estas malfermita antau li. Li vojagos al la kontinento por semajnfina ferio kaj konatigos kun belaj, junaj virinoj. Li atendis gis la sesa matene. Car li jam ne esperis alian viztanton, li iom kusigis kaj tuj ekdormis profunde.

Je la sesa horo kaj kvin minutoj akra sonorigo vekis lin. Li songis guste pri tio, ke li estas generala direktoro de galanteriaj-trusto, kaj li maldungos kelkajn neglektemajn arkivistojn. Audinte la sonorigon, li subite vekigis kaj kuregis malfermi la pordon.

La aurora vizitanto estis cirkau 1,90 metrojn alta, grasigema, kalva persono, kies nazon deformismalnova vundigo. Li sajnis gemuta, gaja homo, al kio li havis ciun kauzon, car li frese liberiginta el Dartmoor.

— Alo, oldulo! — li kriis gaje. — Kiel vi povas lui tiel flanke situantan logejon en tiu forlasita urboparto? Ci tie kiu ajn povus murdi vin trankvile.

— Kion vi deziras? — li demandis per iom malcerta voco, car nun la unuan fojon li estas avertita pri tiu ebleco, kvankam li jam dek jarojn vivas ci tie en la profundo de la koridoro.

— Vidu do, oldulo, mi estos mallonga: mi bezonus la vendolibron el la jaro 1922. Mi ne domagus doni iom da mono por gi.

— Dependas de tio, kiom — respondis Knickerbock, kaj li jam imagis, kiel li transskribos la ciferon 27 al 22, en la alia cambro. — Oni jam proponis mil pundojn por gi, sed mi ne donis.

— Vi faris tion tute malbone. Vi povas ricevi maksimume tri silingojn de mi. Cu vi scias, kion fari? Mi nuligas mian proponon pri la kontanta mono. Ec unu silingon mi ne pagos al vi. Cu vi transdonos la dokumenton al mi, au mi simple batos vin je la kapo. Vi povas elekti. Cu fronto au dorso? — Kaj li kaptis la kolon de Knickerbock per legera movo. — Mi jus venis el Dartmoor, kien mi enlogigis antau ses jaroj. Mi jam mortigis homon ankau pro distrigo. Nu, iru! Portu la libron al mi.

La genuoj de Knickerbock fleksigis. Nun li eble mortos pro sia mensogo. Li gemetis per akuta voco:

— Mi diris malveron… la libro jam ne estas ci tie… mi vendis ilin ankau al du personoj…

— Rakontu cion. Sed mi atentigas vin, se vi kuragas krii, vi mortos. Tuta bando de rabistoj atendas en la stuparejo.

La maljunulo unu levis per tremanta mano al sia buso la glason, starantan sur la tablo kaj trinkis. Poste li rakontis cion. Sincere. Li sciis, ke li riskas sian vivon. Gordon bone vidis, ke la arkivisto ne mensoga. Kiam li parolis pri la falsita vendolibro, la iama bagnano apenau povis reteni sian ridon. Fine li alkriis al Knickerbock kun minaca mieno:

— Vi mensogis, hundo. Kaj nun vi mortos!

Li falis sur siajn genuojn pro timego kaj kunmetis siajn manojn.

— Mi petegas, sinjoro… mi havas familion… Mi zorgas pri mia onklino en Birham of Sussex… — gi estis malesperiginta argumento, car li ne vidis tiun onklinon jam ok jarojn, de kiam ili reciprokemalbenis unu la alian, pro du argentaj kandelingoj, kiujn post la morto de la onklo ili ambau volis kunporti el la logejo de la karmemorulo. Sed li sentis tiel, ke nek tiu argumento suficas, li do elprenis la monon:

— Sinjoro bagnano! Vidu… Kiel havus malrica arkivisto kvarcent kvindek pundojn, se cio ci ne estus vera, kion mi rakontis?…

La grandega mano de la bagnano kaptis la monon per rapida movo, kvazau li volus jeti gin en lian vizagon, sed li metis gin subite en sian poson, poste li prezentis regulan, maldekstramanan knokauton al sinjoro Knickerbock, kiu trafis la arkivisto je la dekstra makzelo…

… Estis mateno, kiam Knickerbock rekonsciigis. Unue li palpadis sian vizagon malgaje, poste sian poson, multe pli malgaje. Li havis kvarcent kvindek pundojn! Provizore. Tiu fabela, mirinda sumo ripozis ci tie en lia poso. Poste li konsterniginte konstatis, ke la precizeco de la bagnano estis senlima, car li kunportis ankau tiujn du pundojn, kiuj estis amara lukro de sinjoro Knickenborck. Lia propra mono! Parto de lia salajro. Li devintus vivi el tio gis la unua de la sekva monato.

Perdi fabelan kvarcent kvindek pundojn estis malagorde dolora, kaj malgaja afero. Sed perdo de du pundoj estas plago! Tragedio! Tiutage Knickerbock malfermis la pordon al neniu, li skribis leteron al la domposedanto pri lucesigo kaj decidis, ke en la futuro li ne pasigos sian semajnfinan ferion sur la kontinento.

En kia malbenita, demoraliginta mondo ni vivas! La korupto tamen ne estas bela afero. Nur venu iu al li por korupti!

Sed li vane atendis. Neniu venis al li.

4

Kiel akiris Eddy Rancing la fabelan sumon, pro kiu la maljuna Knickerbock trafis el unu mirsurprizo en la alian? Li konvinkis sian onklon. Sinjoro Rancing, la plejagulo, estis provinca homo, guste tial li havis suspekton rilate siajn malricajn, cefurbajn parencojn. Lia suspekto atingis la maksimumon en la persono de sia nevo. Auskultinte la fantazian rakonton de la pli juna Rancing pri la subauskultita testamento, li longe iradis tien-reen enpensiginte, poste li telefonis al Dartmoor. Li prezentis sin, kiel parenco de Jim Hogan. Oni diris al li, ke la maljuna bagnano mortis, kaj li eksciis ankau tion, ke Jim Hogan postlasis testamenton, kiun la instituto sendis al la heredanto pere de la notario. Tio efikis. La juvelstono, valoranta unu milionon da pundoj vekis la entreprenemon de la rica, sed bagatelema parenco. Kaj guste la bagatelemaj homoj riskas plej multe, kiam oni sukcesas elmovi ilin el la suspektema izoliteco.

— Vidu, onklo Arturo — klarigis la junulo, — fine jen estas afero, konvena al mi. Geniulo estas bezonata al tio. Mia cerbo, mordinte la spuron, portos al vi la diamanton, kiel cashundo la pafitan koturnon. Sed tio multekostas. Povas esti, ke gi dauros monatojn, dum mi atingos celon, eble mi devas korupti, eventuale reprezenti, versajne vojagadi; du mil pundoj bezonatas al tio, ol unu silingo. Se vi financos min, mi akceptos vin, kiel kvindek procentan negocpartneron.

— Cu se vi superruzos min?

— Onklo Arturo! Vi ja konas min!

— Guste tial mi demandas.

— Atentu min! Vi ricevos de mi kreditletron pri kvincent mil pundoj. Trovinte la diamanton, mi volas gui la monon. Mi fondos entreprenon, mi acetos domon au bienon, kaj vi ciumaniere povas kapti min per la kreditletro. Trovinte la diamanton, mi ne kasos gin sub la teron, sed utiliginte ties prezon al io, vi povas efektivigi viajn rajtojn. Sed cio ci estas ekskludite. Mi estas samtiel honesta, kiel vi, vi do povas fidi mian rabistan honoron.

Okazis tiel, ke la sorto fine favoris Rancing-on per la granda ebleco, kaj li iris al la arkivisto en la poso kun du mil pundoj, de kie li felice kunpotis la libron, tute ne konjektante, ke gi efektive estas la vendolibro de la jaro 1926. Nur ties vinjeto estas originala. La apartenanta libro el la jaro 1922 estas ce Evelyn. Hazarde ankau en la jaro 1926 oni faris „Meditantan Budhon”, adaptitan sur kaseton. Jen tio estis la nomo de la altvalora statuo, kiun artindrustiisto, nomata Thompson liveris al la firmao. Relative malmulte. Ciujare maksimume du-tri pecoj estis venditaj el la modelo de la „Meditanta Budho”. Kiam oni vendis unu el gi, Thompson faris alian. Je la malbonsanco de Rancing, oni vendis en majo unu ekzempleron el la „Meditanta Budho”, sidanta sur kaseto, lau la vendolibro, falsita por li. La 27-an de majo gi estis sendita kun la statuo, nomata „Rikoltanta paro” al Mugli am See, en la kastelon de teknika konsilisto Wollishoff, lau la indikoj de la libro.

Devancinte ciun, Eddy Rancing flugis per aeroplano al Zuriko, por atingi de tie la pitoreskan Mugli am See-on sur la plej mallonga vojo.

5

Dume Evelyn eksciis el la originala vendolibro de la jaro 1922, ke la 20-an de majo oni liveris la malgrandan kaseton kun la ceramika ornamajo, nomata „Meditanta Budho”, al veselkapitano Harry Brandes, loganta en la strato Westminster, numero 4, lau lia mendo. Jam estis malfrua nokto, sed Evelyn volis ekspluati sian kelkhoran avantagon, gis la bagnano, kiu eble scias cion, ekagos.

Estis noktomezo, kiam la patrino kaj sia filino alvenis de la logejo de la notario al la strato Westminster per taksio. Bradford jam hejmeniris. Evelyn sonorigis, kaj en la pordo aperis blankhara, pijama homo, gis la genuoj en respektinda, orumita surtuto, gis la maleoloj blanke vestita, portanta klakantajn pantoflojn.

— Al kiu vi bonvolas veni?

— Al sinjoro veselkapitano Brandes.

La pordisto gapis al si tiel, kvazau si interesigus pri Kristoforo Kolumbo inter la logantoj de la domo.

— Kiel vi bonvolas kompreni tion?…

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату