— Vidu, Wilmington! Vi atendas Fleury-on je la oka horo, vi do ankorau havas tutan horon, ke vi pripensu mian proponon, car mi ne gisatendos la alvenin de nia amiko. Mi avertas vin, ke via ludo finigis.

— Cu vi volas ektimigi min, Adams?…

— Ne. Nur atentigi. Antau kvar monatoj, kiam mi diris al vi, ke lau mia suspekto la geografia karto de Clayton estas ce vi, vi priridis min. Vi respondis, ke vi finis vian spionadon post via edzigo, vi havas nenion komunan al la tragedio de la kompatinda Brandes, kaj mi lasu vin trankvila, car vi denuncos min. Mi sciis, ke vi komedias.

— Ne provu bufi, adams — ekparolis nun la dommastro per mildeco de murmuranta leopardo, kaj liaj okuloj mallargigis pro la malbonvola rigardo. — Mi jam konas viajn trukojn, ni ja kunlaboris iam…

— Tiam vi devus scii, ke mi portas pistolon en la ekstera poso de mia mantelo, kaj nun mi tenas mian fingron sur la cano. Vi jam vidis ec tion, ke mi mortopafis iun tra mia poso, el dudek pasa distanco…

Wilmington rigardis lin kun senpova kolero.

La dikulo elprenis alian cigaredon Caporal per siaj flavaj fingroj, similaj al nizokrifoj kaj ekbruligis sian cigaredon per la ardajo de la finbruliginta cigaredstumpo. Li estingis tiun cigaredstumpon en la vitrotelero, metita sur la tablon por la salato, dume li mienis, kvazau dolorus lia stomako.

— Vi atendis per la vendo de la geografia karto, opiniante, ke post la koloniaj ribeloj vi povas vendi gin por pli alta prezo. Vi pravis. Sed vi ne pensis pri tio, ke vi lasis tempon al mi por fari zorgeman esploradon. Vi komas la kontaktojn, kiujn miaj komisiantoj havas en ciu parto de la mondo, tute ne parolante pri miaj kapabloj. Tial mi nun havas tiun favoran situacion, ke mi ricevu la mapon kun la necesaj dokumentoj, antau ol venus Fleury au eble la polico. Car la polico tenas la okulojn sur ni.

— Cu vi ec nun kredas la absolutan efikon de la blufo, kara Adams… Mi konas tiun vian metodon.

— Mi diros la lecionon je via deziro, per kio mi konvinkos vin. Mi denombros lauvice viajn friponajojn, por ke vi ne kredu blufo au supozo, kion mi diris. Do: vi, kara Wilminton, au kiel oni nomis vin sur la mandato de kapto dum via kasesplorista laboro, sinjoro Stuck, antau unu jaro vi edzigis al la juna fratino de veselkapitano Brandes. Via aplombo, maniero, la financa subteno de viaj komisiuloj ebligis, ke vi eniru en elitan societon. Car Brandes servis kiel oficiro en la ministrejo pri maraj aferoj, kiu estis dungita en grava pozicio pro liaj unuarangaj kapabloj ce la kartografio, tiu geedzigo malfermis vastajn horizontojn al via agado. Vi ne disipis vian forton, vi ne stelis malgravajn dokumentojn, vi ne klopodis akiri malgravajn informojn. Vi atendis la grandan kaptajon, kaj vi strebis varmigi en la elita medio. Gi sukcesis per via glata maniero, ruzo kaj sago. Poste sekvis la Granda Afero! Clayton, la esploristo pri Afriko revenis hejmen el sia lasta ekspedicio morte malsana. Li vagadis en la gangaloj de Mez- Afriko kaj alvenis mortanta. Dum semajnoj oni skribis artikolojn pri li, en kolumnoj oni gloris liajn meritojn, sed tre malmultaj homoj sciis, ke tiu viro transdonis taglibron, kelkajn geografiajn kartojn kaj multajn fotoj al la ministro pri milito. Li trovis admirinde rican petrolfonton en iu nekonata, nemalkovrita regiono de la gangalo!

Wilmington elvis sian szltron.

— Mi audis pri tio.

— Atendu nur… Oni transdonis la dokumentojn al la ministrejo pri militaj aferoj, al la kartografio. La valora dokumento estis metita sur la skribotablon de veselkapitano Brandes en orangkolora koverto de la ministrejo pri militaj aferoj, fermita per kvin grandegaj sigeloj. Clayton baldau motis. Kion signifas nuntempe la petrolo en Afriko, en tia loko, kiu apartenas ankorau al neniu potenco, mi ne devas klarigi tion al vi. Kaj la aliaj potenco neniel povis eksciis, kie vagis Clayton. Nur la orangkolora koverto kun la geografia karto kaj ceteraj indikoj signifis la posedo de tiu tereno. Oni ankorau neniam donis tiom da mono por dokumenrto en la internacia informa servo, kiom tiu geografia karto signifis al tiu, kiu akiros gin. Sed gi estis neatingebla. Dume eksplodis la kolonia milito. Ciuj potencoj fikse rigardis en la okulojn de la konkeranto. Kaj tiam vi akiris la orangkoloran koverton, frmitan per kvin sigeloj!

— Diru, Adams, kial vi ne skribas? Kun tiom da fantazio…

— Vi tuj komprenos, ke mi estas pli talante en mia malnova metio. Mi enkonduke diras, ke la batalo nun jam farigos sanga, car la Pariza polico kasobservas vin, Fleury-on, Hannusen-on kaj ciun…

— Diru fine, kion vi deziras?

La dikulo denove elprenis cigaredon kaj ekbruligis gin per la stumpeto, ardanta ce liaj ungoj, poste li eligis grandegajn fumnubojn, pro kio falis kvazau pluvo de svebantaj cindroflokoj cirkau li. Li dorsapogigis ec pli komforte, pendigante siajn krurojn sur la brakapogilo de la fotelo kaj daurigis per dormema voco, sed tio, keli eltirus sian dekstran manon ec nur por momento el la reliefiganta poso de sia mantelo.

— Por efektivigi vian planon, vi ruinigis tutan familion. Nun jam vivas nur la plej aga Brandes kaj la kompatinda veselkapitano, se oni povas nomi vivo la turmentajn monatojn, pasigitajn en la infero de Saharo… Cu vi paligis?… Cu eble vi ne scias, ke Brandes estas en la legio?

— Stulta babilo — li siblis kaj faris unu pason.

— Atentu! — stridis fajfante la rauka voco de Adams. — Mia fingro estas sur la cano.

La basko de la mantelo iom levigis minace, kaj Wilmington, spiregante pro la kolero, ekhaltis. La alia ridis.

— Cu la rakonto komencas farigi malagrabla? Via edzino, Izabela Brandes naskis filon. Iun tagon la infano malaperis. Vi diris al la malesperignta patrino, ke si revidos sian filon nur tiam, se si akiros la premsignojn de la slosiloj de la oficejo de sia frato, kiu estas veselkaptano. Vi instruis tiun kompatindan sinjorinon, duonfrenezan pro malesperigo, kiel si devas akiri premsignojn, lau la maniero de romstelisto. Post du semajna sufero la virino portis la premsignojn al vi. Sed kiel akiri la koveton sen tio, ke vi perdus vian belegan, socian pozicion? Vi elpensis bonegan planon. Veselkapitano Brandes tre satis sian dudek jaran frateton, kaj tiu junulo enamigis al dencitino. Tiu virino estas via kreajo. Ankau mi konas sin bone, Ethel Ardfern-on. Ethel facile delogis la knabon, kiun veselkapitano Brandes edukis, de kiam ilia patro mortis, kaj li satis lin tiel, kvazau li estus sia filo. Nu, Ethel ruze allogis Holm-on. Ili decidis fugi kune en Kanadon. Tiun tagon, kiam la knabo volis envagonigi en la trajnon, ekveturontan al Southamton, li skribis leteron al sia frato, kiu estis veselkapitano.

Wilmington staris sur la sama loko kaj fikse rigardis la gaston.

Nur tio estis skribita en la letero: „Kara mia frato! Mi ne povis fari alie, pardonu al via erariginta fracjo Holm” — kaj ili priparolis, ke ili nur tiam alpostigos gin, kiam ili jam estos en Southampton, ce la sipo. Ethel hhavis belan, grandan automobilon. Antau ol iri al la stacidomo, si petis la knabon viziti sian patrinon, kiu logas proksime al Londono. Sajne okazis motordofekto en forlasita loko. Ili elautigis. Dickman, la komplico de Ethel, mortigis la knabon tie. Vespere Ethel jam dancis en la nokta amuzejo, kiel alifoje. Sed la adiaua letero el la poso de la murdita Holm jam estis en via mano. Sekvan tagon okazis la genia rabo. Antautagmeze vi iris al la ministrejo, kelkajn minutojn antau la alveno de veselkapitano Brandes. Mi ne scias, kiu estis ankorau iniciita. Certas, ke vi steliris por momento el la antaucambro en lian kabineton, vi malfermis la tirkeston per la slosili, farita lau la premsignoj, kunpreninte la dokumentojn, vi denove sidis en la antaucambro. Kiam Brandes alvenis, vi transdonis al li la adiauan leteron de lia murdita, juna frato, kaj la vakson, per kiu oni faris la premsignon de la slosilo. Vi diris, ke Holm telefonis al vi, kaj li rakontis ion pri ia krimo per ekscitita voco, kion li mem faris… Li ne kuragas telefoni al sia frato… Premaj suldoj… malliberigo minacas lin… li falis en la manojn de cantagistoj, kiuj devigis lin akiri la premsignon, kaj steli la orangkoloran koverton. Nun li elmigros poreterne. Vi ja sidis en automobilon, almenau vi rakontis al veselkapitano Brandes tiel, kaj veturigis vin al la logejo de Holm. La knabo jam ne estis tie, nur tiu letero kaj la premsigno el vakso. Vi ne komprenis, kion signifas cio ci, vi do portis tiujn al Brandes. La veselkapitano pale rigardis la premsignon kaj la leteron, en kiu estis legebla la bone konata skribo de lia juna frato: „Kara mia frato! Mi ne povis fari alie, pardonu al via erariginta fracjo… Holm!”

Poste li iris en sian kabineto kaj vidis, ke malaperis la orangkolora koverto kun la kvin sigeloj, en gi la geografia karto. La kompatindulo tute ne konjektis, ke la orangkolora koverto kusas kunfaldite en la poso de via surtuto, kiu pendis sur la vestohoko. Kiu pensus pri tio? Gi estis vere genia!..

Wilmington jam ne staris kun tiel rekta trunko. Li rigardis la plankon. Adams denove ekbruligis novan cigaredon Caporal per la malsekaca, flava cigaredstumpo, poste li versis vinon en la glason el la botelo, staranta sur la tablo, kaj li eltrinkis gin.

— La afero sukceis pli bone ol vi esperis. Tiu freneza Brandes ne povis denunci sian junan fraton… Li ja ne sciis, ke la kompatindulo jam estas murdita… Do, tiu freneza heroo, tiu veselkapitano Brandes, volis tion, ke la ereriginta Holm komencu novan vivon, kaj se iam li reprudentigos, oni ne eliminu lin el la socio pro lia fia kulpo… Brandes skribis leteron al siaj supruloj, en kiu li informis ilin, ke iu stelis la geografian karton de li, kaj li fugos de antau la respondeco, demisiante de sia rango. Li estas la kauzinto de la stelo, li portis la dokumentojn hejmen sen permeso, kaj survoje oni atakis lin, forpreninte lian aktujon… La militista instanco ne kredis tion. Oni taksis

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату