kvindek procenta interezo. Li certis, ke ili pagos tion, car pro perdo armeaj objektoj ili devis stari antau la milita tribunalo. Fine parto de la soldatoj decidis pridemandi sinjoro Black per ia malgrabla maniero pri la kasejo de la armeaj objektoj, poste ili mortbatos lin, por ke ili ne devu repagi la pruntitan monon, repreninte la garantiajon, ili provos vegeti sian restintajn jarojn sen la societo de sinjoro Black. Car ciu estis suldanto de la cambrerstro gis la sergento, la garnizonanoj akceptis entuziasme tiun ce bankoj nekutiman manieron de la likvido de la pagodevo.

Ec ruleto estas menciinda afero. Gi apartenis al la restoracio kaj havis striktan rilaton al menciita prunt- transakcioj, car la granda parto de la monsumo estis perdita ci tie, pruntita je uzuroprocento. Vespere ce la lumo de petrollampo flavaj, svitantaj legianoj, premegante malprurajn glasojn de brando, cirkausidis la tablon, super kiu svebis densa svarmo de musoj kaj iom da stal-odoro, car tiu ejo, kiel generale la parvenuoj, gi neniam plu perdis tute iom da karaktero de sia nigra paseo. La iluzio de la jam delonge forigitaj cevaloj svebis tie milde, sed senteble en la aero.

Estis la tago de la elpago de la soldoj. La ebura globeto kuris gaje, la varilolcikatra proprietulo, kiu estis la krupiero, kelnero kaj kuiristo en unu persono, turnadis la nikelan krankon.

Johnson atentis, ke grandaj riskajoj neniam gajnas. La partoprenantoj, ludantaj per dek- kaj dudek centimoj, iafoje ricevas tridek sesoblan monon, kiam gajnas ilia numero, sed kvindek centima kaj unu franka riskajo ne gajnas. Li atentis la ludon jam du horojn kaj komencis konvinkigi, ke tiu ruleto estas influebla iel. La proprietulo ciam rigardas, kien estas metitaj la vetmonoj, li ridetas afable kaj turnas la krankon. Li estas diablo! Versajne li trejnis sin dum jaroj per tiu kaduka masino, kaj li povas direkti la globeton precize, post la ekturnado. Ankau tio eblas, ke li oblikvigas iomete la masinon en la momento de la ekturnado. Nun ekzemple sur ciu numero estas multe da mono. Sur la numero dudek estas dudek centimoj, kaj la numero dudek tri estas vakanta. Se do la porprietulo trompas, nun gajnos la numero dedek au la numero dudek tri. La globeto jam rotaciis. Ciu atentis, kun strecitaj trajtoj, kun grandaj, brilantaj pupiloj, la globeto kuras, la musoj zumadas, la sufoka varmego estas preskau neeltenebla….

Antau ol la globeto falis inter la numerojn, Johnson jetis du dekfrankajn monojn tien, iun sur la numeron dudek, la alian sur la numeron dudek tri.

La numero dudek tri gajnis!

Dum kelkaj momentoj farigis tiel granda silento, ke estis audebla klare, kiel rampulo ekmovigis inter la rafiofolioj de la tegmento. La restoraciestro, kiel mortinto, gaprigardis sur la tablon kun malfermita buso. La legianoj fikse, malamike rigardis al li. Esence li povintus fari duba la elpagon de la du dekfrankaj moneroj, car la globeto jam kuris, kiam Johnson vetis per tiuj. Sed la drinkejestro estis klarvida pri tio, se li rifuzos la elpagon, tiam ili dissiros lin je pecoj.

– Gajnis la numero dudek tri… – li diris lau sia kutima maniero, sed rauke… – dek franka gajno sur la numero…

Kaj li elpagis la tridek sesoblan monon! Li elprenacis ciun papermonon el la tirkesto de la tablo, kaj el la naztuko, el malantau loziginta briko, kaj el la sankta relikvio, pendanta cirkau la kolo de sia edzino, entute tricent sesdek frankojn, poste li kaptadis aeron, fine li ekparolis jene: – La banko hodiau retirigas…

Kaj li foriris. Li retirigis en la alian cambron, en sian privatan apartamenton, kie li falis anime rompiginte apud sian indiferente remacantan kamelon, li levis siajn manojn al la cielo kaj lia buso movigis senvoce.

La vivo estas malfacila, sed nek morti estas facile

Tricent sesdek frankoj. Gi estas tre alta sumo en Afriko. Fine ja la valoro de mono montrigas en tio, por kio li elspezas gin. Ec tiam, se li elspezas gin por nenio. Posedo de dekmil dolaroj signifas nenion sur glaciflosumo. Johnson do ne sentis sin pli felica, kiam li ekiris en la poso kun tricent sesdek frankoj en la vaporplena, sufoka nokto. Ombro iris antau li kun sanceliganta irmaniero. Li rekonis sinjoron Black, la magiiston pri lia nigra capelo. Kiu estas tiu sinjoro? – demandis Johnson sin mem. Iafoje li malaperas dum semajnoj, li ne havas familion. Sajne li estas demoraliginta europano, li pruntedonas monon uzure. Konstante li tenas dentopikilon en sia buso, kaj liaj oreloj estas tre grandaj. Krome liaj du antauaj dentoj estas el oro. Diligente li legas en la kafejo la solan jurnalon, kiu alvenas el Sidi bel Abbes per la taga posto. Li havas amaran, malamikan vizagon, li portas fontoplumon en sia supra poso, kaj dum legado li uzas dratkadran nazumon, tiel nomantan „cvikker”, el la antauhistoria paseo de la optikistoj. Li malofte demetas sian cilindran capelon, generale li nur repusetas gin surnuken per sia dikfingro. Kiam li estas sola, li gemas kaj kapbalancas, dum kelkaj pensoj li eklevas sian sultron malgaje kaj elturnas siajn manojn eksteren. Tiam li aspektas tiel, kvazau li marcandadus kun si mem, kaj bedaurinde li ne povas doni pli multe da mono por io, kiel ajn li satus fari tion cetere. En la parcelo-profesio estis kelkaj tiaj maljunaj agentoj kun melodie plendinda voco, ciam malesperigintaj, similaj al distretitaj, malnovaj pantofloj, kiuj povis deziri bonan matenon tiel, kvazau ili estus dirintaj: „Ankau tiu ci tago komencigas bone.”

Kiam li atingis enpense tien, li audis krion. Car grandega mano etendigis al sinjoro Blkack el inter la mallumaj arboj kaj kaptis lian brakon, samtempe bajoneto direktigis al lia ventro.

– Pardonon… – diris la komercisto timiginte. Legianoj cirkauis lin.

– Ni kalkulos gis tri, poste diru, kien vi kasis niajn havajojn?!

– Sed sinjoroj… – mi kasis nenion por mi…

– Kial vi rakontas tiom multe! Piku lin!

– Haltu!

Johnson intervenis.

– Kion vi volas de tiu homo?

– Niajn armeajn havajojn!

– Mi petas vin, mi juras, ke mi scias nenion – lamentis la atakito.

– Nun ni mortbatos vin!

– Atendu! Kiom da mono vi suldas al li?

– Ni ne povas pagi tiom. Dek kvin homoj suldas al li ducent frankojn.

– Mi pagos al vi la ducent frankoj, cu gi estas en ordo?

– En ordo! – respondis sinjoro Black rapide, car li jam konjektis ion.

Johnson pagis la ducen frankojn. Li ne toleris la perforton, interbatadon, murdon, kaj li vidis sur la koleraj vizagoj, ke la vivo de sinjoro Black dependas de dekono da sekundoj.

– Jen estas la mono. Morgau vi ricevos cion. Mi garantias tion. Kaj nun, car mi acetis sinjoron Black de vi, se vi estas honestaj homoj, ec fingre vi ne ektusos lin. La legianoj estas sinjoroj.

– Sinjoroj, sinjoroj – rezignis alia soldato maleme, kaj ankau li aldonis petegante, – mi volas elbati nur unu lian denton, au ion similan… Kial vi estas kruela, Johnson? Vi ne devus misuzi tiom nian fortkarakteron.

Sinjoro Black auskultis tiun konversacion kun tre miksaj sentoj, kaj kelkfoje li salivis siajn sekajn lipojn langopinte. Sed fine la legianoj foriris pace.

– Mi petas vin, sinjoro, reprenu viajn ducent frankojn – diris la komercisto, kiam ili restis solaj. – Mi scias, pri kio temas. Dume mi divenis tion. La proprietulo pensis min idioto, kaj li rabadis tiujn soldatojn sub mia nomo. Mi arangos cion sen mono kun tiu fripono. Jen prenu!

Li redonis la ducent frankojn kun tia moroza, malbonhumora vizago, kvazau Johnson estus savinta ne lian vivon, sed li molestus lin pri io. Li diris nek tion, ke dankon. Li eklevis sian cilindran capelon kaj malaperis en la nokto.

Neniu sciis pri sinjoro Black, ke li perlaboras sian vivpanon kiel magiisto. Neniu sciis pri li, ke li estas la sinjoro de la pluvo, la rivero, la tero kaj la luno, la plenpotenca direktoro de la vetero, je kies unu mangesto malaperas la sekeco. Se iu vidis lin sidi en la kafejo, portante cilindran capelon kaj nazumon, vere ne tio estis la preterkura impreso pri li. Sed estis fakto kaj realo, ke mult-cent homoj rekonis sinjoron Black la plej unua fakautoritatulo, rilate la menciitajn miraklofarojn.

Ankoru ne pasis dek kvin jaroj, kiam li bankrotis en Algiro, kiel komercisto de rest-varoj. Car li perdis cion, li komencis agadi kiel kolportisto, li vagadis kun siaj varoj suden, kie komencigis Tuat, la fifama, nekonkerebla tero

Вы читаете La Mortido
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×