Johnson konsideras, ke ne ekzistas medikamento kontrau vivo

La oficiroj kunportis Gazi-on en Marokon, kiu preskau mortis pro timo. Oni devis elvringi el tiu kanbo la pruvajon kontrau la popolo de Tangobo. La fortikajo denove estis sub la rego de la sergento. Dum la oficiroj restasdis tie, li bridis sin. Sed nun la kruela malbonvolo de sergento Rayonne multobliginte trafis ilin. Ciutage ok- dek senranguloj cirkaukuris en la korto, kondamnitaj al pelott kun sako, sargita per stonoj sub la suno, gis ili trenfalis perdinte la forton.

Dume alvenis la honor-kruco por Johnson kaj la rangaltigo, ke li farigis tacmentestro. La kolonia gazetaro memoris pri la Mortido, kaj oni skribis pri li ankau en la Parizaj jurnaloj. Gi ne bonigis lian situacion ce la sergento, ec.

– Cu vi pensas tion, ke imponas al mi via bonsanco, vi eraras! Kaj se vi farigos tromemfida, mi instruos vin, ke tacmentestro en la legio estas nulo! Cu vi komprenas? Nulo!

Johnson rigardis sur li tiel milde kaj serene, ke preskau apopleksio cirkauis la sergenton pro kolero. Car la suboficiro tamen ne povis persekuti lin lau sia arbitro, li koncentris sian ciun malamon al la kompatinda, juna Rollins, car li vidis tiel, ke li havas bonan kontakton kun Johnson. Post la okazinta evento en la kantino la knabo ciumaniere klopodis esprimi sian dankon kaj amon al la tacmentestro. Tial unue la sergento punis lin per ok taga enkarcerigo. Poste li jetis lin rondforme ligitan, en kavon, kovritan per veltoro por du tagoj lau la maniero „en crapodin”, kio estas jam delonge malpermesita en la legio.

Sed subite vigiligis la cirkauajo. Kirastrupo ekbivakis en la proksimo, kaj en la fora dezerto iun tagon aperis la blankaj tendoj de la spahioj. Oni fortigis Malem-on kun kompanio de senegalaj casistoj. Gi signifis tion lau militista senco, ke oni preparis la okupon de Tangobo. La antauajo de la afero estis tio, ke oni ekkonfesigis la steliston Gazi en la militista prizono de Sidi bel Abbes. Ni ne scias, kiom longe oni okupigis pri li, sed versajne oni apelaciis la liaj bonaj sentoj tre efike, car Gazi konfesis eksterodinare interesajn aferojn. Interesa cirkulero aperis lau liaj konfesoj. Ankau la radio komunikis ciutage, kaj gi pendis sur la afiskolonoj de la urboj, sur la dom-muroj de viglatrafikaj stratoj kaj sur la palmoj de la oazoj:

20000 MIL FRANKOJ DA PREMIO

por tiu, kiu kaptos

au mortigos

la nekonatan patrujperfidulon!

Sub la supra teksto estis la preciza personpriskirbo de sinjoro Black. Fine oni menciis pri li, ke li konstante informis la rabistan popolon de Tangobo, kauzante tiel la murdon de multaj francaj soldatoj kaj civilaj logantoj. Kiu mortigos la petrujperfidulon, tiu ricevos dudek mil frankojn da premio. Post unu semajno ducent legianoj komencis konstruis fortikajon sekrete sur tereno, kovrita per arbaro. Sed iu perfidis ilin denove. Bejo Muktar surprizatakis ilin, masakris la soldatojn kaj okupis la fortikajon. La teksto de la afiso sangigis. La sultano de Maroko el sia privata kaso altigis la premion de tiu homo, kiu transdonos la spionon de bejo Muktar vive au morte al la instancoj.

Bejo Muktar dume elkonstruis la fortikajon, kiun li okupis, li invadis la cirkauatan arbaron, ciun monteton, kaj neniu scias, el kiaj nigraintancaj, europaj manoj devenantaj, per bonegaj armiloj li preparigis al la batalo. La franca ameestraro donis instrukcion la kuntiritaj kompaniojn okaze de la milito ne komenci atakon gis plua ordono. Gi estis malagrabla kaj humiliga. Ili staris kelkajn cent metrojn de la okupita fortikajo, la araboj estis klare videblaj, kaj ili devis atendi. La tri kompanioj de la franca legio, du dompanioj da senegalaj casistoj kaj tuta spahi- regimento kondamnitaj al senmoveco, vid-al-vide al la mokantaj araboj.

Antautagmeze ili havis genan surprizon. Nokte inter la du pozicioj la homoj de bejo Muktar elmetis la francan trikoloran flagon, akiritan de la masakritaj soldatoj, kaj ili fiksis turbanon sur ties supron. Oni apaenau povis reteni la legianojn pro ne komenci atakon sen ciu komandvorto. La oficiroj frapadis nervoze siajn botojn, la suboficiroj super sin mem, rilate la blasfemadon. Subite kaporalo Merimee elsaltis el la pozicio kaj ekiris per kelkaj saltoj al la gflago. Kiam li estis en pafdistanco, oni komencis pafi. La kaporalo kasigis malantau rokoj kaj arboj. Sed inter du palmoj, dum li saltis, kuglo trafis lin, kaj li falis, longe glitante en la polvo, kelkajn metrojn de la trikolora flago. Sed jam ankau alia homo estis survoje. Tiun mallertan junulon, antau ol li estus kasiginta malantau la unua foko, oni trapafadis lin. Poste sekvis la tria kaj la kvara, la oficiroj grincigis per la dentoj, deturnis sian kapon kaj iradis tien-reen nervoze. Post la dek kvina viktimo la kapitano kaptis la kamizolon de la jus ekironta legiano. Sekvis pauzo. Kaj ekiris soldato de nove.

– „La Mortido”… – „La mortido”… – diras la soldatoj unu al la alia. La murmurado trakuras la vicojn de la legianoj, tra la senegalaj casistoj kaj tra la spahioj gis la teknika tacmento, konsistanta el du tankoj: „La Mortido…”

Johnson iris por reakiri la flagon.

Nun! – li pensis kontente. Nun fine li sukcesos anticipi la plej malbonan morton kun ateroskleroza koro, kaj morti ci tie rapide, romantike por la honoro, pro la flago! Trankvile, enposiginte siajn manojn li ekiris en la scintila sunbrilo. Ankorau kelkaj pasoj, kaj li estos en pafdistanco. Nun li atingis la kadavron de la unua soldato, kaj trankvile trapasinte gin, li iris plu. Ekkrakis la armiloj.

Fino!

Kiam la araboj ekvidis la soldaton kun cikatro sur lia vizago, kun la karakteriza honormedalo, murmuro trakuris inter li same, kiel antauen ce la francoj: „La Mortido”… „La Mortido”…

Bejo Muktar kriegis kolere:

– Pafu hundoj! Mortpafu lin ec tiam, se li estas mem la Morto!

Ili ciuj komencis pafi. Kaj ili ciuj pensi tion en si, ke la aliuloj mortpafos lin, li mem celos apud lin, kaj ili pafis diligente, kiuj estis senescepte bonegaj pafistoj, do al neniu povis okazi, ke iu trafu Johnson-on hazarde. Li ne estas freneza mortpafi lin por vagadi almozpetante gis la vivofino kun la blinda tribo Glaua de oazo al oazo.

Neniam okazis tia miraklo!

… La kolonia armeo estis atestanto de spektaklo, simila al biblia vizio. La pli junaj soldatoj demetis sian capon kaj faris krucosignon, blankharaj sergentoj provis revoki en sian memoron pregon, kaj sovagaspektaj, kruelaj senranguloj devis surgenuigi.

Johnson iris trankviele, egalritme, cirkau li polvis la tero en duonmetraj nuboj pro la frapigintaj kugloj, li malaperis en la pulvo-fumo de la intensa pafado de la malamikaj pozicioj, sed la soldato nur iris, iris, sendifekte, kun enposigitaj manoj, li trapasis la kaporalon, atingis la monteton, supreniris gin kaj prenis la flagon. La aro da kugloj dissiris je fibroj la trikoloran flagon dum sekundoj, la gruzelpecoj de la monteto disprucigis amase, kaj tiu homo nur staras sur la supro de la monteto, post li levas la flagon alten kaj eksvingas gin.

La stentorado de la franca militistaro superis ciun imagon. Poste ili ciuj kriegis: „Venu de tie, venu de tie!”

Sed Johnson ne venis. Li volis morti. Li do atendis sur la monteto. Poste li eksvingis denove la trikoloran flagon. La kugloj flugis cirkau li, kiel svarmantaj abeloj, sed tiuj ec ne ektusis lin.

Poste li eksidis, car li estis laca. Sed vane: ec unu kuglo ne trafis lin!

Bejo Muktar siris siajn harojn, poste sian barbon, li hurlis kaj blasfemis.

Fine li ekiris reen, vidante, ke li atendas vane. Li iris rektiginte, teninte la flagon alten, preskau paradmarsante. Kaj dekduoj da kugloj siblis cirkau li. Tiajo ankorau ne estis! Kaj okazis la miraklo: li revenis sendifekte kun la flago.

La entuziasmigo estis senlima. La soldatoj jetis sian capon en la aeron, kaj anstatau la capoj ili levis Johnson-on, cirkauportante lin kriegante; maljunaj artilerianoj, senrangaj soldatoj, leutenantoj kaj kaporaloj kisis, brakumis lin. La kapitano silentigis ilin. Poste li pasis antau Johnson-on, depreninte sian plej belan ordenon de sur sia brusto, li fiksis tion sur la kamizolon de la tacmentestro.

Oni repremis la tangobo-anojn en ilian patrujon. El nordo alvenis la rekrutoj kaj tiel ciu garnizono povis repostenigi sur sian iaman lokon. Dume alvenis la pluva sezono, kaj antauvideble la francoj povos okupi Tangobo-n nur post malrapida, pozicia batalo.

Dume la fortikajo denove estis sub la despoteco de sergento Rayonne. Johnson tute elglitis el liaj manoj. Oni rangaltigis lin kaporalo, cetris, ke li farigos suboficiro esktervice, kaj post la militiro li partoprenos audiencon antau

Вы читаете La Mortido
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ОБРАНЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×