– La manoj de la profeto estas longaj.

– Nu kaj? Gi estas denaska difekto. Mi havas vickuzon, kiu estas kurbakrura. Kiom koncernas la mezuro de la membroj de Mohameto la antauvideblan sorton de la popolo Tangobo?

– Baldau ili estos subpremitaj, mi povas auguri tion.

Sinjoro Balck ekstertoris:

– Cu vi volas augurii al mi?!

– La stelo de la popolo Tangobo estas falanta – daurigis la gastejestro. – Antau nelonge soldatoj estis ce mi. Morgau oni sendos legianon al Tangobo por aresti la steliston Gazi.

Sinjoro Black levigis konsternite:

– Kiel?… Cu oni frenezigis?! Ja…

– Ili dissiros tiun soldaton. La europanoj havas prudenton. La subjuo ciam komencigas tiel, ke ili atakas tiujn sendefendajn legianojn.

– Hm… mi komprenas…

– Estas soldato inter la europanoj. Oni nomas lin Mortido. Oni sendos lin morgau por aresti la steliston Gazi.

– Li jus staras sub la mangrovarbo – diris la knabeto subite, montrante al la placo antau la tendo. La magiisto ekvidis bele dekoritan legianon. Li tuj rekonis tiun soldaton, kiu savis lin en Mogador. Ruga cikatro tirigis sur lia dekstra vango. Kuglo frotvundis gin en iu batalo. Verda, rondforma, granda insigno (la ordeno de la Honora Legio) kaj argenta medalo pro la kurago brilis sur lia kamizolo en la sunradioj.

– Kiel nomigas tiu soldato?

– Mortido. La armilo ne difektas lin, li estas kuraga kaj felica. Se mi scias bone, lia vera nomo estas Johnson.

Li estas tiu! Sinjoro Black rememoris la bajoneton, direktitan al sia ventro.

– Tiuj idiotajoj ne interesas min, mi pagas – li diris. – Mi trinkis unu nigran kafon.

Li eliris, surmetinte sian cilindran capelon, sur gin la burnuson, li sidis sur sian kamelon kaj forgalopis tiel rapide kaj distrite, ke li forgesis depreni sian dratkadran nazumon, kaj nun li aspektas kun sia melankolia vizago tiel, kiel la fantomo de la dezerto, kiu surhavis la formon de maljunulino.

Auroris. Johnson rapidis legerpase tra la maldensa palmoarbaro, situanta direkte al la rivero Tangobo. La minus-celsiusgrada temperaturo de la afrika nokto kovris per delikata prujno la multe da kreskajoj, havantaj strangan formon, kaj kiam la unuaj friskaj radioj de la vekiganta suno alvenantaj el la transa flanko de la terglobo prilumis la regionon, milionoj da degelintaj gutoj ekbrilis en la koloroj de cielarko.

Li fartis vere bonege. Li iris morti kaj fajfadis. Li imagis gin tel. La penetra, sed agrabla odoro plenigis la friskan, matenan aeron. Kiam li atingis la randon de la arbaro, jam aperis la unua duaro de la rabista tacmetno, malantau gi kelkaj sufice grandaj kabanoj, iuj konstruitaj sur palisojn. Li nur iris, iris rekte kaj nesanceleble. Li ne timis, plie li sentis ian starangan eksciton kaj pensis pri Edit dum kelkaj sekundojn kvazau adiauante. Aperis en lia memoro ankau la cirkauajo de Piccadilly Circus, sinjoro Grimm, kiel li rigardas la planojn de la parceloj ciam malkontente por ne veki financan pretendon en iu dungito per sia laudo…

Li atingis la unuan duaron. Tri araboj elvenis el malantau la kabano, armitaj, grandegaj banditoj. Lia vivo ankorau dauros unu sekundon – pensis Johnson.

La tri rabistoj rimarkis lin. Ili konsternigis. Poste okazis tute neatendita afero. Kovrinte siajn okulojn, ili falis vizagaltere sur la tero. Kio gi estas? Cu gi estus la funebra prego por la viktimo? Sed la araboj ne movigis sur la tero. Levinte sian kapon, li ekiris rekte al la cefplaco, kie la vilaganoj staradis en dekduopaj grupoj. Nek dek pasa distanco estis inter li kaj la popolo, kiam kelkaj homoj rimarkis lin. Kiuj estis en lia proksimo, tiuj jetis sin sur la teron, la malpli proksime starantoj diskuris, kvazau galopanta regimento de spahioj alvenus, kaj kuntreninte siajn malpurajn infanoj, ili kasigis en la fundo de siaj kabanoj.

Johnson staris sola sur la cefplaco tiel, kile tauro. Lia buso estis malfermita, li rigardis dekstren-maldekstren, poste li skuis sian kapon kelkfoje, simile, kiel la pasia trinkanto de nigra kafo kutimas movi la tason antau la lasta gluto por kirli la kaf-rekrementon. Cu ili frenezigis?

Li cirkauiris en la vilago, sed la homoj, jetintaj sin survizage ne movigis, kaj neniu elvenis el sia kabano. Fine li iris al du-metra bandito, kiu jetis sin sur la teron, kaj por reanimi lin, Johnson kelkfoje piedbatis lin je la flanko.

– Homo! La sultano de Maroko sendis min por aresti la steliston Gazi.

– Ciu via vorto estas ordono por mi, grandega filo de la morto.

– Kiel? – Li embarasigis. Kio gi estas, cu populareco, au frenezo? – Venigu la steliston Gazi antau min.

Post unu minuto la stelisto Gazi staris antau li kun fleksigantaj genuoj. Sajnis, ke gi ne estas songo. Kio povis okazi al ili? Ne demandante longe, li snurligis la steliston kaj kondukis lin tiel.

– Nun diru al mi, Gazi, kial jetis sin vizagaltere kaj kial timegis la pendumindaj adeptoj de la profeto?

– Ho, sankta filo de la morto…

– Atendu. De kie vi scias, ke oni nomas min tiel?

– De la magiisto. Nokte la magiisto kunvokis la popolon, bruligis grandan fajron kaj auguris. Car la profeto aperis en lia groto kaj mesagis al la tangobo-anoj. „Diru al mia popolo, ke matene alvenos la Mortido en la vilago Tangobo en militista vestajo. Li portos verdan kaj argentan insignon, el kiuj la maljunaj europaj soldatoj havas multe, Alaho markis lian vizagon per ruga cikatro.Tiu fantomo portas en siaj okuloj la potencon de la morto, kaj li kunportos la steliston Gazi por jeti lin en la fajron de Morhut, car Gazi enfosis en sia tendo unu kojnodentegon de elefanto sub sia mato, kaj li stelis tiun konjodentegon dum la pasinta monato el la donotaj donacoj de la magiisto. Tial la Mortido venis por li en la formo de europana soldato. Transdon Gazi-on al la fantomo kaj la eburon al la magiisto. Tiam estos paco inter la Tangobo-anoj. Kiu ektusos au vondos la Mortidon, ties okulojn bruligos rugaj la dezerta fajro, kaj li vagados de oazo al oazo kun la malbenitaj, almozulaj, blindaj glaua-oj.” La magiisto diris tion, kaj ankorau multe da aferoj, kio okazos al tiuj, kiuj faros malbonon al la Mortido.

Jonson pensadis.

– Diru Gazi, kiel aspektas tiu magiisto?

– La magiisto estas blankulo, li havas mallongan liphararon. Liaj du dentoj estas tiaj, kvazau ili estus faritaj el oro. Li ricevis tiujn de la profeto antau kelkaj mil jaroj okaze de ciela kunveno. Li estas tre bela homo. Liaj oreloj memorigas pri tiuj de malgrandaj elefantoj kaj ofte sovas tute malgrandajn lignetojn inter siajn dentojn.

Estis neeble erari lau tiu priskribo. Li estas sinjoro Black. Kiel iu povas esti mon-pruntisto, kontrabandisto kaj magiisto samptempe? Sed kio estas multe pli stranga: de kie akiris la magiisto siajn bonegajn informojn? De monatoj oni sercas tiun spionon, kiu konstante informas bejon Muktar precize, kaj li kauzis la morton de tiel multe da soldatoj. Cu sinjoro Black estus tiu? Au li eksciis, ke oni elektis Johnson-on por fari la mision, kaj rekompence nun li savis la vivon de la legiano? Ki ne vidis klare. Cu nun lia devo estas denunci sinjoron Blac? Au estus sendankeco de li, se li farus tion?

Estis malfua posttagmezo, kiam aperis la fortikajo en la malproksimo. Kiel li proksimigis kaj la sentinelo raportis, la oficiroj venis sur la bastionon nekredeme. Sed la binoklo montris bone la legianon kaj la snurligitan arabon. La ordo preskau cesis en la garnizono. La soldatoj starantaj sur la piedfingroj tumultis cirkau la oficiroj, plenigante la sudokcidentan parapeton, ciam pli multe ili svarmis, kriadis, gestadis ekscitite, kaj la legiano proksimigis kun la snurligita arestito. La kapitano, kiu nokte iel dormis malbone, gapis la du proksimigantojn kun elstaraj okuloj, kaj kiam ili alvenis al la pordego, li ekkriis:

– „Aus armes!”

Eksonis la trumpeto, kaj la alarmitaj soldatoj dum sekundoj alvicigis, starantaj en rigora ordo sur la korto de la fortikajo. Nur tre prominenta persono meritas tiun akcepton. Kiam la pordego de la fortikajo malfermigis, la sergento ekkriis: „Gardez Vous!” Je la komandvorto ciu armilo per unu movo estis metita de sur la sultro paralele kun la vetikala akso de la korpo, kaj ciu vizago turnigis al la alveninto. La alveninto estas Johnson kaj snurligita arabo.

La oficiro instinkte levis sian manon al la capo por sekundo.

Kaj la trumpeto konstante blovsignalas „al la armiloj”.

Вы читаете La Mortido
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×