preter kiuj li pasis, li rapidis for.
‘Devas esti tiu veneno nomata
Gis la tria etago li decidis stupari, car kolego restis kaptita dum horo enlifte la antauan tagon, kaj la penso pri tiu risko, en lia nuna stato, lin tremigis. Nur kiam, spirblovante kiel malnova vaporlokomotivo, li ricevis de la etaga prizorgantino la slosilon de n-ro 342, nur tiam li komencis vere trankviligi.
Kompatindulo, se li nur scius…
‘Strange, la pordo estas malslosita’, li pensis, sed memorante, kiel malbone li dormis kaj kiel nauze li sin sentis matene, li atribuis al propra neglekto tiun nesloson. Tamen, nur dum ero da sekundo. Car kiam li faris unu ekpason en la cambron, ec antau ol fermi la pordon post si, kaj trovis sin frunt-al-frunte kun viro — videble centraziano — kiu eltiris el stako da paperoj la jidan gazeton, li sciis, ke almenau pri tio la sovetia campano ne kulpas.
“Kion vi faras ci tie?” li diris france, provante aspekti kiel eble plej impona, sed kun terura timo, tremiga ce la genuoj.
La alia respondis ion ruse. S-ro Kirsch ne komprenis, kio estis bedaurinda, car la liphara, kurbanaza centraziano ja diris:
“Kion ci tie faras
Kaj lia tono montris, ke delegitoj al hodiauaj internaciaj konferencoj ne plu estas fidinde konsciencaj.
Dume, s-ro Kirsch, sentante, ke tiu nova emocio tuj agas kuragige al la intesta malamiko, kaj terurita pri la eblaj sekvoj de ties ofensivo ci-kondice, decidis paroli tre laute, pensante, ke tio eble venigos ian najbaron. Trafulmis lian menson dum sekundo la ideo krii “Help!”, sed ial tio ne aperis akorda kun lia sento pri digneco. La viro, kiu estis stelanta la gazeton, ja estis maldika kaj neforta, kaj estus iom ridinde montri sin fizike malsupera al li.
“Do vi venas steli en mia cambro, cu? Kiu vi estas?” tondris Filiberto, felica, ke la pordo restis nefermita. “Redonu al mi tion, vi havas neniun rajton…”
Sed li ne havis la tempon fini, jam voco malantaue lin interrompis.
“Cu okazas io? Cu mi povus helpi?”
Estis viro proksimume 35-jara, alta preskau du metrojn, kun pezaj sultroj, bruna bukla hararo, mallonga nazo iom suprencela kaj verdaj okuloj sajne tre penetremaj. Li surhavis bonkvalitan kremkoloran kompleton da vesto kaj bruna cemizo senkravata. Li staris tiamaniere en la porda malfermajo, ke neniam la eta stelisto kapablus eliri. Li tuj prezentis sin:
“James McKinzie, el la usona delegitaro, vi ne vidis min ofte, car mi kunsidas ce la subkomitato pri laborkondicoj. Cu tiu ulo venis prirabi vin?”
“Jes. Mi envenis en la cambron, kaj jen li estis trasercanta, kvazau hejme…” Kirsch respondis, sed cu li intencis diri ion pluan ni ne povas scii, car denove prezentigis interrompo.
“Kio okazas ci tie? Mi audis, ke oni krias, kaj nun iu parolas pri stelo! Cu mi povas helpi?”
Tiel parolis enirante malgrasa viro, nigrahara kaj nigrokula, kun inteligenta vizago kaj vestoj malbone adaptitaj al lia figuro.
La aliaj tri rigardis, surprizite.
“Cu vi…? Albana delegito, cu ne?” Filiberto prononcis.
“Guste. Reis Budo estas mia nomo. Mi pasis koridore, kiam mi audis la kriojn…”
Lasante lin enveni, McKinzie eniris iom pli profunde en la cambron, forlasante sian pozicion ce-porde. Kaj tuj… sir glit bat bum! Jen subite estigis karambolo, kiu sternis la tri delegitojn unujn sur la aliajn. En apenau unu sekundo gi okazis, sed gin detale rakonti postulos multe pli longan tempon, jene. Komence, la stelinto, videble sercanta sensukcese manieron tiri sin el la gena situacio, plu tenis la jidan gazeton. Fulme, la albano etendis la manon, kaptis gin kaj provis foriri, sed la usonano intermetis sian longan kruron kaj faligis lin. Kirsch, iom stumble, sin klinis por repreni la jurnalon, sed la centraziano profitis de la momenta malekvilibro de l’ luksemburgano por pusi ci-lastan ce la dorso kaj lin sanceli, tiel ke la kompatinda Kirsch, jam ne tre sana, falis kun sia tuta biernutrita pezo sur Budon, samtempe faligante ankau McKinzie, kies kruro estis kaptita sub la albano.
“Haaaa!” kriis la usonano, sentante akutan doloron ce la maleolo.
Dum la triopo tiel interplektigis; la aglonaza stelinto rekaptis la gazeton, au la plejparton de gi, car gi estis sirita kaj eta parto restis en la mano de Budo. Kirsch spiris tre forte, kaj sajne ne sukcesis relevigi, kion studinto pri fiziko tuj komprenos konsiderante, ke lia pezocentro situas ce la ventro, tiel ke nur superante la fortan reziston de la tera altiro per siaj ne trejnitaj muskoloj li povus retrovi vertikalan pozicion. Kaj de lia restarigo dependis tiuj de Budo kaj McKinzie, kiuj konsistigis, se tiel diri, la du sinsekvajn geologiajn tavolojn nun kovritajn de Kirsch. Homo interesiganta pri politika kaj historia filozofio eble trovus pensigan terenon por meditado en tiu situacio, en kiu la usona tavolo estis submetita al du aliaj, reprezentantaj du el la plej malgrandaj landoj de la mondo, sed la liphara aziano — la sola, kiu plu staris — ne apartenis al la rondo de tiuj sciencaj studantoj. Lia menso estis pli praktika.
Kiam finfine McKinzie sukcesis sin malimpliki, li konstatis, ke la aziano trovigas en la bancambro, ce la neceseja kuvo, kiun li nutras per la gazeto sirata rubandforme.
“Cu vi estas freneza?” li kriis. “Cesu!”
Dolorgemante, li kiel eble plej rapide lamis al la gazetsiranto, sed li alvenis tro malfrue kaj sukcesis savi nur malgrandan pecon da rubando, plurpagan, sed certe senutilan. Kun triumfa esprimo, la liphara kurbnazulo funkciigis la akvosprucon.
“Kio okazas ci tie?” sonis ina voco ruse, kaj post ekrigardo al Kirsch kaj Budo, jus sukcesintaj relevigi, la ampleksa matrono, kiu gardis la slosilojn ce la enirejo etaga, rapidis al la bancambro, farante siblajn bruojn.
“Ne. Vi ne forkuros”, kriis Kirsch, kaptante ce l’ maniko la albanon, kiu provis stele eliri. La aziano rigardis ridete, kaj McKinzie karesis al si la kruron, forte kunpremante la makzelojn kun esprimo sufera.
“Ne movigu, iu ajn el vi”, la rusino diris sialingve per tiel autoritata voco, ke, ec ne komprenante la frazon, ciu sentis sin najlita surloke.
“Frenezuloj, dangeraj frenezuloj”, si grumblis kaj iris al la telefono, en kiun si baldau skandaltone raportis.
Tuj alvenis dua matrono, ec pli ampleksa ol la unua, kiu ankau diris kelkajn vortojn. Ial, neniu el la viroj movigis au parolis. Post du au tri pluaj minutoj, milicano alvenis kaj gestis al ciuj lin sekvi. La kvinvira kaj duvirina procesio eliris el la cambro.
“Cu mi ne povas resti? Mi estas malsana”, plendis dika Filiberto.
Sed neniu povis rusigi lian frazon kaj li mobilizis siajn rezervojn de stoikeco. Diplomata vivo ne ciam facilas.
*
“Jen, kolegoj, mi rakontis al vi la faktojn”, basis Zajcev. “Nun pri iliaj kauzoj. Ni scias cion, car Mansur Buzurganin, la tagiko, cion konfesis.”
“Tagiko?” miris Adams. “Kio estas tio?”
“Unu el la sovetiaj naciecoj. Etno el sovetia Azio. Tiu viro, kiu siris la jurnalon kaj gin perdigis neceseje, nomigas Mansur Buzurganin kaj estas tagiko. Antau nelonge li dungigis en la hotelon. Li konfesis, ke li apartenas al sekreta grupo, kiu rilatas kun Irano (la tagikoj estas kulture tre proksimaj al la irananoj, ili parolas lingvon similan al la persa). Iel, irana klano eksciis, ke iu sovetiano, nomata Berenstam, enmetis, presitan sub koda formo, en ekzempleron de jida gazeto, referajon pri materialo ebliganta senlime kaj senperde konservi energion en gi materiigitan. Kiu ajn gia origino — egale cu gi devenas de vento, suno, akvofalo au pedalado de sklavoj — energio povas stokigi sen perdo en la materialo eltrovita de Berenstam, tiel ke post dek jaroj oni povas uzi gin sen manketo sub formo de elektro. Ekzemple oni povus per tiu materialo akumuli varmenergion de niaj dezertoj kaj gin sendi senperde al la plej norda Siberio.”
Dum Zajcev pauzis, reveme, liaj kolegoj lin akre rigardis.
“Berenstam estis perfidulo al la soveta patrio”, la ruso reparolis. “Li volis, ke lia eltrovo profitigu ne nin, sed Israelon. Lau lia plano, la referajo devis tien eliri el Sovet-Unio, pasante la limon en la pakajoj de iu nesuspektinda diplomato, Filiberto Kirsch, delegito el Luksemburgo. Montrigas, ke la irananoj tre timis pri tiu eltrovajo, car ili opiniis, ke se gi disvastigos, petrolon povos anstataui la uzo de tiu materialo, tiel ke la lando perdos grandparte