“Estas tute simple, vi vidos. Ha, jen gi venas.”

La autobuso estis efektive plenplena. Ambau virinoj grimpis en gin.

“Cu oni pagas al la soforo?” Goja scivolis.

“Jes.”

“Sed ni eniris tra la malantaua pordo!”

“Ne grave. Estas tre amuza sistemo”, si prenis monon el sia saketo kaj, prononcante dva, si gin transdonis al viro, kiu staris en la buskoridoro. Tiu viro transpagis la monon al alia pli antaua ripetanta dva, kaj tiu al plua, kaj tiel, de pasagero al alia, la mono atingis la soforon. Post kelkaj momentoj, la sistemo funkciis en la alia direkto, gis iu finfine redonis al Lolita du busbiletojn kaj la restmonon.

“Mirinde!” Goja gaje krietis.

“Tia sistemo ne estus imagebla en Okcidento, cu?” Lolita demandis.

“Certe ne. Estas vere granda plezuro konferenci en tia loko, kiun ni normale neniam vizitus.”

“Efektive, la loko estas tre interesa. Hierau mi ceestis la kazahan operon. Ege interese.”

“Cu vere?”

“Grandioza spektajo. Kompreneble, mi nenion komprenis, car estis en la kazaha. Sed la vocoj estis belegaj. Kaj la kostumoj! Cu ankau vi spektis ion interesan ci tie?”

“Nur la cirkon, sed gi estis rimarkinda.”

“La ejo estas tre malvasta, kompare kun la cirkoj, al kiuj ni kutimas, sed la prezentado estas efektive belega. La klauno sur la cevalo… Mirinde! Tiuj kazahoj vere formas unuon kun siaj cevaloj. Kompreneble dum generacioj ili nomadis tra la stepoj kaj dezertoj, rajde.”

“Jes. Sajnas, ke la registaro provas igi ilin fikshejmaj. Mi min demandas, cu ili povas adaptigi…”

“La registaro faras tiom por ili. Nomadismo ne plu estas adaptita al la kondicoj de vivo moderna. Sed la socia vivo ci tie… Ne estas mizero, absolute ne…”

“Tamen mi vidis domacan kvartalon, piede revenante de sur Kok-Tjube. Ni iom misvojis kaj…”

“Domacoj, cu vere? Mi neniam vidis. Devas esti postrestajo de la malfacilaj tempoj. Nun videble estas plena prospero ci tie.”

“Cu vi vizitis la magazenojn?”

“Apenau, ni havas tiom da laboro.”

“Nu, la GUM ne havas multajn varojn. Se kompari kun okc—”

“Sed kial ciam kompari, sinjorino? Kaj, se entute kompari, kial kun Okcidenta Europo kaj ne kun Hindio au Sudameriko? Tio estas la eraro. Vi trovigas meze de Centra Azio. Kvarcent kilometrojn for — cu vi imagas? tio estas tute proksima — nur 400 kilometrojn for komencigas Cinio, la plej sovaga parto de Cinio. Se vi esperas trovi ci tie magazenojn kiel en Parizo au Londono, kompreneble vi defalos de alte. Prefere rigardu la homojn, kiel felicaj ili estas.”

Goja rigardis cirkau si en la buso. Kelkaj homoj babilis tre vigle kaj ridetis. Aliaj havis neutralajn, senesprimajn vizagojn. Kaj la trajtoj de tria kategorio elvokis zorgojn kaj la strecitecon de tiu, kies vivo malfacilas. Tuj apud Goja, junulo duondormis sur sia sego, kun lipoj formitaj al felica rideto, kvazau li songus plej placan amaventuron. Certe ne estis ci tie pli da malfelico ol aliloke, se jugi lau la vizagoj, sed videble ankau ne malpli.

“Okcidentanoj havas terurajn antaujugojn”, Lolita daurigis pli kaj pli entuziasme. “Ili emas cion kritiki. Car oni iom atendas en restoracio, ili laute grumblegas, ne pensante pri la bono de tia sistemo por la gekelneroj. Egoismaj ili estas, nekredeble egoismaj.”

Si parolis tre laute, kaj pluraj veturantoj jen scivole, jen ironie rigardis al si.

“Cu vi scias, kiun rangon okupas Alma-Ato koncerne la proporcion de verdejoj rilate al la nombro de logantoj?”

“Ne. Mi tute ne scias”, respondis Goja.

“La trian. Estas la tria urbo en la mondo: 80 kvadrataj metroj da verdajo por unu urbloganto, cu ne mirinde?”

“Tio certe igas la urbon tre placa. Vi sajnas bonege informita pri gi. Cu vi povus diri al mi, kial ne estas pli varme? Mi opiniis, ke meze de Azio, cirkauite de dezerto, en tia urbo oni devus boli.”

“Estas pro la alteco. Ni trovigas 900 metrojn alte super la marnivelo, kaj tio suficas, des pli ke la klimato estas seka.”

La entuziasmo de Lolita Fuentes pri Alma-Ato sajnis neelcerpebla. Si konis multajn detalojn pri la urbo, la respubliko, la tuta sovetia federacio. Kaj si kvazau prelegis al Goja tiel absorbite, ke si ne atentis la vojon.

“Oj, kie ni estas?” si subite ekkriis.

“Mi tute ne scias”, Goja respondis. “Vi aperas tiel hejme en alma-ata buso, ke mi blinde sekvis vin.”

“Ci tiu buso ne iris lau la kutima vojo; sajnas al mi, ke gi turnigis dekstren.”

“Cu ni provu demandi iun?”

Ambau provis informigi ce la kunveturantoj, sed neniu povis respondi en lingvo scipovata de la du virinoj.

“Ni eliru”, Lolita Fuentes decidis, kun io tre autoritata en la voco. Goja sekvis sin.

“Neniam ni trovos so—” la sudamerikanino komencis, sed si tuj interrompis sin vidante taksion, kiun si vigle alvokis.

Post kiam la taksio ilin lasis ce la hotelo, Goja sugestis:

“Cu vi estas libera nun? Mi invitas vin al trinkajo. Pro mi vi maltrafis la hotelon en la buso.”

Kelkajn minutojn poste ili sidis kune en la trinksalono, kaj daurigis la konversacion.

“Cu vi trovas la konferencon interesa?” demandis Lolita.

“Iurilate jes,” sia kunulino respondis, “sed… kiel diri? Mi min demandas, cu la etoso ne estis grandparte fusita de la krimo.”

“Cu vere?”

“Estas malfacile diri. Cio lausajne plu disvolvigas kiel antaue, sed oni sentas ian… ian malkomforton, cu ne?”

“Eble jes. En kiu organizo vi laboras?”

“Mi ne apartenas al la sekretariejo. Mi estas ano de stata delegitaro”, Goja respondis, amuzate de la konsterna esprimo de la kunbabilantino. La rilatoj inter delegitoj kaj membroj de la sekretariejoj ne ciam estas glataj.

“Pardonu, mi tute ne sciis…” Lolita diris, kaj si subite ekridegis. Nun estis la vico de Goja konsternigi nekomprene.

“Nun ni estas kvitaj”, ridvocis la elegantulino. “Eble mi estis sentakta traktante delegiton kiel membron de la sekretariejo, sed vi estis sentakta parolante al mi pri la morto de kompatinda Tomaso.”

“Pardonu, sinjorino, mi vere ne komprenas”, Goja mensogis. “Cetere, ne estas sentakte konfuzi delegiton kun ano de sekretariejo. Tiuj hierarkioj devus ne ekzisti. Se mi agis maldelikate al vi, bonvolu min pardoni, estis tute nevole.”

“Nu, en la sekretariejoj, ciuj scias, ke mi estis la… e… edzino, ni diru, neoficiala edzino de Tomaso Kertsch, kiu tiel neatendite mortis.”

La okuloj de Goja malfermigis tute large, si elspiris brue kaj mordetis al si la lipon, esperante, ke si sukcesas tauge sajnigi ekmiron. Sia mieno samtempe montris embarason, kio estis tute konvena, car kiel kondolenci personon, kiu ridas tiel varme pri la forpaso de la amato?

“Mi… mi…” si balbutis. “Pardonu, mi ne sciis. Bonvolu akcepti mian plej koran kondolencon…”

“Ne necesas, sinjorino, tute ne necesas. Kiel vi vidas, lia forpaso min ne suferigas. Au almenau nun ne plu. Mi amis lin, estas vere, sed li kondutis tiel abomene al mi lastatempe, ke mi fakte gojas pri lia morto.”

Gojan surprizis la esprimo de profunda malamo, kiu pentrigis sur la vizago de Lolita. Kaj iom post iom, ties trajtoj evoluis al malestimo.

“Li estis hontinda estajo. Li perfidis min. Li provis igi min ridinda. Nun mi estas bone vengita, cu ne? Li ricevis tion, kion li meritis. Kaj mi ne versos unu pluan larmon pri li. La gojo komence estis amara, pro la memoroj, cu vi komprenas? ankau pro cio, kio estus devinta okazi, ho estus povinta felicigi min liaflanke, kaj kion li kripligis kiel vermo, vermo, putra vermo, kiu fusas la tutan guston de l’ vivo. Mi amis lin, siatempe, kaj li asertis, ke li min amas. Senkorulaco! Li komediis al mi. Mi estis lia servistino, la prizorgantino, kiu arangas la bonan funkciadon de

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату