stratangulo kaj premsu tiel, ke mi povu elsalti. Poste veturu plu sur zigzaga vojo dum iom da tempo, postlogante mian persekutanton.
La soforo transprenis la monon rikanante. Turniginte dekstren ce la plej baldaua stratangulo, li tuj bremis, sed ne haltis.
Evelyn elsaltis el la auto kaj kuris en la profundon de pordego.
La soforo akcelis per gasallaso kaj veturis plu.
Cio ci okazis dum du sekundoj. La alia automobilo kun Corned Beef turnigis tuj post ilin. La truko sukcesis. La persekutanto sensuspekte atentis la antaue veturantan auton, el kiu Evelyn jus elsaltis. Car la soforo de la malplena taksio bezonis oleokranon, car la sraubo ofte lozigis sur la benzinujo, li veturis, sekvate de Corned-Beef, al malmultekosta riparejo, troviganta transla pordego Vincennes, preskau ce la mondfama tombejo Pere- Lachaise.
Corned-Beef tie jam konjektis, ke estas problemo. Elautiginte, li resendis sian taksion kaj rapidis al la alia veturilo. Gi vere estis malplena.
— Kie estas via pasegero? — li demandis la soforon.
— Cu si ne estas en la taksio?
— Si ne estas.
— Rigardu pli bone, eble si kasigis sub la sidejo.
— He! Cu vi sercas pri mi?!
— Momente jes — respondis la soforo minacante, levinte la pezan, algustigeblan sraubslosilon tiel, kvazau gi estus tomahoko. Corned-Beef satis interbatadi, kaj li vidis, ke nun temas pri rajta memdefendo, sed tiel li ne multe ekscius de tiu homo, li do faris bonan mienon al la afero.
— Vidu, amiko, jen estas dek frankoj…
La algustigebla sraubslosilo lante mallevigis, perdinte sian tomahokan karakteron, gi pendis denove en la mano de la soforo, kiel komunutila objekto.
— Kie do elautigis la virino?
— Kiam mi turnigis de la bordo al la Boul’Mich, mi bremis, kaj si elsaltis. Car si diris, ke vi estas stratulaco. Mi kredis tion.
— Cu nun, post kiam vi ekkonis min?
— Nun jam mi certe scias tion.
Corned-Beef informigis pri tio, kio gravis al li, li do decidis bati la soforon! Vane! Rajta memdefendo estas rajta memdefendo, ec tiam, se oni ne haste faras tion. Li do prenis la algustigeblan sraubslosilon de la soforo kaj forjetis gin, poste li batis lin dum kelkaj minutoj, tenante lin ce la kolo per sia etendita brako, forte preminte lin al la muro por domagi sian akrakoloran vestajon. Car tiel li povis bati nur per unu mano, por anstatau tiun mankon, kelkfoje li moment-inspire piedbatis la taksisoforon je la genuoj.
La blankhara proprietulo de la riparejo fortiris la olekrucon el ilia proksimo kaj eksidis sur gin por rigardi la instruan okazajon kvazau el logio. Corned-Beef forlasis la sangantan soforon kaj forigis du fingre etan kalkmakulon de sur sia jako.
— Cu vi vere opinias, ke mi estas stratulaco?
La soforo snufetis sangon.
— Hm… nun, pli bone rigardinte vin, kvazau vi impresus pli hejmeca.
— Bone. Tiam veturigu min al Cafe Rome.
La riparejestro transdonis la konvenan ole-kranon, li pumpis benzinon en la benzinujon, la soforo sidis sur sian lokon, frapferminte la pordon li ekveturis al la centro kun la monokla pasagero, portanta akrakoloran vestajon.
Corned-Beef ekscitite kuregis en la kafejon.
Sinjoro Rainer, la rabmurdisto, guste nun sakludis kun cefkuracisto.
— Pardonon — li diris ekvidinte sian negoc-partneron kaj ekstaris, — mi sekvos pasi en la ludo.
Auskultinte la malgajan rakonton de la dikulo, plena de senkulpigoj, li ekparolis jene:
— Interese! Gordon antausentis, ke la virino estas pli prudenta ol vi. Lau mia opinio au la virino ne estas komencantino, au vi maljunigas. Sajnas, ke la tempo indulgas nek la rabistojn, kiuj havas modestan vivmanieron. Gordon vizitis tiun vojagoficejon „Kolumbo”, pri kiu vi telefonis. Ni atendos lin ci tie. Gi estas la tagordo.
— Neniu estus kredinta, ke la virino estas tiel insida — lamentadis Corned-Beef.
— Gi estis sentakta ago kontrau bonfida krimulo. Tio estas vera. Bonvolu diri, kiom kostas veturi per taksio nuntempe gis Pere-Lachaise?
Gordon revenis ekscitite.
— Cu la knabino?
— Sinjoro Gordon… — balbutacis Corned-Beef — la knabino fugis… si saltis el la auto.
Gordon grincadis per la dentoj.
— Stultulo! Nun iru serci lordon Bannister, kaj tenu viajn okulojn sur li. Versajne li renkontigos kun fraulino Weston. La profesoro logas en la hotelo Ritz, eble ni denove trovos la spuron de la knabino helpe de li. Mi atendas vian informon ci tie. Rainer, vi estos la interligulo. Mi devas foriri.
— Kien?
— Por trovi Budhon. Gia logejo estas en la strato Mazarin, numero 7.
— Anticipe trinku almenau nigran kafon — proponis Rainer.
— Idioto.
Evelyn, liberiginte de la akompananto, si iris reen sur la bordo de Sejno. Si haltis antau la vendejo de malnovaj vestoj. Rigardinte la montorfenestrojn, si eniris.
— Mi petas nigran vestajn de cambristino, kaj donu al gi punt-ornamaitan antautukon, kia trovigas en la montorfenestro.
Si sangis siajn vestojn tie. En proksima vendejo si acetis malgrandan lakitan valizon, metinte en gin sian vestajn kunfaldite. Kiam si estis preta per tio, si sercis en la proksimo delkatajvendejon lau Felikso Potain. Tiuj trovigas en ciu parto de Parizo. Ce Potain si petis malvarman vespermangon por du personoj, poste si rapidis en la straton Mazarin, al la domo numero 7 kaj sonorigis ce la logejo de Wilmington. La purigistino malfermis la pordon.
— Mi venis de Felikso Potain. Mi portis vespermangon.
— Jes, mi scias… — murmuris la mastrumistino. — Bonvolu demeti gin.
— Se vi permesas, mi pretigos la tablon kaj arangos la pletojn. Vespermango lau Potein estas bela nur tiam, kiam oni faksperte surtabligas gin.
— Bone…
— Evelyn rapide kaj lerte pretigis la tablon kaj arangis cion, dum la mastrumistino agacis en iu interna cambro. Evelyn ekspluatis tiun okazon. Rapidinte en la antaucambron, si laute frapfermis la pordon, sed si ne foriris. Si kasigis en iu angulo, inter la sranko kaj la muro. La purigistino malrapide elvenis piedsove kaj premis la klinkon, cu gi estas bone fermita, poste si denove reiris. Pasis duon horo. Mallumigis. Evelyn ec nun staris senmove. Ci-foje fortuno favoris sin. La purigistino eelvenis portante mantelon kaj capelon, en la mano si tenis malgrandan retikulon kaj pluvombrelon. „Sajnas, ke si estas okaza servistino, kaj nun si iras hejmen” — pensis Evelyn felice. Estis tiel.
Si restis sola en la logejo!
Si rapidis en la salonon kaj saltis la lampon. Si haste spiregis pro timo kaj ekscitigo. Tri vitrinoj staris en la salono, plenaj de diversaj ornam-figuretoj. Si rigardis ilin unu post la alia. Budho ne estis inter ili. La pordo de la mengocambro estis malfermita, kaj Evelyn povis rigardi en la alian cambron tra la mangejo. Nun iu fenestro de tiu malgranda salono malrapide malfermigas. Unue aperis du manoj super la kornico, poste kalva kapo kun deformiginta nazo…
La bagnano estis tiu! Gordon!..
Evelyn paralizigis pro timego.