la respublikestro. La „Mortido” avancos el la francaj jurnaloj en la mond-gazetaron. Sed la sergento ciam pli malamis lin, kaj per sia malamo li faris la vivon de la kompatinda Rollins infero. La kanbo farigis melankolia, en liaj okuloj jam sidis la frenezo.

Li troserecis la pafarkon, kiam la sergento malpermesis al Rollins ricevi la poston dum tri semajnoj. La knabo sciis, ke li ricevis leteron de sia fiancino, gi estas en la kontoro de la regimento, kaj li ne povas legi tion. Letero, ricevita de hejme eble faras tolerebla la seneventan, monontonan vivon de la garnizono dum semajnoj.

Pasis pli ol tri semajnoj. Johnson, kiu ciumaniere provis konsoli la knabon, akompanis lin al la kontoro de la regimento kaj atendis ekstere.

La sergento auskultis lian peton, kaj la anoncigon, liaj mallargaj okuloj rigardis penetreme, kaj liaj vastigantaj nazloboj elblovis du rapidajn fum-nubojn. Post li ekstaris:

– Car vi anoncigis sen via bajoneto por pridemanado, disciplinige mi kompletigas vian punon, rilate la leter- transdonon gis ses semajnoj. Rompez!

La cambro turnigis cirkau Rollin. La sunradioj, penetrantaj tra la malfermita fenestro tremente forvisigis tra liaj larmoj. La sergento faris kelkajn ritmajn pasojn en la cambro, metinte la manojn malantau sian dorson.

– Cu vi ne audis tion?! Rompez! – kaj li denove preterpromenis antau li, turninte sian orgojlan, largan dorson al la knabo. Liaj densaj, oraj epoletoj tremigis dum ciuj liaj pasoj.

En la sekva momento la stileta fusilo de la skribisto, kiu pendis sur la muro estis en la mano de Rollins, poste la longa, pinta bajoneto, nomata „eguille” penetris gis la prenilo en la dorson de la sergetno inter la du epoletoj, tiel forte, ke la grandega korpo frapigis al la kontaua sranko, alnajlante lin tien tra lia torako. Audigis nur unu gluglanta, miranta stertoro, krakado kaj falo…

Johnson saltis en la kontoron. Ili staris.

– Mi mortigis lin… – diris Rollins silente. – Ili forprenis la poston de mi por aliaj ses semajnoj.

Johnson klinigis al la sergento. Kompreneble li estis mortinta. Ili rigaridis unu la alian. Poste Johnson ekparolis jene:

– Auskultu min, Rollins, neniu povas kontesti la mortpunon pro tiu ago. Sed mi estas distingita tiel…

– Stultajo! Se via brusto estas dekorita per ordenoj, se vi savis la vivon de la respublikestro, cu tio gravas? Murdi superulon, kaj… kio estis pli granda idiotajo: mi mortpikis lin el dorsdirekto, gi signifas mortkondamon. Ec la filo de la stabestro meritas mortkondamnon…

– Mi diras alian aferon. Ekde monatoj mi vane riskas mian vivon por morti. Mi havas gravan kormalsanon. Tial mi vens ci tie, ke kuglo liberigu min de la terura fino. Vi mem vidis, kiomfoje mi provis fari tion. Transdonu al mi tiun certan manieron de la rapida morto por ke mi ne devu sinmortigi min. Tiu morto estus bela tial, car mi redonus la vivon de junulo. Mi diras je mia honorvorto, ke ciu mia aserto estas vera.

Rollins protektis. Sed li ja estis tiel juna, kaj li tiom malesperigis pro tio, kion li faris, krome estis tiel konvinka cio, kion la kaporalo diris… Li mallevis sian kapon, li tre malestimis sin, tamen li foriris…

Pos kelkaj minutoj Johnson diris tra la fenestro:

– He, tagdejoranto! Alkonduku la gardistojn ci tien!

– Kio okazis?

– Mi mortigis la sergenton.

Johnson ekscias, ke li ne estas malsana, nur li devas morti

La kreskanta koto kaj la rivero Tangobo kun altiginta akvonivelo retenis la francan ofensivon. Bejo Muktar jam longe konis la sekreton de la nigre akiritaj antaudiroj de sinjoro Black, kaj li ekspluatis ties specialan efikon al la popolo kune kun li, krome li ricevis tridek procentojn el la brutta enspezo de la magiisto. Tiun vesperon la bejo gastigis siajn du amikojn. Ili estis berberaj montaranoj, kaj guste tiel, kiel bejo Muktar, kaj ili apartenis al la pli inteligentaj, al la pli friponigintaj araboj. Ili kunportis skribajojn, kiujn bejo Muktar legis atenteme. Li sciis bone la francan lingvon, krome li skribis, legis, kaj generale trapenetris la la plej dangera veneno de la kolonio, la duon- civilizacio. La leteroj estis skribitaj france, kompreneble li respondis tiujn france, kaj iu el liaj du gastoj tuj forgalopis. Li longe flustradis kun la alia. Ili fondis komunan negocon por ricevi la centmil frankan kapopremion. Car post la paso de la pluva sezono la francoj enpenetris, estus plej sage reveni en Gambion kun iom da mono, kie ili fondos modestan societon de rompostelistoj, kiel estis en la malnovaj, belaj tempoj. Sinjoro Black auskultis lin malgaje ce la fenestro, kiel honeste ili dividos la premion, anoncitan al lia kapo. La magiisto auskultadis ciam, kiam la bejo havis gaston, car li satis ekscii tion kaj jenon. Li povis auskultadi bonege, car la bejo, se alvenis gasto, forsendis la gardistojn. Kiam ankau la alia berbero foriris, ankau sinjoro Black forstelumis. Li aperis en la tendo de la fisisto, nomata Hamil kaj diris grandan auguron al la morte timiginta tuarega familio. Poste li reiris al la bejo, mordetante dentopikilon. Ili estis tute klarvidaj unu pri la alia. Ili ne parolis mistike inter kvar okuloj.

– Mi venis por adiaui, sinjoro Muktar… – li diris anstatau saluto.

– Mi jam diris al vi, ke mi ne estas sinjoro, sed bejo!

– Ni ne kverelos pri tio. Car mi forlasos Tangobo-n poreterne.

– Mi esperas, ke vi estas klarvida pri tio, ke vi ne rajtas foriri sen mia permeso. Nun mi ne forlasos vin.

– Ni vetu, ke mi persvados vin, se mi volas…

– Ba! Per kio vi povus persvadi min? – respondis la arabo malestime.

– Mi pensis pri tio… – Li signalis atendon al la bejo per sia montrofingro, poste sovintesian manon en la internan poson, li skrapadis inter siaj fontoplumo kaj nazumo, kvazau li sercus ian splipon, fine li elprenis malgrandan, belgan, seskuglan revolveron kaj pafis kvarfoje en la ventron de la bejo.

Muktar, kiam falis de sur la sego kaj vualigis la mondo antau liaj okuloj, preterkure fulmis tra lia estingiganta konscio, ke la logantoj de la tendaro kolektigos, audinte la kvar pafojn…

Li eraris. Car la magiisto antau kelkaj minutoj ordonis al la fisisto Hamil cirkauiri de kabano al kabono kaj diri al cio, se ili audos kvar knalojn, ili diru kvindek pregojn, jetinte sin vizagaltere, car Guth, la malica spirito tiun vesperon estimos la tendaron per sia vizito. La korpo de la bejo jam longe malvarmigis, Black kun siaj stranga vivo, cilingdra capelo, seskugla revolvero jam rajdis malproksime en la nokta dezerto, kaj la logantoj de Tangobo ec nun timis elpasi el siaj kabanoj.

Sinjoro Black kunportis la or-tenilan ponardon de la bejo, ciun skribajon kaj iom da kontanta mono, car li sentis tiel, ke tia magiisto, kiel li nepre meritas finan kompenson okaze de sia maldungo, kiu agadis en tiu turpa loko lau moderna pensmaniero.

Rollins bladau certe estus pentinta akcepti la grandanimecon de Johnson, kaj eble li ne lasus mortkondamni la kaporalon, sed okaze de nokta patrolado li vundigis grave kaj kusis en la hospitalo senkonscie. La jurnaloj okupigis longe pri la fantasta devojigo de la „Mortido”. Tio certas, ke la „Mortido” nun ci-foje, malgrau ciu influo de sia patro, finos sian surteran vivon, kaj senigite lin de sia rango, ordenoj oni ekzekutos lin, car li mortigis sian superulon. Pligraviga cirkonstanco, ke li farist tion de dorsflanko. Lia advokato-defendanto, dika leutenanto, diris sincere, ke li ne povas kalkuli indulgon. Se li ankorau havas ion fari, heredajo, proksimuloj, tiam li disponu.

– Ne, ne… Nenio. Tamen io. Se eblas, sendu miajn ordenojn al la adreso de junulino en Londonon.

– Kiel nomigas la junulino?

– Edit Horlow.

– Se mi memoras bone, virino, havanta tiun nomon jus petis permeson de la milita tribunalo de Oran por paroli kun vi.

La cigaredo falis el la mano de Johnson.

– Cu Edit? Si estas ci tie… Si venis en Oran-on! Dio mia, kia virino si estas!

Kaj Edit venis. Iom elcerpiginte, sed ec nun si estis tiel bela kaj serioza, kiam si sidis ce la najbara sribotablo. Nur sia vizago farigis pli pala.

– Edit, pro Dio! Kiel vi venis ci tien?!

– De tiam mi sekvas vin, de kiam vi venis el Londono. Ankau vi jam certe divenis, kia stultajo etis tiu diagnozo. Ho, se mi estus trovinta vin tiam…

– Kiel?

Вы читаете La Mortido
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×