multobligis sian ripozon per legeraj legajoj. Li tuj decidis cesi la legadon de la verkoj de Dostojevki, li pensiigos Bernard Shaw-on, kaj li dedicos siajn antaustarantajn jarojn ekskluzive al la legado de aventuraj romanoj. Gi estas unuaranga vivneceso, kiam oni laboras en parceloj! Tiuj eminentaj verkistoj ja lau rekta linio trastrekas la milionojn da etaj kaj grandaj baroj de la socio. En la romano „Enigmo en Cumberland” ekzemple la familio de la murdinto konstante restadas en la parko, la junuloj ludas tenison, la maljunaj familianoj kartludas lau alta monsumo, kaj nek ce la plej ekscitaj partoj evidetnigos, efektive el kio ili vivas. Admirinde, ke Haitio, Sing-Sing, la legio ciuj estas ekzistantaj aferoj. Kaj la plej multaj homoj deziras iri en iun absurdan cirkauajon kun eterna sopiro, dume le pendigas sian malsekigintan pluvmantelon sufice malproksime de la hejtilo sur la vestokoho, au li saltas elpreninte sian abonbileton sur iun autobuson, kureganta al City. Oni havas tiel malmulte da perditajo, sed tiu malmulto ofte suficas al tio, ke li donu cion por gi, kio estas speciala kaj ekscita en lia vivo, sed gi konsekvencas malcertecon kaj dangeron. La aventura romano estas tiu maldika vitro, malantau kiu estas pompaj budenoj kaj kolbasoj, oni povas rigardi ilin, staradi antau tiuj anime frandumante, sed kiu kuragus rompi la maldikan vitron?

Iu frapetis, doktoro Ramsay enpasis.

– Bonan vesperon, nu? Kiel vi fartas?

– Bonege.

La doktoro eksidis apud lin.

– Via koloro ne placas al vi. Vi estas iomete pala. Cu oni jam ekzamenis vian sangokonsiston?

– Ne diru stultajojn! Cu vi ne pensas, ke mi estas malsana?

– Nu ne… Ne estas versajne – li respondis kaj metis legere siajn kvar fingrojn sur la arterion de lia mano, kusanta sur la brakapogilo de la sego. Ili silentis. Milda miro estis videbla sur la vizago de la kuracisto, kvazau li ne komprenus ion. Poste li ekparolis kun subita interesigo:

– Malbutonumu vian cemizon, amiko mia!

Li metis la stetoskopon sur la torakon de la paciento kaj auskultis longe. Poste li frapetis lian vizagon amikeme:

– Nu… Ni vidos poste. Cu iu jam ekzemenis vian koron?

– La unuan fojon en mia vivo ektusis min kuracisto – respondis Johnson, kaj ia nekomprnebla, sinistra sento ekregis lin pro la konduto de Ramsay.

– Ciuokaze ni ekzamenos vian koron. Ne estos malutile fari elektrokardiogramon.

„Diablo forportu vin – pensis Johnson. Li tute fusis mian bonhumoron. Tiuj kuracistoj pensas tion, ke ilia scienco nenion valoras sen pozemo.” La cigaredfumo faigis amara en lia buso.

La unuan fojon en sia vivo li pensi pri la morto.

Matene, farinte la kardiogramon, oni resendis lin en sian cambron. Poste la kuracisto aperis ce li kaj diris, ke lau la kardiogramo, li devas informi lin pri tio, sinjoro Johnson estas grave malsana. Ekde nun li devas vivi modere.

– Vidu sinjoro cefkuracisto, ni parolu sincere – diris Johnson. – Kio estas la problemo? Ne traktu min delikate, mi estas laboranta homo, mi estas edzigonta.

La cefkuracisto eklevis sian sultron, li levis siajn manojn iomete kaj refaligis tiujn denove.

– Vi havas korendoarteriton. Tio estas malofta en via ago.

– Cu gi estas morta?

La cefkuracisto rigardis la plankon.

– Gi estas tre grava malsano. Vi devas vivi singarde.

Post unu horo Johnson fugis el la sanatorio.

Baldau la cefkuracisto konstatis goje, ke la maljuna Collison, ce kiu li suspektis pri komenciganta kormalsano, li estas sana kaj forta, kiel kverko. La elektrokardiogramo desegnis pompan korfunkcion.

Nur d-ro Ramsay sciis, ke sinjoro Collison estas nesavebla kaj sinjoro Johnson estas tiu, kiu estas tute sana. Li intersangis la protokolojn pri la simptomaro de la du homoj. Tiun tagon la tagmango ne bongustis al li kaj sidis en sia klubo, sargita de peza animriproco. Sed kion fari? Mil pundoj estas alta monsumo, kaj li ankorau neniam havis tiel grandan problemon.

Li saltis de sur la autobuso. Enirinte tra la pordo de malnova pordo, li rapidis sur la unuan etagon. Li sonorigis ce la pordo, sur kiu estis bela, latuna tabuleto:

D-ro MATTHIAS SWALLOW

Physician

Johnson fugis el la sanatorio kaj vizitis tiun sian kuracistan amikon.

La familio Swallow sidis cirkau la tablo kaj tagmangis. Tri gajaj infanoj kaj bela, iom dika virino, kara, lentuga patrino, krome la kuracisto sidis ce la tablo. La gefiloj bruis terure, kaj sinjorino Swallow rigardis al sia edzo malesperiginte:

– Mi ne povas bridi ilin, Matiaso! Mi ne povas!

– Nek mi povas bridi ilin, Marta – diris la kuracisto indiferente, poste li turnigis al sia amiko. – Eksidu, Johnson, inter nin, se vi ankorau ne tagmangis.

– Dankon, mi jam satmangis. – Li karesis la infanojn unu post la alia kaj laudis sinjorinon Marte, ke si ne sangigis dum la pasintaj jaroj, poste li komencis per indiferenta voco:

– Mi satus ricevi kuracistan informon de vi.

– Bobby, demetu tion?! Nu atendu!.. Pardonon, bonvolu daurigi.

– Antauhierau iu mia amiko vizitis min en la oficejo kaj komisiis min vendi liajn ciujn parcelojn, li estas morte malsana kaj mortos baldau, li montirs protokolon pri simptomaro, lau kiu li havas korendoarteriton.

– Molly! Demetu tiun bovidajon!.. Nu, oldulo mia, se li havas korendoarteriton, tiam finite…

Johnson visis sian svitantan frunton.

– Mi sentas varmon pro la stuparo…

– Kiom da jaroj havas tiu kompatindulo?

– Li estas samaga, kiel mi.

– Oj! Li mortos tre rapide.

Johnson ekcigaredis kaj rigardis la bluan fumon reveme.

– Efektive, kio estas la korendoarterito?

– La interna endokardio dikigas, kiel ce aterosklerozo. Tiu pli dika histo ne ricevas nutrajon, gi mortas, disigas, kaj sekvas la pli gravas stadio de la malsano, la tiel nomata ateromatozo. Ulcerigas la interna angiotuniko, eble gi krevas. Kompreneble tiuj komplikajoj kauzas tujan morton ce la koro…

– Mi rimarkas, la knabo fartas relative bone…

– La endoarterito komence kauzas nenian doloron. Gis la interna angiotuniko ne tro dikigas.

– Kaj lau vi, kiom longe li vivos?

– Nu estas malfacile diri tion…

– Tamen, generale?…

– La la malsano estas en la komenca stato… Vangofrapu lin, Marta! Mi petas vi, vangofrapu lin!.. Mi rimarkas, se gi nun estas en la komenca stato, li povas vivi ec unu kaj duonon da jaroj. En pli alta ago, kiam la arterosklerozo jam estas natura porcezo, li povas vivi pli longe.

– Kaj… Kiam komencas aperi la gravaj simptomoj de la malsano ce juna homo?

– Ankau tio varias. La koro pli longe eltenas ce modera vivmaniero. La doloroj, asfiksioj, kardiospasmoj komencigos pli poste. Povas esti, ke la malsano ekregos la pacienton post tri-kvar montaoj, povas okazi, ke li sentas preskau nenion dum duon jaro. Tio certas, ke la koredoarterito signifas certan kaj rapidan morton ce la dudek kvar jaruloj. Kio nova sur la tereno de la parceloj?

– Nu… Gi porsperetas iel.

Li adiauis la familion kaj iris. Subite aperis la senviva, malproksima, vintra sunbrilo. Bruegis la strato, ciu rapidis reen en la oficejon.

Nur Johnson iris malrapide, ritme, enpensiginte, kun ia malgaja indiferenteco. Li pensis pri la tombejo.

– … Gi estas tiel, Edit. Mi devas diri sincere.

– Kial vi diras tion nur nun?

Вы читаете La Mortido
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ОБРАНЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×