Kaptinte la ladan glason, li skutis gin kaj elversis la kubojn. Li jetis nau.

— Gi estis lerta jeto — laudis lin Bill Teksaso. — Tamen mi gajnos.

— Kial?! — alkriacis lin Austin kun tremantaj nazloboj

La gaja kaubojo mansvingis trankvilige:

— Mi gajnas ciam… Nu, jetu, karulo mia…

Li ne povas toleri tion! Li sentis, ke li frenezigos pro la impertinenteco de la knabo. La duan fojon li jetis ses, fine ok.

Gi estas bela finrezulto.

La alia homo jetas. Li levas la glason fajfante. Li skuas gi, rulas la kubojn, kaj en rapida sinsekvo li jetas dekdu trifoje. Poste li enposigas la revolveron legere kaj ekparolas kun kompato:

— Vi ankorau devas ekzerci vin en tio.

La okuloj de Austin kuntirigas, kiel la eksaltonta rabobesto mezuradas la distancon, kiu disigas gin de la viktimo.

Iu maltrankvile frotis la segon per sia postajo, kaj la magra cevalbredisto eklekis siajn lipojn rapide.

Bill Teksaso rigardis la grandegulon kun senkulpa rideto. Sajnas, ke li ne konjektas la dangeron.

— Ne prenu la aferon grave al via koro, oldulo mia — li diras. Mi instruos vin, kiel vi devas jeti lerte. Vidu, prenu la glason…

— Sufice! — hurlis Austin kaj elbatis la kubojn el la mano de Bill Teksaso. — Vi, fiulo! Vi trompis…

— Cu vi vere volas kvereladi?…

— Vi!

— Cu estas inde pro tiu bagatelo?

Tiam Austin kaptis la kolon de la knabo.

“Kapute”, pensis kelkiuj paraliziginte, car la nova gasto estis simpatia al ili kaj bedauris lin.

Sed kio okazis?

La gracia kaubojo ekpidebatas, kaj la grandega homo retrosanceligas… Poste sekvas pugnobato, kaj Austin falas sur la plankon kun granda bruo. La sango sprucas tra lia nazo kaj buso… Li salte levigas stertore kaj elprenas sian revolveron.

La gastoj malaperas sub la tablo, la gastejestro malantau la lada breto..

Kaj ili atendas.

Pafo ne knalas, audigas nur stertoro, klako kaj falo…

Ili levas sian kapon mirante. La gastos el sub la tablo, la drinkejmastro el malantau la breto.

La rabisto kusas sur la planko kun kontuzita frunto, apud li estas la malgranda pistolo, kiun Bill Teksaso jetis al li en la lasta momento tiel sukcese, ke li trafis Austinon guste je la kapo.

— Tia estas malkonkordemulo — li diris indigne. Poste li iris la la sveninto, forprenis la pistolon kaj enposigis gin.

2

— Jen estas glaso da viskio — diris la drinkejmastro mallaute — poste klopodu iri tra la arbaro al Kindlow, kie vi povos sidi en trajnon kaj savi vian hauton.

La knabo eltrinkis la drinkajon kaj eklevis sian sultron.

— Mi tute ne volas forlasi tiun urbon, kie oni regalas min per brando.

Iu gasto el tiuj, kiuj pene portis Austin-on al la kuracisto por bandagi lian kapon, revenis.

— Bob Putoro jam atendis lin ironte al la Stono Infera…

— Mi diras, ke estus pli bone, se vi forrapidus — turnigis la drinkejmastro al Bill Teksaso. — Tiu Austin apartenas al la homoj de la Lordo. Tiuj certe opinios honto, ke vi traktis draste la brutulon, kaj ili sercos vin.

Li eklevis sian sultron.

— Ba. Mi tamen povos ekbatali kontrau amaso da banditoj.

— Cu vi jam audis ion pri la Lordo?

— Jes. Mi audis ion nur pretere… Li estas ia fripono. Cu ne?

La spiro de la drinkejmestro haltis.

— Homo! Atentu vian langon! Neniu havas sancon kontrau la Lordo. Mi vidis kun miaj propraj okuloj, kiam li mortigis Jeff-on la “Stalan” per unu pugnobato.

— Sed povas okazi ankau tio, ke hazarde la pulmito guste tiam morigis la koncernulon! Eh, vane vi ragalas min per rakontoj! La rabistoj ne interesas min… Cu vi volas donaci min per alia glaso da brando?

— Hm… cu vi ne havas monon?

— Ec unu groson ne.

— Kaj… kion vi estus farinta jus… Se vi estus perdinta?

— Mi gajnas ciam. Gi estas malbona kutimo en la familio. Iu mia onklo mortis pro tio.

— Kiel li gajnis.

— Jes. Li vetis kun iu, ke li saltos de sur la fervoja ponto sur la tegmenton de kureganta rapidtrajno. Kaj li gajnis. Poste li ruligis de sur la tegmento.

Post nelonge ili ciuj staris cirkau la knabo. La gastejestro versis viskion, kaj Bill Teksaso rakontis la mirindan historion de sia alia onklo, kiu batalis dum la milito en Europo kaj kunportis mondfaman pentrajon, kiun poste li devis redoni al Louvre.

Dume la cevalbredisto fumis cigaredon. Poste li kantis du hispanajn serendadojn kaj eltiris kelkajn metrojn da koloraj rubandoj el sia nazo.

Li tre imponis al la sociteo kun tiu spektaklo.

— Kien vi volis iri? — demandis la gastejestro.

— Al urbo Tolwer. Mi gajnas ciujare la cevalkonkurson. Ankau tio estas kvincent dolarojn.

— Kiel vi vivtenas vin?

— Cu vi ne vidis tion?

Cu perlabori monon per tiajo?

— Jes. La honestaj, bravaj okcidentanoj, se mi amuzas ilin tiel, ili donacas al mi monon. Mi ne renkontis tiel avaran, senkarakteran fiulon, kiuj amuzinte sin pri mia arto, ili estus donintaj al mi nenion… Gi vere ne estas aludo.

Sekvis gena silento. Estas malbenita tiu Bulkin kun sia konstanta demandado.. La cevalbredisto fine ekridis.

Jen estas du dolaroj, vi, carlatano!

Ankau la aliaj kolektis du dolarojn por li.

Poste li eksidis, mendis safofemurajon kaj mangis.

Li parolis ankau dum mangado.

— Kial estas tio, ke la rabistoj iradas en Pomac libere. Cu vi ne havas serifon?

— Ni havas serifon, nur pruvajon ne. La Lordo laboras ekskluzive nur kun tiaj homoj, pri kiuj ankorau evidentigis nenio. Ciu scias pri Austin Long, ke li estas rabisto, sed la jugistoj devis absolvi lin

— Kiel ili faras tion? — interesigis Bill, kaj li metis tiel grandan viandopecon en sian buson, ke iu lia vango sveligis.

— Do… malmulte da homoj transvivias ilian atakon… Krome ili aperas foje tie, foje ci tie subite, kovrinte sian vizagon per tuko…. Ili do estas spertaj, kiel resti en la mallumo…

— Cu vi scias nenion pri la Lordo? — demandis Bill Teksaso.

— Oni havas sufice da pruvajo kontrau la Lordo. Li estas la duonfilo de la ruga Brent. Li transprenis la hordon de la maljuna Brent. Oni scias, ke li prirabis la bankon en Denver, li dereligis la eksprestrajnon Pacifik, kaj li faris ankorau kelkajn mondfamajn rabojn. Nur poste li ekhavis tiun ideon, labori kun tiaj homoj, kiuj povas kontaktigi ankau kun la ekstera mondo.

— Kaj tiuj homoj estos ci tie tuj — interrompis Bulkin. — Nun jam vi havas, vi ec mangis; kial vi volas trude

Вы читаете Bill Teksaso, la temerarulo
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

1

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату