estus versiginta sur lian korpon. Li elgrimpis. La pordo vere estas slosita. Fenestro nenie. Li estis malsata, kiel lupo. Li satintus pusigi per la kapo al la pordo.

Poste li skuante levis siajn pugnojn al la subtegmento, kvazau kulpigante la supre pendigitajn litoktukoj pro cio ci. Por iri kelkajn pasojn, li flankenmetis el sia vojo la majolikan nanon.

Li volis dissiri sian cigaredujon per siaj dentoj, diveninte, ke li forgesis kunporti alumeton. Muskaptilo hazarde klakfermigis cirkau lia dikfingro. Poste li audis, kiam la knabino stelumas el sia cambro por mangi la restintan duon salamocilindron kun la terpom-salato, rezervitajn el la antaua tago. Li preskau ekkriis, sidinte sur rompitan kandelingon. Li jetis gin al la kapo de la jus flankenmetita, malica, majolika nano.

Fine matenigis. Slosilo turnigis en la seruro, kaj aperis la maljuna gardenisto por denove domagi sian pli bonan veston. Ankorau estis mallumo, estis cirkau la kvina horo. En la autuna, noboplena, malseketa auroro, odoro de la humida tero penetris tra la pordo en la fatrasejon.

La gardenisto subite konsternigis kaj mire rigardis la majolikan nanon, sur kies kapo ripozis enkaviginta kandelingo, anstatau lia frigia capo. Hierau vespere li ne vidis tiun nanon ci tie! La barba koboldo nur rikanis mistere. Kiel trovigas la nano antaue? Kial gi ekvilibras kandelingon sur sia kapo?… Cu estas iu en la kamero?…

Tiel li eksplikis, kaj li certe tuj estus elsaltinta sur la koridoron, sed la lasta, mankanta cenero jam ne venis en lian kapon, car atestante la tutan certecon, ke iu vere estas en la ejo, li sentis fortan baton sur sia noko, tiel, ke li falis inter la nudajn risortojn de framo de kanapo, kaj kape li trarompis la tolon de tiu bildo, kiu prezentis urson kaj gian familion, vivantaj iam sur la nuna loko de Bern, inter kvietaj cirkonstancoj.

Li laute ekkriis!

Servisto, tenanta en sia mano vaksan plankopolurilon, kiu jus turnigis en la etagan koridoron, audite gin, li rapidis tien. Rancing elsaltis tra la pordo kaj pusigis al li! La servisto falis surdorsen! Estis blinda mallumo!..

Nun jam du homoj kriis plengorge por helpo.

Malsupre ce la stuparo aperis la pordisto en sia nokta tolajo. Rancing per subita eksalto jetis sin sur lian bruston el la alteco de la oka stupo. Ili falis teren, sed Eddy jam estis ekstere. Li kuregis tra la malluma gardeno…

Postsekvis lin la servisto, en la mano kun la vaksa plankopolurilo, la gardenisto en sia malpli bona vesto kaj cirkaukole la pentrajo, prezentanta malgrandan bestaron sur la iama loko de Bern, malantau ili kuris la pordisto en sia nokta tolajo. La kuiristino, kiu estis superstica, ekvidis ilin tra la fenestro, kaj si estis malsana dum semajnoj pro la vidajo.

Sango okazis favore al la tri persekutantoj neatendite, tragike, lau strikta senco de la vorto. Fojnotransporta caro turnigis sur la kampan vojon, barinte la vojon de la fuganto.

Kio okazos nun?

En la maldensejon! Kiam li trud-alterigis naze-buse sur la transa deklivo de la apudvoja fosajo, la persekutantoj jam estis de li nur kelkajn pasojn. Li kuregis zigzage inter la arboj, kaj subite li alvenis al la lago. Malrapide li subakvigis en la malvarmega akvo. Plenblovinte sian pulmon per aero, li mergigis kaj nagis subakve, gis li povis.

La persekutantoj ne audis plaudon, la akvospegulo estis glata antau ili en la aurora krepusko.

Ili iris hejmen.

Post duonhoro Eddy Rancing alvenis al Schwacht bei Zungli am See per langvora brak-nagmovo. La loko estis fama pri tio, ke gi jam donis du indrustri-korporaciajn prezidantojn al la lando.

Estis mateno. Ranoj kvakis en la kanejo.

Rancing tramalsekiginte, kun blua korpo sidis sur stono, en Schwacht bei Zungli am See kaj mallaute ploradis…

Kvina capitro

Evelyn devas fari maldiskretajon. Estas trablovo, poste okazas pafado, kaj ciu persekutas ciun. La rabistoj formas kartelon, poste ili iras en la drinkejon „Fazeol-rego”. La tropika ciklono forblovas bankedon, kaj la festato ekveturas por longa autoekskurso, en frako.

1

Evelyn ne kuragis ec ekmovigi!

En iu cambro eksonis horlogo per obtuzaj, elegantaj batoj. La bagnano trapasis la kornicon de la fenestro. Zorgeme li senpolvigis la kalkanon de sur sia pantalono, kiu algluigis dum la grimpado. La situacio estis la jene: Gordon tute ne kojektis, ke la knabino estis ci tie, sed Evelyn sciis pri lia ceesto.

La virino ankorau gustatempe retirigis malantau la kurtenon de la pordo. Kio okazos, se ili renkontigos? Si estas sola kun la bagnano en la logejo, kaj tute ne eblas krii por helpo, car ankau si rompstelis!

Si audis, ke la planko kraketis. La gangsero certe iras de sranko al sranko, sercanta la „Meditantan Budhon”.

Kio okazos, se li trovos gin? Se si devas kauri ci tie antau la celo, kiam iu forrabas sian rajtan proprietajon?

Cu kasigi? Si volonte fugus, nur se si scius, kien? Almenau si povus krii por helpo en okazo de bezono…

Singarde si ekiris al la fenestro. La dika tapiso obtuzigis ciun kraketon. Si atingis la fenestron.

Nun cio dependas de tio, cu la klinko grincas? Si ektusis gin… Si provis turni gin… tre malrapide. Gi funkciis senbrue.

La fenestro malfermigis. Nur milda aertiro estis sentebla, versajne tial, car gordon ne fermis la fenestron el la alia cambro.

Evelyn havis bonsancon. La fajroestinga stupetaro guste tie kondukis malsupre, ce la kornico de la kvara etago. Tiel si eble povos fugi.

Sed nun, kiam la vojo de la eskapo jam estis libera antau la knabino, si farigis pli kuraga. Si ankorau ne vidis tiun vitrosrankon ce la muro. Cu eble la malgranda ceramika keseto kun Budho estas guste tie?

Si ekiris reen, denove malproksimiginte kelkajn pasojn de la fenestro.

Jam vesperigis. Mallumo estis en la cambro. Si devis iri tute proksime al la vitrino por bone vidi malantau la vitro la forvisigintajn konturojn de la artobjektoj. Budho ne estis inter ili.

Tiumomente frapfermigis la pordo de la antaucambro, vocoj audigis, kaj tuj poste klaketis la elektrosaltilo en la antaucambro.

Wilmington alvenis hejmen kun gasto!

2

Sed li mendis la vespermangon nur je la oka horo — fulmis tra la kapo de Evelyn. Nun si jam ne kuragis ec ekmovigi. Certe ankau la bagnano staras same konsternite sur sia loko.

Kio kazos nun?

— Via konduto estas nekomprenebla antau mi, Adams! — audigis aplombe la voco de la dommastro. — Mi cedis al via patro ne pro timo, nur pro scivolemo, kiam mi invitis vin en mian logejon.

— Vi tuj komprenos cion — respondis la alia homo malafable.

Evelyn vidis cion bone tra la malfermita pordo, kio okazas en la mangejo. La gasto estis malata, dika homo, iom rauka, trampa, kun kurbakrura irmaniero; cigaredstumpo ardis en lia busangulo, abunde faligante flugcindron sur la mantelon de la trampa homo, kion li de tempo al tempo debatis per pigra, foriga movo plie konsciante ol purigante gin.

Preskau en la momento de lia ceesto disvastigis la sufoka fetoro de la cigaredo Capolar.

Wilmington estis pala kaj nervoza. La loboj de lia mallarga, delikata nazo iafoje ektremetis, li mordetis sian lipon kaj iradis. La dikulo tuj faligis sin en braksegon, kaj per la plej stentora, fajfanta tono de sia rauka voco, li komencis sian direndon, preskau ce la mezo, kiel generale la tromemfidaj, krudaj homoj.

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату