de la tuaregoj. Li kuragis iri gis la limo de stato Tangobo. Tangobo estis malgranda tereno inter la tero de la tuaregoj kaj la marbordo. Ankau la sultano de Maroko rekonis ties sendependecon. Gi estis iom gena situacio por la francoj. La logantaro de la stato Tangobo estis suspektebla pri tio, ke forlasinte la landlimojn de la lando sekrete, ili prirabas la tribojn, submetigintajn al la francoj. Sed oni neniam sukcesis pruvi tion, car ili estis tre pedantaj tiurilate por ekstermi la logantojn de la atakitaj vilagoj cirkonspekte gis la lasta homo, ke striktasence ec heroldo ne restu el ili. La diligenta, saga, araba popolo konsideras malbeno tiujn kelkajn, rabistajn, dezertajn hordojn, kiuj luktas malespeiginte kontrau la civilizacio.

Sinjoro Black fondis sian magiistan karieron per la masag-aparato, farita el gumo, nomata punkto-rulilo. Eblas, ke la punto-rulilo estis malbona, au la gumo kusis longe en la deponejo, kiu scias jam tion hodiau? Tio certas, ke la tribestro M’Bala, kiu donis du funtojn da eburo por gi, li perturbis sian stomakon. Tiel, kiam sinjoro Black vizitis lin denove, la tribestro, suferanta de gastraj spasmoj, simple rabis liajn varojn, batigis la komerciston kaj jetis lin, sangantan de la kapo gis la piedoj en la dezerton. Tute ne doninte al li kamelon, nutrajon kaj similajn azenajojn.

La trabatita, malsata, soifa, kompatinda homo trenis sin kun nekredebla tenaco dum duon tago, gis kiel, kiel ne, li guste atingis iun oazon de Tangobo. Oni senescepte mortigis la blankajn homojn, erarvagantajn ci tie. Sed sinjoro Black alvenis febre, malsane, kovrita de polvo kaj sango, kun timiga eksterajo, liaj genuoj fleksigadis, li antauetendis sian iun brakon kaj dume kantis stentore. Kiu kuragus ektusi frenezulon, kies animon Alaho vokis al si mem? La triboj de Afriko konsideras la frenezan homon sanktulo. Kiam la veninto falis sur la teron, ili trinkigis, lavis lin, kaj poste, kiam li iomete rekonsciigis, ili donis al li frese bakitan kuskus-on. La komercisto iom post iom divenis, kie li estas, kiam do li fartis iom pli bone, li staris en la mezon de la vilago kaj kantis al la popolo de Tangobo la kanton „Good night sweetheart”. Audite tion, la homoj fugis en siajn domojn timiginte, la patrinoj kovris la vizagon de la infanoj, kaj ili ne kuragis iri ec tri pasojn pli proksimen al la fremdulo. Sinjoro Black sciis bone, kio atendas lin, se rompigos la superstica estimo, kiun meritas la frenezuloj, tial ciutage kelkfoje li kantis la kanton „Good night sweetheart”, kaj iafoje li dancis al tio.

Poste, ke li ne kauzon problemo per monotoneco, li refresigis sian programon per la kanto „Good save the King” kaj per la kanzoneto „En la orengiero ciuvespere mi atendas Mimi-on”, poste, kun la supriziga vigleco de bankrotita komercisto de resto-varoj li prezentis la nacian danco de la kozakoj apud la rivero Don. La tribestro, bejo Muktar apenau restadis en la oazo, li konstante vagadis kun siaj banditoj por rabi. Li estis klera fripono, sed li akceptis la supersticojn de sia popolo. Li atendis rilate la novan, blankan magiiston. Neniu scias, por kio li estos utila?

Tiam okazis, ke sinjoro Black faris subitan karieron helpe de bonega ideo. Oni ja menciis, ke la berberaj pastistoj venos de sur la montdeklivoj de Atlaso antau la komenco de la pluva sezono, kaj ili logos en la oazo. Sinjoro Black sciis bone, ke malgrau ciu fortostreco de la instancoj la afta epidemio disvastigis en la montaro de kelkaj monatoj. Tial iun tagon kun elstaraj okuloj, levinte siajn brakojn al la cielo faris parolon, en kiu li informis la popolon, ke nokte dum dormo li estis gasto ce la profeto por mangi pladon da pilafo, kaj post la tagmango sia eminenta amiko jene ekparolis al li: „Diru al la popolo Tangobo, ke la pastistoj ne revenu en la oazon dum la pluva sezono, car malbona spirito estas kun ili, kaj la bestoj de la popolo Tangobo mortos, se ili akceptos la berberojn.”

Lavizago de magiisto Lilungu farigis galkolora pro la kolero. La antaudiro estis stata monopolo ci tie, kiun praktikis li, kies fruktuzon li dividis kun la cefo, bejo Muktar. Li tuj vidis, ke li devas venki la malhonestan konkurencon de fusulo, li do tuj elstaris kaj sciigis la popolon kun moka rideto, ke la estimata jus parolinto estis viktimo de aventuristo en sia songo, car la profeto pasigis la nokton kun li, kun Lilungu, kaj ili frapetis la sultron unu al la alia gis auroro, la profeto kisis ec lian frunton, poste li petis, ke Lilungu nomi lin vera amiko kaj informu la logantojn, ke la pastistoj venontaj de sur la montdeklivojn portos nur felicon, la bestoj de la popolo Tangobo plimultigos, kaj tiuj restos tiel sanaj, kiel li mem, Lilungu. La homamaso akceptis felice la agrablan antaudiron de la magiisto, kaj ili jam preskau kolere turnigis kontrau la konkurenca antaudiristo, tiel do neniu scius, kio estus okazinta, se sinjoro Black en la lasta momento ne estus kantinta la slagron „Maxim estas mia bivakejo” akompanante sian prezentadon kun konvenaj dancpasoj.

Sed bedurinde la antaudiro de Lilungu estis erara. La pastistoj kunportis la aftan epidemion en la oazon kun siaj gregoj, la bestaro de la tribo komencis morti timige. Tiam la konsilio, konsistanta el trankviligintaj, maljunaj cefoj decidis, ke sekvan tagon, post la rega akcepto, vid-al-vide la la Domo de Patrinoj, oni trancu Lilungu-on je kvar tute egalaj partoj. Tiu operacio sukcesis iel-tiel kun malpli granda geometriaj diferencoj, kaj la popolo nun jam auskultis pie ankau la plej petolemajn programerojn de sinjoro Black. Se li ne estintus gisosta komercisto, li trovintus jam tute bonan lokon, kiel kant- kaj danc-artisto ce la tribo. Sed nun jam li elpensis pli bonan manieron por utiligi sian magiistan pozicion. Li do kunvenigis la logantojn, dirante al ili, ke li iros en la marbordan groton por paroladi kun la profeto, kiu vokis lin rendevui en la menciita loko. Nokte li elvenis el la groto, sidis en boaton kaj preter la marbordo li remis dum unu tago gis la proksima Mogador, tie li legis la jurnalojn, en tiu la meteorologian raporton, lau kiu atendeblas forta negado en la altaj regionoj de Atlaso, sekve de tio la baldaua degelo plenigos la sekigintajn fluejojn, la tiel nomatajn wadi-ojn, kaj dum la dauro de kelkaj tagoj okazos eksterordinare granda pluvado, kun iom da malaltigo de la temperaturo. Poste li enposigis sian nazumon, pagis kaj foriris. Noktomeze, kvazau li venus el la groto, li aperis ce la bivakfajro.

– Popolo de Tangobo! Mi parolis kun mia amiko, kun la profeto! Li mesagas al vi, ke li fartas bone! Li petas vin flike ripari viajn boatojn, car la seka sezono finigos dum la nova luno! La wadi-oj denove plenigos per akvo, falos tre multe da akvo, pro kiu verdigos cio, kaj vi rikoltos abunde.

La popolo auskultis lin miregante.

– La profeto ordinis al mi ne plu kanti al la popolo de Tangobo.

Videble ili gojis pro tio. Ili sciigis kun kontenta murmuro, ke la profeto tamen ne lasis en peklo la verajn kredantojn.

– De nun mi logos en la groto, kaj vi portos al mi tre multe da pulpon de areka-o, eburon kaj gumon. Ju pli multe vi portos, des pli multe mi antaudiros al vi, car la profeto akceptos viajn donacojn, ke la animo de la mortintoj, havantaj malrican sorton povu el kio vivi tie supre.

– Mi ne komprenas tion – rimarkis iu cefo.

– Tamen gi estas tiel. Kelkfoje la vortoj de la profeto estas nekompreneblaj. Gravas, ke vi alportu la varojn, kaj la cetereo estos lia aferol

Kaj li foriris. Bejo Muktar rigardis kuntirinte la brovojn, sed li diris nenion. Fine ja la sekeco certe ne pasos dum tagoj, kaj ili trancos ankau tiun ci magiiston, kiel Lilungu-on. Poste li mem farigos la magiisto. Li neniam plu trandsonos tiun negocon.

Sed bejo Muktar erearis. Post kelkaj tagoj vere pasis la sekeco, kaj komencis torenti la akvo en la wadi-oj. Bejo Muktar ne povis levi ec sian fingron kontrau la antaudiristo, kaj la popolo portis la eburon kaj la pulpon de areka-o al lia groto. Sinjoro Black meritis tion. Estas egale, cu oni nomas lin auguristo au magiisto. Li funkciigis meteorologian instituton kun peniga laboro por la tribo, pro kio sendube li devis ricevi rekompensajon. Ke kubometro da premo de la malaltigo de la temperaturo kaj la atendeblaj valoroj de la vetero estis diritaj al Tangobo-anoj en alia formo, gi nenion sangis la gravenon de la informoj, precipe, se ni konsideras, ke nek la malplej sovagaj, ayuropaj triboj komprenas la transkalkulon de la meteorologiaj raportoj lau la marnivelo kaj la ceterajn efikojn de gia oficiala lingvajo. Okazis tiel, ke sinjoro Black, kiel oficiala antaudiristo aperis de tempo al tempo en la kafejo de Mogador, li legis la jurnalon kun acerba vizago, li parolis kun la foiraj komercistoj, li faris notojn per sia fontoplumo, poste li reiris al sia popolo, kvazau li venus el la groto kaj deklaris siajn informojn. Li povintus diri tion pli simple, sed nur tiu povas kalkuli prosperon ce la popoloj de Afriko, kiu diras la veron tiel, kvazau li mensogus, kaj li adaptas la faktojn al la fantazio kaj supersticoj de la homoj.

Iun belan tagon eksonis la trumpeto en la korto de la garnizono. La kompanio de Johnson alvicigis, oni disdonis la kartocojn, kapitano staris avane de la kolumno, oni malfermis la kradan pordon, poste ili formarsis. Ili eksciis de la kaporalo, ke ili desangos la garnizonon en Bagomir, proksime al la limo de Tangobo. Ili tramarsis la okcidenta montdeklivo de Atlaso, kaj per fortostreca marso ili atingis la dezerton gis mateno. Jen estis la aventuro! La vera legiana aventuro. Marsi ciutage tridek kilometrojn en kvindek celsiusgrada varmego, haltante kvin minutojn po horoj. Johnson estis konvinkiginta, ke lia koro paneos ci tie. Kun kvrevintaj lipoj, kun svelintaj langoj, kun vunditaj okuloj pro la polvo, kun sekiginta laringo ili baraktis inter la sablodunoj, en la polvo gis la maleoloj. Sed la koro de Johnson ne paneis. Dek ok jara knabo mortis apud li tel dum marsado, kvazau fulmo estus frapinta lin. Alia homo desiris sian ekipajon kaj hurlante kuregis al la dezerto, oni kunveturigis lin snurligite sur caro, kaj estis

Вы читаете La Mortido
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×