kapablo regi sin kaj solvi ciajn problemojn. Unuvorte, superhomo. Al la statoj tiu bildo tre placas, car gi elvokas efikecon, kaj sekve faciligas la aprobon de la bugetoj necesaj por financi kasajn politikajn aktivecojn. Sed gi estas trompa. La uloj, kiuj faras la koncernan laboron, ne estas superhomoj. Ili jen kaj jen misrezonas, ili cedas al siaj deziroj neoportune, iliaj gestoj povas misprecizi, al ili ofte mankas realismo, timo ilin multokaze inhibas, kaj, reage al gi, ili spertas epizodojn de maltimo, kiu blindigas ilian jugon, tiel ke vanta tromemfido igas ilin agi fuse. Homaj, ete homaj ili estas, kun la propra mikso de bonaj kaj malbonaj kvalitoj, en kiuj preskau ciam trovigas elemento de malsageco, sen kiu ili neniam enigus en tiun strangan, en-ombran karieron.
La okazajoj, kiujn ci-capitre necesas kroniki, probable montrigos neversajnaj al parto de la estimata legantaro, sed kion fari? Cu estus permeseble falsi la veron por igi la raporton pli akceptebla? Ne. Konscienca historiisto tion ne povas allasi. La faktoj prezentigu tiaj, kiaj ili envere disvolvigis. Jene.
*
La salono, ce la unua etago de Hotelo Alma-Ata, estis vastega, kaj plenplena je homoj. Lau la sovetia kutimo, tosto sekvis toston, kaj la tiulandaj ceestantoj, cefe la plej junaj, atentis pri tio, ke la gastoj eltrinku unuglute la tuton el sia glaso. Vodko, konjako, blanka vino, ruga vino, sovetia campano, alkoholajoj diversaj prezentigis ce ciu el la longegaj tabloj, kiuj dividis la gigantan salonon en kvar au kvin koridorojn. Apud la trinkajo, ciaspecaj delikatajoj igis la gastojn salivi, inter kiuj kaviaro sajne plej forte allogis. Disvolvigis la akcepto arangita de la Soveta Socialista Respubliko Kazaha honore al la delegitoj kaj laboruloj de la konferenco. Se la konferenca tagordo havis kiel temon la spiritan bonfarton de la homaro, la anoj de la konferenco per sia konduto okulfrape montris, ke ties materia bazo ne estas neglektinda: pri mango kaj drinko ili gue konkuris.
Karal, Stefano kaj Goja promenis de unu flanko al alia, lau la longaj blanktuke kovritaj tabloj, ornamitaj de floroj kaj verdajoj, provante auskulti kiel eble plej multe da konversacieroj. Audigis iom da cio — gajaj bonhumoraj ridoj, snoba pedanteco, politikaj kvereloj, trankvila amika babilado — sed multo restis al ili nekomprenebla. La araba, rusa, franca, angla, hispana, japana, kaj multaj aliaj lingvoj sonis ci-salone, kiel en giganta babela forumo.
“Ankau en hitlera Germanio, se vi promenis sur la stratoj, vi vidis nur belvestajn, bone nutritajn homojn kun kontentaj vizagoj. Tamen sub tiu suprajo…”
“… Sed laborsekureco! Cu vi imagas? Neniam riski senlaborecon! Cu tio ne valoras perdi iom de la t.n. libereco, kiu fakte ekzistas nur por burgoj?”
“Ne. Vi eraras. Ne li sukcesis ricevi ormedalon ce la olimpiaj ludoj tiujare. Estis en… cu 1976?”
“Ciam tiel jun-aspekta. Kaj cu vi ne trovas, ke lia carmo cefe suldigas al liaj lipharoj?”
“Sed la generaligo de pensioj maljunulaj en Sovet-Unio datigas nur de la jaro 1964, kiom koncernas kolhozanojn. Mi legis tion en via propra revuo
“La problemo cefe fontis en la fanatikeco de tiuj ajatullahoj…”
“Kaj oni donis kaviaron ciutage al tiuj britaj soldatoj, jes, ce la Nigra Maro… Kaj oni demandis al la sergento: ‘Cu la trupo havas ion por plendi?’ Kaj li respondis: ‘Ne, sinjoro, nenion, krom unu punkto: ili plendas, ke la… ke la… ke la konfitajo… haha!… ke la konfitajo odoras je fiso!’ Hahahahahaha!”
“Ne. Mi simple forprenis la manikojn, kaj poste mi kudris… kiel oni diras vialingve?… cu rubandon?”
“Si estis furioza kaj ponardis lin. Mi estas tute certa, ke estas si. Si ne elportis la alvenon de tiu juna francino.”
“Ne trinku plu, kara, morgau vi malsanos. Ili nomas tion campano! Estas skandalo! La campanproduktistoj devus plendi ce la internacia kortumo. Nu, australia campano estas io tute alia…”
Kaj tiel, de grupo al grupo, de zumo al zumo, Jano Karal, lia edzino kaj ilia nevo, jen aparte, jen kune, promenis lau la longaj tabloj.
Kiam proksimigis la fino de la akcepto, voco rimarkinde pli ebria ol la aliaj igis Janon turni la rigardon. Interesate, li konstatis, ke gi originas en la juna libiano nomita Zajd Azzuz. Li direktis siajn pasojn al li.
Survoje li audis la komentojn de du blankharaj sinjoroj:
“Kaj jen la afero rekomencigas. Estas ciam la sama problemo kun tiuj islamanoj. Ili ne kutimas drinki. Kaj jen iufoje ili trovigas alilande sub terura premo provi la malpermesitan frukton, kaj ili ne kapablas deteni sin. Sed jam post du glasoj ilia korpo ne plu toleras kaj ili ebriigas plej hontinde. Cu ne, sinjoro ambasadoro?”
La rauka voco de la sekreta agento, kies ebrieco felice ne estis el la tragika au agresa tipo, sed el la gaja, altiris nemalmultajn gastojn liadirekte. Li parolis angle. Fakte, kiam Karal estis tute proksime, li apenau povis kredi siajn orelojn. Azzuz ja estis diranta:
“…ezdaz zoveta judo, giu elpensis gin… glb… gaj li metis zian zegredan rabordon en hebrean gazeton, tre bona ideo, neniu pensus, ec mi ne pensis, nur andau gelgaj horoj mi eksciis pri dio… glb… gaj li devis transdoni dion al Girc, la zubgenerala diregtoro, kaj nun diu Girc mortis, gaj…”
Iu alvenis tiel rapide, ke li preskau kuris, almenau tiom, kiom eblis en tia homamasa salono. Li diris kelkajn vortojn en la araba, tre akre.
Poste li turnis sin al la bunta cirkauularo kaj kun iom singena rideto diris angle:
“Tiu kompatinda Zajd… pardonu lin. Li estas verkisto dum siaj kromhoroj, verkas spionromanojn kaj volas ciam tedi ciujn per siaj historioj. Li trovas ilin tiel interesaj! Kaj generale li konfuzas sin kun la heroo.”
Azzuz rigardis lin per large malfermitaj okuloj.
“Gion vi ragondas? Gu vi ezdaz vreneza? Glp glp… Vi ja scias…”
La alia reparolis arabe al la ebriulo, ne tre gentile, sajnis. Li provis lin konduki for, sed Azzuz rezistis.
“Gial vi volas trudi? Mi vartas dude bone… glup…” post kio li transiris al la araba.
Alia sinjoro venis apud Azzuz kaj flustris ion al li en la orelon. Tiu ridetis, ridis, ridegis, kaj diris: “Prave brave, ni iru tuj.” Ambau foriris brak-en-brake.
La viro, kiu parolis pri spionromanoj, eligis tre profundan spiron. Videble, la forkonduko de Zajd Azzuz kauzis en li bonvenan senpezigon.
Turnante la okulojn cirkauen, Karal havis la impreson, ke en la rigardoj, kiujn la ceestantoj de tiu sceno sendas al si reciproke, pasas pli da altatensia kurento dum dek sekundoj ol kutime okazas dum dek tagoj. Ciu ja provis kapti el la esprimo de la aliaj kiom eble plej multe da riveloj pri ties sentoj kaj intencoj, kaj la proprajn maksimume kasi.
*
La sekvantan matenon, granda paco regis en la salono, kie kunsidis Komisiono A. Parolis la mozambika delegito. S-ro Kirsch, la delegito el Luksemburgo, ne speciale amis sian mozambikan kolegon, sed li ankau tute ne malamis lin. Ec, komence, kiam la prezidanto donis la parolon al la mozambikano, s-ro Kirsch antaugojis. Li sciis, ke nun okazos tre tre longa parolado, lau tre tre monotona eldiro, pri tre tre seninteresaj ideoj, kaj do kreigos la perfekta etoso por place dormi sur sia remburita sego. Kaj la delegito el Luksemburgo tre tre bezonis ripozi, car li tre tre malbone dormis dumnokte.
Sed nun, barelforma Filiberto (la kompleta nomo ja estis Philibert Kirsch) estis malkontenta. La hipnota lulo el Mozambiko ne efikis, kaj gi ne efikis, car doloris la ventro. La luksemburga delegito portis la dekstran manon al la konveksa ventro, preskau pli remburita ol la apogsegoj, kaj gin karesis ame kaj zorge.
‘Mi devus pli atenti, dum tiuj akceptoj’, li pensis. ‘Mi mangas tro, mi trinkas tro, kaj la postan tagon mi repagas per doloro.’ Li rigardis cirkauen. Videble, la plimulto el liaj kolegoj trovigis en tiu benata stato, kiu ne estas kompleta dormo, sed en kiu oni place drivas de unu revo al alia, kun la plezura duobla sento, ke oni laboras por progresigi la mondon, kaj ke la impostpaganto havigas al oni tute komfortan salajron por ciu horo da duondormo. Lule, lule, lule, la mozambikano plu parolis. Malantau Filiberto Kirsch, iu ekronkis. ‘Novulo’, pensis la mosto: ciu persono iom sperta pri internaciaj kunvenoj kapablas teni sin en la agrabla stato, kiam la cerbo elsendas nur alfa- ondojn, tamen la dignon neniam perdante. Kaj cu ronki ne estas grava peko kontrau digno?
La ventro pli kaj pli doloris, kaj Kirsch konsideris eliron el la kunsidejo. Li tuj forpusis tiun ideon pro diplomata solidareco: se li starigos kaj ekpasos, li ne sukcesos eviti veki kelkajn el la diligenta kolegaro en laboro paca laciginta, kaj estus nedece.
Sed al la stomaka malamiko, kiu atakis lin jam plurajn horojn nun, jen aliancigis la intesta. Kontrau du samtempaj ofensivoj, el kiu unu trudis urgan priatenton, ec plej sperta diplomato ne povas venki. Filiberto ekstaris.
La cagrenajn reagojn, la frotatajn okulojn, la vizagojn klare montrantajn, ke tia atenco al dormo kaj tradicioj riprocindas ec al kutime satata kolego, li absolute ne vidis. Apenau murmurante “senkulpigu min” al la kolegoj,