prudenton. Kaj da gi mi neniam havis…”
Dum li parolis, li pasigis la manon ree kaj ree tra la hararo, tiel ke post kelka tempo li igis tute diskombita, kun plej komika efekto.
“Auskultu, gesinjoroj, ne, pardonu, sinjoroj, e… kion mi volis diri? Ha jes! Kial vi venas fari al mi demandojn pri tiu kompatinda birobigana gazeto, dum vi vidis en tiu sama cambro mian kolekton da gazetoj pers-, arab-, hindi-, rus-, moldav- kaj alilingvaj, pri kiuj vi sentas neniun bezonon pridemandi min. Mi ne komprenas.”
“Kial vi havas tiun gazeton ce vi? Kiel vi gin akiris?”
“Kiel pri ciuj aliaj, sinjoroj. Pro la lingvo. Mi acetas cialingvajn tekstojn. Mi estas estro de ci tiu tradukfako. Mi estas konata poligloto. Post Georgo S*** kaj Georgo K***, versajne mi estas la homo, kiu komprenas plej multe da lingvoj en la mondo, kvankam mia antaunomo ne estas Georgo. Mi ec opinias, ke mi staras antau Teodoro G***. Kaj mi ec havas avantagon super ili: mi komprenas la lingvojn aude, dum tiuj estas cefe
“Interese”, simple diris Karal, sin demandante, cu tiuj nomoj respondas al ia realeco, au cu temas nur pri misvojiga elpensajo. Plum probable ne audis.
“Sed vi ne imagus,” li plu lispis, “kion tiu gazeto signifas por mi…”
“Ho jes, mi imagas.”
“Ne, sinjoro, vi ne povas imagi. Birobigan! La sovetia Ciono… Kaj estas tiel interese vidi la influon de la rusa sur la jidan! Rigardu!” Li kaptis la gazeton el la manoj de Tuurken tiel rapide kaj forte, ke gi preskau sirigis. “Sur pago 3, se mi bone memoras, jes ci tie sur pago 3. Cu vi vidas? Cu ne estas eksterordinare?”
“Ho, vi scias, por mi,” Karal diris ridetante, “hebreajo estas hebreajo, nekomprenebla.”
Sed la alia ne auskultis lin.
“Rigardu,
“Sendube estas tre interese, sinjoro” interrompis la finno, “sed…”
“Sed kio? Kial mi ne rajtus havi jidlingvan gazeton apud la kazahaj, uzbekaj, tagikaj kaj aliaj, kiujn mi kolektis ci-lande? Cu vi iom lernis la kazahan? Tre interesa lingvo. Turkeca. Bedaurinde, mi ne restos sufice longe por gin vere studi. Tamen, Abaj, la granda kazaha poeto…”
“Alian fojon pri kazaha poezio, s-ro Plum”, Karal intervenis. “Ni ne volas diskuti pli longe hodiau. Sed ni devas konservi ci tiun gazeton.”
“Ne, ne, sinjoro, mi petas vin, mi petegas vin” — li genuigis — “ne mian Stelon Birobiganan. Mi donos al vi alian, se vi nepre deziras jidlingvan publikajon. Mi havas ankau
“Tamen, s-ro Plum, ni devas…”
“Vi devas! Sed cu vi rajtas? Montru al mi la paperon, kiu rajtigas vin traserci mian cambron, dum mi forestas, kaj preni aferon el gi.”
‘Li ludas frenezulon, sed estas fakte inteligenta, eble ec siamaniere tre efika ulo’, Karal pensis, kaj li dankis Dion, ke la inkluzivo, kvankam ne tre klarmotiva, de Mahmetali en la konfidencon ebligis agi, se ne lege, almenau kun ciuj sajnoj de legeco.
Li tamen iom timis transdonante al Plum la ruslingvan oficialaspektan paperon pretigitan de la sfereca uzbeka enketisto. Videble Plum estis tia homo, kiu scias multon pri regularoj kaj dokumentoj el iu ajn lando. La estro de la tradukistoj prenis la paperon per la pinto de fingro, kvazau estus malbonodora smirajo. Li metis la okulvitrojn al la pinto de la nazo kaj legis lautvoce en la rusa. ‘Li havas tre bonan prononcon’, Karal konstatis.
“Estas ankau ci tiu”, Tuurken diris, enmanigante al Plum la duan rajtigilon, subskribitan de Adams. Por impresi la tradukiston, Adams decidis uzi anglalingvan dokumenton, esprimantan la rajtigon pri traserco kaj eventuala forpreno de gazeto
“Nu, nu, sajnas en ordo, sed kiam vi redonos gin al mi?”
“Tion ni ankorau ne povas diri”, Tuurken respondis. “Kiel eble plej baldau, cu ne, Jano?”
“Tute certe”, ci-lasta aprobis, trankvilige.
Kiam ili forlasis la oficejon, Plum skuis malgoje la kapon. Du larmoj ruligis ambauflanke de lia nazo, dum ili audis lin murmuri, kvazau nostalgie: “Birobigan.”
*
“Sed ec se tiu ci numero enhavas la mesagon, kio ne estas pruvita, tio efektive sciigas al ni nenion pri la krimo”, Adams diris.
“Nenion”, ehis la finno. “Eble Kertsch ankorau vivis kaj donis la gazeton, kiam Plum iris lin viziti, se ambau partoprenis en la konspiro. Cu Plum estas judo?”
“Ni ne scias”, Adams diris. “Tiu nomo estas stranga. Povus esti aliigo de Blum. Sed ciaokaze nomo signifas nenion tiurilate.”
“Cu eblus, ke ni misinterpretis niajn faktojn pri la eltrovajo de Berenstam?” Karal demandis.
“Miaopinie ne”, respondis la cefo. “Lau mia kompreno, Berenstam faris iun teknike tre gravan eltrovon. Estante judo, versajne laboranta en Birobigano, eble ec tie ekzilita, li preferis komuniki sian eltrovajon al Israelo ol al la regimo sovetia. La libianoj eksciis, probable per israelano laboranta por ili, au per duobla agento, pri la plano profiti de la alma-ata konferenco por transmanigi la referajon de Berenstam kaj gin elporti el Sovetio. La sovetianoj tion eksciis, cu per la libianoj, cu per agento sia en Israelo au sur la propra teritorio. Kiom da statoj nun scias pri la afero, ni ne povas diveni. Mia impreso estas, ke kiel agento de stato ekstera, Berenstam estis nur amatoro, fakte improvizis tiun rolon por si, kaj logis forperdite, se eblas tiel diri, en izolita malproksima regiono, ne disponante la sperton kaj rimedon de vera inform-agento, tiel ke eble aliaj likoj okazis ie sur la transsenda linio. Tion ni ne scias. Kion ni scias, tio estas, ke la transdono de la mesago kaj de la kodo devis farigi pere de Kertsch.”
“Se Plum estas judo, estus tute kompreneble, ke li akceptis parton en plano destinita helpi al Israelo”, Tuurken diris.
“Eble, sed tio ne estas decida faktoro”, Karal rimarkigis. “Ec estante judo, li povus labori por alia stato, kaj murdi Kertsch-on por kapti la gazeton kun la sekreta mesago.”
“Tiel ke, ec se la gazeto, kiun ni trovis ce li, estas la gusta, ni ne antaueniris unu colon direkte al pruvo de kulpeco”, la finno murmuris, kaj Adams malgoje konkludis:
“Prave, ni tute ne progresis.”
18
Goja sentis sin aparte bonhumora. La vetero, kiel preskau konstante en Alma-Ato, estis belega, la kunsido, kiun si jus ceestis, speciale kaptis sian intereson, kaj la malrapide pasantaj sovetianoj, kiuj svarmis surtrotuare, montris nur ridetantajn vizagojn. Si intencis reveni hotelen piede, sed kiam si proksimigis al la bushaltejo, si vidis, ke el la grupo de atendantoj elstaras neordinare eleganta belulino: Lolita Fuentes. Tian okazon pli bone konatigi kun si estus nedece forperdi.
“Pardonu min, sinjorino,” si alparolis sin, elmetante sian plej carman rideton, “eble vi scias, cu ci tiu buso iras al Ala-Tau-hotelo?”
“Jes, gi tien iras”, belsonis la respondo. “La venonta veturilo de la konferenco foriros nur post duonhoro, sed publika buso venos tre baldau.”
“Ankau mi do iros buse. Sed verdire, mi gojas, ke mi estas kun vi. Mi neniam kuragis eniri tiujn. Ili estas tiel homplenaj ciufoje! Kaj ne sciante la lingvon, mi timis ne scii kiamaniere pagi, kaj kiom…”