“Nu, mi decidos. Vi tamen scias, ke mi ne estas fiulo. Konfidu al mi, kaj demandu vian usonan amikon, cu li povus informigi pli pri tiu
*
“Ne. Mi ne komprenas la hebrean”, diris Adams.
“Nek mi”, bedauris Tuurken.
Kiel atendite.
“Malagrabla afero, labori en alia lando ol la propra”, gemspiris la finno. “Kion ni faru? Cu ni donu tiun paperon al la sovetianoj, kiam homo tiom zorgis, ke ili ne ricevu gin? Mi ne kapablus tion fari, kvankam versajne estas kontrau mia devo de policano je la servo de internacia interorganiza sekretariejo.”
“Mi konsentas kun vi”, Jano murmuris.
Adams silentis, profundiginte en la pensoj.
“La organizajoj, kiuj patronas la konferencon,” li fine diris malrapide, “insistis por ricevi la statuson de eksterteritorieco. Vi scias, ke pro tiu insisto, estis preskau decidite organizi la konferencon aliloke ol en Sovetio, car la sovetia registaro ne satis tiun ideon. Gi fine cedis, tiom gi deziris, ke la konferenco okazu ci tie. Nun, temas pri murdo de altranga internacia funkciulo, farita sur internacia teritorio, jure agnoskita kiel tia de la lokaj kaj landaj autoritatoj, la murdinto preskau tute certe ankau estas internacia funkciulo. La viro, kiu transdonis la filakteriojn, ilin donis al internacia funkciulo, precize pro tio, ke li sciis, ke tiu ne estas sovetiano, sed havas internacian statuson, ili estis destinitaj al internacia funkciulo… Oj, diable! Je kiu ludo mi ludas? Mi sercas, kiel pravigi ciakoste mian profundan decidon, kiu estas same nelauregula, sed same morale pravigebla kiel la via: ni ne donos tiun tekston al la sovetiaj kolegoj. Sed ni tamen ne sidos senage. Ni fotokopiu plej diskrete tiun paperrulajon, kaj sendu la fotokopion per la diplomata sakego, petante tujan respondon samvojan… Kien ni sendu? Ni havas plurajn eblecojn: al Genevo, Vieno, Parizo, Novjorko?…”
15
“Mi tre dankas vin, sed tio nun farigis absolute neebla”, prononcis la bela baritona voco de Araksi Romian.
Goja rigardis sian kunparolanton. La flavpala vizago esprimis lacecon, kaj seniluziigon la brunaj okuloj. Kaj tamen, la firma mentono, la trajtoj profunde gravuritaj, la tenigo de la sultroj kaj mil aliaj detaloj, kiujn si senkonscie, sed kun prava intuo interpretis, rivelis homon generale efikan en sia agado, ne bremsatan de psikaj turmentoj, kaj kapablan lukti, se lukti necesas, kun potenca energio. ‘Inteligenta, kuraga, realisma’, Goja verdiktis. Sed nun ia melankolio lin tenis, penetrita de amareco.
“Neebla”, li ripetis, kaj divenigis, ke tia vorto ne ofte aplikigas al liaj situacioj.
Goja, prezentante sin kiel delegitinon al la konferenco, estis proponinta al li kunan tagmangon, pretekstante, ke si estis komisiita fari al li proponon nome de pluraj delegitaroj. Lia unua impulso videble estis rifuzi, sed io en la personeco de Goja, ia tuj perceptebla komprenemo igis lin sangi sian inklinon. Li sentis sin malespere sola, kaj la perspektivo konversacii kun simpatia virino eble lin iom senpezigis, kvankam la ideo devi surhavi maskon de normaleco promesis strecon ne aparte agrablan.
Kaj nun, pli kaj pli evidentigis al li, ke masko tute ne necesas.
“Kial?” si demandis.
Li apenau hezitis.
“Mi povas diri al vi, tamen petante vin ne disfamigi la aferon. Post kelkaj semajnoj gi estos publika, sed…”
“Mi promesas ne disvastigi viajn konfidencojn”, si deklaris per tono tiel firma, ke li nepre sentis fidon.
“Tiu posteno estis por mi tre satata revo, al kies realigo mi longe kredis. Multaj delegitaroj estas favoraj al mi, kaj mi scias, ke mi estas kompetenta, kaj farus tian laboron bone…”
“Kio okazis?” si murmuris, dum li momente silentis, perdita en malgajaj pensoj.
Li turnis al si vizagon stampitan per speco de sengoja, sed realisma firmeco.
“Mi studis juron, antau ol interesigi pri financoj, kaj mi kelkatempe praktikis la advokatan profesion. Mi do scias, kiam kazo estas senespera. Tia estas mia kazo.”
“Kazo pri kio?”
Li skuis la kapon, amare.
“Du kazoj estas. Unu el ili temas pri la murdo de s-ro Kertsch. Oni suspektas min, kaj multaj argumentoj povas konfirmi la suspekton. El tiu mi esperas savi min. Versajne tamen la polico, au pli guste la du policoj kunlaborantaj, la sovetia kaj la internacia, trovos spurojn, indikajojn, mi ne scias…, elementojn, kiuj kondukos ilin al la vero, nome, ke ne mi kulpas.”
“Kaj kio estas la dua kazo?”
“Lautempe gi estas la unua. El tiu mi ne eltiros min.”
“Cu vi estas kulpa?” si flustris, apenau audeble.
“Ne. Au pli guste, jes. Mi diru, ke mi estas kulpa pri io, sed ne pri tio, kion oni riprocas al mi. Mi kulpas pri neglektemo, sed oni akuzas min pri defraudo, pri malhonesta alproprigo de grandaj sumoj bugetitaj de pluraj internaciaj organizoj, kaj la dokumentoj pruvas mian kulpecon. Kiel juristo, mi ne havas iluziojn. Estos tre malfacile demonstri, ke mi faris nenion stelan. Li estis makiavela.”
“Li? Kiu?”
“Mia kunlaboranto. Se vi apartenas al stata delegitaro, vi nepre scias, cu ne? kiagrade homo povas malami homon, lin jaluzi, kaj plezure frakasi lian karieron.”
“Tion mi efektive scias, sed ial gi sajnas ne taugi kun via personeco. Vi estas tro inteligenta, tro kompetenta, tro realisma, sed ankau certe tro kapabla vin defendi, por lasi iun venki vin per simila nejusta strebado.”
“Vi pravas, kaj tio estas terura, el la vidpunkto de mia estonteco. Car tion, kion vi jus diris, ankau la jugistoj diros. Ec mia karaktero argumentos kontrau mi. Kiam mi diros, ke mi estis nur neglektema, oni ne kredos min, oni facile pruvos, ke neniam dum mia profesia vivo mi montris plej etan tendencon al neglekto.”
“Sed, se, kiel vi diras, vi kulpas pri nenio alia, kio okazis?”
“Stulta afero! Mi enamigis. Mi renkontis virinon, kiu sangis mian tutan percepton pri la vivo. Mi refarigis junulo. Mi pensis nur pri si. Mi igis romantika. Tiu amo plenigis mian ekziston, nenio plu gravis ekster gi, gi igis min trovi la mondon bela, la homojn simpatiaj. Gi agis sur min blindige, eble ankau car blinde fidi tiom faciligis mian amvivon!”
Li pauzis, kun okuloj esprimantaj profundan animan defalon.
“Kiam oni havas bonan, perfekte kompetentan kunlaboranton, homon kun giganta laborforto kaj senmanka kono de ciuj dosieroj, kiujn oni traktas, homon kun tiel gravaj kvalitoj kiel firmeco kaj diplomateco, kaj li proponas preni sur sin pli kaj pli da respondecoj, kiujn oni devus konservi… En ordinaraj cirkonstancoj, mi ne lasus kunlaboranton fari cion anstatau mi, ne pro malfido, sed nur pro tio, ke la laboro min interesas, kaj mi satas trakti la aferojn mem, kaj do cion kontroli, kio estas mia respondeco. Sed mi estis amfreneza.”
Goja komprenplene kapjesis.
“Mi estis respondeca. Mi, kaj nur mi, havis la rajton subskribi la kontraktojn, la pag-ordonojn, ktp. Estis tiom pli simple, se mi povis fidi lin. Mi subskribis sen kontroli. Kaj nun mia subskribo trovigas sur tiuj dokumentoj, kaj atestas, ke mi defraudis nekredeblajn sumojn.”
“Diable!”
“Tio estas la gusta vorto. Li agis diable, satane. Kaj li kaptis min per alia rimedo: li estas turko.”
“Mi ne komprenas.”
“Mi malamas la turkojn, mi abomenas la turkojn. Estas nejuste generaligi al tuta popolo senton eble klarigeblan pri kelkaj eroj el gi, sed malamo ne estas racia afero. Mi estas armeno, kaj mi audis terurajn rakontojn pri tio, kiel parto de mia familio, en la generacio de miaj avo kaj patro, estis ekstermitaj de la turkoj. Sed vi scias, ke internaciaj organizoj tre insistas pri tio, ke nenia etna diskriminacio au netoleremo aperu en ties personaro. Se oni povus riproci al mi malaman sintenon al turko, estus tre grava makulo en la raportoj pri mi, kaj gi endangerigus mian karieron. Mi estas ambicia, ne volis riski fuson tiurilate, kaj do des pli montris fidemon kaj konfidemon al mia turka kunlaboranto.