— Nedankinde — li respondis. — Tiu diamanto estas sensignifa rekompenco por via servo. Vivu felice, sinjoro.
Li premis mian manon kaj foriris. La motoro zumis malsupre. Mi postrigardis gin tra la fenestro. Gustatempe. Malantau la automobilo de la duko haltis alia, multe pli granda auto ce la pordego. Policistoj kaj detektivoj saltadis de sur gi. Tragikomika situacio! Mi staris tie — en la mano kun la diamanto de ne netaksebla valoro — kiel persekutata rabmurdisto. Mi havis sekundon por pensadi. La diamanto estas mia ec tiam, se oni kaptos min. Sed kiom da damagitoj anoncigos (kiujn mi prirabis kaj stelis) per pretendoj, kiam ili ekscios, ke Jim Hogan estas posedanto de valorega diamanto? Mi devas kasi gin! Sed kien?… La policistoj jam estis sur la stuparo. Mi cirkaurigardis. En tiu momento eksonis la sonorilo. Mi saltis tra la fenestro de la bancambro en la lumigan korton. Vidalvide mi engripis tra malfermita fenestro. Mi estis en vasta ejo. Kestoj, lignosplitoj, pakpaperoj kaj rubajo kusis cie. Pafo knalis malantau mi el la fenestro de mia bancambro. Mi kuris plu. La aurora lumo filtrigis tra la strata fenestro en la najbaran cambron, tiel mi povis orientigi. Mi estis en la metiejo de la galanteriaj-vendejo. Grandega argil-forno staris en la angulo de la cambro. De tie mi jam ne povis iri plu. Alarm-automobilo staris sur la strato trans la montorfenestro, kaj kvin-ses observantaj policaj oficiroj atendis cirkau gi, kiam mi aperos de ie? Mi rimarkis duone pretajn statuojn sur la tablo. Iu malpli granda statuo figuris Budhon, sidantan sur eta cerakmika skatolo. Hazarde mi ektusis gin. Mi sentis, ke ties materialo ankorau estas mola. Mi enpremis la diamanton en la molan mason de la Budha statuo, kaj mi rapide tiris la lignan sablonon super gi, por forigi la spurojn. Mi devis translasi la diamanton al gia sorto, fidante mian eltrovemon por retrovi la statuon, ornamantan la ceramikan skatolon, se mi iam liberigos. Povas okazi, ke la statuo rompigos gis tiam, kaj tiel la diamanto estos alies posedajo, sed almenau mi havas la esperon, ke eventuale gi estos la mia. Eble oni faras notojn pri la vendoj en tiel granda vendejo, versajne estos fadeno, lau kiu mi povos ekiri por torvi la statuon. Se mi devos serci kvindek homojn post dek jaroj, nek tio estos malebla tasko. Post nelonga tempo oni veturigis min rapide per la polica automobilo al Scotland Yard. La noktogardisto ne mortis, tamen mi estis kondamnita al gismorta bagno. Mi esperis dum jaroj, ke mi eble povos fugi, eble mi ricevos amnestion, kaj tiam mi sercos la Budha statuon, sidantan sur la ceramika kasedo. Nun jam mi havas nenion esperi, kaj mi ne volas kunporti la sekreton en la tombon. Mi heredigas la diamanton al fraulino Evelyn Weston, kaj mi kredas, ke si trovos la Budhon, en gi la juvelon, pri kiu la familio Radzovill atestos, se estos bezonate, ke mi akiris gin honeste. Miaj malnovaj krimoj intertempe eksvalidigis, tiel neniu povas postuli kompenspagon el la diamanto. Fraulino Evelyn eksciu, de la 9-a de majo en jaro 1922 al kiu au al kiuj estis venditaj unu au pluraj kasedoj, ornamitaj per Budha statuo, kiuj estis faritaj en tiu tago. La statuo figuris Budhon tre strange, ne rekte sidanta, sed kun kurba doros kaj kun profunde klinita kapo. Mi scias, ke la formao Longson kaj North ec nun ekzistas. Tio faciligos la unuan pason. Mi dankas al la familio Weston, ke ili estis bonaj al homo, kiu ne meritis tion. Dio benu ilin kaj estu indulgema al mi.
Jim Hogan.”
Eddy Rancing audis sufice. Li haste metis la capelon sur sian kapon kaj kuregis! Kiel bonsance! Lia onkolo jus estas en Londono! Li petos monon de li! Li ricevos gin! Li akiros la diamanton anticpante Evelyn-on, poste li donacos gin al si! Estos infanludo antaui la knabinon! Per la genio de Eddy Rancing! Kiam li ricigos, nek Evelyn obstinados plu! Si dezinigos al li! Du diamantoj per unu frapo!
Li kuregis!
Dua capitro
Estintus pli oportune, se Eddy Rancig restintus ankorau iomete por subauskulti. Car la direktoro de la prizono aldonis ankau privatan leteron al la testaemento:
„Mi devas informi la heredantojn, ke dum la diktado de la testemento, en la najbara cambro restadis krimulo, kiu poste asertis, ke li dormis. Ni sciis tiel, ke tiu malsanula cambro estis malplena. Ni devas supozi, ke Charles Gordon (kiu pasigas sian ses jaran punon versajne por falsigo de kambio) ne dormis, sed li subauskultis, kaj povas okazi, ke li eciigis pri la enhavo de la testamento. Tial ni informis vin urge pri tio, car la nomito morgau plenumos sian punon en Dartmoor, kaj liberiginte, li eble provos akiri la heredajon de Jim Hogan perforte kaj maljuste. Charles Gordon estas 1,93 metrojn alta, tute kalva, grasema homo, li havas specialan rekonilon: grandega cikatro deformas lian nazon pro malnova vundigo. Informinte vin pri la supre menciitaj ktp…”
Patrino kaj filino senkonsile sidis vidalvide. Ili tute ne sciis, cu ili goju pro la heredajo? La juvelo estas en la interno de statuo, farita antau deksep jaroj! Cu iu scias, kie gi rompigis, en kia fatrasejo gi trovigas, se gi ankorau ekzistas?
— Unuavice ni vizitu onkon Marius — diris Evelyn aplombe.
Sinjoro Marius Bradford jus fermis la pordon de sia provocambro malantau la lasta kliento, kiam sinjorino Weston alvenis kun sia filino. Bradford amis sian pli junan fratinon, kaj eble ec pli bone Evelyn-on. De kiam mortis lia bofrato, li klopodis anstataugi lin ce la sole lasitaj familianoj. Efektive li estis la familiestro. Ciufoje, kiam Evelyn au sia patrino vizitis lin, ili atribuis gravecon al tio, kion li diris. Ec nun li ceremonie kaj severe metis antau sin la testamenton, per zorgoplena movo li elprenis la okulvitrojn el sia supra poso kaj atenteme tralegis la dokumenton.
— Mi opinias — li diris post longa koniderado, — ke tiu Jim Hogan estis vera laborevitulo. ?us mi havis helpanton, kiu bonege laboris, li faris tian surtu-fasononn, ke mia ciu respekto estas lia, sed mi maldungis lin, car li drinkis. Mi ne toleras tiajon. Guste hodiau diris lordo Peavebrook, kiu estas mia kutima kliento, ke „vidu, sinjoro Bradford, en la nuan mondo…”
— Onklo Marius — interrompis Evelyn malpacience, — ni venis al vi peti konsilon! Kion ni faru? Morgau liberigos tiu bagnano! Estus plej sage, jam nun anticipi lin…
– Cu mi ankorau ne menciis, ke la proprietulo de la firmao Longson kaj North, la maljuna North estas mia malnova kliento? Ankau la kompatinda Longson pretigis siajn vestoj ce mi, sed li mortis antau du jaroj, car li malzorgis pri sia galstono…. Nu, bone… mi telefonos al li. Nun li certe estas hejme. Alo! Ci tie parolas sinjoro Bradford. Miaflanke la felico, sinjoro North. Cu vi estas kontenta pri la intersezona mantelo?… Kiel? Pardonon, sed tio estas tute malebla, mi rekomendas tiun superkvalitan stofon nur al miaj malnovaj klientoj… Tute ne pro tio, sinjoro North! Mi satus demandi, al kiu vi vendis hazarde antau deksep jaroj tiun statuon, kun granda diamanto?… Kiel vi pensas, sinjoro North! Neniam en mia vivo! Tial mi maldungis mian helpanton… Mi transdonas la telefonon al la filino de mia fratineto, car si tiregas gin…
Evelyn sukcesis transpreni la audilon:
— Pardonu, se ni genas vin, sinjoro North. Mi satus peti informon de vi pri statuo jam delonge vendita. Kiel? Cu vi dirus la adreson de via dungito?
Evelyn notis ion sur la margenon de modjurnalo, kusanta sur la tablo. Dume li ripetis:
— Austin Knickerbock… strato Long, numero 4… Dankon.
— Jen vidu — diris Bradford, — vi ne devas tuj timigi. Mi deziras arangi la aferon ankau estonte.
— Sinjoro North diris tion — interrompis Evelyn, — ke ili havas maljunan arkiviston, kiu skribas cirkulerojn kaj vizitas la iamajn klientojn por akiri pli novajn mendojn. Tial li havas la vendolibrojn en sia logejo. Ni trovos ciun malnovan libron ce tiu homo. Austin Knickerboock, strato Long, numero 4. Ni tuj vizitu lin, eble li estos hejme. Ankau la bagnano komencos esplori lau tiu spuro, se li volas akiri la diamanton.