16
Stefano rendevuis kun Michael Wise ce la akceptejo de hotelo Ala-Tau. Tie trovigis gazetvendejo, kiu disponis gazetojn en ciaspecaj lingvoj, sed, almenau koncerne la okcidenteuropajn, nur komunistajn:
“Stefano! Cu ankau vi sopiras al okcidenta…” Jus alvenis Michael Wise, sed nur post nekomprenebla pauzo, dum kiu li fikse rigardis la vendatajn gazetojn kaj revuojn, li finis sian frazon, tre malrapide: “… al okcidenta gazeto ne komunista?”
“Kio okazis al vi?” demandis Stefano, sed jam Michael fingrumis en sia monujo.
“Cu vi havas du kopekojn?” li petis Stefanon, kiu tuj transdonis la monerojn.
“Jen”, li diris al la vendistino, prenante gazeton. Si rigardis lin ekstreme intense. Stefano rimarkis, ke la gazeto estas hebreskriba.
“Mi neniam kredus, ke ni trovos gin ci tie”, la usonano diris al sia kunulo, dum ambau pasis for. Estis ja decidite, ke ili piediros urbocentren.
“Kio gi estas?” la nevo de Karal scivolis.
“Ekzemplero de la gazeto, kiun menciis mia mistera apudulo en la sinagogo:
“Cu vi kapablas legi?”
“Estas en la jida lingvo. Mi ne legas gin tute flue, sed mi povas preskau cion kompreni. Miaj kvar geavoj parolis nur jide, kaj ili vivis longe, cu kun ni, cu tuj apude, en Brooklyn. Tial, kvankam mi ne vere parolas la lingvon, mi gin komprenas, ec se — se paroli sincere — mi preferus, ke gi estu skribata per latinaj literoj.”
“Cu la jida estas nur speciala maniero skribi la germanan?”
“Ne. La gramatiko estas relative malsama, ankau la prononco, kaj multaj vortoj estas tute aliaj, kiuj devenas de la hebrea, aramea, latina kaj cefe el la rusa, pola au aliaj slavaj lingvoj.”
“Kiel tio klarigas?”
“Mi ne estas spertulo pri la afero, kvankam unu el miaj avoj estis iom fanatika pri gi. Se mi bone memoras liajn tedajn prelegojn, la jida komence estis la lingvo de judoj, kiuj, venante el romanidaj landoj, establigis ce la Rejnvalo cirkau la 11-a au la 12-a jarcento. Tial ec la germana enhavo de la lingvo estas arkaika kaj dialekta. Oni ciam skribis gin per hebreaj literoj, car la judoj plejparte, almenau tiuepoke, ne sciis skribi alimaniere. Cetere, tiam, en la tuta Europo, nur la judaj viroj kaj la kristanaj religiuloj entute sciis skribi, krom kelkaj maloftaj esceptoj.”
“Kaj kion signifas
“
“Jes. Kion tio signifas?”
“Birobigana stelo.”
“Ne multe pli kompreneble!”
“Cu vi neniam audis pri Birobigano?”
“Neniam.”
“Estas regiono en sovetia Ekstrema Oriento. Terura regiono, lau tio, kion mi audis. Se mi ne eraras, estis ideo de Stalin por kontraubatali cionismon. Li pensis: la judoj volas propran landon, nu, bone, mi donos landon al ili. Li elektis tiun negastaman teron, kaj ege propagandis, por ke la judoj de Sovet-Unio iru tien establi judan komunisman paradizon. Multaj iris, el kiuj, laudire, multaj ne pro propra decido. Mi tute ne scias, kiom da ili ankorau restas tie. Fakte, mi ec ne imagis, ke ekzistas sufica jidlingva komunumo, por ke oni presu ci tian gazeton. Kiam mia apudulo sinagoga menciis la nomon, mi apenau kredis miajn orelojn. Sed la plej granda surprizo estis trovi gin ci tie.”
“Eble ili ne havas gin konstante.”
“Efektive. Mi ne mirus, se tio estus organizita pro la internacia konferenco, por ke okcidentanoj ne povu plendi, ke ciu signo pri juda kaj jida kulturo malaperis.”
“Pri kio parolas tiu gazeto? Cu vi povas diri?”
“Mi legu al vi la titolojn, tio donos ideon. Jen:
“Cu vi komprenas, kial via kunulo en la sinagogo menciis tiun gazeton?”
“Mi opinias, ke jes. Li ja menciis ‘specialan numeron’. Sed cefe mi komprenas pro la enhavo de la filakterioj.”
Stefano haltis subite, mirigita.
“Cu vi rigardis, kio estas en ili? Cu vi scias?”
“Kompreneble, mi estis scivolema, kaj tuj rigardis…”
“Kial vi ne diris antaue?” Stefano preskau koleris.
“Car ni estis interrompitaj, kaj en tiu publika loko…”
“Kia senpezigo! La internaciaj policanoj estis tre genataj de la fakto, ke ili nenion komprenas, kaj ili tamen ne volis transdoni al la sovetiaj kolegoj. Pri kio temas?”
“Estas kodo. Estas la klarigoj por decifri tekstojn en kodo bazita sur la hebrea Biblio.”
“Efektive, cio farigas klara nun. Iu grava teksto trovigas en speciala numero de
“Vi pravas. Mi supozas, ke malmultaj sovetaj civitanoj kapablas legi tiujn literojn… Almenau inter la nejudaj, kaj judoj trafante tion — kio ankau estas tre malprobabla, se ekzistas nur unu ekzemplero — versajne ne perfidus. Estas ne malbona ideo.”
“Kaj por eviti, ke iu komprenu pri la afero, ili sendis la du erojn aparte: iu, pri kiu ni scias nenion, alportis
“Sed kio okazos nun, kiam Kertsch formortis?” sin demandis Michael.
Al tiu demando neniu povis respondi. Pensemaj, ambau junuloj plu marsis senvorte lau strato Furmanova.
*
Adams, Tuurken kaj Karal sidis surbenke en la Gorki-Parko. Jam de kelkaj minutoj Karal seninterrompe flustris al siaj du kunuloj.
“Do,” li finis sian raporton, “la mesago trovigas en tiu jidlingva gazeto. Kion ni faru?”
Adams kaj Tuurken momente pripensis.
“Necesas traserci la cambrojn kaj oficejojn de ciu suspektato, kaj vidi, cu unu el ili havas tiun jidlingvan gazeton”, sugestis la blondulo. “Tiam ni pridemandos lin, kaj eble sukcesos akiri konfeson, ke li gin ricevis per la murdo de Kertsch.”
“Jes”, aprobis la cefo. “La fakto ke la libianoj trovis nenion ce Plum ne havas ian signifon por ni, car, unue, ni ne scias, cu Plum ne elpensis la tutan aferon, kaj, due, versajne ili ne konjektis, ke ili devas serci gazeton presitan per hebreaj literoj.”
“Prave”, “Jes”, kunparolis la du aliaj.
“Sed nun”, Adams daurigis, “ni stumblas refoje ce la sama demando, kiu konstante genas ci-enkete: kion, se ion, ni rakontu al niaj sovetiaj kolegoj?”
Voco, kies obtuza prononco de la angla estis tuj rekonebla, ekskuis la tri virojn: