– Gis nun mi pensis, ke mi sukcesos aliformi mian vivon. Sed mi ne povas fari tion. Kial mi trompus vin plu? Mi ne naskigis edzo kaj familiestro.
– Vi paravas Teddy… – diris la knabino milde, – estas multe pli honesta afero diri tion sincere… mi ne koleras vin.
„Nu sukcesis arangi la aferon tiel”, diris Johnson en si mem amare. Li elektis tiun manieron de la rompi de ilia rilato. Kial fari tragedion el tio? La virinoj preferas la herooajn pozojn, eble Edit fortigus, se si persistus apud li, kaj si ne forlasus lin, kiam li estas morte malsana.
Posttagmeze li sidis en la kontoro sola. Li venis tien pli frue, car li devis fari liston. Liston! Kiel ridinda stultajo? Absolute kial li sidas ci te? Li morton ne pli ol unu jaro. La sufero, la spasmoj, la asfiksio komencigis ne pli ol duonjaro, kiel diris Swallow.
Kaj tiam venis en lian kapon la aventuraj romanoj, en kiuj la homoj, rilate ilian burgan profesion vizitas vesperfestojn, ludas tenison kaj parolas pri siaj flirtadoj, okazintaj la anatauan tagon. Li nun efektive ne havas kunligon kun la multaj kapilaraj radikoj de la reala vivo, li ne estas ligita al la grizaj ciutagoj. Se li volas, li povas iri kasorabanto, aventuristo al la Suda maro, tiu duonjaro signifas tion, ke li povas rompi tiun maldikan vitron, tra kiu oni gapas la aventurojn malkurage. Se li volus, li povus tiretadi la barbon de la lordmajoro en la Operdomo, li povus ekdanci sur la strato, au li povus iri en la havenkvartalon Southampton apaco, cifone vestita. La risko cesis!
Sur la tablo kusis la petegaj kaj minacaj leteroj de la parcel-proprietuloj „Angla Deauville”, en kiuj ili repetas la prezon de la malsekigintaj areoj. Ili ciuj estas laborantaj burgoj kun malalta salajro. Subite li ekhavis unuarangan ideon.
Li povas tiretadi ne nur la barbon de la lordmajoro, se li ne plu devas timi. Kiu havas nenion por ristik tiu povas helpi la suferantojn, tiu povas kompensi la fiajojn, tiun ne timigas la karcero. Li malfermis la monsrankon. Trimil ducent pundoj estis en gi, kiun oni elprenis el la banko pro pagenda kambio. La luantoj de „Angla Dueauville acetis parcelojn por dumil sescent pundoj. Sinjoro Johnson eksidis al la tajpilo kaj skribis leteron multiplik- kopiante, en kiu li informas ilin, ke la entrepreno reacetos la inunditajn parcelojn por la aldonita monsumo. Li rigardis la librotenadon kaj resendis al ciu la pagitan monon kune kun la letero, entute dumil sescent pundojn. Li prenis sian unumonatan salajron, la restintan monon li denove fermis en la fersrankon. Skribinte kelkajn liniojn, li informis sinjoron Grimm pri la okazintajoj, poste li iris al la postejo, sendinte la monon al la percel-posedantoj kaj rapidegis en sian logejon por paki. Post minutoj li sidis en taksion. La auto jus ekveturis, kiam Edit turnigis ce la stratangulo, kaj si iris rekte de la transa flanko de la strato al la domo, en kiu logis Johnson. Si ne rimarkis la peterveturegantan auton, kaj Johnson sinkis en la angulon de la sidejo. Kial paroli kun Edit? Eble la knabino volas fari pluajn cedojn. Dio mia! Se si scius, kiel li amas sin, sed vane…
La taksio baldau atingis Croydon-on, kaj sinjoro Johnson flugis al Parizo per la posttagmeza, ordinara, pasagera aviadilo.
Ankau la mortinto devas vivteni sin el io
Sinjoro Johson decidis tiel, ke farigos aventuristo, do kiel la romano „Enigmo en Cumberland” preskribas, li luis cambron en la plej bona hotelo, farigis du unuarangajn vestojn kaj decidis urge konatigi kun blonda grafino, kiu jam ekde jaroj agadas en Parizo kiel internacia spionino. Komence li apenau trovis tian, post kelkaj tagoj, kiam kelkaj homoj eksciis, kian grafinon li sercas, tiom multe da virinoj anoncigis, ke sinjoro Johnson dubis pri ilia deveno kaj vera spiona agado. Tiel do ankau li amuzigis nur kun la turistoj de Champs Elysees kaj Montmartre, en diversaj distrejoj. Sed tion ne konvenis al lia origina decido. Li deziris neciutagan atmosferon dum la restintaj monatoj de sia vivo. Aventuron! Fine inventema homo gvidis lin en fifaman kazinon, troviganta sur la placo Pigalle. Li havis nur cent pundojn, li do decidis, ke li gajnos nekredeble altan sumon per ruleto, poste li ekveturos en la mondo, kiel ia nababo. Li jetis dudek pundojn sur iun numeron kaj miris, ke gi ne gajnis. Kia diablajo okazis al tiu ruleto?
… Auroris. Sen mono, dormeme kaj malesperiginte li atingis sian hotelon. Li estintus malferminta la pordon, kiam li ekvidis en la halo apud du pakajoj Edit-on, dormetantan en fotelo.
Li repasis rapide.
Hoho! Tiu virino estas pli persistema, ol li pensis tion. Dio mia! Kiel do klarigi al si, ke cio estas vana? Cu diri al si la veron, ke li estas morte malsana? Li ne vivos pli ol unu jaron, kaj la asfiksio, la spasmoj komencigos post kelkaj monatoj… Sed gis tiam… Li ja havas monon nek por tagmango. Li ne pensis pri tio, ec se li estas mortinto, li devas vivi el io.
Li iris plu silente. Nur kredu la knabino tion, kiun si amas, tiu estas nesavebla malbonulo. Kial reiri en la hotelon? Li tute ne povas pagi la fakturon. Venu la aventuro. La vera. Sen mono en Parizo… Cu li farigu apaco? Cu tiel dormeme? Cu en smokingo? Ridindajo. Sed estas pli bona afero! Hura! Jen estas sia propra aventura romano, kun bonega sanco, ke li ne gisvivos la malagrablan duan duonjaron, krome li povos vivi en la plej nekredebla, en la plej romantika cirkauajo, en la plej aventuran aventur-romano. – La legio! – Li tuj anoncigis. Post unu semajno li estis survoje al Sidi bel Abbes.
Mi asertas, ke en la unuaj semajnoj de la ekzercado venis en la kapon de Johnson, ke ne estas tiel lastaranga morto en la lito, inter kusenoj tiom foje malestimata. Gi estas pli bona, kiel ekzempe dum genufleksado, plen-ekipite. Au marsante, en kvindek celsiusgrada varmego. Li atendis konstante, ke lia malsana koro subite paneos. Gi okazis tute male. Kvankam li maldikigis iomete, sed la pala koloro de la nokta amuzigo malaperis de sur lia vizago, li sentis sin forta kaj sana. Sed li sciis bone, ke en la unuaj monatoj, gis lia vejnaro ne estos atakata serioze, lia organismo sajne estos sana.
Post la trejnado de la rekrutoj oni sendis lin kun la kompanio al Mogador. Tie do li havis sufice da okazo elrevigi el la aventuro. La soldatoj de la malgranda, malpura, afrika, havena garnizono preskau frenezigis pro la enuo. Neeltenebla varmego, ciam la sama servo, seneventaj tagoj, cigared-odora kazerno, malpura kantino, sabla, dezerta bordo, blindiga, senlima maro. La sola amuzejo de Mogador estis la pompa, teretaga domo el argilbrikoj, kiun sagaca arabo, car la stalo pruvigis malsalubra por la cevaloj de la oficiroj, li alikonstruis gin „restoracio kaj kafejo”. Senrangulo Johnson renkontis tie sinjoron Black, la magiiston. Ilia renkontigo okazis dum vespera kunveno, kiam kelkaj legianoj decidis monrtpafi sinjoron Black gis la vespersignalo. La sergento sciiginte pri ilia decido, li garde avertis ilin fali en nepripensitan malagrablajon pro ilia ago, car lau la dua punkto de la reglamento, estas malpermesite uzi armeajn objektojn por privata amuzigo. Tiam ili decidis mortbati sinjoron Black. Tiel jam ankau la sergento aprobis la aferon, kvankam li lavis siajn manojn.
Kompreneble nur principe.
Ni povas vidi el la supre menciitaj, ke sinjoro Black, la magiisto estis iom nepopulara en la rondo de la kolonia armeo. La leganto ne opiniu la legianojn sangosoifaj ulacoj. Car la soldatoj pensis tion, ke sinjoro Black estas uzuristo. Kaj ili pensis tion rajte. Tamen sinjoro Balck ne estis uziristo. Por ke la leganto komprenu la aferon klare: sinjoro Black estis iu el la martiroj de la socio, kiuj estas la viktimoj de sia eksterajo. Li ne aspektis bona homo. Malgrau tio sinjoro Black estis milda kaj bona homo, kio estas maloftajo, rilate magiistojn. De tempo al tempo li aperis en Mogador el la direkto de la maro per boato, kunportante gumon, kopron kaj eburon. Poste en Mogador li guis la gojojn de la monduma vivo: li legis jurnalon, trinkis kafon en la „restoracio”, rulumis cigaredon konsumante gin kaj vizitis la intitucion de vaganta kinejo, veturanta per veltolkovrita caro, kiu efektive ekzistas nur en la kulturita Afriko, kaj li amuzigis kun entuziasma gojo pri la plej nova Fox-kroniko, kiu tute frese prezentis la subskribintojn de la paco Brest-Litovski, kiam ili jus sorbigas la inkon de sur ilia parafo.
Dum tia restado lia amiko, la restoraciestro diris al li, ke la sergento de la legio pruntepetas tridek frankojn de li, aldoninte, ke ne estas malutile havi bonan kontakton kun la garnizonanoj. La ruza arabo persvadis la komerciston pruntedoni malgrandajn sumojn por la soldatoj pere de li. Sinjoro Black serioze faris gin nur tial, ke ne estas malutile, se la restoraciestro havas bonan kontakton kun la garnizonanoj, car li kutimas deponi ankau lian kontrabandajon ci tie. Sed la restoraciisto konsideris la transakcion, kvazau iu donus al li operacian kapitalon sen prunto por uzuraj agoj. La arabo emfazis konstante, ke li faras la transakciojn komisiite de Black, sed sinjoro Black ec konjekton ne havis pri tio. La restoraciestro pruntedonis monon por malpli grandaj armeaj objektoj, kontrau