“Versajne li jam planis provi iel frakasi mian karieron, car li estas same ambicia kiel mi, kaj ege jaluza. Sed kiam mi enamigis kaj komencis malpli rigore kontroli, li trovis la okazon beninda. Li makiavele arangis la aferojn ekstreme inteligente…”

“Sed se li ricigis sin, kaj ne vin, tio certe estas pruvebla per la bankaj etatoj!”

“Li ne celis esti rica, nur frakasi mian karieron, kaj cefe malhelpi, ke mi ricevu la postenon, pri kiu vi jus antaue parolis nome de kelkaj viaj kolegoj kaj vi. Kaj pri tio li sukcesis, car la afero estos decidita dum la nuna konferenco, kaj estas absolute certe nun, ke mia nomo ne povos esti konsiderata, ec se mi poste facile povus pruvi mian senkulpecon.”

“Jes. Pri tio vi tute pravas, se la enketo jam atingis tiun stadion.”

“Gi atingis gin, kaj mi estas amara. Ial, eble car mia amafero intertempe perdis multe el sia ekzalta etoso, mi ege ambiciis tiun postenon. La defalo estas por mi tre kruela.”

“Kiam vi eksciis, ke oni kontrolas viajn financajn manipuladojn?”

“Mi sciis pri ia kontrolo jam de kelka tempo, sed pri la rezultoj de tiu kontrolado mi eksciis nur ci tie, en Alma-Ato.”

“Nu, estas terura bato por vi, ke vi ne havos tiun postenon, tion mi komprenas, sed post la konferenco vi tamen povos pruvi, ke, dum vi kulpas pri neglekto, la sumoj defrauditaj iris al iu alia ol vi.”

“Se nur estus tiel, la bato al mia kariero jam estus nesuperebla, almenau por ambicia homo kiel mi. Sed vi ne imagas la makiavelan spiriton de mia kolego…” Li interrompis sin kaj sin rigardis takse.

“Cu vi permesas, ke mi fumu?” li diris, kaj, ce sia jesa respondo, li proponis al si cigaredon, kiun si ne akceptis.

“Vi parolis pri la makiavela cerbo de via kolego”, si memorigis.

“Jes. Tion mi eksciis nur pasintan vendredon” — ‘versajne el la dosiero stelita ce Kertsch’, Goja pensis — “kaj tio pruvas, ke lia celo estas min faligi, ne havigi al si monon, kvankam li versajne ekspluatis kelkajn bonajn okazojn tiucele. La defraudataj sumoj estis girataj al speciala bankokonto mianoma, pri kiu mi sciis nenion…”

“Sed”, Goja interrompis, “oni ne povas havi bankkonton sen doni specimenon de sia subskribo, kaj sen indiki adreson!”

“La adreso, kiun li donis, estis ce iu t.n. respondservo, kiu, tute certe automate plusendis la korespondajojn al li au al amiko lia. Sekve, mi neniam ricevis ian paperon de la banko koncerne tiun konton kaj mi suspektis nenion. Kaj koncerne mian subskribon, ci tiu trovigas sur la dokumentoj pri malfermo de konto. Tiujn ne mi subskribis, kompreneble, estas simple falsajo.”

“Vi do povos pruvi la falson, kaj estos savita!”

“Tion mi unue opiniis, kiam mi eksciis pri tiu konto. Kaj poste mi pripensis. Se mi reale volus defraudi, cu ne plej simpla ruzo estus, por defendi min kontrau eventuala suspekto, iel falsi la propran specimenan subskribon, ekzemple petante senskrupulan personon tion fari por mi, kontrau pago? La risko estus minimuma. Kaj gi estis nula por mia turka kolego. Oni eble povos pruvi, ke la subskribo ne estas mia, sed estas alia afero trovi, kiu imitis gin. Mia kolego necese havas kunkulpulojn, li koruptis homojn en la evolulandoj por defraudi tiujn sumojn. Ekzemple, ni financis projekton, kiu laudire plenumigis dum tri jaroj, kun aceto de materialo kaj ciaspecaj elspezoj, ciu raporto lauregulare estis komunikita, sed cio estis falsa, nenio estis reale efektivigita, kaj la respondeculo en la evolulando enposigis al si multe da mono, dum la aliaj sparitaj sumoj estis giritaj al mia sekreta konto. Pri tiu projekto respondecis mi, sed mi lasis mian turkan helpanton gin prizorgi.

“En multaj aliaj okazoj, temas nur pri procentoj dedirektataj de la gusta funkcio al privataj kontoj, sed kiel ajn estis, li bezonis kunfriponojn, kaj versajne unu el ili akceptis imiti mian subskribon. La polico neniam trovos lin. Povas esti ie ajn en la mondo!”

“Sed vi neniam uzis tiun konton. Tio estos suspekta, cu ne?”

“Cu vere? Kiu tribunalo kredos, ke mi ne intencis uzi gin? Cetere, mia vera subskribo sufice similas la imitan, por ke la banko agu lau miaj ordonoj, se mi sendus ordonon al gi. Tiu mono do fakte estas je mia dispono. Kiel pruvi, ke ne mi arangis la tutan aferon?”

“Vi efektive bezonos unuarangan advokaton”, Goja diris kun simpatio, ekkonsciante, dum si prononcis la vortojn, ke tiu frazo validas egale cu li rakontis la veron au ne.

“Ec pli ol vi imagas. Auskultu. Mi raportos al vi plian kauzon min suspekti. Siatempe, kiam mi estis juna, mi laboris en firmao, kie gravulo, mia cefo, foje faris konsiderindan eraron, sufice seriozkonsekvencan por ke la afero venu antau tribunalon. La kulpinto estis malkuraga homo, kaj por ne preni la respondecon sur sin, li maljuste akuzis junan oficiston. Aliaj helpis lin en la falsa akuzado, kaj li petis ankau min atesti samsence, minacante, ke se mi ne konsentos, ili maldungos min, kion mi tute ne deziris. Se mi estus jesinta, la tribunalo estus kondamninta la knabon. Mi rifuzis, kaj dank’ al mia atesto, ci-lasta estis savita. Tamen, la aliaj sufice bone konspiris inter si por konfuzi la aferojn, tiel ke ili evitis kondamnigon kaj konservis siajn postenojn en la firmao. Mi kompreneble perdis mian, kaj foriris. Ankau mia juna savito estis eksigita, sed li sentis al mi kortusan dankemon. Antau mia foriro, li vizitis min kaj deklaris solene, ke li estas mia suldanto, kaj ke se iam li sukcesos igi sufice rica, li trovos min, kie ajn mi estos, kaj nepre repagos al mi (mi ankau estis helpinta lin multe per miaj juraj konsiloj). Tiuj okazajoj disvolvigis en Aleksandrio en 1952.

“Mi tute forgesis tiun aferon, gis antau kelkaj monatoj iu giris 2000 dolarojn al mia ordinara konto, kun neniu alia klarigo ol “Memore pri Aleksandrio, A.T.” A.T., tio estas liaj komencliteroj. Nu, bone, mi trovis la aferon neatendita kaj carma. Post du monatoj denove venis 2000 dolaroj kun la sama mencio. Kaj kiam mi eksciis pri la makiavelajo arangita por perdigi mian reputacion, mi subite ektimis. Kion, se mia turka kunlaboranto eltrovis pri tiu epizodo, kaj decidis tiel sendi al mi monon kun mencio, kiu ne igos min reagi tuj? En la tuta kunteksto de la aferoj riprocataj al mi, tiu mencio odoras kiel aludo al koruptajo, cu ne? Kiel mi povus konvinki tribunalon, mi demandas vin? Ne estas ia ebleco. Tiu homo profitis momenton de anima malforteco miaflanka, kiam mi enamigis, por ruinigi mian vivon…”

“Mi estas impresita, sinjoro. Kiam mi venis al vi kun mia kolektiva propono, mi ne imagis, ke mi audos pri tia angoriga situacio.”

“Mi petas vian pardonon, se vian afablecon mi trouzis, sed mi vere bezonis paroli al iu, kaj vi montrigis tiel komprenema! Vi ne imagus, kiel sola mi sentas min en tiu tuta travivajo.”

“Mi devas pardoni al vi nenion, sinjoro. Mi komprenas vian turmenton. Bedaurinde…”

“Nun estas tempo, ke mi reiru oficejen. Cu mi revidos vin, sinjorino?”

“Espereble”, si respondis, kun miksitaj sentoj. Kaj rigardante lin foriri, si sentis pinceton en la koro.

*

“Kaj kiel vi taksas la tutan aferon?” Jano demandis.

Dum longa senvorta minuto, Goja mense konsideris la diversajn elementojn.

“Mia unua impreso estis, ke li parolas sincere.”

“Sed vi havis duan impreson, cu?”

“Jes. Mi sanceligas de unu al la alia. Mi diras al mi: Se li estas sincera, kia terura situacio! Kaj tiaj situacioj ekzistas en la vivo, cu ne? Aliflanke, mi rebatas: Se li estas kulpa pri la defraudoj, kaj eble ankau pri la murdo, kia bona maniero prezenti sian defendon! Li estis advokato siatempe, kaj lia pledo estis perfekta, kun la gustaj momentoj de emocio, la esprimo de amareco, kaj la racia konstruo de la tuto… Kiel scii la veron?”

“Cu tiu turko trovigas ci tie? Estus interese audi lian version de la faktoj.”

“Li absolute ne aludis al ties ebla ceesto. Li ec ne diris la nomon, kaj kompreneble mi ne povis demandi.”

“Enketante surloke, necese ni solvos la dilemon. Ekzemple, ni certe trovos bankoficiston, kiu atestos, cu Romian mem au iu alia prezentigis por malfermi la konton…”

“Jano!”

Li rigardis akre. En sia esprimo hororo legigis. Si prononcis rapide:

“Jano! Mi jus pensis! Cu eblus, ke dezirante definitive ruinigi lian karieron, iu murdis Kertsch-on, certa, ke la kulpo falos sur Romian?”

“Vi scias same bone kiel mi, kiom tordita la homa menso kelkfoje montrigas. Vi pravas. Tio estas hipotezo, kiun ni ne rajtas neglekti.” Kaj Karal zorge notis en sia notlibreto: esplori pri la turka kunlaboranto de Romian.

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату