– Kiam doktoro Ramsay eksciis, ke vi malaperis, mi redonis la mil pundojn al Grimm, per kiu li subacetis lin… Vi ja ne scias pri tio. Gimm subacetis Ramsay-on por fari falsan diagnozon pri via koro, car li volis malhelpi, ke vi edzigu al mi. Sed Ramsay ne povis finfari tion. Li rapidis al mi, rakontis la veron, kaj mi kuregis al vi. Oni diris, ke vi foriris antau kelkaj minutoj per taksio… Mi provis serci vin,kaj mi trovis vin en Parizo… Sed vi ne plu anoncigis en la hotelo. De tiam mi sekvas vin… En Afriko… Jam kvar monatojn… Ho, Teddy!

Jonson dume eksidis kaj nun rigardis la plankon.

Dio mia, kiel klara gi estas. Li tute ne havas kormalsanon… Sed nun jam… egalas…

– Teddy! Cu estas espero?! Vi estis tiel fama heroo… Eble oni imputos tion…

Si retropasis timiginte.

Johnson klinis sian kapon inter siajn pugnojn kaj komencis ridi, ridi tiel stentore, ke la sinjoro timeme ensovis sian kapon.

La traktado de la milita tribunalo sajnis preskau nur formalajo. Lacaj demandoj, kutimaj juraj rimarkoj. Tiuokaze la verdikto estas firma, stongravurita sablono. La prezidanto turnas sin al la akuzito, cu li deziras diri ion lau la rajto de la lasta vorto?

– Mi opinias, ke gi estas superflua – respondas Johnson.

– Sed mi deziras paroli lau la rajto de la lasta vorto de la tre estimata akuzito – diras nun iu, kiu povis alveni antau ne longe, kaj li forgesis deprenis ec sian cilindran capelon pro sia timigo.

– Cu vi volas konfesi en la afero de la murdo?

– Mi opinias, mi petas.

Johnson rigardis konsternite sinjoron Black, sur kies roverso ripozis jus elkracita dentopikilo.

– Kiel vi nomigas?

– Thomas Black. Sed eble ni lasu tiujn…

– Homo! Vi staras antau la milita tribunalo.

Sinjoro Black eklevis sian sultron aprobe.

– Cu via profesio?

– Magiisto. – La prezidanto avertis la ceestantojn, ke li malplenigos la procesejon okaze de simila generala bonhumoro.

– Jes, mi estas magiisto. Mi agadis sur la sino de la tangobo-anoj, kiel tiulo.

Ciu salte levigis! La personpriskribo! Tangobo! Li estas tiu! Ili kriadis dise. Jen staras perfidulo, por kies kapo estas anoncita centmil frankoj. Sinjoro Balck montris rapide ostan plateton, sur kiu estis numero. La oficiro tuj forlasas lin, ciu repasas. La sekreta servo en Afriko estas heroa entrepreno. Tiu osta plateto signifas preskau senliman potencon, kies posedanto en la intereso de la stato senkonsidere la rangon povas aresti kiun ajn au mortigi lin surloke, kaj tiu homo ne respondecas al alia instanco, nur al siaj superuloj.

– Kiel bankrotita komercisto, subite mi falis en tiun favoran situacion, ke mi sukcesis eniri en landon Tangobo, kaj mi restis vivanta. Tiel mi povis esti je la dispono de certaj militistaj instancoj, kiuj distingis min pro tio per agrabla ostoplatato. Mi havis la taskon ekscii, kiu au kiuj informas bejon Muktar pri la francaj militaj manovroj.

– Estas tre interesa, kion vi diras, sed kion vi volas diri en la afero de la akuzata kaporalo?

– Bonvolu doni al li tuj centmil frankojn, car la mortpikis vive au morte sergenton Rayonne, kiu lau la konstanta programero de la radio valoras centmil frankojn. Car sergento Rayonne estas identa kun la spiono de bejo Muktar.

Farigis granda silento. Multaj homoj salte levigis denove, la prezidanto frapetis energie, kaj Edit ploris laute, sidanta en iu benko.

– Per kio vi povas pruvi tiun vian aserton?

– Kiel vi komprenas, ke kiel? – respondis sinjoro Black per sia melodia, demanda formo. – Jen estas la dokumentoj. La lastan vesperon mi intersangis opinio afable kun la bejo, kaj post kelkaj salutpafoj mi foriris, sed anticipe mi trasercis lian tablon, kaj fine mi sukcesis kapti la leterojn de la spiono, ec kelkajn notojn de la bejo, en kiu trovigas la nomo de nia satata suboficiro. – El tre multaj paneroj, nazumo, fontoplumo kaj ceterajoj fine li elprenis el la treege profunda supra poso seskuglan revolveron, poste tri krajonstumpojn, keran ason, kelkajn fiolojn da aspirino, kaj fine aperis la leteroj, kompreneble en trouzita stato. Li metis tiujn sur la tablon de la jugisto.

– Sed vi estis police sercata… Oni anoncis premion por via kapo. Kiel gi povas okazi? – rimarkis la prezidanto.

– Tio estas eraro. Oni anoncis premion por la kapo de petrujperfidulo. Nur mian personpriskribon oni donis lau la konfeso de la stelisto Gazi. Kiam mi respondigis miajn superulon pri tio, ili konsilis, ke ni ne korektu la eraron, kiun kauzis la suspekto de neinformita oficiro, car tiel mi povos ec pli trompe akiri la fidon de la bejo kaj generale de ciu afrika kanajlo.

– Mi prokrastas la tribunalan debaton. Ni tempofiksos novan ceftraktadon.

Restis nerespondita la komplika jura demando, cu la murdisto de sia superulo ne estas kulpa tiam, se lia superulo estis patrujperfidulo, sed la murdisto mortigis lin ne tial, kaj li tute ne konjektis tion? Evidentigis, kiam oni komparis la skribon de la sergento kun la informleteroj, trovitaj ce la bejo, ke Rayonne estis spiono. Pli faciligis la aferon, ke Rollins, kiam rekonsciigis, diris en protokolon la tutan historion de la murdo. La jugistoj de la milita tribunalo eksciis de Edit Harlow la antauajojn de la entrepreno de Johnson: la falsan diagnozon. La plejsupera milita tribunalo informigis pri cio ci kun emocia miro, kaj vere granda karaktero prezentigis antau ili el la mirinda kaj tragikomika historio de sinjoro Johnson.

– Tiu homo meritas, ke ni neglektu la konfeson de Rollins – diris la prezidanto antau la proceso en la kazino.

– Kial? – demandis la cefleutenanto la advokaton, ankau kiu ceestis.

– Car vi defendos per tio, ke Johnson mortigis la persekutatan patrujperfudulon, kaj tial oni ne nur rehabilitos lin, sed li ricevos ankau la anoncitan premion, per kio li povos rekomenci sian rompitan ekzistadon en sia patrujo.

Oni dividis la centmil frankojn post la absolva jugo de la tribunalo inter sinjoroj Johnson kaj Black.

En Parizo, kiam la „Mortido” partoprenis la audiencon de la respublikestro, oni festis lin tiel, kiel ian filmstelulon. Konstante magnezio ekflamis cirkau li, kaj estis agrabla sento, ke li ne divis surventigis dum ciu ekflamo, sercante kasejon. La ministro pri militaj aferoj arangis lian petskribon, kaj li ekssoldatigis. Tiuokaze li ankoraufoje renkontigis kun sinjoro Black en Oran.

– Mi dankas, kion vi faris por mi.

– Ba, ni lasu tiajojn… Gi estis vere bagatelo. Nun mi forvojagos por ripozi, ricevinte la kvindek mil frankojn.

– Kion vi faros poste?

– Cu vi vere pensas tion, ke mi antauvidas la fururon? Bedaurinde la sorto de la homoj ne estas skribita en la meteorologiaj prognozoj.

Li kaj Edit jam vojagis en Londonon, kiel geedzoj.

Eble sen la multe da suferoj ne estintus la vivo tiel bela.

– Mi neniam repagos al la maljuna firpono Grimm, kion mi defraudis de li por reaceti la Anglajn Deauville- parcelojn.

Edit mire rigardis lin.

– Cu mi ni rakontis al vi, dum la kanalizado oni trovis ligniton sur la teroen ode Angala Deuaville? Dank’ al vi, sinjoro Grimm farigis milionulo.

– Nun mi komencas timi. Kiam mi volis morti, gi ne sukcesis. Kiam mi satintus vivi, oni preskau mortkondamnis min. Mi volis cikani Grimm-on, kaj li farigis bonhavulo. Ciu mia sopiro plenumigis inverse. Mi timas gin. Car mi nun tre satus felicigi vin, cu tio sukcesos?

Gi sukcesis.

Вы читаете La Mortido
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату