sana korpo, kiel diris la latinoj. La nuna emocia sinteno, ce simila homo, certe estis plej malofta.

Goja ne respondis. Si rigardis lin. Li fiksis la rigardon rekte antau sin, al nenio, nur al la propraj mensaj bildoj. Li ekbalbutis ion apenau kompreneblan, kaj si ne dubis, ke li ne vere konscias, ke li parolas kun iu.

“Dankon”, si audis lin flustri kvazau songe.

Kiel fakulino, si bone konis la signojn de psika ena lukto, kaj tiujn si legis el lia vizago. Sed la lukto ne dauris longe, la tuta incidento, fakte, ne superis dek kvin sekundojn. Homo kiel Arne Kristiansen, se sancelita, tuj retrovas sian ekvilibron; lia memregado rapide venkis la momentan skuon. Roza koloro revenis al liaj vangoj, li ridetis belan rideton, kaj rigardis al sia horlogo.

“Estas tempo, ke mi reiru”, li diris. “Mi iros piede. Cu vi venos kun mi?”

*

“Mi estas certa”, Goja asertis al la edzo. “Ne povus esti aliel.”

Li turnis sin al si, kaj la somiero grincis. Li satis tiujn momentojn, en la mallumo, kiam ili lite-kuse babilis pri la okazajoj de l’ tago. Ec se tiu estis streca, la nokta kuneco alportis grandan pacon.

“Cu vere?” li dube prononcis.

“Jes. Vi konas min, cu ne? Vi scias, ke mi hontas pri la propra faro. Tio estas diametre kontraua al miaj principoj.”

Li ridetis. Li sciis, kiom malfacile estas harmoniigi la etikajn principojn kun la bezonoj de la realo. Komence de ilia interkonigo, la tromoraleco de Goja lin incitis, sed nun gi efikis al li jen impone, jen amuze. Tre trankvile li parolis:

“Efektive, vi malobeis viajn karajn principojn mensogante. Sed nun la afero estas farita. Nia problemo ne estas diskuti, cu vi pravis au ne, sed kiajn konkludojn tiri el la sinteno de Kristiansen.”

“Miaopinie, ne povas esti dubo: li forlasis la gardejon. Eble nur dum unu minuto, eble pli longe. Povas esti, ke ni neniam scios, kiom longe. Sed pri tio, ke li forlasis gin almenau momenton, mi absolute ne dubas. Nur tio povas klarigi lian reagon.”

“Kiel vi povas esti tiel certa?”

“Ej! Mi tamen kapablas distingi, kiam homon regas emocio, kaj kiam ne! La emocio estis tiel forta en li, ke li dum kelkaj sekundoj nenion plu konsciis. Li murmuris dankon al mi songavoce, kvazau mi estus dirinta tion por lin helpi, kvazau ni estus kunkulpuloj. Tio estis infaneca reago. Mi estas certa, ke se vi nun dirus al li, ke li prononcis tiujn dankovortojn, li ege mirus. Li ne diris tion konscie. Li estis tiel skuita, ke dum momento li ne plu regis sin mem.”

Jano nenion respondis, nur milde karesis sian flankon. Antau multaj jaroj, kiam li ankorau ne edzigis, li eble demandus, cu tia kelksekunda perdo de konscio ne signus nenormalan personecon. Nun, vivante kun psikologino kaj ofte diskutante kun si, li sciis, ke similaj emociaj reagoj povas trafi iun ajn, ec homojn plej normalajn. Li murmuris pripensante:

“Do, viaopinie, li forlasis la gardejon.”

“Jes. La sola alia hipotezo estus, ke li faris alian nepravigeblan agon, sed lau la maniero, lau kiu la konversacio disvolvigis, mi ne opinias tion tre probabla. Lau mi, li momente foriris dum sia garda dejoro, kaj teruras lin la penso, ke oni tion povus pruvi.”

“Cu vi demandis lin pri Kertsch?”

“Mi hezitis, time ke li malkovros, ke mi fakte enketas. Tamen, promenante revene hotelen mi menciis la nomon.”

“Kaj kiel li reagis?”

“Li diris, ke li havas neniun opinion pri Kertsch, ke li laboras en Novjorko kaj havas neniun rilaton kun la homoj el Genevo, Vieno kaj Parizo, sed ke lau liaj kolegoj el la aliaj organizoj, Kertsch ne estis satata.”

“Kompreneble li tion respondis. Kion alian li povus diri?” Jano komentis. Kaj li sin demandis, kiamaniere oni povos esplori pri eventualaj rilatoj, alikadraj, inter Kristiansen kaj la murdito. El Kazahstano ne estos facile.

13

“Kion signifas tiu skribo?” Goja montris la largan rugan tolbendon kiu, kovrita de flavaj cirilaj literoj, superpasis la straton de unu flanko al la alia.

“Bonvenon al la partoprenantoj de la Internacia Konferenco pri… ktp”, la edzo tradukis.

Ili pasis silente.

“Kaj tiu ci?” Temis ci-foje pri giganta afiso.

“Plenumi la decidojn de la kongreso de la komunista partio de Sovet-Unio”, diligente legis Karal.

“Tiun vi ne tradukis al mi, cu?” la edzino diris, montrante alian, malproksiman.

“Mi ne povas legi de ci tie, ni iru vidi.” Ili daurigis la vojon, man-en-mane, kiel junaj gefiancoj.

“Tiu estas en la kazaha, mi ne komprenas gin”, Jano diris, kiam ili staris apud gi.

Ili forlasis Komunistan Avenuon, preterpasis la monumenton al V. I. Lenin kaj atingis Karl-Marks- straton.

“Kiel belaj estas tiuj rusaj pregejoj”, Karal ekstazigis, admirante la orkovritajn bulbojn. “Cu oni povas eniri? Mi satas la etoson de tiuj, kaj la kantoj de ortodoksa horo ciam trafas min en la plejprofundon de la animo.”

“Ne ci tie vi audos similan horon”, si respondis, rekonante la konstruajon. Si ne bezonis klarigi plu: jam Jano eklegis la rusan surskribon:

“Muzeo!” li diris elrevige. “Tio estas nun la Centra Muzeo de la Kazaha Soveta Socialista Respubliko, kaj gi estas fermita ci-hore. Mi memoras nun, ke mi legis pri tiu; gi estis antaue la loka katedralo.”

“Fakte mi nun sopiras je pli materiaj realajoj: mi malsatas. Kie estas la plej proksima restoracio?”

“Devas esti la Turkestan, ce Pasteurstrato; ni iru tra la Gorki-Parko, tiel ni pasos preter la “Eterna Flamo” kaj la “Glorkomplekso”, kiel diras la alma-atanoj. Kvankam al miaj oreloj tio sonas iom psikologie, fakte estas monumento.”

Ege agrablis la vespero, kun milda, placa temperaturo. Ili sentis sin kvazau novgeedzoj.

“Estas eksterordinare, kiel rapide vi parkerigas al vi la planon de nova urbo. Kaj vi ec scias la nomojn de la stratoj. Kiel vi tion atingas?” Goja demandis.

“Speco de polica reflekso, versajne. Au komplekso de malsekureco: se mi devas postkuri krimulon, necesas havi gustan mensbildon pri la respektivaj situoj de stratoj, parkoj, publikaj lokoj, ktp.”

“Kio estas tre agrabla en Alma-Ato,” si diris, “krom la klimato, kompreneble, estas la abundo de arboj kaj la malrapida ritmo de la vivo. Cu vi rimarkas, kiel la homoj iras multe malpli kure ol en Okcidento? Plie, la fakto, ke multe malpli da autoj veturas, akcentas tiun impreson de… kiel diri… ne-tro-urgeco.”

“Jes. Ankau mi tre guas tiun malrapidan vivritmon. Aliflanke, unu el la malavantagoj estas la malfacileco trovi lokon por mangi. Vidu. Jen la Turkestan-restoracio estas fermita. Nun la plej proksima estas sur Kalininstrato. Ni ne sidos ce mangotablo antau duonhoro, kaj tiam ni devos atendi, ke unu el la mostaj “oficantoj”, kiel ili diras ci tie, komplezu tiri sin el la pasia konversacio kun la kolegoj por interesigi pri nia malsato. Mi min demandas, cu post unu horo, vi ankorau admiros la malrapidecon de la vivo alma-ata!”

*

“Tiu viandsupo malpli bongustis ol tiu de Kok-Tjube, sed la sasliko vere estas frandinda.”

Li versis al si glason da bulgara Kaberne-vino. Si trinketis, reveme.

“Pri kio vi pensas?” li demandis.

“Pri Graf. Mi pensis pri la ideo de la libiano, raportita de Plum, ke eble Graf venis al Kertsch por porti la sekretan referajon. Cu eblus, ke la tuta diskutado pri la filino Katarina estus nur kamuflilo por la mikrofono, au kodo, per kiu ili babilis pri siaj spion-aferoj?”

“Mi estas preskau certa, ke ne. La tono de ambau montrigis tute sincera.”

“Tamen estas io kontentige logika en la supozo, ke Graf alportis la dokumenton, ke Plum au Romian antausciis tion, kaj vizitis Kertsch-on por lin mortigi kaj forrabi la paperojn.”

“Sed la paperojn povis alporti iu ajn, en iu ajn tago. La resto de la supozo validas, ec se iu alia ol Graf ilin transdonis, nur kondice ke Kertsch konservis ilin en sia oficejo, kio estus versajne la plej saga sistemo.”

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату