Iu persekutas min.

— Eble mi akompanos vin al via kajuto…

— Ne, ne! Mi ne permesas al vi elpasi… ke ankau vi estu… insultata! Murdistoj kasatendas min! Iu el ili nun liberigis, pasiginte ses jarojn en prizono… Pardonon… mi tuj foriras… — kaj si ekiris…

La profesoro vidis, ke la knabino tremas. Li ne permesis al si elpasi el la kajuto. Li prenis sian manon. Gi estis glacimalvarma.

— Bonvolu eksidi. Antau cio trinku gluton da viskio. — Kiam si sidigis kaj gustumis la viskion, si farigis iom pli trankvila, sed lordo Banistes des pli maltrankvila.

— Mi ne pensas tion… tute akceptebla — li diris.

— Murdisto persekutas min… Li staras ekstere… mi kuragas iri nek gis mia kajuto… balbutacis Evelyn.

— Nu sed vi ne povas resti en mia kajuto tiel… gis mateno. Via bonfamo samtiel malpermesas tion, kiel miaj principoj!

— Vi pravas, Mylord… Evelyn ekiris al la pordo, sed si aspektis tiel kompatinda pro timo, tiel plorinde malkuraga, ke la profesoro staris antau sin.

— Mi ne permesas, ke vi foriru tiel. — Li nervoze iradis kaj tintigis kelkajn pencojn en sia poso. Mi pensas, ke nenio estas en tio, se vi, tiel incitite, pasigos kelkajn horojn en societo de kuracisto. Bonvolu sidigi. Baldau auroros, kaj ni alvenos al Calais. — Li diris tion ne tro amikeme, aldoninte: — Ne prenu kiel ofendon, se mi estas nervoza. Fine ja… la vivo de gentilulo ne estas trapasa domo

Li estis iomete kolera. Li simple eksidis al la tablo, malfermis la libron kaj komencis legi. Evelyn tre hontis kaj malgaje atentis Bannister-on. Poste si genuigis sur la tapison kaj komencis kolektis la ruinojn de sia vizito. La profesoro senintence rigardis tien. Hm… si aspektis damo. Kvankam si estas ia aventuristino au ec pli malbona.

— Lasu tion — li diris, — matene la grumo forigos gin.

— Sinjoro profesoro… mi treege bedauras…

— Nun jam ni rezignaciu. gi pasos post kelkaj horoj, kaj mi esperas, ke ne estos klacado pri la afero, car mi ne satus tion. Efektive kion oni volas de vi, fraulino Weston?

— Mi sercas malnovan, familian juvelon. Kaj murdisto konstante estas sur mia spuro, kiu hazarde sciigis pri la kasejo de la juvelo.

— Mi tre bedauras. Generale mi bedauras la homojn, ke ili prodigas tiom da sufero kaj fortostreco al vantajoj. Mono, familia juvelo… Se vi estus lerninta filozofion, fraulino, tiam vi scius, kion diris Aristotelo: „Kio ne estas eterna, tio ne estas vera”.

— Mi lernis filozofion, Mylord, sed bedaurinde, mi scias tiel, ke ne Aristitelo diris tion, sed Hermes Trismegisto.

Farigis gena pauzo. Lia lorda mosto sciis ciam, ke la filozofio estas lia malforta flanko. Guste tial lia fiasko multe pli doloris lin, ol piko, trafanta lian tiun punkton, kie li sentas sin pli defandata.

Li respondis dignoplene:

— La tempo ne konvenas intersangi ideojn pri scienco. Cetere mi opinias, ke mi gastigas vin ne pro tiu kauzo.

Kaj li denove klinigis super sian libron. La devo de gentilulo estas defendi virinojn kontrau laudira dangero, sed ne konversacii kun ili. Precipe tiam, kiam ili gustigas la filozofian citon de mondfama profesoro. Kaj des pli, se ili havas sufice da kurago por esti pravaj. Evelyn timeme sidigis en iun braksegon malantau Bannister. Poste si ne ekparois.

La profesoro rigardis la libron, sed li ne legis. Li estis kolera pri tiu virino. Jam la duan fojon si storme renversas lian trankvilon, per la fulmado de sia subite ekbrilanta, hela blondeco. Kiel la ciklono!

La ciklono.

Tio estas la gusta komparo. La profesoro jam travisis tiun sufoke varman, tropikan kalmon, kiam la arbofoliojj pigre ektremetas, varmega kvieto strecas la aeron, kaj subite venas la kirlo-vento.

Kion faras nun la knabino? Iom post iom li tamen komprenis, ke li traktas tro malafable tiun tempestulinon, spertan pri filozofio. Certe si sidas malgaje malantau li, versajne si ploras kaj ne kuragas ec ekmovigi.

Li turnigis por diri unu amikan vorton al sia gasto.

Evelyn dormis.

Kun malfermita buso, sia kapo klinigis apud la segapogilo, si dormis tiel, kiel grandega bebo.

La profesoro devis rekoni, ke tiu knabino estas tre bela tiel.

Tiurilate li mumuris ion, poste li legis plu, fojfoje jetinte maltrankvilan, flankenrigardon al Evelyn. Sed si sengene dormis. Si estis tre laca.

3

Pasis unu kaj duon horo tiel. La knabino regule spiris, la profesoro malregule legis.

Auroris.

Banis farigis maltrankvila. Baldau ili alvenos en Calais-on. Estas plej urga tempo, ke la knabino iru en sian kajuton, antau ol la aliaj pasageroj vekigos, kaj sur la ferdeko vigligos la vivo…

— Fraulino Weston!

La virino timiginte salte levigis Dum momento si ne sciis, kie si estas. Poste sajnis, ke si tre hontas. Nur la eksterordinaraj okazajoj de la pasintaj du tagoj povis tauzi sian nervosistemon, ke si tiel troigis la noktan renkontigon kun Gordon.

— Bonvolu pardoni min, sinjoro profesoro.

— Mi estas klarvida pri la nervosistemo de la nunaj virinoj — li respondis mansvinge. — Nun bonvolu iri en vian kajuton, nerimarkite.

Li akompanis Evelyn-on gis la pordo, kaj li elpasis kun la knabino. Tiam okazis la katastrofo. Ec la diablo ne povintus pli bone kalkuli! Guste vidalvide al lia kajuto, ce la bariero staris la urbestro kun sia parolema edzino, en la societo de redaktoro Holler, atendantaj la sunlevigon. Ili tuj ekvidis Evelyn-on kaj la profesoron. La urbestro, lia parolema edzino, redaktoro Holler kaj la suno tiel frese, kiel gi levigis super la Maniko ekvidis ilin.

Evelyn havis violkoloran kimonon, la profesoro ekscitigon… Farigis momenta silento, poste la urbestro ekparolis stentore.

— Cu vi tamen rigardas la sunlevigon, Mylord? Ec, kiel mi vidas, cu ankau sinjorino Bannister estas estimanto de la naturo?!

Dume Holler fortografis ilin per la fotoaparato Kodak, pendanta sur lia brusto, kiam la leviganta suno super la Maniko, eklumis la stulte gapantan junan paron. En la sekva momento li jam pasis al ili por prezentigi.

— Mi gojas konatigi kun vi, sinjorino Bannister. Mi estas redaktoro Holler…

Ankau la urbestro kaj lia parolema vivparulino prezentis sin. Ec momenton ili ne pensis tion, ke la virino, elpasinta el la kajuto de la profesoro, povas esti alia, ol lia edzino. Evelyn ne kuragis ekparoli, kaj ankau lordo Bannister nur balbutacis. Kiam ili ekkonscis, la trk malagrablaj naturamikoj jam diskrete foriris, klarigante al si la genitecon de la juna paro, ke sinjorino Bannister estis en pijamo. Damo ne kutimas aperi antau aliuloj tiel. Holler agis malbone, ke li iris al ili, diris la parolema edzino.

— Cu mi nun faris ion malbonan… — demandis Evelyn timeme, kiam ili restis en duopo.

— Kara fraulino, vi estas tia, kiel ciklono, nur iom pli dangera. Cu vi scias, kion vi faris? Mi antau nelonge eksedzigis! Kiel eble plej sekrete. Nun ili kredas tion, ke vi estas mia edzino. Kompreneble mi tuj devas klarigi al ili la eraron…

— Nu, sed Mylord! Tiam kion ili pensos pri mi?! Kaj kion ili pensos pri vi! Mi esperas, ke vi estas gentilulo, kiu scias, kiom li suldas al la bonfamo de virino.

— Mi badauras, fraulino, sed mi ne edzigos denove.

— Nek mi pensis pri tiel radikala solvo. Mi pensas, ke suficos, se ni kune elsipigos en Calais. Car ni tuj alvenos tien. Kaj ili nur kredu tion, ke mi estas via edzino. Tiel ne evidentigos pri vi, sinjoro, ke vi eksedzigis. En la haveno, post la foriro de la konatuloj, mi dankos vian afablecon, kaj mi promesas, ke vi neniam plu vidos min.

— Jen mia mano!

Nun jam vere nur en la haveno sekvis kelkaj genaj minutoj, kiam ili adiauis la sinjoron redaktoron kaj la urbestron, kiuj kontante nomis Evelyn-on „Mylady”, pro kio la profesoro rugigis ciusekunde. Sed fine ili restis solaj. Bannister atendis, ke oni elsipigu lian automobilon. Li acetis la bonegan Alfa-Romeo-n antau kelkaj tagoj. Evelyn

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату