Tiam jam tri katoj dormis trankvile sur lia sino.
— Mi venis el Londono, mi estas kolektanto de artobjektoj.
— Kion li diras?! — demadis Wollishoff sian filinon kun pena spirado de astma homo. Geta eksrikis:
— Artokolektanto!
La maljunulo kompreneme kapjesis:
— Mi havas nevon, kiu estas optikisto.
Dume alvenis la apotekisto, la teatra direktoro, kaj teatra autoro, sinjoro Maxl, kiu dum pluraj jaroj verkis jam sian dramon kun la titolo Vilhelmo Tell, kaj li vivtenis sin per tio, ke oni volonte akceptis lin, kiel homon, vidintan multe da mondo. Car la junulo iam estis en Brunn, komisiite de bov-komercisto.
Poste Eddy flankentirigis kun Greta. La pala vizago de Greta certagrade estis simila al citrono. Si portis bluan banton en sia hararo. Ridante, si aspektis kiel demisiita, japana cefministro, rolanta en filmkroniko. Si estis eksterordinare malbela, kaj la du falsaj dentaroj pliigis tiun sian econ.
— Mi kolektas la artobejktojn de kelkaj mortintaj, anglaj ceramikistoj. Efektive tiuj estas senvaloraj objektoj, sed ciu homo havas sian strangajon.
— Cu vi diras tion al mi? Mi havas onklinon, kiu konstante lavas sian manon. Sed si ne povas forlasi tiun kutimon. Diru al mi, kial estas bone lavi konstante la manon?
— Mi do estas artkolektanto…
— Sed diru al mi, pro Dio, kial estas bone lavi konstante la manojn?
Rancing estis proksime ekbati la knabinon.
— Mi sercas malnovajn ceramikajojn — li ripetis langvore, — kaj mi trovis en taglibro de firmao la iamajn acetantojn de la plej gravaj artobjektoj, kiuj interesas min. Antau deksep jaroj via patro ricevis du ceramikajojn el Londoni, de la firmao Longson kaj North.
— Li certe pagis tiujn!
— Gi estas memkoprenebla. Sed temas ne pri tio. Interalie interesus min la „Rikoltanta paro” — li intence menciis ankau tiun ceramikajon, ke ne estu okulfrapa lia interesigo, — krome statueto, sidanta sur kaseto, nomata „Meditanta Budho”.
— Ve, mi longe donacis tion!
La cambro turnigis cirkau Rancing! Li sentis tiel, ke li devas eksidi. Samtempe li havis teruran doloron ce sia maleolo. Vengema, tretita kato komencis siri lian strumpon per ciuj ungoj.
— Ej, Gurti! — diris la knabino gentil-afekte. — Gi estas tiel kaprica!
— Cu vi donacis tion?! Ve… Gi vere estas kaprica…
— Mi donacis tion. Mi ne satis la „Rikoltantan paron”.
Nun jam li tute ne sentis la sencesan kapricon de la kato, ungoskrapanta lian maleolon, en la narkoto de la reviviganta espero.
— Cu la „Meditanta Budho”?
— Gi estas malnova fatraso. Mi havas tion en mia dormocambro. Se vi volas rigardi, mi elportos gin.
— Estu tiel bonvola…
En tiu momento, kiam la knabino malaperis, la kaprica Gurti per du metra, gracia, arka salto flugis de sur la gamboj de Eddy malantau la stablon de figusoj kaj ciamverdaj plantajoj. Akra miauo interrompis la kriegantan babilacon de intelektuloj, sidantaj apud la kameno.
Poste la knabino revenis!
En sia mano estis la statuo! Budho! Kiu sidis sur ceramika kaseto, kun strange klinta kapo, rigardante sian umblikon.
Li etendis sian manon… La knabino indiferente transdonis gin, kaj…
Jen gi estas en lia mano!
Ankau la inteligentulo venis tien por rigardadi. Kaj la maljunulo, Dio scias kial, pensante, ke Eddy estas surda, li plengorge kriegis en la orelon de la junulo:
— Gi estas nenio! Marmora statuo de Pestalozzi kaj lia edzino staras sur iu placo de Zuriko!
— Tio vere estas pli bela — diris la knabino.
Eddy tenis en sia mano la statuon kun la diamanto, havanta fabelan valoron! Se li jetus gin teren, la admirinda juvelo ruligus el ties pecoj. Sed tiam ciu ekvidus gin. Plej volonte li estus forkurinta kun la statuo.
„Trankvilo, Eddy — li diris al si mem, — genio kaj malvarmsango.”
— Gi estas malmultekosta statuo, sed mi tre satas tiajon — li klarigis al la knabino. — Mi volonte donus al vi belan brakhorlogon por gi, car mi ne ofendas vin per tio, ke mi proponas.
— Mi ne donas la statuon — respondis Greta. — Gi estas mia kudrilarujo — kaj si malfermis la kvadratforman kaseton, kiu estis la soklo de la statuo. Fadenbuloj, fingringo, tondileto kaj kudriloj estis en tio. — Cetere gi apartenis al mia patrino. Memorajo. Mi ne donos tion. Sed se vi acetos brakhorlogon, mi donos al vi la glason, kiun oni faris en Karlsbad. Ankau gi estas tre bela, kaj ni ne uzas gin.
Vane estis ciu promeso, persvado, si ne cedis.
Li ne povis akiri Budhon, kiu estis en liaj manoj. Li staris renkonte al tia miksajo de malvasta spirito kaj obstineco, kiu faris senespera ciun lian pluan provadon, ke li rektavoje akiru la ceramikajon. Greta, kun sia rikano, simila al tiu de malnovaj statuoj, kiu povintus esti ankau akompananta simptomo de kiu ajn demenco, karaterizata per obtuzeco, si faris la ceramikajon neatingebla por li en la beton-bunkto, sekura kontrau grenado!
Li do devis elcerbumi alian manieron. La afero estis tute simpla. La policaj kronikoj konas okazojn, kiam oni prirabis kirassrankojn, trarompis murojn kaj perforte malfermis ferpordojn. Rilate al tio, kiel simple estas steli hindan dion, kiu kromprofesie enhavas kudrilarujon, el la large malfermita cambro de duon-kretena filino de surda, teknika konsilisto.
Li pensis, ke la plej simpla maniero estas kasigi en tiu nico, troviganta vidalvide al la triaetaga cambro de la knabino, kion oni uzis kiel fatrasejo, kiun li rimarkis tiam, kiam li akompanis Gretan al sia cambro.
— Kiu logas en tiu ejo? — li demandis legere.
— Ciuspecaj fatrasoj logas en gi — diris Greta ridante. — Kaj nia gardenisto tenas tie sian pli bonan veston.
Li malfermis iomete la pordon de la fatrasejo. La pli bona vesto de la gardenisto pendis apud la enirejo. Tiu gardenisto povis esti la plej trampa civitano de la respubliko, prijuginte lin lau lia pli bona vesto.
Li kasigos ci tien!
Kisinte la gelatenecan manon de la knabino, kaj la pordo de la dormocambro fermigis, li fulmorapide ensteligis en la fatrasejon. Car li tre bone sciis, ke post unu horo Greta malsupreniros en la kameron, kunportos ciuspecajn nutrajojn por si kaj mangos. Li faris tiun sensacian malkovron la antauan tagon. La knabino apenau mangis ion dum vespermango. Li prenetis el la nutrajo, kiel birdeto. Nokte la kapo de Eddy doloris, promeninte en la gardenon li hazarde ekvidis Gretan tra la fenestro, kiu sidis en la salono, vidalvide al duon salamocilindro kaj nekredeble multa, malvarma terpom-salato. Si glutis tiel grandajn mangajpecojn, ke si povintus sufokigi en kiajn momento.
Li bazis sian planon sur tiu observo. Kiam la knabino vespere malsupreniros por mangi, li stelumos en sian cambron, forpreninte Budhon, li cion lasos ci tie kaj fugos kun la akirajo. Li pensadis guste pri la fugo, kusante en enkaviginta bankuvo, kiu trovigis en la societo de kelkaj gardenaj tabloj kaj tripiedaj segoj fone de la fatrasejo, kiam aperis la gardenisto por surpreni sian pli bonan veston. La maljunulo trankvile vestis sin, dume li mallaute murmuris al si mem pri iu, kiu kredas tion, ke li estas gardenista Dio, kaj se li volas, ec unugrosa bulbo de tulipo ekfloras. Kelkaj tute gravaj honorofendoj venis en la kapon de la gardenisto pri la koncernulo, kiu kredas tion, poste li pendigis sian malpli bonan veston sur najlo kaj foriris.
Sed li slosis la pordon ekstere!
Kia impertinenteco?!!
Kiu audis tion, slosi fatrasejon?!!!..
Momenton la kamero farigis bancambro por Eddy, car li sentis en la bankuvo tiel, kvazau varmego duso