veselkapitanon Brandes spiono. Oni ne sukcesis kapti lin, sed lia infamio estis konata en la tuta mondo. Tiel vi ruinigis tiun eminentan, tre malnovan nobelan familion. Lia patrino mortis ci tie en Parizo. Oni murdis iun sian filon, la alia farigis senhejmulo, la plej aga mizantropo…
— Suficas la vana klacado. Cu vi havas konvikton por pruvi tiun fantasmagorion?
Adams kontente rikanis.
— Mi havas unuarangajn konviktojn. Sed mi ankorau ne finis la denombron de la indikoj: baldau mortis ankau via edzino!
Wilmington, kiel iradis, staris guste dorse al li dirinte la lastan vorton, subite turnigis kaj konsternite fiksrigardis la dikan, malaltan homon.
— Kiel? Cu gi jam trafis?… Ni do prenu lauvice! Mi tortur-konfesigis Ethel Ardefern-on per viaj rimedoj. Mi foje vidis tion de vi. Mi perforte venigis la dancistinon sur sipon. Cu vi jam scias, pri kio temas?… Kauzi artefaritan infekton per tetanaj baciloj, kaj doni imunigan vakcinon nur post subskribita konfeso antau atestantoj. Okaze de tia konfeso, la pruvitaj indikoj donas garantion ne retiri gin. Ethel konis tiun manieron… Si konfesis! Si sciis, ke ne estas indulgo. Si parolis por ricevis la imunigan vakcinon. Car la tetano ne estas bela morto… Bedaurinde, si malfruis iom per la konfeso, tiel la vakcinado estis senrezulta…
— Fripono!
— Atentu! — stridis la dikulo, kaj lia revolvero direktigis al la brusto de Wilmington.
Sekvis momenta pauzo. Evelyn staris paraliziginte pro teruro, kun malfermita buso, ambaumane preninte sian vizagon, kiel rolulino en la lasta kadro de siriginta filmo.
Gordon mirante auskultis la fremdan dramon, en kiun li miksigis fulmorapide.
Wilmington eksidis sur segon, ekfumis cigaredon kaj diris nenion. Li eligis la fumon pale, post profundaj enspiroj.
— Ni eksciis la nomon de Dickman lau la konfeso de Ethel. Li estas tiu, kiu mortpikis Holm Brandes-on. Dickman konfesis des pli glate, por ke ni lasu lin forkuri. Ni ne lasis lin forkuri. Li estas sub gardo sur sipo en la haveno de Tolun, malgrau tio, ke mi havas konfeson de li, faritan antau atestantoj, lau kio vi instigis lin krimfari, vi donis monon al li, kaj li ricevis precizajn instrukciojn de vi… Krome mi povas pruvi, ke oni enterigis vian edzinon lau falsa medicina protokolo fare de la magistrata kuracisto. Kaj poste… kvankam la lego sever punas tion, mi faris privatan eltombigon dum la pasinta nokto en Pere-Lachaise, kaj ekspertizistoj ekzamenis la kadavron de via edzino. Sur siaj lipoj ec nun klare videbligas la nepereiginta bluo de cianozo.
— Sufice!.. Silentu, vi… vi…
— Mi ankorau havas plian blufon. Ekzemple ni facile povas trovi veselkapitanon Brandes. Ni eksciis, ke li servas en la legio, kompanio du, lau la nomo Munster, kaj nun oni flegas lin en Maroko kiel gravan vunditon. La cefatestanto do vivas. Vivas tiu homo, kies senkulpe misfamigita honoro kovras vian ciun friponajon!
— Mi diris, ke sufice… — spiregis Wilmington kaj rigardis alidirekten, kvazau li vidus fantomojn. — Kunportu… kunportu la geografian karton, sed rapide, car Fleuri povas esti ci tie ciumomente… Diru, kiom da mono vi donos por la orangkolora koverto… Gi estu la via, malbenita spionaco.
— Vi estos kontenta pri ties prezo. Sed antaue mi devas vidi, cu la sigelo estas nerompita sur la koverto. Ne diru, ke gi trovigas en la alia cambro, kaj ne etendu vian manon al via poso. La kirassranko estas tie, malfermu gin.
Evelyn torpore auskultis la dialogon. Certas, ke trovinte, ili mortigos sin. Sed malgrau la timigo si ne povis ne senti kompaton al la malfelica familio Brandes. Jes! Se iam si liberigos de tie ci vivanta, tiam si publikigos cio ci… Sed kiel si povos pruvi tion? Dume Wilmington iris al la kirassranko kaj metis grandegan koverton sur la tablon, kies sigeloj estis sendifektaj. Ho, kiel satintus Evelyn kapti la honoron de la kapitano, kaj forkuri kun gi al Maroko. Kompatindaj homoj! Cu ankau la bagnano audis cion, au li jam fugis? Ciuokaze si bone memorigos la nomon de la kompatinda kapitano, servanta en la legio. Munster… Munster… si ripetadis tiun vorton.
— Cetere estus bone rapidi — diris Wilmington. — Hodiau jam du personon interesigis pri la kapitano, kvazau ili estus sercantaj meditantan Budho-idolon, sidantan sur kaseto, el lia heredajo. Sed mi opinias, ke gi estis nur preteksto. Eble ili estis homoj de iu agentejo.
— Kial? Cu vi ne havas tian statuon en la heredajo?
— Jes. Mi memoras, ke mi vidis tiun skatolon, sur gi kun Budho-statuo, en la logejo de la fratoj Brandes, se mi bone memoras, en la bancambro. Sed tio ne trankviligas min. Ili ja interesigas pri tiajo, kies probableco estas versajna. Ili sciis de ie, ke veselkapitano Brandes havis tian galanterion.
— La vizago de Adams malserenigis.
— Sed kial demandas du personoj la samon? Gi pruvas tion, ke tamen estas io al la statuo, kkelkaj homoj divenis gian sekreton, la spuroj kondukis al vi, kaj nun ili klopodas antaui unu la alian por trovi statuon. Tiu afero ne placas al mi.
Wilmington paligis.
— Cu vi pensas? Sed kial interesa ilin skatolo au de ceramikajo, kiu servas por gardi tualetartiklojn?
La dikulo pensadis.
— Cu la statuo estas ce vi?
— Ne. Por fini la pluan demandadon, mi kondutis tiel, kvazau mi havus gin, kvankam mi ne asertis tion firme. La statuo certe estas en Afriko, ce Brandes, se li ja ne forjetis tiun fatrason dum la fugo
— Kiom multe mi donus — cerbumadis Adams, — por koni tiun Budho-aferon.
— Mi avertas vin, ke Fleury povas alveni en kiu ajn momento.
— Vi pravas. Nu, montru tiun koverton!
— Sed vi devas pagi tre bone, Adams! Tiu kontrakto estas la rezulto de du jara hazardludo de tro ambicia homo.
— Vi oferis sufice multan homon por la afero, ke mi povu taksi…
Crrr… Fenestro rompigis. Ekblovis venteto, kaj la aerotiro frapfermis la fenestron en tiu cambro, kie Gordon kasigis. Ke tio ne okazis gis nun, estis dankebla nur al la plena kalmo.
Adams kaj Wilmington kuregis en la alian cambron per unu panika salto. Ses Gordon estis gardema, kaj la atakantoj apenau povis klinigi de antau la sego, jetita fare de la bagnano, kiu trafis la sultron de Adams. Tuj poste li jetis tableton al ili, baldau cinan vazon… Adams blinde pafis dufoje en la cambron, poste ili enkuris.
Gordon kaptis Willmington-on je la trunko kaj jetis lin al la malalta, dika homo. Audigis bruo de lukto- barakto, falo, tintego, krakado, mebloj rompigis, florpotoj renversigis, stentoro, blasfemado; kvazau sovagbestoj furiozus.
Nun subite pistolo knalis el la direkto de la stuparejo, poste oni sonorigis kaj brue batis la pordon. La pordo de la antaucambro estis frapita per hakilo. Sajnas, ke le polico atendis nur Fleury-on kaj liajn kunulojn veni enla muskaptilon por eresti la tutan societon.
La orangkolora kovetro kun la kvin sigelo kusis sur la tablo en la senhoma cambro…
Evelyn saltis en la mangejon, kaptis la koverton, kiu enhavis la honoron de tuta familio, si rapide metis gin en sian retikulon kaj pasis tra la fenestro de la saloni sur la ferstuparon en la alteco de kvar etagoj. Se Brandes vivas, tiam li volonte helpos sin trovi Budhon por tiu koverto.
Si vojagos en Marokon… Tintego!
Rabiaj homoj luktis en la cambro!
Gordon jetis sin sur Adams-on. Wilmington subite elprenis revolveron. Nun la bagnano liberigis sin per unu piedbatotiel, ke la malalta dikulo flugis malproksimen. Tiel li me, kiel sola celo staris tie, tamen Wilmington ne alpafis lin. Ekksplodis el li la multe da akumuliginta malamo, la kolero, la vengemo de la vanta, tromemfida tre ofendita homo, kaj li volis mortigi Adamson, kiel ian rabian hundon. Li pafis al lia vizago el du pasa distanco.
Sed la revolvero misfunkciis. Tiel li savis la vivon de Gordon. Car Adams falante elprenis sian revolveron, kaj li certe estus mortpafinta la bagnanon, se li ne audintus tiun teruregan klakon apud sia orelo, kiun kutimas sekvi morta pafo…
Antau ol la alia homo denove povintus tiri la canon, Adams pafis, trafinte la stomakon de Wilmington. Li