lia hejmo. Sed lia koro vibris aliloke. Ne. Kial diable mi diras ‘koro’. Tian organon li ne havis. Nur… Nu, vi komprenas.”

Si grincigis la dentojn, farante bruon, kiun Goja trovis tre malagrabla.

“Rubaco! Profesie altnivela, ho jes. Profesie honesta, certe. Sed kun sentoj de hundaco, kiu postkuras hundinojn lauflare, sen ec groso da lojaleco au da digneco en si…”

Si pauzis dum kelkaj sekundoj, kaj subite rigardis sian brakhorlogon. Antau ol Goja havis la tempon ekkonscii, ho okazas, si jam staris.

“Mi devas rapidi!” si krietis. “Gis revido, sinjorino.”

Goja sekvis sin rigarde, nekonscie skuante la kapon.

‘Kiel abrupta estas tiu Lolita!’ si pensis. ‘Abrupta en siaj agoj, abrupta en sia parolo, abrupta en siaj humorsangoj. Cu si ciam agas tiel impulse?’ Kaj si ekdedicis sin al la malfacila tasko altiri la okulojn de la kelnerino.

*

“Kian impreson si faris al vi?” Jano Karal demandis al la edzino.

Goja momente pripensis. Si staris ce la malfermita pordo de la bancambro, se oni rajtas nomi tiavorte la mizeraspektan ejeton, kiu, kun siaj betonaj, ne tegitaj muroj, sia neapartigita duso, kapabla malsekigi la tutan lokon en du sekundoj, kaj sia konstante gutanta tubaro, pli elvokis postrestajon de domaco bombita ol la fresdate konstruitan, altarangan hotelon, en kiu gi situis.

“Mi bezonus iom pli da lavpulvoro”, li prononcis.

Goja gin transdonis al li.

“Vi vere devus lasi min tion fari”, si diris. “Cu vi imagas, kion oni opinius pri vi, se oni vidus vin? Viro dungita de interorganiza sekretariejo, kiel ano de tutmonda polica opo, viro rekomendita de Interpol por tiu tute elita posteno, kun gravaj respondecoj inkluzivantaj ege diplomatiajn traktadojn kun rivala sovetia administracio, jen viro tiel grav-ofica… mem purigas la cemizojn!”

“Tio estas la avantago de parte poliesteraj vestajoj.”

“Kaj ec strumpetojn li mem lavas!”

“Ciaokaze, necesas esti profesia detektivo por trovi la solvon al la demando nuntempe plej tikla, nome: kie kaj kiel, en la lokoj al ni disponigitaj, oni povas pendigi tri cemizojn kaj sep parojn da strumpetoj, por ke ili sekigu?”

“Kaj tion li faras,” Goja retorikis, kvazau deklamante al la muroj, “dum la propra amema edzineto apude staras farante nenion.”

Li turnis sin al si, preskau bataleme.

“Mi devus vin denunci al la virinliberiga movado”, li diracis.

“Tamen…”

“Tamen mi estas nur dejoranto de sekretariejo, dum vi apartenas al la plej respektindaj personoj ci- konference: vi estas statdelegito. Cu decus, ke aca policano lasu psikologi-fakulinon el stata delegitaro purigi liajn aferojn?”

“Mi memoros tiujn vortojn, kiam ni ree estos hejme”, si diris, kaj la duopa ekrido vibrigis la ekipon de la dusgroto, tiel ke la tubaro ec pli vigle gutis.

“Ni revenu al pli gravaj temoj”, Jano diris seriozige. “Kion vi pensas pri Lolita nun?”

Sia buso formigis al pauteto.

“Si surprizis min. Mi atendis la reagojn de rica sudamerika bienposedantino, kiu plendus pri la hoteloj, la mangoj, la manko de varoj magazene au la nombro de ebriuloj, sed tute ne. Si havas nekredeble rozkoloran percepton pri la sovetia realajo.”

“Dum vi havas malan antaujugon.”

“Mi esperas, ke ne. Mi provas esti objektiva. Sed si estas partia, subjektiva. Si simple neas tiujn aspektojn, kiuj genus sian idealigon. Estas videble, ke sian vivon regas sentoj, kaj tute ne racio.”

“Tion mi rimarkis ce la unua renkonto.”

“Estas malfacile kompreni siajn sentojn al Kertsch. Si malamis lin, versajne car si lin tre fervore amis antaue, kaj defalis de alte, kiam li perfidis sin. Si ne kasis sian gojon pri lia morto.”

“Cu vi trovis sin simpatia?”

“Fakte jes. Estas io naiva, natura, spontana, senafekta, refresiga en sia admiremo, en sia entuziasmo. Mi timis, ke si estus snobo. Si tute ne estas. Sed estas tre malfacile adaptigi al sia abrupteco.”

“Cu, lau vi, si kapablas murdi?”

“Sin regas pasio, si havas profundajn, intensajn sentojn, kiuj estras sian konduton, tute certe. Mi ne satas respondi tian demandon, kvankam… Finfine, cu ne ciu el ni kapablus murdi, se la cirkonstancoj nin pusus? Sed efektive, mi povas bildigi al mi sian furiozon, sian subitan decidon pagigi al la perfidinto la definitivan prezon, enmeti ponardon en la mansaketon, iri al li, kaj lin trapiki morta.”

“Ne ponardo estis, sed tre akrapinta klingo, versajne speco de stileto.”

“Nu, bone, ec tute bone, stileto estus lau sia stilo, lau sia stil-eto, se vi allasas tian vortludon.”

“Psikologie, vi do opinias sin ebla kulpinto, cu?”

“Jes, sen ia dubo, kvankam nur en cirkonstancoj, kiuj ege tusas siajn plej profundajn sentojn. Kaj se si krimis, si restos sen kulposento, sen memriproco. Tamen, mi tute ne diras, ke si tion faris. Sia sinteno antau vi — kiam si esprimis dankemon al la murdinto — estas tute kohera kun sia personeca strukturo, miaopinie.”

“Kiel vi taksas sin el intelekta vidpunkto?”

“Si estas tre inteligenta. Mi ne dubas pri tio. Sed ne sia intelekto regas sin. Sia alta inteligenteco certe trovigas je la servo de siaj sentoj. Si povas fari bonegan intelektan laboron, se gi placas al si kaj tusas sian entuziasmon. Sen ia dubo si tiam laboras multe kaj efike.”

“Interese…”

“Mi ne mirus, se si perfekte taugus en sia posteno pri laborhigieno en ILO. Eble multaj laboristoj, kies laborkondicoj plibonigis, tion parte suldas senscie al si. Sed…”

“Kial vi haltas? Pri kio vi jus pensis?”

“Pri io tute alia ol la intelekta aspekto. Io, kio sajnis negusta al mi, kiam ni parolis pri si kiel eventuala krimulino. Mi jus rekaptis la penson, kiu fulmis tra mia menso antau kelkaj minutoj…”

“Jes?”

“Si certe kapablas murdi. Sed miaopinie, se si krimus, si poste ne kasus la veron. Si dirus: jen, mi ne elportis lian konduton, havigis al li la gustan punon, faru el mi, kion vi volas. Si prenus sur sin la konsekvencojn, kurage.”

“Interesa vidpunkto. Sed cu gi estas prava? Ec ce normale tre sincera persono, la perspektivo esti kondamnita pro murdo povas mobilizi defendfortojn, cu ne? Ci-kaze preskau temas pri la vivinstinkto. Kaj lau tio, kion vi diris, si havas tre potencajn instinktojn.”

“Vi pravas. Subite konsciigi pri la estonteco de kondamnito povas sangi la kutiman manieron konduti. Jes, eble vi tamen pravas.”

Si rondrigardis. Je plej neatenditaj lokoj en la duskaverno pendis jen strumpeto, jen cemizo.

“Vi vere estas genia”, si diris admire. “Vi trovis lokon por cio.”

Sur la bele lavitan blankan cemizon, pendantan de vestarko hokita al alta tubo, guto post guto falis, rustaruge.

19

Ne facilas la tasko de kronikisto, kiu volas fideli al la vero. La vero ja ofte sajnas neversajna. Tiu rimarko aparte validas pri spionado kaj sekretaj servoj. La publiko generale akiris pri tiuj tute negustajn ideojn, simple pro tio, ke gi havas tiukampe neniun kontakton kun io autenta. Se gia sola informfonto estas romanoj kaj filmoj — do puraj fikciajoj — kiel gi povus ricevi bildon ec iom konforman al realo?

Por la generala publiko, viro, kiu partoprenas en sekreta statinforma agado, nepre estas fizike plej forta kaj fleksebla, psike bonekvilibra, mense inteligenta, kaj naturdotita same per supera sana prudento kiel per neordinara

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату