“Kaj kion, se Graf estus la murdinto…?”
“Kion?”
“Cu eblus, ke Graf…? Cu vi jam konsideris lin kiel suspektaton?”
“Motivon li certe havus.”
“Jes. Lia filino. Kertsch estis tiel cinika. Se li opiniis, ke neniam Kertsch helpos lin eliri el Sovetio, eble li estis tiel senrevigita, tiel defalis de alta espero, ke li perdis la prudenton kaj esprimis sian malesperigon perforte. Krome, li povis pensi: tiel mi senigas la mondon je monstro, kiu sen tio malfelicigos multajn aliajn knabinetojn. Vi memoras, kiel persekutata li sin sentas. Eble li pensis: nun mia lasta espero forlasi ci tiun landon malaperis, nun mi ne plu eskapos el la koncentrejo, mi do riskas nenion…”
“Ne troigu. Ne car li petis elirvizon oni sendos lin al koncentrejo!”
“Tamen, vi diris, ke li estas rigardata kiel nefidinda civitano…”
“Jes, sed tio signifas simple, ke oni ne konfidos al li seriozajn respondecojn. Sed ni deflankigas de nia temo. Cu vi, kiel psikologo, akceptas versajna la ideon, ke li kulpus pri la krimo?”
“Jes, mi opinias, ke en similaj cirkonstancoj, simila homo povus tiel reagi. Kiom koncernas la motivon, mi trovas gin sufica, sed cu tiu hipotezo kongruas kun la faktoj, pri tio la fakulo estas vi.”
Li trinkis penseme iom da ruga vino.
“Tio supozigus,” li diris post momento, “ke kiam Lolita Fuentes alvenis, Kertsch estis jam morta. Kiel klarigi, ke tri personoj sinsekve trovigis en tiu cambro, konstatis la morton, kaj ne sciigis gin al la gardisto? Krome, f-ino Martin diris, ke si audis diskuton inter Lolita Fuentes kaj Kertsch. Graf do ne povis…”
“Kial vi subite haltas?”
“Car mi nepre devas demandi al f-ino Martin, cu si audis Kertsch-on. Sajnas al mi, lau sia maniero rakonti, ke si cefe audis Lolitan. Se ci tiu alvenis kaj trovis Kertsch-on morta, eble si sajnigis koleron precize por trompi Martan Martin, pri kies ceesto en la apuda cambro si certe sciis.”
“Cu tiu hipotezo akordus kun tio, kion vi scias pri la mortotempo?”
“Gis nun, ni ne ricevis tre precizan nekropsian raporton. Lau tio, kion ni havas, jes, estus eble.”
“Sed kial si ludus tian komedion? Kial ne simple diri la veron, ke si trovis Kertsch-on morta?”
“Ekzemple car si pensis: mi havas tro da kialoj por murdi lin, oni neniam kredos min senkulpa. Ne forgesu, ke si lautvoce diris foje, ke si satus lin mortigi!”
“Vi diras: tro da kialoj por lin murdi. Kiuj, krom la jaluzo?”
“Nu, ekzemple, akiri viv-asekuron, kiu vere estas invito al murdo, por tiaspeca virino.”
“Jes, tio estus ebla. Tamen la afero estas apenau versajna, car se Graf estas la kulpulo, ne nur Lolita, sed ankau Plum kaj Romian devus havi kauzon por prisilenti la funebran trovon.”
“Pri Romian, ni jam akceptas lian tiurilatan motivon tute kredebla. Pri Plum…, nu, ni imagu, ke li vizitis Kertsch-on por havigi al si la faman dokumenton, kiel li intencis procedi?”
“Eble li intencis minaci pistole.”
“Jes. Li povus havi ankau aliajn armilojn, ekzemple cantagajn. Se li iel disponus obscenan foton de Kertsch kun neplenaga knabino… Kertsch certe intersangus la spiondokumenton kontrau tiaj pruvoj de lia konduto. Do, imagu, ke Plum venas al li kun la intenco fari tian negocon, kaj trovigas antau kadavro. Se li tuj trovus la dokumenton, li povus eliri kriante: “Murdo!”, sed se li devis serci longe, kiel klarigi al la gardisto sian longan ceeston tie? Li restis kvaronhoron. Eble li bezonis tiun tempon por trovi la referajon de Berenstam.”
“Kia komplikajo! Jen ni nun devas aldoni plian suspektaton! Estis pli simple, kiam la dilemo estis inter Plum kaj Romian.”
Jano rigardis fikse sian edzinon.
“Vi havis alian ideon, cu ne?” si diris kun la esprimo de patrino konstatanta, ke la bubo refoje havas krizon de sia malsano.
“Jes. Se ni povas sovi la respondecon de la murdo al Graf, ni automate devas akcepti la saman eblecon pri Lolita. Fakte mi duonpensis tion listigante siajn eblajn motivojn antau minuto, sed tiam mi ankorau kredis, ke sin protektis la ceesto de la voco de Kertsch, audata de Marta Martin, au la posta alveno de Plum. Mi malsagis. Cu eble tiu bulgara vino malhelpas min pensi tute klare?”
“Kompatinda Jano! Vi estis tiel kontenta, ke vi havis nur du suspektatojn. Au ec preskau nur unu, car vi ne tre inklinas pensi, ke Romian estas murdokulpa. Vi cefe deziris trovi pruvon pri la kulpeco de Plum, cu ne? Kaj nun via tuta sistemo disfalas!”
“Nu, almenau, ci-enkete, mi ne estas sola kun mia rezonado.”
“Tre afabla por mi, tiu rimarko!”
“Pardonu, kara, mi scias, ke vi ciam partoprenas kun mi. Mi nur volis diri…”
“… ke ci-foje vi povas disjeti niajn brilajn hipotezojn sur kvar aliajn policanojn, kiuj respondecas samgrade kiel vi pri la enketo. Efektive, tio estas konsolo.”
*
Kiam Jano Karal proponis tiujn ideojn al siaj kolegoj, li audis, ke preskau ciuj jam rezonis lau la sama vojo. Sed unu punkto estis tuj kontrolebla, kaj la kvinopo venigis Martan Martin.
“Fraulino Martin, kiam ni pridemandis vin unuafoje, vi diris, ke vi audis disputon inter Lolita Fuentes kaj s-ro Kertsch, cu ne vere?” Adams diris.
“Tute guste, sinjoro, mi bone memoras, kiel furioze si kriis.”
“Sed cu vi audis ankau lin? Pripensu momenton, trasercu vian memoron, antau ol respondi.”
“Nu, nun, kiam vi tion diras, mi ekkonscias, ke mi ne audis lian vocon. Li parolas… pardonu, parolis… ciam obtuze. Kial gravas, cu mi audis lin au ne? Si tamen ne disputis sola, cu?”
Dankite, si foriris.
“Tiuj hipotezoj estas tre interesaj,” Mahmetali diris, “sed cu ili estas akordigeblaj kun tio, kion ni scias pri la armilo?”
“Mi jam pripensis tiun punkton”, respondis Olavi Tuurken. “Estas domage, ke ni ne scias pli pri la nekropsio…” Li intense rigardis la du sovetianojn, kiuj restis senemociaj. “Sed se ni akceptas la fakton, ke iu ajn longeta kaj plata klingo kauzis la morton, t.e. iu ajn stileto au ponardeto, mi ne vidas, kiamaniere tiu faktoro povas sangi la situacion. Karal kaj mi demandis tion al Arne Kristiansen: lau lia memoro, Graf, Romian kaj Plum havis po unu tekon, kaj Lolita havis mansaketon, ec relative ampleksan. Sajnas al mi, ke ciu povis enporti la armilon en tiu, cu ne? Fakte, por la viroj, estus facile ec en poso.”
“Cu utilus traserci la aferojn de Lolita Fuentes kaj Peter Graf?” Adams demandis.
“Kompreneble,” Zajcev respondis, “ni devas tion fari. Oni ja devas retrovi la armilon. Sed mi dubas, ke gi retrovigos ce tiuj. Plej versajne, la krimulo tuj senigis je gi, kiam li foriris el la konstruajo. Ni refoje trasercis la domegon kaj la cirkauajojn tiurilate, sed ne pli rezulte ol la antauan fojon.”
“Dum vi parolas pri tio,” Mahmetali interdiris, “eble vi devus komuniki la enhavon de la raporto de l’ teknikistoj.”
“Jes,” aprobis la grasmuskola rulo, “kvankam ne estas io speciale interesa. En la kabineto de Kertsch trovigis kelkaj fingrospuroj, el kiuj la plimulto ne estas sufice klaraj por ke ni povu konkludi ion. Sajnas, ke trovigis tiuj de unu pedelo, de purigistino, ktp, kiuj venis dumtage, sed krome nenio aparte notinda: nur tiuj de Kertsch, Marta Martin kaj Romian estas tute nete distingeblaj. Tiujn de Romian ni trovis sur la aktosranko en la kabineto de Kertsch, kaj ankau sur la tirkestoj en la oficejo de Marta Martin.
“La teknikistoj trovis ankau kelkajn postlasajojn, ekzemple unu haron apud Kertsch, kaj mikroskopan frotajon de su-ciro. La unua estas haro nature falinta de la kapo de Marta Martin, la dua devenas de suo apartenanta al Lolita Fuentes. Plie, ili uzis diversajn lumprocedojn por foti la plankon kaj eventuale riveli spurojn tie. Inter la pordo kaj la apogsego, kiu staras tuj ce la skribmeblo, vid-al-vide de Kertsch, aperis multaj su-spuroj, tro miksitaj, por ke oni povu identigi ilin. Je unu metro maldekstre de tie, kie Kertsch sidis, riveligis bela, identigebla su-spuro. Tiun produktis la dekstra suo de Jakobo Plum. Tiuj materiaj indikajoj do alportas nenion novan al nia enketo, nur konfirmon pri la ceesto de tiu au alia persono, pri kies trovigo tie ni konfirmon ne bezonis.”
“Nur pri io alia”, la uzbeko prononcis, turnante sin al Adams. “Cu vi povis kontroli, kiagrade Plum scias la araban?”
“Certe”, la nigrulo respondis. “Li regas tiun lingvon perfekte. Pri tio ricevigis pluraj konfirmaj atestoj.”
*
Kiel atendite, la sovetiaj policanoj sercis kaj trasercis, sed neniam trovis la mortigilon.