transportigis sian pakajon sur la trajnon, ekveturonta al Parizo, poste ili adiauis.

— Mi vere dankas vin, kaj mi tre hontas — diris Evelyn.

Poste si lante, malgaje foriris.

La profesoro postrigardis sin. Kiu estas tiu knabino? Si estas ne ciutaga virino, gi certas, kaj vere tre kara. Si preskau mankas… Si kauzis belan renversigon en lia vivo. Nun jam li povas mensogi en Parizo cion pri tio, kie li lasis sian edzinon. Kaj Bannister malamis la mensogon. Unuavice li malamis gin tial, car lau li gi faras la vivon de la homo malkomforta, kaj la profesoro satis komforte, trankvile vivi. Tamen si estas kara virino…

Kaj li denove vidis Evelynon antau si, kiel la virino dormis tie, kvazau si estus grandega bebo; kun malfermita buso, kun flankenkliniginta kapo.

4

Evelyn malgaje sidacis en la angulo de la pullman-vagono. Dum si estis en la proksimo de la profesoro, kvankam nur kelkajn horojn, si sentis, kiel bone estas, kiam viro staras apud persekutata virino. Nun si denove havis neniun.

Malmultaj homoj vojagis. Si sukcesis trovi tian kupeon, kie sidis neniu krom si. Gajaj plugkampoj, maldensaj arbaretoj alternis preter la trajno, kiu kuregis malestime fajfante pro orgojla rapideco preter malpli grandaj haltejoj.

La pordo de la kupeo frapfermigis.

— Cu estas libera loko ci tie?

Grandega homo enpasis. Li estis kalva, kaj malnova cikatro deformis lian nazon.

Mirinde, Evelyn nun ne timigis tiom. Latruro, kiu kaptis sin sur la sipo, estis pli la ludo de la trostreciteco de siaj nervoj, ol efektiva malkurago. Tamen si timis tiun homon ec nun, sed ne tiom.

Si kap-balancetis jese, kvazau respondinte la demando, sed rifuzinte la konatigon. Poste si denove rigardis tra la fenestro.

Kelkaj kaproj mordadis la maldensajn herbofaskojn de la taluso

— Vi agas malbone, fraulino Weston, se vi rifuzas la interparoladon. Ne estas malutile ekkoni tiujn, kiuj partoprenas la ludpartion.

Si malvarmkondute, trankvile turnis sin al la parolanto.

— Mi ne deziras vian konatecon, car mi jam konas vin. Vi estas la bagano Charles Gordon, kiu liberigis el Dartmoor antau nelonge, kaj vi nun provas rabi la heredajon de la mortinta Jimm Hogan. Cu vi nomas tion mallonge ludpartio?

La bagnano ridetis.

— Se mi volus forrabi Budhon, tiam mi evitus konatigi kun vi, car vi tuj povus prezenti suspektaton al la polico, okaze de krimfaro.

— Tio sajnis logika.

— Kion do vi volas?

La viro elprenis sian cigaredujon.

— Cu vi permesas, fraulino Weston, ke mi ekfumu?

— Jes.

— Mi proponas kompromison. Miaj spertoj kaj trovemo signifas gravan sancon, ol vi komencus serci la statuon sola. Car ni devas trovi la diamanton certagrade per la rimedoj de la krimfarado, cu ne? La juvelo ja estas via rajta posedajo, kaj via klopodo ne estas kontraulega, sed vi devas akiri statuon, kiu estas alies havajo, malgrau tio, se en gia interno trovigas via proprietajo. Mi opinias, ke vi ne informus la posedanton de Budho pri tiu fakto, do la vojo, kondukanta al la celo, tamen estas la erarigo, eventuale stelo. Mi povas aserti, kiel krimulo sen malmodesteco, ke mi agadis kun bona rezulto gis nun, kaj Scotland Yard povas doni unuarangajn referencojn pri mi. Milde dirite estus infanajo rifuzi mian proponon, kio kompreneble signifas dividi la gajnon inter ni po kvindek procentoj.

— Se mi bone komprenas, cu vi volas farigi mia negocpartnero?

— Jes.

— Cu vi permesas, ke mi parolu sincere?

— Mian metion malofte karakterizas sentimentalismo.

— Nu. Notu bone, ke ne ekzistas en la mondo tiel belega juvelo, au tiel grandega heredajo, pro kiu mi farus negocon kun fripono.

La bagnano reveme rigardis tra la fenstro kaj cigaredis per malrapidaj, profundaj enspiroj.

— Mi ne sciis, ke vi tiel alte taksas la etiketon.

— Sed nun jam vi scias.

La afero ankorau havas vidpunkton, kiu estas konsiderinda. Mi kompreneble volas akiri la statuon ec tiam, se vi ne akceptos mian proponon. Mi ne elektos la rimedojn por atingi mian celon. Eble mi prirabos, batfaligos, mortigos vin au tiajo… Fine ja la negoca etiketo devigas min al nenio, se ni ne interkonsentos.

— Povas esti. Priparolinte tion, bonvolu sidigi en alian kupeon.

— Mi dirus nur ankorau ion…

— Cu tio estas certa?

La vizago de la bagnano farigis iomete violkolora pro kolero.

— Cu vi vere pensas tion, ke vi povas batali kontrau mi?! — li kriis. — Kiel vi vidas, mi estas survoje kun vi al la celo, malgrau tio, ke mi estus akirinta la vendolibron!

— Car vi sekvis min!

— Ec estonte mi sekvos vin.

Evelyn eklevis sian sultron.

— Mi esperas, ke mi sukcesas trompi vin pli au malpli frue. Sed se ne, tiam la diamanto estu la via… — si ekstaris, — cu vi volas, ke mi ektiru la dangerbremson?

— Ne. Mi tuj iras. Mi atentigas vin, ke estus pli prudente, se vi transdonus la vendolibron al mi, kio estas ce vi. — Li jam ne diris tion, ke li vidis la libron en la malpli granda, flava valizio, kiam oni malfermis la pakajon de Evelyn dum la dogankontrolo. — Tiuokaze mi proponas al vi kvindek procentojn…

— Mi kalkulos gis tri, poste mi ektiros la dangerbremson.

La bagnano, kiel memkonscia rolulo en la finalo de opereto, kunfrapis siajn kalkanojn:

— Gis la revido.

— Unu… du…

La pordo de la kupeo frapfermigis.

La bagnano sercis sian amikon en malproksima, triaklasa vagono. Car liaj du malnovaj komplicoj partoprenis la aferon, kiuj venis kun li el Londono.

— La knabino estas obstina — diris Gordon al sia komplico, numero unu. — Kiel ni priparolis tion, Rainer.

Rainer estis blankhara sinjoro kun malgaja vizago, portanta nazumon, kiu aspektis komerca vojagisto, kvankam li estis rabmurdisto, li respondis per plorema, malbonhumora voco.

— Nu, bone… ni arangos tion. Cu vi ne havas hazarde hodiauan jurnalon?

5

… Evelyn interne ne akceptis tiel aplombe la vortojn de la bagnano, kiel si montris tion. Estis tre versajne, ke si ne havas multe da sanco lukti kontrau Charles Gordon, kiu havas unurangajn referncojn rilate la rabmurdon.

Sed kion fari? Cu si kunlaboru kun rekulpiganto por akiri sian rajtan heredajon? Kion kutimas diri onklo Bradford? „La honoro estas tia, kiel la vera tajloro por sinjoroj, gi ne konas marcandon.”

Ne gravas, kio okazos! Si batalos!

Cie estas plico, cie trovigas gentilulo, kiu defendos virinon en donita okazo. Cu se ne? Venu denove la malriceco.

Fine ja kion ili povas fari kontrau si?

… Kiam la trajno alvenis en Parizon, si ricevis la respondon ankau al tiu demando. Malalta, blankhara

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату