14
“Saluton, Michael!”
“Saluton, Stefano!”
Michael Wise, la juna usonano, kiu laboris en la servo de dokument-reproduktado, ekde la unua minuto placis al la nevo de Goja Karal, eble car lia mieno estis ciam malfermita, rideta, kaj kvazau anoncanta al la kunparolanto, ke tiu estas amiko aparte satata.
Li altis eble 1,70 metrojn, kaj lia korpo, kvankam belproporcia, apartenis al la kategorio de la spare carpentitaj. Estis tia korpo, kiu transformas la nutrajon nek al graso, nek al muskoloj, sed al nerva energio. La onda bruna hararo, kun jamaj signoj de frua kalvigo, la vizago multesprima kaj la senrigida maniero sin teni kunformis plej simpatian figuron.
Ci-foje, al la kutima rideto iom mistere aldonigis esprimo de dubo, de singena hezitemo. Michael Wise gratis al si la kranion, lekis siajn dikajn lipojn per iom kata movo de la lango, kaj turnis al Stefano malhelbluajn okulojn plenajn je demandsignoj.
“Nu, mi konfidos al vi”, li fine diris. Kaj la sanceliga esprimo tiusekunde forlasis lin.
“Cu vi deziras paroli al mi pri io aparta?” Stefano demandis surprizite.
“Cu vi estas okupata nun?”
“Ne. Mi nur avertos la cefon, ke mi kafpauzos. Mi rajtas je 20 minutoj. Kaj vi?”
“Same. Ni renkontigu tuj malsupre en la korto, cu taugas?”
Kiam Stefano alvenis en la korton, Michael jam staris en la atendovico. En tiu rektangula interna korto oni starigis por la dauro de la konferenco grandajn bufedojn, kie eblis ricevi, por kelkaj kopekoj, teon, kafon, bulkojn kaj aliajn varojn, inter kiuj kefiro estis unu el la plej popularaj ce la konferencanoj.
“Cu sunan lokon au ombran?” Stefano demandis.
“Ombran”, respondis Wise. “Mi volas raporti tre konfidencajn eventojn, kaj ombro pli konvenos.”
Stefano mire sin demandis, pri kio temos. Li petis la kunulon aceti kefiron por li.
“Mi ne estas aparte religia homo,” la usonano komencis, tre mallaute, kiam ambau fine sidis ce ombra tablo, “sed — mi estas judo, tion vi scias, cu ne? — sed mi decidis, ke ci-lande valoras la penon iri al sinagogo. Interesis min vidi la etoson, pro la sinteno de Sovetio rilate religion unuflanke, pro la multaj problemoj pri la judoj kiel etno, aliflanke. Mi do tien iris pasintan vendredon.” Li pauzis, kaj trinkis iom da kafo. Stefano restis silenta.
“Mi decidis rakonti al vi, car mi opinias vin fidinda, kaj ankau car mi plurfoje vidis vin kun la plej simpatia el la policanoj… Aperis, ke vi havas kun tiu personajn rilatojn.” Refoja pauzo, dum kiu li demande rigardis Stefanon. Ci-lasta kapjesis.
“Mi gojus, se vi bonvolus rakonti mian aferon al tiu ano de la sekureca grupo internacia, car, kiel vi tuj vidos, mi ne scias, kion fari. Nu, kiel komenci?”
“Vi diris, ke vi estis en la sinagogo pasintan vendredon.”
“Jes. Venis apud min viro, videble sovetia, kiun mi kompreneble tute ne konis. Mi cetere konis neniun el la ceestantoj. Kaj jen, meze de la Diservo, li al mi flustris en la angla, min ne rigardante: ‘Vi versajne estas eksterlandano, venis pro la internacia konferenco, cu ne? Bonvolu respondi flustre, sen rigardi min.’ Mi respondis: ‘Jes, mi estas usonano.’ Dum dek minutoj, li ne plu parolis al mi, kaj kondutis tute normale, kiel ciuj aliaj. Kaj jen post tia dauro, mi reaudis lin: ‘Mi preskau certe estos arestita de la politika polico tuj post la Diservo.’ Li diris nenion plu tiutempe, kaj mi ne reagis, mi sajnigis, kvazau mi audus nenion. Iel mi sentis, ke temas pri tre serioza afero, ec dangera.”
“Imprese”, unuvortis Stefano, tusita de la tono de Michael.
“Poste li denove lasis iom longan dauron pasi, kaj diris: ‘Estas absolute necese, ke miaj
“Kion signifas
“Ho, pardonu. La oficiala nomo estas
“Ha jes! Mi audis pri tio. Kaj poste?”
“Mi petis lin ripeti la nomon, car pro lia ruseca prononco, gi ne estis facile rekonebla. Li ripetis: ‘Kjers’, au pli guste… preskau estis “Kjeirs”, kun tre “mola”
“Kio estas tiu
“
“Cu li diris ion pluan?”
“Jes. Sed tio estis apenau murmuro, kaj mi min demandas, cu li parolis al mi, au al si mem, kvankam plej versajne estis vere al mi. Li diris: ‘Tre grave por la bonfarto de la stato israela.’ Li certe scias, ke la granda plimulto el la usonaj judoj estas tre forte korligita al Israelo kaj li sendube pensis, ke tio instigos min esti des pli diligenta.”
“Cu li transdonis al vi la filakteriojn?”
“Jes. Li sukcesis tre lerte arangi la aferon, tiel ke mi estas absolute konvinkita, ke neniu rimarkis la transdonon. Mi do intencis trovi manieron diskrete havigi tiujn al Kertsch, sed guste tiam li mortis, kaj mi sentis min ege embarasita. Eble tio povus helpi al la enketo, cu ne? Tuj kiam ni revenos internen, mi ilin donos al vi. Plej diskrete. Cu vi konsentas?”
“Certe. Mi pasigos ilin al Kara-Karal.”
“Kara-Karal?”
“La sekureculo, pri kiu vi parolis. Tiu afero tre interesos lin. Cu estas io plia por raporti al li?”
“Eble. Kiam mi eliris el la sinagogo, mi stele observis tiun sinjoron. Kaj mi vidis, ke du viroj lin atendas ekstere, kaj tuj rapidas al li. Ili diris: ‘Hej! Ilja Romanovic!’ kaj plu parolis ruse. Kaj unu premis al li la manon, dum la alia metis sian manon al lia sultro. La afero aspektis tute nature, kvazau amikoj post longa foresto lin retrovus, sed mi estas certa, ke ili tiel lin forkondukis kontrau lia volo. Neniu suspektis ion ajn.”
Stefano intencis peti pluajn klarigojn, i.a. pri tiu stranga publikigajo, kies nomon li ne kapablis encerbigi al si, sed iu staranta ce la pordo kriis: “Michael! Telefono por vi, rapidu!” Ambau junuloj reiris en la konstruajon. Felice estis neniu en la koridoro, kaj la juna usonano sukcesis nevideble enmanigi la filakteriojn al Stefano.
*
“Ni rigardu”, Jano diris, auskultinte sian nevon kun streca intereso. Ili malfermis la ujeton kaj tiris el gi etan rulajon de papero kovritan per hebreaj literoj.
“Kia geno ne esti hejme!” Karal krietis. “Hejme, ni tuj tradukigus. Sed ci tie… Cu mi konfidu gin al la sovetia polico por ke ili prizorgu…”
“Ho ne! Onklo!” indignis Stefano. “Tio estus perfidi du konfidojn. La konfidon de tiu nomita Ilja al Michael, kaj la konfidon de Michael al mi. Li neniam estus transdoninta tiun objekton, se li pensus, ke ni tuj havigos gin al la polico ci-landa.”
“Vi estas romantika, Stefano, sed se temas pri krima aktiveco…”
“Ne. Tio certe estas ligita al la afero kun la libianoj, kaj tiuj ne montrigis tre mildakoraj en sia maniero konduti.”
“Nu, unue, ni tute ne scias, cu estas io komuna inter ci tiu afero kaj la aventuroj de Plum kun la libianoj. Nur via ekscitita imago tion kredigas al vi. Due, ec se vi pravus, miaj personaj satoj ne intervenas. Mi estas dungita de internacia organizajo. Mi ne havas rajton speciale servi la interesojn de Israelo.”
“Sed, onklo, temas pri la lasta volo de homo tuj arestota. Cu vi ne kompatus iun sendotan al GULag?”
“Necesas, ke mi parolu pri tio al Adams kaj Tuurken. Mi ne vidas, kiel mi povos kasi al la sovetiaj kolegoj elementon de la enketo. Ekzemple, eble estas sur tiuj filakterioj au sur la rulajo fingrospuroj, kaj oni povus trovi similajn sur la murdilo, se oni gin malkovros…”
“Tio ne estus ebla. La krimo okazis dum la sinagoga renkontigo. Aliflanke, cu vi vere kredas, ke la sovetianoj siaflanke rakontas cion al vi? Ili sciis, ke Kertsch ricevos dokumenton, cu ne? pro tio ili metis la mikrofonon. Tamen ili ne diris tion al vi proprainiciate.”