Kvara capitro

Eddy Rancing komencas detektivi, sed li trovas nur kadavrajn lividajojn kaj eksterajn kontuzvundojn. Tiuj ne interesas lin. Li konatigas kun Viktoria, kun la edzino de la cefgardenisto, kaj ankau Mustadro, tiu bohema remaculo prezentigas al li. Li ne bezonas la „Memorajon el Karlsbad”. Li punas la kaprican Gretan. Malica koboldo indisdas lin. Li transnagas al la najbara vilago. Cio malbona, sed la fino bona.

1

Mugli am See situas sur la boedo de la lago Mugli, kiu estas fama en Svisio pri tio, ke gi estas la plej sensignifa loko de la respubliko. Somerumantoj kaj fremduloj neniam vizitas gin. Eddy Rancing alvenis tien per autobuso por konatigi kun sinjoro teknika konsilisto Wollishoff.

La konatigo ne kauzis al ili malfacilajon. Dum li vespermangis en la restoracio, la logantaro pacience tumultis ce la fenestro, en disciplintiaj vicoj, car ili volis vidi la interesan eksterlandanon. Tiel li devis nur alrideti la unuan enpasantan, bonkoran, sincer-okulan, altfruntan, blankharan sinjoron, pri kiu Rancing tuj konstatis, keli estas la jugisto au la naturscienculo de la vilago, kaj ili jam interkonatigis. Baldau evidentigis pri tiu homo, ke li nomigas Guggenheim, kaj li estas transita kadavroesploristo, sed fine ja tio ne signifas malhelpon, por akiri informojn de li.

— Cu vi konas la homojn ci-regione, sinjoro Guggenheim?

— Jes… Gi estas mia distrikto, mi do sufice bone konas ilin. Pasintjara, kiam okazis epidemia malsano je tifo, mi longe laboris ci tie.

— Cu vi konas sinjoron Wollifhoff?

— Kiam li mortis?

— Li ankorau vivas. Almenau mi scias tiel…

— Tiam mi ne havis la honoron al li. Generale mi kutimas renkonti nur la mortintojn ci tie, kaj la delikatajvendiston. Li estas la parenco de mia edzino. Sed cetere la mondumo ne interesas min. Mia metio bezonas enprofundigon.

Li klopodis fari propagandon per kelkaj frazoj por la sciendo de la kadavroesplorado, erare konata fare de multaj homoj. Li ne estis senanima specialisto. Li fidis sian profesion. Lau li oni povas fari gin per multe da individueco, se oni havas talenton al tio kaj ne akceptas la sablonojn de tiu metio en kritiko. Jen estas ekzemple la kadavraj lividajoj…

— Alifoje, kara sinjoro Guggenheim. Ne forgesu vian vorton. Unuavice nun mi satus konatigi kun sinjoro Wollishoff…

Guggenheim malgajigis, sed li ne eksplikis plu la sciencon.

— Foje mi estis en la domo de Wollishoff. Mi ne konas lin persone. Mi vizitis la domzorgiston post lia morto. Certaj eksteraj kontuzvundoj instigis min konsulti kun la gendarm-patrolo. Tiam mi estis lastfoje tie, kiam oni arestis la edzinon de la paciento pro la eksteraj kontuzvundoj.

— Cu de tiam?

— De tiam si sidas en la malliberejo, car evidentigis dum la sekcado…

— Sinjoro, ni lasu la mortintojn ripozi…

— Bone. Sed anticipe ni ne forgesu pririgardi ilin. Car mia principo estas, sinjoro: gis la sekcado ciu estas suspektinda, kiu vivas! Pasintjare en St. Gallen…

Eddy neniam eksciis, kio okazis al sinjoro Guggenheim pasintjare en St. Gallen, kvankam eblas, ke tiu historio estis multe pli interesa ol la edifa kazo de la domzorgisto, dekorita per eksteraj kontuzvundoj. Eddy Rancing pagis kaj foriris.

2

Antau la drinkejo li komencis pensadi, kiel li povus viziti la asesoron de la orfejo. Li ne meditis ec du minutojn, kiam aperis kosmara cambristino, kun nekredebla kuspita nazo, kaj kun svelinta vango pro dolora molaro tiel, ke inter siaj kropo kaj svelajo videbligis nur siaj du grandaj, malhelaj naztruoj. Si rekte pasis al li.

— Mi estas Viktoria, la edzino de la cefgardenisto Kratochwil.

— Kion vi deziras?

— La maljuna Johano Wollishoff mesagas, ke li satus paroli kun vi, sinjoro, sed bonvolu laute kriegi, car la kompatindulo estas iomete surda. Je lia maldekstra orelo. La gripo atakis gin. Pasintjare oni operaciis tion.

Miregante li sekvis la svelint-vizagan knabinon, kiu eksterordinare singarde iris antau li sur la malluma vojo. Komence li pensis tion, ke gi estas praktika, sed kiam li pasis en la kotlageton gis la maleolo jam la kvinan fojon, li sciis, ke Viktoria, la edzino de la cefgardenisto Kratochwill, tial iras antau li singarde, ke ili ne evitu ec unu kotlageton en la mallumo.

— Cu vi ne scias, kial sendis vin la sinjoro konsilisto por venigi min?

— Kio okazis,

— Mi demandis tion — li kriegis nervoze, — kial sendis via mastro vin por venigi min?

— Car Helli ne estis hejme. Li iris en Erlenbach-on aceti jurnalojn. Ni abonis tiujn en Zuriko

Pum!

Li pasis en flakon gis super la melaolo.

— Bonvolu atenti, car la vojo estas malseka — diris Viktoria, la edzino de la cefgardenisto. Sekvontjare gi estos pavimita. Oni jam malliberigis du urbanojn, car ili ciam stelis gin. Nun Hutrich entreprenis fari tion. Li certe ne stelos gin, car li jam multfoje estis malliberigita.

Terura puso trafis lin el dorsdirekto… Bovino provis malregule devanci ilin.

— Mi diris, ke bonvolu atenti… Mustardo, la petolema!!! Gi estas vera bohemo! Gi vespere iras hejmen, kaj ciam sur la trotuaro….

Kie estas la trotuaro? — demandis Eddy sin mem malesperiginte kaj levis sian capelon el la koto, car la preteriranta, sercema remaculo batis gin el lia mano per fidela vostosvingo, krome gi ec pusis lin.

Tamen ili fine alvenis al la kastelo.

Enpasinte en la belegan, malnovmodan mangejon, kie la mebloj estis faritaj el kverko, unuavice li vidis katojn de diversa grandeco promeni cie. Papago kun ruga plumtufo sidacis super ciamverda plantajo, kreskanta en grandega florpoto, cirkau kvardek jara knabino, kiu havis honteman rigardon brodis ion, sidanta en iu braksego. Hoknaza, kalva sinjoro kun kelkaj konsternige longaj, blankaj haroj, apagonata sin per bastono, venis renkonte al li kaj falis rekte en la brakojn de Rancing, car li pasis sur la gisplanke pendantan zonon de sia nokta surtuto. Li ripozis kelkajn sekundojn elcerpiginte inter la brakoj de Eddy.

— Mi diris jam milfoje al ili, ke ili trancu el gi… Ili domagas la zonon… Iam mi rompos mian kolon!.. Mi tre gojas.

— Miaflanke la honoro.

— Kiu sendis vin?

Li kriegis:

— Mia nomo estas Eddy Rancing!

Nun la knabino venis tien.

— Mi estas Geta… — si diris. — Vi devas paroli laute kun mia patro, car li estas iom duonsurda. Bonvolu sidigi.

Eksidinte li eksciis de fraulino Wollishoff, ke dek homoj venis kuregante el la drinkejo spiroperdinte, kiam ili audis, ke li petas informojn de la kadavroesploristo pri ili. Tiam kompreneble la teknika konsilisto tuj sendis iun por venigi lin. Poste Eddy estis invitita por resti kelkajn tagojn kiel gasto, ili permesis ec tion, ke li iru en sian cambron por lavi sin kaj sangi vestojn el la dumtempe alportita vojagpakajo.

Post la vespermango ili pasigis la tempon per amikema kriegado. Antau du jaroj la maljunulo perdis sian audaparaton, per kiu li tute bone komprenis tion,kion oni diris al li. Sed li ne volis aceti novan.

Fine cirkau je la dekunua horo Eddy komencis paroli pri la celo de sia vizito.

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ОБРАНЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату