entuziasma virino. — Ankau mi gojas, au mi bedauras…
Tre cagrenite li klopodis transbarakti la tumulton. Kvankam li volis atendi la sursipigon de sian auto. Sed li jam zorgis nek pri tio. Li estis tre kolera pri tiu mallerta virino. Eblas, ke la jurnaloj skribos ankau tion. Ho, Sinjoro! Kion skribos la jurnaloj?! Felice ili ne elflaris lian divorc-proceson. Nur ne estu konatulo sur la sipo. Gi ne estis malreala deziro, car Bannister spareme akiris konatojn. Li konatigis nur en deviga situacio. Li ja estis bonulo, tiel do li ne povis konduti malamikeme.
Ci foje li ne havis bonsancon sur la sipo. Kiel la prema Dek Plagoj, unuavice aperis redaktoro Holler kun sia larga vizago kaj ora nazumo. Potenculo de la gezetaro, unu el tuij, kiuj jam multfoje aprecis la agadon de la lordo. Kaj kiel malbonsance! Ankau li vojagas al Maroko, car li ciam pasigas sian ferion en Afriko. Li devis paroli kun Holler almenau dek minutojn, kaj la malfelico malofte venas sola, ankau la urbestro de Parizo revenas hejmen per la sama sipo, post sia vizito en Londono, kiu konas Bannister-on, car li ceestis, kiam oni proklamis la lordon honora doktoro en la universitato Sorbone, tiel li devis plilongigi la dek minutojn al duon horo, severigante gin per trinko de koktelo kaj kun la eksterordinare parolema vivkunulino de la Pariza urbestro. La lordo havis specialan antipation rilate la parolemajn vivkunulinojn.
La urbestro goje rakontis, ke oni elektos versajne ankau lin en tiun asicion, defendanta la morojn, kies patrono estis lordo Bannister. La lordo deklaris, ke li sentas sin felica, se la urbestor estos lia kolego. Holler promesis, ke li interromos sian vojagon en Parizo kaj skribos pri la prelego de Bannister. Maksimume li veturos per aviadilo al Maroko.
Kelkaj abomenindaj truduloj petis autogramon. Kia frenezajo estas ankau tio! Doni autogramon! Dume ili rikanas al li kaj senhonte okulmezuras lin, kiel stratulacoj la
fieregan adoleskantinon. Sed li devis afable rerigardi al ili. Lia kapo zumis, kaj svito perlis sur lia frunto.
— Cu vi jam vidis, Mylord, sunlevigon super la Manika markolo?
Kompreneble Holler demandis tiun idiotajn. Kaj li devas respondi. Ne estas pardono.
— Cu la sunlevigon?… — pensadis la scienculo pri ia respondo. — Mi ankorau ne vidis gin. Sed mi opinias, eventuale…
— Ni priparolis kun sinjoro redaktoro Holler — interrompis la urbestro, — ke ni ne dormos dum la sekvaj tri kaj duon horoj, sed frumatene ni rigardos la sunon, kiam gi levigos super la Manika kanalo.
— Car ni estas naturamikoj — motivis la parolema vivkunulino ilian fiksan ideon.
— Mi elkora gojas pro tio — gemis la lordo kun serioza mieno.
— Cu sinjorino Bannister ne partoprenos la vespermangon? — demandis la redektoro, car dume oni eksonigis la gongo, kaj la gastoj iris en la mangosalonon. La profesoro rugigis. Jen kio ankorau mankis!
— Cu la sinjorino?… Mi pensas… — li senkonsile cirkaurigardis. — Lau mia opinio, si ne partoprenos la vespermangon…
— Komence de la vojago estas pli bone resti en la kajuto — rimarkis la urbestro
„Kia idiotajo gi estas? — li pensis afliktita, kiel ia mensoganta bazlernejano. — Mi povintus diri ec tion, ke mia edzino restis hejme. Sed absolute, kial mi devas mensogi?”
… Dum la vespermango ciu klopodis intersangi almenau unu vorton kun la fama scienculo. Kiam li iris sur la ferdekon kun vertiganta kapo, la urbestor brakumis lin, kaj pro grava afero li invitis la profesoron en sian kajuton por momento. Ce la turnigejo ekflamis magnezio; Holler fotografis lin! La lordo lasas sin trenigi, lia kapo zumis, ringoj dancis antau liaj okuloj, kaj li jam ne sveis ec pro tio, en tiu apatia, somnambula stato, kiam la vortabunda vivkunulino malbutonumis sian bluzon antau li kaj montris sian hauton, car somere, minimume sunbrunigitie, neeltenebla jukado turmentas sin, kaj poste si ne povas mangi viandajon dum semajnoj. Gi certe estas ofta simptomo en la tropiko, kaj kian medikamenton oni kutimas preskribi tie por kuraci tiajon?
… Estis noktomezo, kiam lordo Bannister sanceligiante eniris en sian kajuton. Fine! Fine!
Elcerpiginte li falis en fotelon, faris teon por si (li neniam fidis tion al aliulo), ekfumis cigaron kaj komencis legi por trankviligi siajn tauzitajn nervojn. Post nelonge li ekdormis sidanta, morte laca.
… Tiam malfermigis la pordo de la kajuto, tiu certa virino enpasis en violkolora pijamo, kun kiu li konatigis inter malagrablaj cirkonstancoj, si forte skuis lian sultron kaj ekparolis jene:
— Mi estas Evelyn Weston. Bonvolu permesi, ke mi pasigu la nokton ci tie ce vi…
Tria capitro
Kiam Evelyn post longa purigado liberigis de la surgluiginta koto, si rapidis en la salonon. Ec si mem ne sciis, kial si embarasigis en la ceesto de la profesoro. Evelyn sentis, kiel knabineca, stulta afero gi estas; si mallevis siajn okulojn. Post la vespermango si tuj iris al sia kajuto. Enlitigonte, si tamen sidis al la fenestro kaj legis.
La unuan fojon en sia vivo si veturis per sipo. La Maniko, kiel generale ankau nun estis iom ondanta. Si sentis kapturnon. Formetinte la libron, si iris promeni kelkajn pasojn en la fresa aero. Neniu estis sur la ferdeko krom si. Prema, nebula nokto pezigis sur la Manikon.
Promeninte gis la poupo de la sipo, si iom fartis bone kaj ekiris reen. La sipo sajnis senhoma, kvazau si veturus sur gi sola. Evelyn rapidis. Sed antau ol alveni al sia kajuto, si ekhaltis dudek pasojn de gi.
Homo staris antau sia pordo! La bagnano!
Si metis sian manon sur sian bruston. Kion fari? Estas ridinde… Tiu homo tamen ne atakos sin ci tie sur la sipo! Sed si vane klopodis trankviligi sin. La ekscitaj eventoj de la du tagoj, la nekutima mara vojago, la soleco kauzis al si histerian staton. Si tutkorpe tremis…
La grandega, kalva homo staris kun disigitaj gamboj, kaj ce la brilanta ardajo de lia cigaredo videbligis la konturoj de lia deformiginta nazo por momento.
Si ekiris kun subita decido. Sed tiu homo staras guste antau sia pordo senmove, vidalvide al si…
Kion fari?… Dio mia!
Si ekatentis pri lumigita fenestro de kajuto senpere apud si. Siaj dentoj interfrapigis pro timego, kaj sia korpo jam ne tremis, sed konvulsiis. Si malfermis la pordon de tiu kajuto preskau senkoscie, kun la instinkto de homo, falinta en panikon.
— Mi estas Evelyn Weston. Bonvolu permesi, ke mi pasigu la nokton ci tie ce vi… Iu persekutas min!
Mi opinias, ke la profesoro ne estintus multe pli surprizita, se la remburita rinocero, reveme staranta en lia Londona logejo enpasus en lian kajuton por inviti lin ludi amikan pokeron, se gia persono ne estus gena… Cetere tio estus pli favora okazo por Bannister, car eble li pli facile trovas la konvenan vocon kun kartludanta rinocero, ol kun tiu ci virio, kiu havas violkoloran pijamon kaj pantoflon, si nomigas Evelyn Weston, kaj iu persekutas sin.
Unuavice li opiniis, ke estus plej bone tuj ekstari, sed lian situacion faris malbenita lia malnova malamiko, iu membro el grandnombra familio de tetasoj, kiu utiliginte la favoran okazon, gi tuj falis sur la plankon. Sed la tablkovrilo, tiu abomeninda polipo, dume volvigis cirkau lian butono nerimarkite, per la frangoj, pro tio poste ekiris la sukerujo, la alkohola fornelo kaj fine la libro, kuntreninte la rum-botelon en la abismon, kiel ia Tito Dugovic.
Tiajo ankorau ne okazis!
La virino venis, kaj la mebloj de la ejo estis ruinigintaj. Mortanta tintado de rompigintaj objektoj plenigis la kajuton, kaj la falinta, dissutiginta plvosukero kviete agoniis en rumflaketo sur la tapiso
— Per kio mi povas servi? — demandis lordo Bannister malesperiginte. La knabino malgaje fiksrigardis la iaman meblaron de la kajuto.
— Mi petas vin… bonvolu permesi, ke mi pasigu la restintan parton de la vojago ci tie. Ni ja alvenos baldau…