis neklektemajn klientojn aceti galanteriajjn, kiam li sercadis iliajn nomojn el malnovaj vendolibroj. Li vokis ilian atenton per milda riproco en siaj cirkuleroj pri la flegado de vivnivelo de moderna, inteligenta homo, kies kondico estas la hejmkulturo, aceto de artaj statuoj, elegantaj ceramikajoj kaj reproduktajoj de belegaj, cinaj vazoj. De tiu homo, kiu ne dekoras sian hejmon per galanteriajoj, la konatoj retirigas, kaj la amikoj ne vizitas lin.

Sinjoro Kniickerbock estis vivanta ekzemplo de tiu teorio. En lia logejo ne trovigis statuetoj, la bretojn ne ornamis ceramikajoj, kaj li ne havis ec unu cinan vazon, sed el la malnova leda divano, sur kiu li dormis, en densaj faskoj elstaris la remburajo, kaj li alportigis sian vespermangon el vidalvida drinkejo. La komparo lamis nur en tio, ke la amikoj ne evitis lin. Li tute ne havis amikojn. Post tiuj antauajoj ne ne miru, se li iom suspekteme akceptis la gastojn, alvenintajn dum malfrua, vespera horo, sinjoron Bradford kaj liajn du parencinojn. Lia suspekto vere potencigis, kiam sinjoro Bradford neatendite elprenis dek silingojn. La vizago de la arkivisto iom longigis pro la monavido, kaj liaj okuloj subite ekbrilis. Sed li ne etendis sian manon por preni la monon. Li auskultis, pri kio temas.

— Mi bedauras — li diris honeste, — sed vi devas pagi multe pli da mono por tiajo. Jam ankau aliulo interesigis pri gi! — li aldonis kun instinkta rozo, kaj li tuj vidis, ke li trafis guste en la mezon.

– Cu vi eble transdonis gin?! — kiris Evelyn.

— Ne! Mi diris al li, ke mi ne povas fari tion por malpli ol kvindek pundoj. Lainteresiganto forkuregis dirante, ke li kunportos la kvindek pundojn.

— Jen prenu! — kriis Bradford, transdoninte la cekon pri kvindek pundoj.

Li ne kuragis pli altigi la prezon. La arkivisto kondukis ilin en la alian cambron, kies odoro memorigis pri romiaj katakomboj. Li sercis sur gisplafone altiganta breto la volumon, sur kies vinjeto estis la dato 1922. La libro estis en tre foruzita stato. Ties vinjeto deigis kaj falis sur la plankon. Knickerbock nun jam farigis komplezema, car li ne povis atendi novan rezulton de sia moroza konduto, kaj li serveme etendis sian manon al la gluflakono.

– Cu mi regluu la vinjeton?

— Ne, ne… — ili diris samtempe kaj forkuris kun la libro ekscitite. La pordo frapfermigis malantau ili.

Knickerbock unuavice estingis la elektran lampon, por ne konsumi la kurenton vane, poste li sidigis sur la leda divano, kiu amare ekgrincis, kaj li ekfumis nigran, mallongan cigaron. Reveme li eligis la fumon. Ho, cielo! Fine oni rimarkis la malrican arkiviston en tiu malbenita mondo, kie generale oni tentas nur la statajn oficistojn volonte. La korupto tamen estas bela afero. Emociiginte li cigaris, li farigis revema kaj dronis en felica melankolio, kiel juna patrino. Subita sonorigo vekis lin el la revado.

— Kiu estas tiu?

Unuavice li lumigis la lampon. Li iris malfermi la pordon kun stranga antausento. Temperamenta junulo venis en la logejon. Videble li estis ekscitita kaj tuj alkriis al Knickerbock:

— Mi parolis telefone kun via cefo! Sinjoro North diris, ke ankau aliaj homoj interesigis… Cu vi jam havis vizitantojn?!

La arkivisto sentis varmon cirkau sia koro. Lau nekontroleblaj onidiroj la diablo ne dormas. Eble ankau li venis por korupti.

— Kion vi deziras, sinjoro? — li demandis diplomate.

— Mi estas Eddy Rancing. Mi volas aceti la vendolibron de la jaro 1922 — kaj en lia mano estis videbla cent punda banknoto.

— Sinjoro — rimarkis sinjoro Knickerbock malkurage, preskau plorante, — kial vi bezonas la vendolibron guste el la jaro 1922? Mi havas ciujn volumojn de 1878 gis la hodiaua tago, inter ili estas la libro de 1914, el la militaj jaroj, en du volumoj…

— Ne babilacu! Tuj sercu la vendolibron de la jaro 1922! Mi donos al vi cent pundojn, se vi trovos gin.

Terura suspekto ekregis Knickerbock-on. Tiuj mizeruloj trompislin! Ili misuzis lian bonfidon! Kiu scias, kio estas en tiu libor. Sed li ne lasos la aferon tiastate! Morgau li iros al la polico! Ciuokaze nun li provos, kiom gi valoras:

— Mi bedauras, sinjorido. Antau nelonge iu estis ci tie kaj proponis decent pundojn por la libro. Li tuj portos la monon. Sed mi vendos la aliajn librojn malpli kare. Se vi acetos ciujn, mi kalkulos pograndan prezon.

— Vidu… — spiregis Rancing — mi donos al vi ducent kvindek pundojn, kaj mi tuj pagos…

La arkivisto konsternigis! Li devis gluti nevideblan bulon, pro kio li sentis dum momentoj tiel, ke li sufokigas. Li iros al la polico!..

— Sinjoro! — kriegis la junulo, car li pensis, ke Knickerbnock pensadas — jen estas tricent pundoj, kaj tuj alportu gin! — Rancing timis, ke ili revenos, tiel li tuj plialtigis sian jus diritan sumon. — Tricent kvindek pundoj!

Knickerbock vertigis en la alia cambro tiel, kiel tiu sinjoro, rolanta en hororromano, kiu hejmenveninte al sia arbarista domo, li jam trovis nur fumantajn ruinojn anstatau sia logejo kaj familio. Ho, la friponoj! Ili ja kunportis gin por kvindek pundoj! Car li ne sciis, kion li vendas.

Cu nun li scias?

Jes!

Nun li scias, ke li fordonis tricen kvindek pundojn. Li foedonis lalastan grandegan eblon de sia vivo!.. Lia revema rigardo hazarde falis sur la plankon. Tie la vinjeto alrikanis lin:

LA VENDOLIBRO DE LA JARO 1922

Li jam sciis, kion fari! Li kaptis la vinjeton, falintan sur la plankon. Li rapide prenis la unuan plej proksiman taglibron, poste li haste smiris per gluajo la vinjeton, falintan de sur la vendita libro kaj gluis gin sur la alian libron tiel, ke gi kovris la originalan vinjeton. Tiel la jardato 1922 estis sur la taglibro el la jaro 1926. La malpura, makula vinjeto, la longe nigriginta inko autentigas gian identecon. Eblas, ke en tiu libro ne estas tio, kio faras la vendolibron el la jaro 1922 tiel valora, sed se tiu junulo en la alia cambro rimarkos nur morgau tion, li simple neos, ke li ricevis monon de li. Atendinte la sekigon de la gluajo, li elpasis en la mano kun la libro kaj ekparolis malgaje:

— Jen estas la libro, sed bedaurinde, mi donis mian vocon al tiu homo, kiu estis ci tie antau vi, kaj la honoro de gentilulo:

— Pripensu, tricent kvindek pundoj!..

— Mia honoro ne estas aceteblas por tricen kvindek pundoj!

– Cu do?

— Kvarcent pundoj. Por la honoro de gentilulo gi estas favora prezo.

La kvardek pundoj dum sekundoj estis en lia mano.

Kiam la junulo foriris, li jam ne havis felicon. Li klare vidis, ke oni misuzis lian nescion. Tiu libro versajne estas valorega! Sed li ekprocesos kontrau ili.

Poste li iel trankviligis, sed li jam ne enlitigis. Povas okazi, ke eble iu ankorau venos. Bone konsiderinte la aferon, li povus aliformi la lastan ciferon al du per iom da manlerteco sur la vinjeto 1927. Ciuokaze estus bone deglui per trempado la vinjeton de sur kelkaj libroj kaj transskribi gin. Sajnas, ke ne malutilas, se tiajo estas cedome…

… Baldau li denove ekfumis mallongan, nigran cigaron, kun tremantaj fingroj. La korupto tamen estas bela afero. Per la duono de la mono li spekulos en la borso, la alian parton li donos uzure, sed nur kontrau bona garantio. Onine pristelos lin. Li finos la tutan malpuran skribacon, li ja havas apenau sesdek jarojn, la vivo ankorau

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату