– La kazo nun jam estas simpla – diris la kolonelo vespere al du oficiroj. – Ni sendos soldaton en Tongobo-n por aresti kaj venigi la pastiston Gazi.
– Ba! Antau ol la soldato povus fari du pasojn en la lando, oni dissiros lin je pecoj.
– Tiam kompreneble ni tuj atakos ilin!
La du soldatoj komprenis tion. Ili devas oferi homon por havi kauzon anticipi la pluan rabadon kaj masakradon..
– Mi rimarkas… hm… efektive estas malfacile doni tiun ordono – murmuris iu oficiro.
– Mi trovos soldaton, kiu anoncigos memvole.
– Kie?
– En la kantino. Vi povas fari tion kun la legianoj, kion vi volas, se vi trafos la konvenan tonon.
Tia estis la fumo en la kantino, kavzau fumtubo estus elfalinta. Ce tablo en la angulo kvar germanoj kantis sentimentale kun malgaja mieno, per melankolia, basa voco: „Oh Tannenbaum, oh Tannenbaum… Li kantis pri pingloarboj. Kristnaskan kanton. Kaj certe ili vidis tiujn pingloarbojn kun negkovritaj brancoj, kiuj simile al rigidigintaj infanaj manoj etendigas sur la surpa parto de la trunko. Versajne ili sentis la festan odoron de kristnaskaj kandeloj anstatau la fetoro de la kantino. Ce alia tablo la malalta, dika Krimalsky kaj la kolosa, kalva Korzakoff kartludis. Cetere ili apenau havis parolan rilaton, ili limigis sian direndon nur je la plej striktaj anoncoj, kaj por anticipo la pluajn abomenindajn disopinion, ili ambau elmetis sian bajoneton sur la tablon apud sin.
– Vi forgesis pagi dek frankojn – diris Krimalsky lakone, car generale post la dudeka ludpartioj ili jam vi-diris unu la alian. Korzakoff respondis malvermkondute:
– Vi ne avertu min. Tia homo, kiu faras la lastan poenton per kvin asoj, tiu estas morala kadavro por mi.
Ce alia grandega tablo dek kvin homoj parolis samtempe, neniu audis la alian, tial ili ciuj bone amuzigis pri tio, kion li mem diris. Sur la drinkejtablo fonografo el la pacaj tempoj muzikacis la valson Blua Danubo, sed la nadlo jam du minutoj kuris en la sama, trivita kanaleto, ripetante tiun saman, stumpan takton, kiel ia klakadanta rado de trajno. Tiun bildon faris perfekta la odormiksajo de la brando, la vakso, uzita al la armilpurigado, la cigaredo Caporal kaj ia putrinta fiso.
– Gardez vous! – kriis la kaporalo, kaj li salte levigis tiel, ke la sego flugis malproksimen el sub li. Post mallonga bruo ciu staris strece apud sia tablo, rigardante al la enpasanta kapitano. En la subite fariganta silento nur la nadlo de la gramofono ripetadis tiun saman, stumpan takton, cirkaukurante senpove en la enkaviginta kanaleto, kiel ia sovagbesto, fermita en kagon, falinta en turnomalsanon.
– Bonvolu eksidi knaboj! Nur tiel, kvazau mi ne estus ci tie! La kantino estas sankta afero. He! Kantinestro, mi petas grogon kun multe da rumo, lau maniero de senrangulo!
Ciu residis sur sian lokon. La legiano ne estimas sian superulon, se ne estas necese, do post nelonge cio estis la antaua, la kantado, kverelo, ridado.
La kapitano prenis la grogon, metitan sur la drinkejtablon, li portis gin al la longa tablo kaj eksidis.
– Auskultu min, knaboj. Mi havus ornamajeton, kiun iu el vi povus sendi al sia amatino au al siaj parencoj. Tiajo, kiel ekzemple unuagranga legiana kruc-ordeno, kiun ricevis soldato ankorau malofte sub la rango sergento.
Farigis siletno.
– Mi diras, nur tiulo anoncigu, kiu kontentigas per tio, ke lia amatino ricevu la ordenon, akompanate de bela letero.
– Pri kio temas, mon commendant? – demandis Rollins.
– Pri morte temerara komisio, por kio oni donos la kruc-ordenon de la legio. Mi pensis, ke iu eble povos uzi gin ci tie, sed se ne, mi trovos homon ce alia kompanio por gajni tion.
Tiam jam multaj soldatoj salte levigis, sed Rollins antauis ilin:
– Mi anoncigas subordige, sinjoro kapitano.
– Bone. Morgau vi iros al Tangobo por aresti la steliston Gazi, car li estas suspetkebla, ke li partoprenis la prirabon de la oazo Kifra.
Farigis muta silento. Kiuj jus eksaltis, tiuj nun flankentirigis iomete. La sango mallevigis el la vizago de Rollins tiel, ke liaj lipoj grizigis. Nek mortkondamno signifis pli certan finon. La kurago de legianoj estas senlima. Se li havas nur dekonon da eblo por resti vivanta, li fidas tiun malrealan sancon, kaj li antaueniras sian sorton kantante. Sed nun estis nenia sanco. Tiu Rollins apenau havis pli ol dudek jarojn, liaj okuloj tute brilis de la juneco, eble liaj grandegaj, sanaj dentoj estus tramordintaj ec la hufonajlon, kaj li povis ridi tel, ke li superbruis la kantinon kun sia gajeco. Nun li staris tie mortkondamnite.
– Kompreneble, se vi pripensis vin filo mia… – diris la kapitano iom malcerte.
– Mi anoncigas, mon cammendant, kaj mi petas pluajn ordonojn – li diris rezolute. Sed antau ol la kapitano povintus respondi, Johnson alpasis tien de iu najbara tablo, legere kaj gaje.
Fine batis lia horo!
– Mi raportas subordige, mon commendant, ke mi soldatservas du monatojn pli frue, ol Rollins, mi do estas pli aga en la rango, tiel mi havas prioritaton.
La kapitano okulmezuris lin. Do ekzistas en la legio tia homo, kiu plenkonsciante pri sia tasko, entreprenas tion. Li ne estus kredinta tion.
– Vi pravas. En la armeo gravas la vicordo. Mi bedauras, Rollins, mi ne povas akcepti vian anoncigon. Sed mi rimarkis vin. – Kaj kvazau nerimarkinte la malpezigon sur la malstrecigintaj trajtoj, li turnis sin al Johnson.
– Vi ricevos dudek kvar horan forpermeson. Morgau vespere je la sesa horo anoncigu ce mi en la kontoro de la kompanio! Rompez! Bonan amuzigon, knaboj!
Li jetis moneron sur la tablon kaj foriris.
Ce la sola privata ejo de la loko antau la gastejo, konsistanta el tendotolo haltis kamelo, sur kiu sidis nekutime alta, burnusa homo. Elseliginte, kaj demetinte sian vastan pelerinon, evidentigis, ke li ne estas tiel alta, nur tiu strangajo faris nekutima lian figuron, ke li portis cilindran capelon sub sia burnuso. Mi tute ne devas diri, ke sinjoro Black, la magiisto, la malnova amiko de la profeto kaj la meteorologo de la popolo de bejo Muktar estis tiu speciala, dezerta pasagero. Li devis iri kun tiu cirkauvojo veni en Magador-on, car la haveno de la urbo estis sub kvaranteno pro variolo. Tial li iris sian vojon sur kamelo, tusinte la dezerton, akirinte informojn kaj kontantan monon kontrau la kontrabandajo. Dek jara araba knabo forkodukis la beston. La blinda, araba restoraciestro audis bone, ke kamelo haltis ekstere, li do salutis la enpasanton jene:
– Salem…
– Mia flanke la felico – respondis la auguristo, eklevinte sian cilindran capelon, poste li eksidis. – Mi petas nigran kafon, sen sukero, kaj se vi havas ian jurnalon. Rapidu, oldulo mia.
La blindulo konsternigis. La burnuso, la kamelo kaj la perfekta, araba dialekto estis timige neakordigebla kun tiu stilo. Li alportis la nigran kafon, krome du jurnalojn, el kiuj sinjoro Black tuj flankenmetis iun, car evidentigis, ke gi estas fakgazeto pri la laboreblecoj, kiu aperis sub la nomo „Lokalanzeiger” en Berlino dum la milito sur Balkanoj. La alia jurnalo estis el Algiro. La magiisto tuj surprenis sian dratkadran nazumon, kiun li fiksis per bruna laco al sia supra poso helpe de sekura pinglo, kaj li studis fervore la meteorologian rubrikon. Li jam estus notinta, ke granda pluvado atendebla el okcidento, kiam li ekvidis la sekvan anonceton:
VOJAGU AL STOKHOLMO
PARTOPRENI LA OLIMPION!
Li forjetis la jurnalon kun abomeno. Dume la blinda arabo kaurigis apud lin sur la maton. Li metis kafon antau sin kaj rulumis cigaredon.
– De kie vi venas, fremdulo?
– De sudo.
– Tie la vojoj nun estas dangeraj. Oni diras, ke la tangobo-anoj estas tre kruelaj.
– Kiel? – li demandis iom nervoze kaj klinis sian kapon por vidi la arabon pli bone super sia nazumo. – De kie vi scias, ke ili estas tangobo-anoj?
– Oni scias, ke ili estas la murditoj. Sed gi jam ne dauros longe…
– Kial, se estas permesate scii, kara sinjoro proprietulo?
La maljunulo fikse rigardis antau sin blindokule kaj diris nur tion: